Grigorij DOLGIN

SPEKTRO DE L' TEMPO

ANTAUPAROLO

Miaj kapabloj kaj merito estas sufiche modestaj. Per mia man' kreis epoko, kiu naskis min. En ghia fortegsimfonio dronas tremetsonanta "mi" personautora. "Spektro de l' Tempo", konforme al sia nomo, analizas kaj respegulas Mondvivon: jen kiel linioj en spektro fizika, la historikunligoj, jen sortkolizioj, strechitaj senmezure, jen muziko, antau kiu ajnvortoj palighas. Ne chion esprimis autoro. Por la plenesprimo mankas unu homvivo. Suplementi kaj daurigi ghin povas vi, kara leganto.

Kreitaj en Soveta medio, miaj versoj neniam estis porsovetaj, cetere ili ne sufiche kontrausovetis, char politikaj ambicioj ne povas anstatauigi Arton. Grandarto kapablas plu kaj ne nur en sia nobla destin'. Kontraste al ghi evidentighis falsmizero chirkauinta mian junecon.

Rezulte de mia 35-jara artlaboro formighis 5-voluma verkaro, el kiu libroj de elektita poezio kaj muziko "Al juna amiko" kaj "Preludo" (liriko) estis preferverkitaj Esperante. "Spektro de l 'Tempo" reprezentas la poezion ghenerale autortradukitan kaj ruse, char la original-rusa parto aperis antau mia esperantigho, nome antau oktobro 1983. Tradukis parton el ghi al E-to kaj al la pola Ludomir Sobanski (Litovio), provtradukis ghin anglen Jurij Tuchinskij (Rusio, u. Moskvo).

Kontribuis ghin talenta E-instruado kaj ioma kunlaboro kun Semjon Vajnblat (Ukrainio, u. Odeso) kaj kun Inita Tamoshiuniene (Litovio, u. Vilnius).

En muzikparto de l' "Spektro..." profesie kunlaboris Tatjana Sakajeva, Vera Chesnokova, Aleksandr Kljopov (Ukrainio, urboj Simferopolo, Odeso, Kievo) kaj Svetlana Gorohhovich (Usono, u. Nov-Jork). La muzikajhojn popularigis amator-kantemaj e-toj, ei kiuj ia plej memorinda estas Lidija Nikiforova, studentoj kaj instruistoj de Odesa Konservatorio: Larisa Bjitich, Oleg Kedis, Vera Chesnokova, Jurij Svatenko kaj aliaj, koncertmajstrino Lilija Hhodotkova. En Bulgario plenumis ilin Jhana Cikalova - solistino de Sofia opera teatro.

Jen la kelkeventoj: 7.3.1970. Odesa opera teatro. En la festkoncerto kanton "Odesa auroro" plenumis Aleksandr Voroshilo kaj Ivan Ponomarenko (baldau post tio gajnintaj Konkurson de nomo Chajkovskij) kaj granda simfonia orkestro (gvidanto Mikael Korsavin). La koncerton translaciis Televido kaj Radio.

Aprile 1970, decembre 1972, novembre 1988, aprile 1991 - kvar autoraj radiokoncertoj. 24.4. 1988 okazis Unua dum Soveta historio oficiala koncerto E-te, anoncita per tipografaj kolorafishoj lau stratoj de Odeso. Ghin reprezentis 17 muzikistoj el Odesa konservatorio. Chi-somere VIE "Nigra maro" akceptis parton el la programo por siaj gastroloj lau Ukrainio. Kanto "Kalendaro" estis koncertita 37-foje! (solistino: Larisa Bjitich, gvidanto Dmitrij Ostroverhhov).

La muzikajhoj sonis dum diversaj E-kongresoj: "KOR" (Odeso, Kishinevo), OkSEJT (Armenio), "Velura sezono" (Krimeo), "Muzo" (Litovio), "Liro" (u. Rostov-Don), AIS (Moskvo). Samaj kaj aliaj e-aranghoj malgrau la divers-"ombroj", akcelis mian artlaboron, precipe OkSEJT (1984, Armenio), BEK (1991, Estonio), SAT (1992, Litovio) kaj la plej fruktodona E-festo "Velura sezono" de jaro 1985, kies organizanto estis Jefim Zajdman.

Laboron pri libro "Al juna amiko" boninfluis Vita Dolgina (mia filino), junaj e-noj: Dasha Vjazovskaja (u. Odeso), Aljona Melnikova (u. Rostov-Don), aliaj infanoj vartej- kaj lernej-aghaj, Komenc-maje 1987 la poezion bonperceptis 800 infanoj en koncerthalo de u. Simferopolo.

Tamen chiuj la samaj brilsukcesoj similis unu flankon de sovet-medalo, la dua flanko surprizis min per diversaj malnoblajhoj, stresoj, devigis dum chiuj "ripoztagoj" laboregi por almenau minimume financ-subteni entuziasmon de l' plenumantoj (dum 35 jaroj mi estis laboristo). Cetere, tio jam pasis.

"Spektro de 1'Tempo" havis felichon renkonti homon, komence skeptike, ech ironie rilatintan al la auloro persone, sed kiu sola ne egaligis autoron kun ties laboro, char autoro kaj verkoj diferencas multe pli ol, ekzemple, patro kaj ties gefiloj. Rimarkinte en la kreajhoj signif-konlribuon por la Arto, li efektive patronis la plej respondecan preparetapon por la eldono. Li - Valentin Melnikov (u. Moskvo) estas unu el la plej spertaj rusiaj e-toj, profundkompetenta en E-poezio.

Printempe de 1992, rekomendinte mian poezion en Jokohama E-revuo (Japanio), s-no Doi Chieko proponis pubiikigi ghin per siaj propraj rimedoj. Bedaurinde, mi devis rifuzi, char tiam la materialo ne estis plenpreparita. Aperis ghi pretparte en e-revuo "Litova stelo" - N 5 autune 1992 j.

Meritas dankemon sponzoroj, kiuj financis: 1. eldonon de libro "Al juna amiko" - reprezentanto de firmao "Avela" (Svislando, u. Bazel), "Spektro de l' Tempo" - Boris Dolgin (Usono, u. Chikago), muzik-shatanto Aleks N. (Rusio, u. Moskvo) kaj... fizike eglaborintaj, malgrau la serioz-traumoj, autormanoj.

La poezio maturighis dank'al sperta, bondezir-severa kritiko kaj malgrau furioza envio. Ghin inspiris la plej humanaj ideoj de Ivan Jefremov, verkado de J. London, E. Verhharn, M. Voloshin, N. Gumiljov...

Kaj post strecha, pli ol 30-jara laboro, sensaciaprobinte fragmentojn de l' "Spektro" antau 500 BEK-anoj (Estonio, 1991 j.) kaj antau 500 SAT-anoj (Litovio, 1992) - mi konfidas ghin plene al vi, samteranoj miaj.

Autoro. decembre 1992, novembre 1993,
en u. Moskvo kaj la provinco


"Scienco kaj arto havas egalrajtojn por kompreni realecon. Scienco kaj arto suplementas unu la alian. Kaj en iaj sferoj, antau chio en analizo de hompsikologio, arto kapablas doni pli, ol scienco".
(traduko el rusa) V. Chubinskij, doktoro de historiscienco. Moskvo, 1988

* * *

Tavoloj de homara histori' -
Scienco povas ilin prikalkuli,
Sed ne ciferoj - arta fantazi'
Pasinton chiam pretas respeguli
Per sorcha Poezi'.

Tavoloj de homara histori' -
Estonton montri, certe, povas Dio
Kaj pastro dum predik' en eklezi',
Sed realigas tion sunradio
De alta Poezi'!

Tavoloj de homara histori'
Kaj nia temp' malvirta inter ili -
Animon liberigi de vizi',
De fer-katenoj ege malfacile -
Sed povas Poezi'!

oktobre 1976 j., maje 1990 j.


SPEKTRO de l' TEMPO

Ho, ne dum songh' - min vekas en real'
De l' Tempo akvofal'.
Ne fulmotondra pluv' kaj ne montar-torentoj
Minacas per diluv-turmentoj -
La Temp' en mi elfosas mem,
Sonante kiel rekviem'.
Ghin respegulas ne junec'
Sub spektre-blua stelo mia -
Vidighas valo Egiptia,
Audighas vocho de Ramzes'.
Starante sur batala char',
Mi vidas: kuras gent-giksosoj
Kaj dubas mi tra furiozo:
Chu sklav' mi estas au cezar'?
Levighas homoj tra nebul'
Pigmeje, kvazau mem Herkul', -
Kun sciavid' en la rigard',
Kun sorcha man' kaj kora ard',
Kun kron' de nuna piramid',
Plenigis kiun dinamit'.
Ho, ne dum songh' - min tiras en real'
De l' Tempo akvofal'.
Kaj en la Mond' pro chio mi respondas:
Chu indas nomon Hom', au min mi hontas
Kaj tial vivas malgrau la fatal'.
En prageavoj, pragenepoj
Mi vivas malgrau la fatal'.

1973, 1992 j.

СПЕКТР ВРЕМЕНИ

О, не во сне
Не знающий преград
Мне слышен водопад.
Не ливни гроз, не гор потоки
Его струят, грозят потопом.
Поток времен и мир, что нем,
Во мне звучат как реквием.
Нет, то не юная лазурь
Судьбы под знаком Козерога...
Я вижу Нильские пороги
И слышу рев Ливийских бурь.
Я проношусь на колеснице,
Разя гиксосов саранчу,
Навстречу Вечности лечу,
Веков арканя вереницы.

Я - Человек среди людей:
То милосердный, то злодей.
Все Естество в моих глазах,
Все волшебство в моих руках,
А мой венец из пирамид
Переполняет динамит.
О, не во сне
- Я вижу наяву
Столетий синеву.
Поток времен влечет,
И я за все в ответе
На том, или на этом Свете,
Я в пращурах и в правнуках живу!

май 1973, октябрь 1993 гг.


Por la Hom' de jarcento dudeka,
Por la Hom', ensorbinta sciadon epokan,
Estus bone al vojo kunpreni rideton
Kaj kantadi kun birdoj sur Ter' chiuloke.

Kaj el sia anim' krudkompleksojn renversi,
Pri terura pasint' sia ech ne mencii.
Kaj kuraghe celante al vast' Universa,
Aperigi planedon kun fratoj raciaj.

Estus bone. Sed mankas anime la forto,
Kiu povus konduki nin al la konkordo,
Kiu korkorozion en viva alterno
Evitigos, lasinte mir amon eternan!

Estus bone, sed ve...

1961, 1992 j.

Человеку Двадцатого века,
Человеку,
Впитавшему знанья столетий,
Хорошо прихватить бы
Улыбку в охапку
И шагать в буднях лет
По родимой планете,

И дерзать, устремляясь
В глубины Вселенной,
И мечтать, и любить
Горячо, неизменно...
И в едином порыве
Сворачивать горы,
Позабыв боль и страх,
И войну, и раздоры.

Хорошо бы...
Да где неизбывная сила? -
Чтоб на сердце
Коррозию предотвратила,
Что вела бы, как звезды
В сиянии Млечном,
Возвещая
О Чистом,
Прекрасном
и Вечном.

декабрь 1961 г.


   

 


RADIKOJ de l' KULTO

Ho, kies vivtempon
Kalkulis kukolo*
En verda arbar',
En vastec' de Rusio
Dum hor', kiam antau
Liphara idolo
Submetis ni kapon
Kaj klinis la kolon?

Jes, tremis la sklavoj,
Triumfis idolo...
Pri kulto-radikoj
Profetis kukolo:
"Ghi kreskas de l' temp',
Kiam vasta Rusio
Lamentis sub shuoj
De hhano-Batijo**

Intencis la hord',
Kvazau ar' de akridoj, -
La vivon ekstermi,
La amon forigi
Kaj al pragenepoj
Dum sekvaj jarmiloj
Sugesti: vi rampu,
Sklavachoj humilaj!

Vipitaj per skurgho,
Elvokas jarcentoj:
"Ho, kion restigis
Barbara la gento? -
Ensorbis ni timon
Kun lakto de panjo
Kaj malestimindaj
Chu vivis ni vane?

Arbar' elhakita
Sur nuda tavolo
Elkreskos denove
Dum tuta jarcento,
Sed chu renaskighi
Kapablas popolo? -
Pri tio silentis profeta kukolo.

1963, 1988, 1992 j.

* Lau mito de rusa popolo kukolo kalkulas
restintajn vivjarojn de l'auskultanto.
** Mongola-tatara hhano, fondinta la regnon
Ora Hordo, kiu sklavigis Rusion dum 13-15 jarcentoj.


USONO: jaro 1963!

Jen, kvazau "SOS", el Usono
Per televid' kaj radio,
Funebra muziko sonas:
"Vi savu nin, Dio!"
Vi savu, Madono sankta,
Animon de l' prezidanto.
Malghoju, ghentlmanoj kaj ledi*
- Pereis Djhon Kennedi.

- Amen, - preghas nacio,
Reehhas Tutmondo: amen! -
Kaj ni, ateistoj... tamen
Chu estas ghi sensacio?

- Bonvenu, kliento, bonvolu -
Jen pulvo, kartochoj, pistoloj,
Jen "kolto", "vinchester'", "karkano", -
Achetu por Ku-kluks-klano.
Achetu armilon libere,
Ja estas ghi permesite,
Adreso? - Brodvej kaj Bred-siti.
Firmao komercas prospere!

Ho jes, kun armilo murdisto
Chi tie praktikon komencos,
Chu gravas la kompetenco
Por policisto?

- Sem', serchu pli bone
Intrigon de Rugha drakono!
Malghoju, ghentlmanoj kaj ledi, -
Pereis Djhon Kermedi.
Jen, kvazau "SOS", el Usono
Per televid' kaj radio
Funebra muziko sonas:
"Vi savu nin, Dio!"

1963, 1988 j.

* lady (angle).


PENSOJ pri URBO MERVO

En la urbo antikva, en Mervo
Chio pasis trankvile kaj vere:
Sunradioj de suda Auroro
Minareton tavolis per oro,
Jen arghente sonoris kimvaloj,
Kriis plende sub shargho azenoj
Kaj meditis pri viv' aksakaloj,
Kaj vendist' vokis al magazenoj:

"Hej, rapidu al richdastarhhano*
Maljunulo, asker'** , au dervisho! -
Fekundeco de la Shahhristano***
Vin satigos che sama tapisho.
Se honoras vi sanktan Koranon,
Kapoklini se povas vi sklave, -
Tuj anstatau profunda zindano****
Vi gustumos aroman pilavon."

En antikva azia urb' Mervo
Chio pasis trankvile kaj vere:
Sunradioj de rughsunsubiro,
Kvazau fingroj de sorcha fakiro,
Samfervore origis palacon,
Chifonitan hhalaton de sklavo,
Eshafodon, amason che placo
Kaj makulojn de sango sur glavo.

Hej, chi tien portist' kaj dehhkano! -
Karavan' al ghardeno veturas...
Sed respond': nur dezertaj barhhanoj
Chirkau put' sekighinta susuras.
Kiu semas sur ter' - jen averto! -
Ne tritikon, sed vundon post vundo,
Tiu hurlon rikoltos de hundoj
Kaj forgeson de morta dezerto.

1966, 1990 j.

* Manghtapisho.
** Batalanto.
*** La shahha lando.
**** Malliberejo.

 ДУМЫ О ГРАДЕ МЕРВЕ

В старом, праведном городе Мерве
Все свершалось пристойно и мерно:
Солнца искры по зову рассвета
Золотили чалму минарета,
Серебристо звенели кимвалы,
Зазывали толпу муэдзины,
И
седые купцы-аксакалы
Отпирали свои магазины:

- Гей, сюда, за ковры-дастарханы! -
Дервиш нищий, аскер
*, стар иль молод, -
Золотые плоды Шахристана
Утоляют и жажду, и голод.
Коли чтишь непреложность Корана,
Коли славишься кротостью нрава -
Вместо ямы зловещей зиндана
**
Усладишься горою пилава.

В старом, праведном городе Мерве
Все свершалось пристойно и мерно:
Солнца искры по зову заката
Золотили отрепья халата
Мудреца средь толпы на майдане,
Палачей расписные рубахи,
Ненасытный изгиб ятагана
И кровавые пятна на плахе.

- Гей, сюда, гончары и дехкане***! -
Как в подлунном вам царстве живется?..
Но в ответ лишь пустыни шуршанье
По надгробьям иссохших колодцев.
Тот, кто сеет, не ведая меры,
Среди ближних обиды и раны,
Тот пожнет, как в покинутом Мерве,
Лишь забвенье зыбучих барханов.

1966, 1967 гг.

* Воин
** Тюрьма
*** Крестьяне (тюркск.)


Al japana sekto Dzen'
ghis 1950 j.

***

Kiu estis vi, ho stranga sekto Dzen'? -
Alportinta ghis la Fudzijama pinto,
Kvazau al altar' de Sankta Sinto*,
Tremon de neghblanka krizantem'.

Kiu estis vi sub vagabonda vest'
Prigardinte strikte kavalir-kutimon? -
"Se funebro kovros nin viktime,
Pashos ni krateron por protest'".

Kion flustris blankpetala krizantem'
Super vulkanego, kiu furiozis? -
Ho, el regha Dom' de Hhidejosi**
Almozule for eliris Dzen'.

Sjamisenaj kordoj sonis tra nebul'
Kaj vekighis Ter' de suprenanta Suno:
Uzurpint' el gento de Sjoguno
Estis antau dzenoj almozul'.

Tremis blankpetaloj super Fudzi-mont',
Super duvizagha la evolucio.
Flugis la senditoj de Racio
Por defendi veron en la flama font'.

1973, 1990 j.

* Sintoismo - japan-religio.
** imperiestra gento.

Японской секте Дзен до 1950 г.

* * *

Кто вы? - странные изгои секты Дзен,
Приносящие к вершине Фудзиямы,
Точно к алтарю святого храма,
Белоснежный лепет хризантем.

Кто вы есть? - под рубищем бродяг
Рыцарский хранящие обычай:
Если пепел скорби безграничен -
В кратер устремляй последний шаг.

Белоснежен лепет хризантем
Над вулканом яростных вопросов -
Нищими из дома Хидэйос
и*
Вышли предки утонченных Дзен.

Кто же пращур тех, поныне чей
Трон и лик надменности сегуна
**
Тихо вторят сямисена струны:
"Он в рожденьи прошлом*** был плебей".

Все двулико, все наперечет! -
В хороводе белой хризантемы.
Истины до осознанья немы,
Но подъемлет их Круговорот.

1967, 1973 гг.

* Императорский род.
** Наместник в Японии.
*** См. концепции Буддизма.


Novembre de 1979 en u. Teherano
musulmana fanatec-amaso ekkaptis
okcidentlandajn ambasadej-servistojn
kaj minacis mortigi ilin.

PERSEPOLIS-FATALO

Tais*, bruligis vi tute ne vane
Persepolison. Denove ghi decas
Saman bruligon. Forpelu perflame
El la profana amas' fanatecon!

Jen malpuracha altar' infernala,
Tamen ne estu sangata ofero:
Ambasador' ne tusheblas! - Fatale
Vengho denove flamtorchon preferos.

Ho, ne bedauru pri 1' templ' artifika,
Kiu sur homa ostaro altighis
Chu por komplez' de hhaldej' mistifika,
Au por komplez' de amas' supersticha.

Preterpashantoj Tutmondan tabuon
Trovos nenie, neniam absolvon, -
Tion atestas chiel' stele-blua
Super pasint', kie restis nur polvo.

Persepolisa fatal' - diin-peri**! -
Verve gvidanta kurantan fort-charon,
Al nia temp' vi profetis nov-eron,
Savas Racion de l' acha altaro.

decembre 1979, oktobre 1992.

* Fama Tais (epoko de Aleksandro Makedona),
legu libron de Ivan Jefremov "Tais Afinskaja".
** Peri - en persa mitologio estas bonanima
sorchestado je figuro de belega flugilhava virino,
gardanta homojn de kolerfantomoj.


Sekvite de Saddam Hhusejn-agreso (1990),
al palestinaj eventoj de 1967 j.

UR' HAVO AM' *

Ripetas mi: "Gloru, vivu! -
Gardistoj de Tel-Avivo,
Levintaj la glavon Davidan
Por estn nasklanda liber'.
Reehhas popoloj: "Vivu!" -
De Deli kaj ghis Madrido,
Simbolon de pac' - olivon
Ne timas de nun dangher'.

Vekighis de 1'songh' dezerto
Post blua montchen' Libana,
Post flava fluad' Iordana
Kaj bel-origina ter'.
Jen pelas impete, lerte
Agreson de muzulmanoj
Zelot-posteuloj certaj
Pri vi - Israel'-fier'!

Se mondon envi' renversos,
Se en malvast' - Universo
Pereis tiran' - Egiptio,
Fortegimperia Rom', -
Sed brilas sub firmamento
Tra temp' de miljar'-turmentoj
Kaj vokas al venk' la genton
Senmorta Ijerushalom'!

1967, 1992.

* Antikve-hebree: "Vivfajro de popolo"
- senmorteco de popolo.


Al Nikolaj Gumiljov

TAMBUROJ de SORTO

Ho, Afrik'... dezertoj kaj savanoj,
La montar', ornamo de river'.
Ho, Afrik' - tra marchoj kaj lianoj
Iris hom' sen plendoj pri sufer'.

Nokte lin arbaroj-grandeguloj
Chirkaupashis, turnis en obskur'
Kaj dangher' insidis che anguloj -
Li nur miris: "Jen forteg-Natur'!"

Pensis li: "En Mondo primkreita
Regas neskribita viv-kanon':
"La prosperon tiu estas inda,
Kiu havas forton". Venka kron'!..

Do, la akvofaloj furiozu!
Kaj vekighu filoj de Afrik'!
Mi al vi rapidu, ne ripozu, -
Rinoceroj, elefant-anuk'...

Tamen knaris verdaj baobaboj -
Al poeto plendis arbanim':
Venkas chie etulachoj rabaj,
Sed ne ni, fortegaj, sed ne ni.

Elefanton la museto vundis,
Sangon suchis el vizagh' vampir',
Pirani-fishet' en lag' profunda
Tigron povas gluti sen kuir'.

Chu potenco taugos por Antejo
Sur altar' en rolo de sufer'?
Jen akride kuras la pigmeoj,
Sub venenaj sagoj ghemas ter'.

Tra ghangal', novajhon disportante,
Jen funebre sonas la tambur':
"Falas la titanoj forirantaj
Polvo de forgeso restas nur".

"Ho! - ekkriis homo, - se defendon
Nun bezonas ankau mia land',
Chu pereos mi sur tero fremda? -
Ne, al hejm' revenos la vagant'..."

Kredis li, ke migris li ne vane:
"Savos Mondon poezi-admir' ".
Kaj flamadis super Dobrobrano*,
Kvazau vund' sanganta, sunsubir'.

1964, 1990.

* Tiel nomis Gumiljov regionon de siaj migroj.

Николаю Гумилеву

БАРАБАНЫ СУДЬБЫ

Африка! Пустыни и саванны...
Гряды гор! Узоры диких рек!
Африка, сквозь цепкие лианы
Шел к тебе отважный человек.

На пути вставали исполины,
Бушевала буйная листва...
С каждым всплеском, с каждым рыком львиным
Он дивился мощи Естества:

"Верно, в этом царстве первозданном
Лишь один неписаный закон:
Только тот достоин созиданья,
Кто могучим духом наделен.

Так бушуйте пенные пороги,
Пробуждайтесь Африки сыны!
Я спешу к вам, тигры, носороги,
К вам иду, могучие слоны".

Но в ответ вздыхали баобабы,
Великаны хмурились из тьмы:
"Побеждают всюду те, кто слабы,
А не мы, могучие, не мы!

Жалкой мышью слон смертельно ранен,
От вампира не укрыть лица,
Полчища прожорливых пираний
Раздирают заживо пловца.

И к чему могущество Антея? -
Если быть рабом его удел.
Саранчой слетаются пигмеи,
Корчится земля от яда стрел.

Слышишь, как взывают барабаны,
Траурные вести разнося? -
Это уходящие титаны
Падают, пощады не прося".

И воскликнул путник запоздалый:
"Родина! Ликуя иль скорбя,
Я вернусь в твой полусумрак алый
И погибну с честью за тебя..."

А над ним, над ширью Добробрана*,
Над седыми бивнями громад
Догорал, как трепетная рана,
Солнца окровавленный закат.

июнь 1964 г.

* См. ст. Н. Гумилева "Леопард"

>>