II

INTERNACIAJ EKSPRESAJ KURSOJ

La plej forta rekta motivo por lerni Esperanton nuntempe estas sendube la ebleco tuje, dum la lernado mem, havi la shancon kontakti, paroli kun eksterlandanoj, alilandanoj havantaj alian gepatran lingvon.

Sekve, la plej efikaj kursoj ne nur lingve sed ankau movade estas tiuj en kiuj kune sidas en la sama klaso gelernantoj el diversaj landoj. Tiaj kursoj ja okazas kaj okazadis dum jardekoj diversloke sur la terglobo, sed chiam nur en la dua, perfektiga grado. Do, ilin povis cheesti nur tiuj kiuj jam finlernis la bazan gradon ie kun siaj samlandanoj en sia loka societo, lernejo, kulturdomo. Nur per la Zagreba Metodo ni plurfoje sukcese organizis komunajn internaciajn kursojn por absolutaj komencantoj - ekde nulo. Tiaj kursoj havas multajn avantaghojn kaj nur unu malavantaghon.

La malavantagho estas ke ilin povas organizi nur relative richaj landoj kaj esperantistoj kiuj vivas sufiche proksime de landlimo de iu alia lando. (La plej multaj chinoj, sovetianoj au brazilanoj tion ne povas.) La kauzo estas tiu ke la kursanoj devas havi monon por vojaghi al alia lando kaj ke tiu vojagho ne rajtus tro longe dauri.

Kaj jen la avantaghoj:

1. Lerni kune kun eksterlandanoj signifas la tujan efektivigon de la baza celo: per Esperanto kontakti alilandanojn kaj vojaghi kaj per tio oni tuj altege levas la motivforton de la gelernantoj.

2. Lerni kun alilandanoj signifas paralele kun la lernado tuj devi paroli char alikaze oni ne povas esti komprenata.

3. Por shpari la kostojn kaj certigi egalecon de la lernantoj la plej simpla maniero estas organizi duurbajn kursojn (tiel ke grupo el unu urbo de lando A vojaghu al grupo en alia urbo en lando B). La gekursanojn necesas loghigi en la hejmoj de la kursanoj en la gastiganta urbo. Tiamaniere ili estas kune ankau ekster la lernotempo kaj daure praktikas siajn sciojn.

4. Por realigi chion tion grupo X vojaghos al grupo W kaj poste inverse, la grupo W vojaghos al la grupo X je tri-taga restado. Tiamaniere la kurso mem farighas samtempe vojaghado kaj malmultekosta turismo.

Chiuj tiuj avantaghoj kauzas ke la efikeco de tiaj kursoj estas multoble pli granda ol che la kursoj en kiuj lernas nur samlingvanoj. Tiel nur post 6-taga komuna lernado kaj kelktaga antaupreparo en sia urbo la gekursanoj senprobleme komunikadas kaj ensorbas ankau la esperantismon pro samtempa tuja akiro de alilanda esperantista amiko.

Ni tial forte rekomendas tion al chiuj kiuj havas ian ajn shancon organizi la instruadon kune kun iu alilanda grupo.

Post pluraj eksperimentoj (trilanda eksperimento kun hungaroj, austroj kaj jugoslavoj kaj 5 komunaj kursoj inter jugoslavoj kaj austroj) montrighis ke necesas organizi tiujn kursojn jene:

Post la interkonsento pri la datoj de la forvojagho kaj pri la nombro de intershangheblaj gejunuloj chiu el la du grupoj (ekz. grupo X el Graz en Austrio kaj grupo W el Zagrebo en Jugoslavio) lernas ankorau en sia urbo kun sia loka kursgvidanto la 1-an kaj 2-an lecionon de la lernolibro. Kun tiu scio la grupo X forvojaghas al la grupo W. Tie ili restas 3 tagojn, lernas kune kun la grupo W lecionojn 3-an, 4-an, 5-an kaj 6-an, eventuale ankau la 7-an.

Oni aplikas la samajn principojn priskribitajn en naciaj semajnfinaj kursoj. La grupo X havas zagreb-metodan lemolibron en sia nacia lingvo kaj la grupo W en la sia. Sekve, ili lernas la gramatikon mem lau la sistemo de grupa memlernado el la libro sen instruistaj klarigadoj kaj poste ili kune ekzercadas - la plej chefa punkto estas ke la konversaciaj duopoj estu intemaciaj (en chiu duopo estu unu el grupo X kaj alia el grupo W).

Che ekzercoj A) en la lernolibro (tradukendaj demandofrazoj al Esperanto) X-grupanoj faras tion el sia lingvo kaj la W-grupanoj el la sia. Tamen la esperanta rezulta versio devas esti preskau tute identa. Oni skribos tiujn esperantajn frazojn sur la tabulon por ke chiuj vidu, korektos ilin kaj poste povos uzi kiel demandojn por reciproka demandado kaj konversacio en duopoj. Chiu grupo havos E-instruiston - gvidanton. Ili du interkonsentas pri gvidado kaj de tempo al tempo instrukcias nacilingve al la gelemantoj (chiu al sia lernantoparto) kion ili faru.

Post la 4-hora taga lernado oni tagmanghas (chiu che sia gastiganto) kaj posttagmeze rekunvenas por kune turismi. Vespere chiu gastiganto kondukas sian gaston hejmen por vespermanghi kaj tranokti kaj matene ili reiras al la 4-hora komuna lernado.

Semajnon au du pli poste, lau la interkonsento, la grupo W reciprokas la viziton al la grupo X kaj oni procedas same dum la tri komunaj tagoj nun en alia urbo kaj lando lernante la restintajn lecionojn (la 7-a ghis la 10-a au 11-a char la 11-a kaj la 12-a ne estas devigaj).

Fine, jen kelkaj evitendajhoj:

1. Povas okazi ke al tiaj internaciaj kursoj alighas gejunuloj ne por lerni Esperanton sed por akiri eblecon kontakti eksterlandanon kaj babili kun li en la angla au alia en la lernejo jam plurajn jarojn lernita lingvo. Tiukaze la gekursanoj ne emas lerni kaj ghenas aliajn babilante. Tiajn oni nepre devas forigi el la kurso. Por eviti ilin antau la vojagho oni jam en la prepara loka fazo (du unuaj lecionoj) rimarkos kiuj ili estas kaj oni tuj malakceptu ilin kunvojaghi au forte admonu ke kaze de ilia babilado en aliaj lingvoj ili estos forjhetitaj el la kurso.

2. Povas esti ke en infana grupo trovighas lemantoj kiuj lernas Esperanton por plachi al la instruisto kiu samtempe estas instristo de iu lernobjekto en la lernejo. Tiaj ne komprenas la verajn celojn kaj ne multe lernas. Sekve, profesiaj instruistoj devus konsideri tion ankau antau la forvojagho kaj provi eviti tiajn.

3. La grupoj kiuj interkonsentas pri komuna lernado devas esti aghe similaj. Tio tre gravas por gejunuloj. Estas esenca eraro se kunighas grupo X el 17-jaruioj kun grupo W el 14-jaruloj.

En la menciataj kazoj ne okazos la dezirata kontakto inter ili kaj la efektoj estos ne tro grandaj.

Se oni, do, evitos tiujn faktorojn, ni rekomendas al chiuj kiuj decidighas fari tion kaj kiuj havas en sia nacia lingvo lernolibron de la Zagreba Metodo klopodi organizi tiajn kursojn. Ili postulas sufiche multan organizan antaupreparon, sed poste ili dauras mallonge kaj donos al vi rapide "plenbakitajn" novajn esperantistojn. Nature, oni ne forlasu ilin poste. Daurigu kun ili la lemadon je B-nivelo proksimume 1-2 foje semajne kaj insiste propagandu inter ili la neceson somere pasigi almenau 7 tagojn en iu internacia Esperanto-renkontigho (kongreso, seminario, kunloghado, turisma semajno ktp.) Ideala por tiuspecaj kursoj sendube estas Europo char sur relative malgranda teritorio trovighas multaj ne tro grandaj landoj kun multaj lingvoj. Krome, preskau chiuj el ili estas ekonomie evoluintaj kaj plej multaj loghantoj povas pagi tiajn vojaghkostojn. Ankau politikaj rilatoj inter plejmulto el la europaj landoj estas stabilaj kaj sufiche bonaj kaj nun jam chirkau duono el ili posedas adaptitan lernolibron por la Zagreba Metodo.

Krome, notu ke en Zagrebo ni havas chiumonate unu ekspreskurson. Se iu ajn volas veni al Zagrebo sufichas nur anoncighi unu monaton antaue. Chi tie vi trovos chiam intershangheblan grupon - chefe konsistantan el gejunuloj ghis 30-jaraghaj.

La plej efika maniero rapidege atingi bonan parolkapablon estas kombini la ekspresajn 2-semajnfinajn kursojn kun tuj posta partopreno en iu granda internacia arangho (por gejunuloj, ekz. TEJO-kongreso). Tiaspeca kurso kiun ni organizis en Zagrebo en Julio 1988 montris ke chiuj supozoj realighis. Ni organizis kurson por gejunuloj dum du semajnfinoj (1-3.07. kaj 8-10.07.) en kiu lernis 17 personoj. El ili 10 aktive partoprenis TEJO-kongreson en Zagrebo, de la 15-a ghis la 22-a de julio. Post la kongreso jam chiuj povis sufiche flue paroli en Esperanto. Sed malofte okazas ke oni havas internacian kongreson en au proksime de sia urbo. Tamen, se tia okazo prezentighas, nepre necesas eluzi ghin. Do, tiuj urboj en kies proksimeco okazas iu internacia E-arangho, devus nepre organizi rapidajn kursojn senpere antau tiu arangho, inkluzive kun organizita vojagho por partopreni en ghi.

<< >>