ANTAUPAROLO

Vi tenas libreton kiu estas antau chio praktika helpilo por chiuj kiuj intencas gvidi Esperanto-kurson al iu ajn grupo lau la t.n. Zagreba Metodo. Tiuj kiuj neniam antaue renkontighis kun ghi unue tralegu la tutan libreton kaj poste komencu instrui. Tiuj kiuj jam laboras zagreb-metode bezonas ghin por orientighi kaj chefe por uzi aldonajn ekzercojn laubezone kaj lausituacie, bezonas ghin por organizi ekzamenojn au fotokopii el ghi tekstojn de la kasedo au solvojn de ekzercoj en la lernolibro.

La plej spertaj ne bezonos ech sinpreparon por tute nova kurso. Sufichas enjheti rigardon al la skemo pri ekspresaj kursoj kaj, dum la memlerna periodo, elekti ekzercojn aldonajn el chi tiu instrukciaro.

Multan sukceson !

Z.T.

Januaro 1989


Enkonduko

En Zagrebo jam dum pli ol dudek jaroj unu-sama grupo da pedagogoj komence en Studenta Esperanto-Klubo kaj ekde 1972 en Internacia Kultura Servo okupighas pri instruado de Esperanto en elementaj lemejoj al infanoj inter 11 kaj 15 jaraghaj. Oni uzis por tio diversajn lernolibrojn. La rezultoj estis nekontentigaj. Komence, en unua lernojaro la gelemantoj progresas relative bone. En dua jaro apenau estas progreso kaj en la tria oni spertas ech regreson. Senescepte chiuj geinstruistoj havis proksimume la samajn rezultojn. Ni eksperimentis per diversaj lernolibroj, sed same senespere. Post kelkaj jaroj firmighis la konvinkigho ke la chefa kialo de tia malsukceso estas strukturo de la lernolibroj kaj distribuo de la lernitajhoj en ili. Simple, ni konstatis ke chiuj lernolibroj kiujn ni uzis (poste ni komparis ankau plurajn aliajn alilandajn) esence bazighis je transprenitaj principoj pri instruado de naciaj fremdlingvoj. Tio nepre kauzis la nenecesan longigadon de la lernprocezo kaj malmotivigon de la gelemantoj.

Tial ni decidis ellabori novan lernolibron kiu bazighas je la strukturo de Esperanto mem. Unue ni esploris la vortoftecon en parolata Esperanto. Surbaze de surbendigajhoj el Lucerna Universala Kongreso de Esperanto en 1979 estis komputile ellaborita frekvencmorfemaro kiu montris ke nur 467 morfemoj kovras 95% de la parolata teksto kaj ke en ghi uzighas nur dudeko da afiksoj, preskau ne uzighas participa sistemo. Konsiderante tiujn sciojn ni ellaboris unuagradan lernilon - lernolibron kiu estis liberigita de chio balasta, tiel ke komencantoj en minimuma tempo ellernu sufichajhon por la plej chiutagaj bezonoj.

Nun necesas prilumi la faman disputon de esperantistoj chu Esperanto estas tre facila (kiel ni propagandas) au tio ne estas vero (kiel kontraudiras multaj)! Al tio bele respondas jena diagramo por kiu la ideon donis al mi simila diagramo de Stanly Nisbet en propagandilo de Brita E-Asocio:

Ghi montras ke Esperanto estas la plej facila kompare kun aliaj lingvoj en la plej elementa nivelo (kiam proksimuma diferenco estas 1:10, do Esperanton oni povas en tiu nivelo lerni dekoble pli rapide ol iun ajn fremdan nacian europan lingvon), sed tiu diferenco estas chiam pli malgranda ju pli detale oni volas ghin scii.

La Zagreba Metodo zorgas nur pri la plej baza lingvokono - tiu nivelo en kiu la diferenco inter Esperanto kaj aliaj lingvoj estas la plej granda kaj sekve la plej evidenta. La Zagreba lemolibro enhavas nur tion kio kovras la A-sekcion en la diagramo kaj ghi transdonas la parolkapablon per minimume necesa vortkono. La Zagreba lernolibro evitas nenecesajhojn por homo kiu kontentighas per lingvokono necesa al fremdlanda turisto. En ghi ni instruas nur kvar vortojn pri la homa korpo (kapo, mano, piedo, okulo), nur du vortojn pri mebloj (tablo, segho), neniun vorton pri bestoj ktp. Niaj esploroj montris ke tiujn vortojn oni ne uzas en la chiutagaj konversacioj (vidu pri tio: Z. Tishljar "Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto", IKS, Zagreb, I982). Pliajn vortojn oni instruu en pli superaj gradoj.

Chio tio ebligas al ni maksimume rapide parolkapabligi la gelernantojn, kio motivigas ilin al esperantisteco. Multaj estas tiomgrade scivolaj ke ili pretas oferi du semajnfinojn por lerni Esperanton - ech se tio por ili estus forjhetita tempo. Sed se vi ofertos al ili plurmonatan kurson en kiu ili lemos plurajn nivelojn de la lingvo, ili ne pretos veni havante neniun ideon pri praktika utileco de tiu lingvo. Tiuj kiuj venis pro simpla scivolo por oferi siajn du semajnfinojn, sukcesas per la Zagreba Metodo kompreni tutece la strukturon de Esperanto, sukcesante ghin uzeti jam por la plej elementaj bezonoj, ili pretas daurigi la lemadon lau pli malrapida kaj pli longdaura ritmo. Krome, identaj lernolibroj (pri kiuj ja disponas la Zagreba Metodo) en pluraj naciaj lingvoj donas tujan shancon por kuna lernado de Esperanto far de gelemantoj el diversaj landoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Ankau se la grupoj el diversaj landoj volas intershanghi vizitojn gravas ke ili lernu la saman lernmaterialon, speciale pli malgrandaj infanoj. Se ili ne lernas per identa lemolibro, ech post kelkjara lernado tia renkontigho montras ke plejmulto kapablas ech ne korekte saluti.

Finfine ni diru tion kion multaj ne scias. La Zagreba Metodo estas scienca realigo de la Zamenhofa ideo pri shlosiloj: atingi la necesan minimumon. Sed en la epoko de Zamenhof oni ne disponis pri komputiloj. Liaj shlosiloj entenis pli ol 2000 vortojn inter kiuj ne trovighas pluraj kiuj apartenas al la 500 plej oftaj en la nuntempa parola uzo. Lin pro tio oni ne povas riprochi. Sed la ideo estis ghusta. Nun la Zagreba Metodo donas al vi konkretan manieron praktiki la Zamenhofan ideon pri shlosiloj.

>>