ELEKTO DE L' AUTORO KAJ DE LA TRADUKOTA VERKO

Klasika estas la vojo, kiam iu eldonejo au redakcio de revuo elektas la autoron, lian verkon kaj proponas ghin al unu au kelkaj tradukistoj. Sed la redakcioj ricevas ankau nekomisiitajn tradukojn de poeziaj kaj beletraj verkoj. Tiu chi praktiko eble ne estas tute kritikinda, tamen ofte tiuj tradukoj estas nepublikeblaj kaj ne pro tio, ke ili ne estas bone faritaj, sed pro tio, ke la elektitaj autoro kaj verko ne taugas. Ofte oni elektas duagradajn kaj ech triagradajn verkojn - efemerajhojn, kiuj ne indas prezenton eksterlande. La bibliografio de la tradukitaj ghis nun verkoj de bulgaraj autoroj montras multajn similajn ekzemplojn. Chu iu rememoras nun pri Ivan Geshov (1849-1924), Nikola Nachev (1859-1940), Georgi Bonev (1867-1909), Conju Kalchev (1870-1942), Evgenia Dimitrova (1875-1930), Nikola Danchov (1878-1964), Boris Bakalov (1883-1961), Ljuba Kasarova (1887-1946), Evgenia Mars (1887-1945), Ilia Enchev (1890-1953), Stanimir Liljanov (1896-1973), Diana Dameva (1919-1946), Dimitar Metodiev (1922) k.a., kies verkoj plenigis la paghojn de la tre modesta lau amplekso monata revuo "Bulgara Esperantisto" kaj aliaj bulgaraj Esperanto-eldonajhoj.

Nun, kiam ni eniras la duan jarcenton de la Lingvo Internacia kaj kiam la postulo estas transiri de kvantaj amasigoj al kvalitaj shanghoj en chiuj sferoj de la disvastigo kaj konfirmado de Esperanto, unuagrada devo de redaktoroj kaj eldonistoj estas permesi publikigon nur de la plej valoraj verkoj de la bulgara klasika kaj moderna literaturo. Ni laboru tiel, ke post dekjaroj kaj centjaroj niaj posteuloj, trafoliumante Esperanto-revuojn kaj antologiojn, ne miru kial ni interesighis pri tiel naivaj, duonvaloraj verkoj kaj kial ni malshparis fortojn por traduki ilin en fremdan lingvon.

Chu unu tradukisto povas traduki multajn autorojn? Kial ne, se ili estas proksimaj spirite, temperamente, stile. Sed se ni revenos al la jam citita penso de profesoro Ljubomir Ognjanov-Rizor, ke "la poezia talento de la tradukisto estas reprodukta, samkiel la talento de la aktoro", kial ni ne demandu: chu la aktoro ne plenumas multajn kaj diversajn rolojn kaj chu la miraklo de lia profesio ne estas ghuste en la reenkorpigho en personojn el diversaj epokoj kaj popoloj? Bone, sed chu estas multaj aktoroj povantaj sukcese ludi kaj en komedioj, kaj en tragedioj? Kiom ajn malsamaj ili estas en malsamaj roloj, chiu aktoro havas propran amplekson de roloj, kaj nur tre malofte li aperas antau la publiko tute nova au nerekonebla.

Same estas kun la tradukarto. Tradukisto, kiu estas preta traduki kaj Botev, kaj Liliev, kaj Jovkov, kaj Radichkov, dubinde povus esti bona. Kornej Chukovski substrekas en la jam citita libro "Supera Arto", ke la bona tradukisto, same kiel la aktoro, havas rolaron, sendepende kiom ajn vasta ghi estu, kaj pro tio li ne tradukas chion, char li havas amatan autoron (autorojn, literaturan rondon), kun kiuj li sentas sin trankvila.

Iam la rusa verkisto (kaj amiko de Esperanto) Maksim Gorki tre indignis pri "la chiomanghantaj tradukistoj", kiuj komencas traduki tuj post kiam vidas la libron, ech nelegante ghin antaue kaj nehavante ideon pri ghiaj specifajhoj.

"La tradukisto - skribas Ljubomir Ognjanov-Rizor - devus kun okuloj kaj oreloj, kun koro kaj cerbo, kun fantazio kaj penso senti apud si la autoron. Li ech devus strebi pense okupi lian lokon, instali sin en lia medio, en lia humoro, dum la kreo de la verko."

Sed mi proponos al vi ankorau nun la plej efikan, lau mi, metodon: antau la komenco de la traduko, serchu la autoron, konatighu kun li; parolu kun li pri chiuj problemoj ligitaj ne nur kun la elektita verko, sed kun la tuta lia autora biografio. Poste tiuj chi konoj estos tre utilaj al vi.

"Preskau neniu verkisto estas plene kontenta de la tradukvariantoj de siaj verkoj. En chiu romano chiu vorto, chiu frazo, chiu akcento kashas ian sekretan intencon konatan nur al la autoro. Tial estas dezirinde, ke la autoro kunlaboru kiel eble plej aktive kun la tradukisto" - skribas la mondfama verkisto Gabriel Garcia Markez en artikolo pri la tradukarto publikigita en 1982 en la franca revuo "Nouvel Observateur".

Tamen neniam forgesu, ke la interhomaj rilatoj gravas, sed finfine temas pri tekstoj. Chu Ivan Vazov povus esti utila al vi en viaj penoj transigi en Esperanton la tonnuancojn de liaj herooj?

Laborante en soleco, la tradukistoj estas unuarangaj atestantoj de la kultura vivo en siaj landoj kaj veraj kritikistoj de la fremdlandaj literaturoj. Kiuj pli bone ol ili povus konstati la malperfektajhojn, la geniecon kaj la magion de la tekstoj, kiujn ili prezentas al la legantoj? Chiam forpelataj amantoj, viktimoj de sia pasio pri la vortoj, la tradukistoj similas al tiuj virinoj, kiuj forlasas siajn suchinfanojn tuj post la nasko - patrinoj sen idaro, au alimaniere dirite, verkistoj sen libroj.

Escepte de tiu juna irlandano, universitata profesoro en Parizo, kiu post la provo traduki en anglan lingvon verkojn de Rimbaud, Eluard, Breton kaj Crevel estighis verkisto. Autoro verkanta en francan lingvon, li mem tradukas siajn verkojn en anglan lingvon. Samuel Becket li estas nomata. "Estas neniu kaj estas iu" - li diras en siaj "Tekstoj pri nenio". Chu chi tio ne estas difino pri la tradukarto?

<< >>