Mikaelo Bronshtejn

Tondru nia kantĺ!
(kelkaj fabeloj pri nia kanta kulturo)

Venu, venu, bonuloj al mia fabelaro! Mi ech ne demandos la aghon vian, - por chiuj mi rakontos, - nur legu atente. Kion mi rakontos, vi demandas? Mi rakontos al vi preskau la tutan veron, pri la fabela kaj mistera tamen mondo. Tiu estas la mondo de niaj kantoj - multaj ja ech nun dubas pri ties ekzisto! Vi ne estas inter tiuj multaj, mi certas. Jes, ankau mi. Char dum tridek jaroj mi atente observis la vivon de tiu miraklo, la dornan senvojon, kiun pashis la esperanta kanto al la hodiaua montebenajho. La pinto foras-foras, sed jam mirakle verdigis la pasinton la kantoj jam popolaj por nia popoleto. Jen estas la plej grava miraklo: la popolo, onidire, ne ekzistas, sed la popol-kantoj esperantistaj sonas!

Ne, miaj karaj, certe ne! Mi ne sentas la rajton rakonti al vi tutan veron - tio postulas profesian kritikon. Sed ve - mi estas analfabeta muzikisto kaj sendiploma poeto. Nur fabelojn mi povas rakonti al vi - ho! - sed ili tre similas la veron.

Kelkajn fabelajn historietojn mi elektis el la vivo de homoj kaj kantoj, kelkajn brilajn shtonetojn levis desur nia vojo kaj provis senpolvigi kaj poluri tiel, ke ili respegulu, rakontu al vi la vojon mem, kiun iris la kanto kaj la movado. Jen, do...

Fabelo unua: Tamen, ili kantas!

Kiu scias, chu vere ghuste li komencis?! Tamen, antau multaj-multaj jaroj estis la fabela homo, nomata Jefim Zajdman, kiu preskau sola komencis militiron por la disfloro de espa kanto. Inter liaj gloragoj, kiujn konservis nia historio, estis organizo de la unua kantista grupo kaj aperigo de la unua en la lando magnetofona kantalbumo, arangho de la unua landa konkurso de kantotradukistoj, kreo de la fama kantista festivalo "Velura sezono" kaj, - kredu min, karaj, - aro da aliaj ne malpli gravaj atingoj. Mi ege miris kaj bedauris, ke (eble pro nia nuna haladza vivo senorda) pasis en ofenda kaj senkauza forgeso lia kvindekjara jubileo. Ni ne diru, tamen, "sic transit gloria mundi...", - li vivas plu, freshas junforte kaj gloragas, - ni pensu pri la sesdekjarigho estonta.

Do, inter la gloragoj de Jefim memoras mi ankau la brilan tradukon de la fama rokopero de Webber "Jesus Christ - superstar". Nia nuna, dorlotita pro la rokmuzika abundo junularo konas kaj estimas tiun arkaikajhon. Sed tiam, antau multaj-multaj jaroj, dank'al konstantaj zorgoj de niaj shtataj kulturdespotoj, la verko estis kvazau negho-homo - mistera kaj neatingebla. La audintoj tuj ighis laudintoj kaj adorantoj de ghi, kaj la ceteran publikon admonis oficiala gazetaro, ke la fenomeno ne ekzistas au, se ekzistas, do - estas acha kaj malutila por sovetiaj gejunuloj.

Sed tiu sagaca heroo Jefim ech havis fortan deziron prezenti sian tradukon al la publiko dum unu el la famaj Sovetiaj Junularaj E-Tendaroj. Longe-longe provludis li kun la plej bonaj tiamaj kantistoj de Esperantujo kaj fine - ricevis severan malpermeson prezenti "tiun burghan elpensajhon" sur la oficiala tendara podio. Malpermesis tion mem la malbona sorchistino-tendarestrino, kaj vane vershis larmojn la tendaranoj.

Chu vi imagas, kion decidis nia heroo? - Li kun siaj kolegoj-kunbatalantoj decidis prezenti la operon en proksima arbaro, kaj efektive baldau tie eksonis la malpermesita muzikajho. Aplaudegis la multnombraj auskullintoj, sed - unu konscia esperantisto haste kuris al la malbona sorchistino kaj, falinte che la sojlo de shia apartamento, ekjelpis: - Tamen, ili kantas!!!

Sed jam povis malhelpi nian kantadon nek la sorchoj kruelaj, nek la konscio bigota...

Fabelo dua: La ensorchita princino

Foje knabino trafis en unu oazon de nia Esperantujo. La vcrda lando ensorchis shin; shi transprenis la miraklan forton kaj komencis sorchi la vcrdan popolon per siaj kan-toj. Ne venis ankorau tiam la tempo por shia dolora rido kaj sarkasmo, sonis laute, plenvoche tiara shia korlusha liri-ko:

La arboj silentas konfide,
En nigro vestita arbar'.
Che l'fajro varmiga jen stare, jen side
Kunvenis en rond' amikar'...
Somero jam antau forir',
Tendaro proksimas al fin'...
Forpasis lagoj en fabelon,
Kutima vivo kaptas nin,

Chu vi konas la kantojn de Dina Lukjanec? Mi certas, ke jes, se vi partoprenis almenau unu nialandan renkontighon de esperantistoj. Ja ech nun, post multaj-multaj jaroj la verda popolo kantas ilin arde che lignofajro varmiga. Ankau la unua autora kantaro, aperinta en nia lando estis ghuste shia kantaro. Iu diris, ke shi forlasis Esperantujon, kaj ech ighis malamiko de Esperanto post iom da lempo. Ne kredu, karaj, - stultuloj tion diras. Vere, foje shi kantis "Adiau la Esperantujo", tamen vidu, kun kiom da amo kaj tenero shi tion kantis:

Adiau, la Esperantujo,
Adiau, mia bela land',
Adiau, la Esperantujo, -
Pri vi fieris mi sen vant'.
Sen vi mi vivos tre enue,
Min ravas via bela rond'!
Adiau, la Esperantujo,
Prosperu, vivu en eslont'!

Tion kantinte shi mergighis en la sciencan laboron sur la kampo de interlingvistiko. "Diros mi al vi konfide, ke mi parolas ankau Ide", kantis shi, kaj, analizinte la esprimeblecojn de diversaj naciaj kaj planaj lingvoj, shi verkis kaj brile defendis la disertajhon pri tio en la akademia lingvo-scienca instituto. Vi jam divenis, ke la disertajho estis unika kaj la unua en la lando, rilatanta interlingvisiikon kaj Esperanton. Kaj ke ghi konvinke pruvis la avantaghojn de nia poezia lingvo.

Sed fremdaj sorchaj ventoj kirle envolvis kaj forportis la princinon. Kien? Mi ne scias. Ja ekzistas sorchaj, miraklaj mondoj ankau ekster nia Esperantujo. Tamen, se iu el vi shin renkontos, vagante tra tiuj eksteraj mondoj, - prenu almenau shian permeson pri eldono de shiaj sorchaj kantoj, - taugos ili por ni ankorau dum longa-longa tempo...

Fabelo tria: La kompatinda "Pigaro"

Vere, "Soroka" en la rusa signifas "Pigo". Mallautan vochon de la loga knabeto kun tiu gaja familinomo espa publiko la unuan fojon ekaudis antau deko da jaroj. Tiam ankau mi unuafoje kun miro kaj ravo akceptis liajn kortushajn kaj naivajn vortojn:

Komencantoj, komencantoj,
Bone lernu Esperanton!
Kaj akiros vi amikojn
En la Iand' Esperantuj'.

Nu, chio estis en la kantoj de juna "Pigo" por konkeri Esperantujon, - teneraj melodioj, simplaj, sinceraj vortoj, - ni volis audi tion, ni volis kanti tion! Chirkau la talenta junulo grupighis areto da fortaj profesiuloj-muzikistoj. Aperis "Pigaro", versimile, la plej eminenta ghis nun espa ensemblo de nia lando, nome - "Revelacio". La "Pigoj" prezentis siajn kantojn en multego da enlandaj aranghoj, sed restis apenau konataj ekster la landlimoj... Koncertante en sudaj ripozejoj "Pigaro" perlaboris sian modestan panon, sed ghermis en ili la revo, - aperigi la akumulighintajn kantojn, por ke ilin audu chiu deziranto - kaj tiuj ja abundis.

Kun tiu chi revo ili venis en Moskvon, kie la monopola tutunia diskofirmao ne sen intereso akceptis la ensemblon. Por la grava, interesa laboro kolektighis en la chefurbo vere internacia kolektivo - el Ukrainio, Moldavio, Chebaltio, Mezazio. Chiuj ili sub lerta gvido de Vladimir Soroka, la chefautoro de muziko kaj vortoj, ankau de Andreo Berce, la aranghisto, agis impete, arde dum multaj-multaj (kaj ve! - multekostaj) studiaj horoj. Por helpi la plej baldauan aperon de la disko sekvis anonco pri anlicipa abonado, kaj - Ia bezonata monsumo venis de la tutlanda esperantistaro - do mi povas diri, ke la tuta lando partoprenisála aferon. Vigle movighis la laboro kaj ghue - ech el apudaj studioj venadis famaj kantistoj por auskulti novajn, nekutimajn, charmajn kantojn.

Ve, karuloj, - rapidas fabelo, sed malrapidas afero. La registro delonge estis finita, ekrampis tagoj, monatoj, jaroj da atendo. Jam perdis paciencon la abonintoj, jam ekfluis onidiroj, ke la abonsumon, destinitan por la disko, iu alproprigis, shtelis, fordrinkis... Jam disfalis la charma ensemblo: onidire la chefpigo forflugis por kanti en Svedujo, Andreo ekkoncertis en restoracioj, trovis sian anguleton alian... Vidu, jen ankau tiuj fabeloj che ni okazas.

Cetere, mi diru, ke la disko tamen aperis kvinmilcent-ekzemplere; ricevis ghin finfine nur la antauabonintoj. Eble ankau vi estas en tiu aro, chu ne?

Fabelo kvara: Kasteleto

Mi konfesu al vi, ke mi havas unu revon. Se mi estus ia naftoregho au simpla milionulo, mi konstruus apud hela lago en pina arbaro kastelon. Nu, eble ne tro pompan kasteleton, sed oportunan kaj logan por espaj talentuloj.

Kaj invitus mi al mia kasteleto la gastojn, kiuj meritas vivi en fabelo, sed, ve - baraktas dume en la kota realo. Venu al mi, karaj, sentu vin, kvazau hejme, loghu, laboru tiom da tempo, kiom vi volas.

Venu Jhomart kaj Natasha, nia brila duopo, kiu jam sukcesis famighi eksterlande, kaj ech en la patrolando aperigis etan, sed tre imponan diskon da amkanzonoj "Somera mondo".

Venu, miaj charmaj kunlaborantinoj - Lena Puhhova, kiu vivigis miajn modestajn tekstojn per sia brila muziko, kaj Galja Staneshnikova, kiu ilin plen- kaj belvoche kantis en Brajtono, Varsovio, Tokio, Havano, Roterdamo kaj tiel plu, sed ve - ne en Moskvo, nek en iu ajn alia patruja urbo.

Venu, bonkoraj kaj talentaj ensembloj el Hhmelnickij, Erevano, Tbiliso - rememoru, kiel ni kune prezentis nialandan Esp-arton (eble - la unuan fojon!) dum la Jubilea Kongreso en Varsovio, kaj venu!

Venu chiuj kantistoj, kiujn mi ne audis, kaj nur pro tio ne mencias persone, venu - la talentojn viajn pritaksos la publiko.

Kaj, certe, la publiko - bonvenu! Char malplenos sen vi en mia kasteleto koncertejoj, salonoj, kafejetoj kaj multaj aliaj podioj, kie vi povos ghui la muzikon kaj la vochojn de sovetiaj espaj kantistoj - mi ne dubas - la plej multenombraj kaj la plej elstaraj en la Espa mondo.

Chu Ghanfranko, kaj Ramona, kaj Jhak Le Puil ne konsentas kun mia aserto? - Do venu ankau vi, karaj eksterlandaj gastoj, prezentu vin, kaj ni kantu kune amikajn kantojn en mia kasteleto. Chu ne por tio nome preparis la lingvon nia Majstro? Nu, sendube, por tio - por kantoj kaj por amikeco interhoma.

Jen kiajn revajn kaj ravajn fabelojn foje naskas rnia malsata imago! Ofte mi songhas pri tio - eble iam efektivighos la songho?

Fabelo kvina: Pri la ora fisheto

Eble ne por prikantaj fabeloj taugas la chi-subaj konfesoj, sed, onidire, el kanto la vortoj ne forigeblas.

Ne tre bone fartas nun nia patrolando. Dum la registaro opinias, ke ju pli multajn leghojn ni havos, des pli justa estos nia socio, dum ili naskas tiujn abundajn leghojn - la popolo ne havas viandon, buteron, shtrumpojn, pantalonojn... Tamen ech sen pantalonoj la popolo sufiche satas pri armiloj por buchu fraton frato. Gravegaj problemoj postulas urghan solvon - chu trovighos iom da tempo kaj mono por la internacia lingvo, des pli - por la internaci-lingva kanto?

Venu ni al la oceana bordo kaj voku ni la oran fisheton. Alnaghos la ora fisheto el la shtormanta maro kaj demandos:

- Kion bezonas vi, mizeruloj?

- Savu nin, ho, majslrin'-fisheto! - jelpos ni kune. - Vegetas ni sen ajna subteno, ni chiuj, kiuj ligis nian talenton kun la lingvo de espero. Mokas nin la mondo chirkaua, priridas kaj tretas. Por farti bele bezonas ni, - kaj ni ekfleksos fingrojn sur la mano, -

a) imponan reklamon,
b) spertajn producistojn,
c) perfektajn studiojn,
ch) tutlandan festivalon,
d) kontentigajn eldoneblecojn...

Mankos jam la fingroj kaj respondos al ni la ora fisheto nenion. Nur per vosteto svingos kaj plonghos en la oceanan fundon.

Kaj ni iru al niaj hejmoj por trovi tie nenion, krom la ideo, ke chion ja ni mem povas akiri, se en la muzika merkato niaj kantoj kapablos konkurenci samnivele kunála kanta aro de la svarma eksterespa mondo.

Sed pri tio rakontos ni jam en novaj fabeloj.

15.10.1990

(Almanako "Impeto'91)