EUROPA MANIFESTO

l. Supozita politika evoluo en la mondo en la unua duono de la 21-a jarcento

Post la falo de la opozicio KAPITALISMO-KOMUNISMO komencas kreski nova opozicio: DEMOKRATIA SHTATO - PURISMA SHTATO.

La postkomunismaj landoj kun la escepto de Chehhio, Pollando, Hungario, Slovenio, Slovakio, Estonio kaj Kroatio estas escepte subevoluintaj landoj kun nacia jara pokapa enspezo sub 2000 dolaroj jare. Faliginte la komunismon ili chiuj ekesperis pri rapidega richigho kaj ke nur post kelkaj jaroj iliaj civitanoj havos altajn salajrojn, autojn kaj komfortajn loghejojn, liberan pasporton kaj sufichan monon por vojaghi tra la mondo. Kompreneble, ke tio ne eblas. Anstatau tio iliaj ekonomioj daure agonias. La richa landaro de Okcidento nek povas nek volas helpi. Interne, ene de siaj landoj ili organizighis kun alta solidareco kaj sociaj solvoj, dum sur la internacia merkato restis (kaj ili subtenas ghin) tro liberalisma, ekspluata, primitiva, imperiisma ekonomia ordo, kiu ebligas al la richaj ankorau pli richighi kaj al la malrichaj ankorau pli malrichighi.

Reage al tio la malrichaj ekskomunismaj landoj chiam pli evoluigas la mekanismojn de sinizoligo, enfermigho, por unuflanke malebligi la totalan prirabon el ekstero kaj aliflanke por doni iun psikologian nutrajhon al siaj popoloj elteni longdauran periodon de malricho, kiu atendas ilin. La nova (malnova) ideologio, kiu helpas ilin en tio estas la chiam pli ekstrema naciismo kaj shovinismo, moderne nomita etnopurismo. Sed ne temas nur pri etnopurismo, sed ankau pri religipurismo, politika purismo ktp, tial plej ghenerale oni nomu ghin: PURISMO. Provante defendi sian malhumanisman ideologion, per kiu en unuopaj shtatoj povas avantaghe vivi nur unu nacio au nur unu religio (ofte ankau nur unu politika linio gvidata de unu partio) kaj la aliaj estas au forigotaj (forbalaitaj) au devige asimilitaj au forte diskriminaciataj, tiuj shtatoj komencos grupighi chirkau la plej forta el ili, kiu posedas nukleajn armilojn kaj kiu shajnos al ili garantiulo de iliaj propraj purismaj ideologioj formante tiel novan ideologian blokon. Denove kreskos muro kaj malamika rilato inter purismaj landoj kaj la evoluinta demokratia bloko, al kiu vershajne alighos la menciitaj 5-6 pli evoluintaj ekssocialismaj landoj.

Chiu naciismo estas karakterizata de ekspansiismo. Tial komence estos militoj inter la purismaj landoj mem, sed kelkaj el ili komencos endangherigi rekte la okcidentajn demokratiojn. Rapide rekreskos la stato de malvarma milito inter la demokratia bloko kaj la purisma bloko (kies nuraj komunaj ecoj estos la komuna malamiko kaj la komuna malricheco). Tiu stato dauros kelkajn jardekojn ghis la momento, kiam unuflanke la purismaj landoj mem tiom domaghos al la propraj popoloj, ke nepros la frakasigho (kia estis la disfalo de komunismo), sed ankau samtempe la demokratiaj landoj devos shanghi tion, kio fakte kauzis la novan opozicion: ili devos enkonduki iun novan internacian ekonomian ordon kun iu nova UNO, kiu havos la kompetentecojn de impostisto en la internacia komercado kaj kiu el la kolektata imposto helpos la evoluon de la malrichaj kaj investos por forigi la dangherojn de la ekologia detruado de la mondo. Se la evoluinta mondo ne komprenos tion, povus venki la purisma bloko kaj reirigi la tutan homaran historion je kelkaj jarcentoj en la pasinton. (Ja la science kaj demokratie alte evoluintan romian imperion detruis barbaroj kaj la tutan sciencan historion multe malprogresigis, char la romianoj ne kapablis kompreni, ke necesas forigi la propran sklavismon.)

Intertempe dauros serioza malvarma milito (au "malvarma paco") kun daura danghero de nuklea milito kaj danghero, ke infektighos partoj de la demokratia bloko, speciale de Europa Unio per la purisma viruso. La grandaj purismaj potencoj klopodos sian novan ideologion venene disshpruci chie tra la mondo. Kaj la viruso jam agas en Kanado, Brita Irlando, Belgio, Italio, Hispanio kaj potenciale en chiuj aliaj landoj. Necesos granda batalo de demokratiaj fortoj, kiuj konscios pri la danghero de purismo interne de demokratiaj landoj kaj el la ekstero.

2. Europa Unio kiel unika novkreajho endangherigita de novnaciismo

La burgha revolucio de la 18-a jarcento postulis laueble grandan teritorion por evoluigi laueble grandan merkaton. Tio rezultis per ekesto de la nocio "nacio", kies difino estis la jena: nacio estas shtato. Chiu, kiu loghas en Francio estas franco! Se iu shtato (do nacio) milite konkeras pli grandan teritorion, novaj teritorioj farighas partoj de tiu shtato, sekve la novaj shtatanoj farighas samnacianoj kaj la nacio automate kreskas. Ke nacio estas io alia, tion oni longe ne komprenis (nome la kuneco de kulturo de iu homgrupo, kiu inkluzivas lingvon, kutimojn, vivmanieron, edukadon, komunajn ideojn, ofte religion ktp) kaj la lastaj klopodoj de tiu burgha logiko per milito grandigi sian merkaton kaj sekve nacion okazis dum la du mondmilitoj. Paginte sian miskomprenon per nekredeblaj milionoj da viktimoj Europo nur post la 2-a mondmilito komencis pensi alimaniere. La evoluo de la europa ideo, ideo de civitana demokratia shtato, kiun Usono praktikis jam pli ol unu jarcenton, de post kiam ghi forigis la rasismon, signifas lasi al chiu unuopulo au homgrupo senti ian ajn identecon kaj organizighi libere kiel ajn: teritorie, kulture, lingve, religie kaj ne klopodi tion unuecigi. Tio signifas, ke eblas krei laueble grandan unikan merkaton, kie chiuj estos taksataj nur lau la aparteno al tiu shtato, neniu estos pli au malpli bona pro tio, ke li apartenas al islamo, kataluna nacio, frisa lingvo au esperantista movado!

Grandigi merkatan teritorion - jes, char la granda merkato ebligas evoluon kaj forton. Sed ne fari tion perforte sed unuigante libervole chiujn diversajn homgrupojn, kiuj tion deziras. Ni chiuj ricevu Europan pasporton, en kiu ne trovighos distingo rasa, nacia, religia, lingva au iu ajn alia.

Tiu nova grandioza ideo kondukis al same grandioza rezulto: iu dum jarmiloj neebla afero jam realighis: paca kununuigho de Francio kaj Germanio kadre de EU! Sed samtempe pro la kresko de purismaj ideologioj Europo mem komencas denove skuighi ankau de interne. Kresko de fortaj naciismoj kaj iredentismoj, kresko de malamo al fremduloj, nesolvitaj minoritataj problemoj, chiam pli agresiva altrudado de la angla lingvo al chiuj neanglalingvanoj estas komencoj de inflamo de tre danghera malsano!

Europa Unio bezonas movadon, kiu batalos por europa konscio, por europa identeco kiel primara identeco, shtata civitana identeco, identeco de tiu nova europa ideologio pri civitaneco kun homa vizagho!

Por esti europano necesas ankau la plej grava signo de tiu identeco: la europa lingvo. Nuntempe la europa burokrataro ankorau ne konscias, kiom grava estas tiu fakto. Ili vidas lingvon nur kiel komunikilon kaj por tio sufichas, ke oni per forto de ekonomio iom post iom altrudu la anglan. Ili ne konscias, ke same grava kiel komunikilo estas la rolo de lingvo kiel identeca signo! Kaj por tiu celo Europa lingvo devas esti neutrala rilate al chiuj europaj nacioj. Chiuj devas senti ghin kiel ion, kion ne trudas iu alia, kiel ion, kio egale apartenas al chiuj europanoj kaj kion chiuj egale devas lerni! Tiu neutrala unuiga norma europa lingvo povus esti iu ajn neeuropa lingvo! Sed estas tute nenecese serchi ghin ekster Europo! Kiel indonezianoj kreis artefaritan lingvon bazitan je iliaj tradicioj de malajzia kaj hindia lingvoj kaj historio kaj je islama religio, tie! Europo jam havas lingvon artefaritan kaj multe pli flekseblan ol iu ajn ghisnuna, lingvon kiu ekestis sur europaj tradicioj de la latina, greka kaj inter influoj de chiuj chefaj tri lingvogrupoj: la ghermana, la latinida kaj la slava. Tio estas sendube la centjara Esperanto!*

Se Europo ne konscios baldau, ke necesos kontrau la viruso de purismo batali per rimedoj por primara europa konscio povas esti, ke ghia belega ideo ne travivos sian infanan aghon!

Baze de trudita neneutrala angla lingvo kreskos nova imperio, en kiu chiuj neanglaj denaskuloj sentos malkontenton kaj postkelkaj jardekoj tia Europo disfalos eksplode, kiel okazis pri Austro-Hungario au Sovetunio (Sovetoj volis evoluigi tutsovetan identecon kiel primaran, sed trudis la rusan lingvon al nerusaj popoloj kaj per tio postulis de aliaj akcepti la rusan primarecon. Pro tio la nerusoj anstatau akcepti la sovetan identecon, ech pli intense evoluigis la lokan identecon kaj atendis la momenton, kiam la rusoj malfortighos por liberighi de ili.)! Kaj tiu eksplodo signifos vershajne la trian mondmiliton kaj detruon de la homa civilizo!

3. Kion fari?

1. organizi internacian movadon en europaj landoj por konsciigadi europanojn pri la neceso esti antau chio europano. Realigi tiun celon per Asocio por Europa Konscio, kiu aktivos kadre de lokaj societoj por europa konscio per chiaspecaj formoj de klerigado.

Tiu movado devos malfortigi la malfidon, kiun la nacioj havas kontrau chiu, kiu reklamas ion, pro kio ili devus iel domaghi al sia nacia, loka identeco. Tio estas ebla nur, se oni la novan europan identecon ne ligas al identeco de unu el la europaj nacioj au unu el la europaj religioj, sed al neutralaj rimedoj kaj komunaj atingoj: neutrala lingvo, egalrajteco de virinoj kaj viroj, eventuale nova konceptode individua kredo**, neutrala filozofio pri civitanaj rajtoj aparteni al kiu ajn nacio, etna minoritato au politika partio, solidara socia demokratia ordo.

2. kontraubatali la shovinismon kaj la purismon ghenerale per klerigado kaj per edukado por akcepti plurismon de Europo kiel valoron, esti fiera pri chiuj europaj kulturoj kaj atingoj kaj montri, ke chiuj europaj popoloj kontribuas al europa kulturo, tre grava por la monda kulturo kaj progreso.

3. Uzi la plej potencan rimedon: la televidajn retojn kaj chiujn informretojn por laueble rapide instrui almenau la pasivan scion de Esperanto al kiel eble plej granda kvanto da europanoj.

4. Instrui la minoritatojn, kiam iliaj membroj edz(in)ighas al alinaciano, kiel edukila infanojn dulingve tiel, ke ili ne perdu unu el siaj gepatraj lokaj identecoj.

5. Fondi internaciajn malfermajn universitatojn kaj internaciajn gimnaziojn, kiuj instruos fakojn en neutrala europa lingvo kaj zorgos pri reciproka diskonigo de lokaj kulturoj kaj lingvoj de siaj studentoj.

6. Subteni kaj iniciati aktivadojn, kiuj kontribuas al demokratio, plifortigo de la homaj rajtoj, egalrajteco de virinoj, al solvoj de ekoiogiaj problemoj kaj al konstruado de pli justa kaj solidara internacia ekonomia ordo***.

7. Organizi chiuspecajn internaciajn aranghojn, kiuj servas al interkonatighado kaj interamikighado de diversaj etnoj, religioj, fakaj kaj interes-grupoj, aparte de gejunuloj.

8. Batali por Europo de regionoj kun apliko de la principoj de subsidiareco.

* Esperanto ne estas lingvistika nenormalajho. Ghi estas lingvo ekestinta pro volo kaj bezono de homoj, artefarita kiel chiuj naciaj lingvoj. Ja ili chiuj estas rezultoj de certaj politikaj kaj sciencaj decidoj (Chu la bazo de iu nacia lingvo estu tiu au alia loka dialekto, kiuj leksikaj elementoj el aliaj dialektoj eniru ghin, kiel skribi, kiujn vortojn akcepti el aliaj lingvoj ...) Nacia lingvo estas artefarita komunikilo, neutrala rilate al chiuj dialektoj de la koncerna nacio. Neniu hejme parolas precize la nacian lingvon, sed iun varianton de dialekto (pli au malpli simila al la nacia lingvo). Chiuj devas lerni en lernejo (ofte longe) la nacian lingvon. Se ili scius ghin denaske, ne necesus lerni ghin! Finfme, en la pli nova historio ekzistas multaj ekzemploj de tiaspecaj komunaj shtatnaciaj lingvoj, kreitaj per scienca sintezo de iuj lingvaj influoj kaj per simpligo de gramatiko: la indonezia, la suahilia, la novhebrea kaj multaj malgrandaj lingvoj sur etaj insulshtatoj ekestintaj el pighinaj lingvoj. Esperanto kiel europa lingvo povas farighi portanto de nova europa kulturo, pro kio europanoj fieros. Poste ghi povus kreski kiel monda helplirigvo, pro sia lernfacileco kaj europa prestigho.

** Sur la fundamento de ghenerala noveuropa ideologio pri diverseco kiel valoro kaj individueco de homaj rajtoj, evoluas en Europo nova kompreno de la homa kredo. Homo estas estajho per si mem kredanta (homo religiosus). Sen kredo li ne povas vidi iun vivsencon. Sed ne necesas aparteni al iu konkreta religia institucio por kontentigi sian kredobezonon. Cetere, ankau apartenantoj al konkretaj religioj tre diference konceptas la propran religion, la dion, la spiritan mondon, la morton. Sekve, la kredo estas individua fenomeno, dependa de socia chirkauajho, en kiu kreskis la individuo, de chirkaua kulturo kaj de personaj spertoj. La kredo de chiu daure dum la tuta vivo shanghighas kaj evoluas kune kun la ghenerala spirita evoluo de chiu individuo. La koncepto, ke kredo estas individua fenomeno, kiun europano povas kontentigi en religiaj institucioj (kie kunighas homoj akceptantaj certajn komunajn kredelementojn) sed ankau sen aparteni al iu eklezio, evoluigante la propran individuan kredon, kiel rezulton de filozofia kulturo, kiun li au shi akiras en sia vivo, povus farighi europa filozofia trajto, io pro kio Europo fieras kaj kion iom post iom akceptos ankau aliaj.

*** La malamikeco inter la richa demokratia parto de la mondo kaj la malricha, nedemokratie purisma estas forigebla nur per longtempa agado kun la celo shanghi la nunan maljustan internacian ekonomian ordon. Se Europo akceptos tion kiel sian celon, ghi havos plian gravegan rolon en la estonto de la mondo. Krome, Europo jam havas avangardan rolon en la mondo rilate la tendencon plene egalrajtigi la virinojn kun la viroj, en tio ghi jam estas gvida modelo.

Aldona klarigo: Nia difino de la AMO eliras el la homa instinkto kunvivi kun aliaj, el ties altruismo. Tio signifas: decidon pri grupo, al kiu oni donos sian AMON (kaj malamon kontrau aliaj grupoj, kiuj chi tiun endangherigas) ni ne faras pro hazardaj ecoj de la homoj (invalideco, sekso, ago, raso...) au pro ilia fakeco. Oni alighas al tiu grupo, en kiu oni havas spiritan, idean proksimecon kun aliaj. La IDEA PROKSIMECO kreas en homo la senton de la AMO kaj idee oni proksimas, se oni vivas sur la sama teritorio kaj parolas la saman lingvon. Tamen, nek la teritorio per si mem, nek la lingvo per si mem estas sufichaj kondichoj por la amo. Ghin kreas la EDUKO, la idea reciproka influo inter minimume du homoj, per evoluigo de similaj ideoj kaj komprenoj pri la baza homa vivstilo kaj moralo. Sekve la decida vorto, kiu komprenigas al ni la FAMILION (amon al familianoj), la LOKAN PATRIOTISMON (amon al sia vilagho au urbo), la STRATAN BANDON (la amon al membroj de la bando), la NACION (la amon al sia popolo), la RELIGION (la amon al sia(j) dio(j)), la LERNEJAN KLASON (la solidarecon kaj amon al siaj samklasanoj) ktp. estas la EDUKADO. Pro komuna eduko, kiu povas esti planita (lernejoj, religiaj institucioj, televido kaj medioj) do tia, ke la sciantoj persvadas la malpli-sciantojn pri la vivmoralo kaj vivceloj; au spontana (familio, stratbando, lerneja klaso...), kiam okazas reciproka interfluo de ideoj, oni atingas la idesimilecon de la grupanoj, do la idean homogenecon, sekve la grupan IDENTECON. Distingi inter ecoj, pro kiuj homoj arighas al interesgrupoj (pro fakeco au bezono solvi certajn problemojn) disde tiuj, pro kiuj ili arighas kiel sociaj estajhoj bezonantaj la amon al identecgrupoj estas facile: interesgrupoj ne strebas montri sian diferencecon per aparta lingvo, kontraue - ili strebas al laueble vaste komuna lingvo de chiuj interesgrupoj. Aliflanke, la identecgrupoj strebas al klare diferencigita lingvo karakterizanta la grupon. Ekz. pro la disfalo de Jugoslavio la kroatserba lingvo tendencas al reala disfalo je minimume 3 klare diferencaj lingvoj. Do la interesgrupoj bezonas la lingvon nur kiel komunikilon, dum la identecgrupoj postulas, ke la LINGVO estu ankau IDENTECSIGNO. Se ni volas atingi plian shtupon de identeco, europan identecon, necesas europe edukadi. Sed tiu eduko ne rajtas negi la aliajn identecojn. Tio estas farebla, se oni en jura kaj shtata sistemo aplikas la principon de subsidiareco (ke la pli supra instanco ne havas kompetencojn en aferoj, kiujn povas efektivigi la pli suba). El tio eliras la bazaj celoj de la Asocio por Europa Konscio: eduki por europa identeco batalante por konsekvenca apliko de la principoj de subsidiareco. Kaj la posta shtupo estos la edukado por la TUTMONDA HOMARA identeco.

1996

<< >>