18

Ni ricevis ordonon fari kontrauatakon, forpeli la germanojn el Kadriorg kaj atingi la deklivon de la monto Lasnamagi. Antau kelkaj tagoj tia ordono estus por mi certa pruvo, ke komencighas nia granda kontrauofensivo. Sed nim mi komprenas, ke la celo de nia atako estas simple haltigi la avancadon de la malamiko, gajni tempon. Malgrau chio tio plibonigas mian humoron.

Al la piedo de Lasnamagi ni alvenas rapide. Ni ech ne renkontas konsiderindan reziston. Kvankam super niaj kapoj sibladas kugloj, ili flugas en alteco de la arbopintoj. La mitraloj de la germanoj ne pafas nin, sed ekspedas siajn pafseriojn en iun alian lokon.

Supreniri sur la monton ni ne povas, La fajro de la malamiko devigas nin halti. La pafserioj de iliaj mitraloj kaj automatoj pli kaj pli densighas. Chirkau ni komencas eksplodi minoj.

Feliche audighas eksplodoj ankau sur la rando de la monto. Tie krakadas obusoj de niaj militshipoj kaj kirasvagonaro, manovranta sur ia stretshpura fervojo.

Posttagmeze ni tamen avancas sur la randon de la monto. Ne en la antaua loko, sed pli dekstre, che la dometo de Petro*, kie la strato kondukas supren. Sur la kalkshtona deklivo ni renkontas maristojn, kiuj au alvenis chi tien antau ni au la tutan tempon okupis tiun pozicion. Chiuokaze ili estas senlime persistaj kaj morton ne timantaj viroj, kiuj ne perdas la kapon en kuglo-pluvo kaj minfalado kaj ne pensas pri retirigho.

Denove revivighas en mia kapo ia penso, ke la maristoj kapablus defendi la urbon ankorau dum multaj tagoj. Chi-foje mi rapide liberighas de la humoron difektanta saghumado, estas necese iri antauen. Per la okuloj mi serchas konvenan lokon, kien kuri. Diable bone, ke mankas tempo por vana meditado.

De la celulozfabriko, kiu restas ankorau pli dekstre, oni ekpafas nin. Shajne inter la fabrikmuroj kashas sin germanoj. Kelkaj maristoj kuras tien. Ni direktighas antauen.

Fine ni prenas pozicion che la bordo de malnova kalkshton-rompejo. Kelkfoje germanoj penas nin repushi, sed ni sukcesas resti tie. Poste ili lasas nin en trankvilo.

De la Tartua shoseo audighas akra krakado kaj senchesaj eksplodoj de obusoj kaj minoj. Mi ekkomprenas, ke la germanoj penas ghuste de tie trarompi malsupren en la urbon.

Mailumighas.

La batalbruo malfortighas. Shajnas, ke ni sukcesis bari la ofensivon de la germanoj. Ankau en la segmento de la Tartua shoseo.

Nun, kiam la strecho malpliighas, venas denove diversaj pensoj.

Mi ekmemoras, ke ni dum la tuta tago nenion manghis.

Mi grimpas al Ruutholm kaj demandas, chu oni alportos al ni manghajhon.

"Alportos," li opinias. "Mi iros rigardi."

Ruutholm forestas duonhoron au ech pli.

"Antau la mateno ni ricevos nenion. Mi ne trovis ekonomiistojn nek superulojn, kiuj scias ion. Ankau diable mallume estas."

Chi tie estas vere mallume.

Maldekstre de ni, sub la deklivo io brulas. Vershajne iu loghdomo, sed la rebrilo de la incendio ne sukcesas lumigi la tutan deklivon kaj la parkon. Che tio shajnas al mi nekredebla, ke mi povas pensi pri brulado de loghdomoj tiel indiferente, ech de ia praktike utila vidpunkto. Shajne mi jam alkutimighas al konstruajhoj, flamantaj en fajro.

La chielo super la urbo rughas en pluraj lokoj. De malantau la havena stacio kaj el la haveno levighas dikaj fumkolonoj. En la regiono de la meblofabriko de Luther la chielo estas rugha, tie flagras vartenejoj kaj lignostaploj. Ankau de konstruajhoj de la celulozfabriko, kiu situas tute apud ni, levighas fumo kaj de tempo al tempo tie io subite ekrughas. Dum tiuj bruleksplodoj estas lume ankau che ni. Rebriloj de incendio vidighas ankau en aliaj lokoj kaj ni penas diveni, kie kio flamas.

"En la taga tumulto mi tute forgesis la ventron de mi mem kaj de la aliaj," plendas la politruko.

Ankau mi ja ne pensis la tutan tempon pri la stomako. Ech nun mi parolis pri manghajho pli pro kutimo. Simple por ion diri. Por forpeli la pensojn, kiuj ree volas difekti la humoron. Sub la influo de tiuj pensoj mi ankau ekkoleras:

"La gazetoj estas plenaj de achajho."

Mi ne vidas la vizaghon de Ruutholm, sed supozeble li gapas min nun kiel frenezulon.

Mi daurigas:

"Oni ja promesis defendi Tallinn ghis la lasta sangoguto, sed... Kial oni ne elshipigas chiujn maristojn? Ni sukcesus defendi Tallinn ghis vintro. Se ankau de la insuloj koncentri la tutan armeon chi tien..."

Mia fervoro malfortighas kaj mi ne fias la frazon.

Mia sinsento estas ege acha.

"La falo de Tallinn ne signifas ankorau, ke chio estas finita," trankviligas min Ruutholm.

Ion similan li ja devis diri. Jam pro tio, ke li estas politruko. Ne, Aksel ne parolas simple pro shajno, sole pro tio, ke li devas tiel paroli. Certe li mem tiel ankau pensas. Au almenau sugestas al si kuraghon kaj certecon, kiam la retirighado minacas sufoki la animon. Mi jam delonge komprenis, ke Ruutholm neshanceleble kredas je nia venko. Ankau mi ne perdis mian esperon, sed en mi io ribelas, ne donas al mi trankvilon, venigas chiuspecajn vortojn sur la langon.

"Ne deflankighu," mi daurigas obstine. "Kial ni ne defendas Tallinn ghis la fino?"

Mi mem komprenas, ke estas stulte tiel ataki amikon, sed mi ne povas bridi min.

"Plej volonte mi donus al vi nun vangofrapon. Kial kaj kial?... Kvazau Niidas."

Aksel konsternas min. Bone, ke li insultis min, diable bone. Se li estus peninta klarigi al mi la aferon per saghaj vortoj, mi ne estus cedinta. Mi ne toleras homojn — vershajne mi antaue jam notis tion —, kiuj shatas senfine instruadi. Aksel estas bravulo, vera amiko, pro dio. Malgrau tio, ke li nun ofendis min. Mi ne estas Niidas, diablo prenu! Tiel li tamen ne rajtas diri al mi. Au eble li pravas? Chu mi ne komencis fosi en la animo de mi mem kaj de la aliaj ? Chu tio, se ni la tutan tempon demandadas nin mem kaj la aliajn, kial kaj kial, helpas haltigi la germanojn ?

Ni silentas longan tempon.

Dekstre kaj maldekstre de ni pafadas mitraloj. Super la kapo siblas unuopaj obusoj au minoj. En momentoj de silento audighas krakado de flamoj au mi simple imagas tion. Mi denove turnas min al Ruutholm.

"Niidas mi ne estas."

Li ne rapidas kun respondo. Shajne mi forte kolerigis lin. Mi sentas min kiei batita hundido.

Li ech ne sukcesas respondi, char al ni venis maristo, kiu transdonas al Ruutholm iun ordonon.


Dommuzeo de Petro I en la parko Kadriorg, kie li loghis estante en Tallinn. — Trad.

<< >>