4

Ni alvenas sur la placon de Libereco. La pluvo estas pli maldensa.

Sur la shtuparo de la sindikata domo staras multaj homoj kaj svingas al ni la manon. Mi rimarkas, ke la fenestroj de la malsupraj etaghoj de la granda sepetagha domo estas fortikigitaj per sablosakoj, kestoj, paperpakajhoj, kio igas min rideti. Tra la vitra pordo vidighas pafilon tenanta dejhoranto.

Chu vere oni pretighas por stratbataloj ?

Ventoskualo jhetas pluvgutojn en la vizaghon.

Ie antaue pashadas Taavet Tumme.

Mi penas rigardi antauen, sed ne vidas lin. La malaltkreska Tumme malaperas inter la aliaj. Malgrau siaj dikplandaj kaj altkalkanumaj botoj, kiujn li ghis nun ne shanghis kontrau krurbotoj. Kun li al mi estis tre malfacile paroli pri Helgi. Li demandis detalojn, mi rakontis chion, kion mi sciis. Miaj vortoj influis je Tumme multe pli ol je Ruutholm. La sorto de Helgi skuis ankau la politrukon, sed Tumme estis same malfelicha kiel mi.

Ni sidis longan tempon sub la praarboj kaj silentis.

Fine mi diris:

"Shi ne mortis."

Turnme rigardis preter mi ien malproksimen, eble li vidis antau siaj okuloj Helgi kiel knabineton, ludantan saltetludon.

"Estus bone, se vi pravus."

"Mi sentas, ke shi ne pereis."

Tumme ripetis:

"Estus bone, se estus tiel."

Mi daurigis ekscitite:

"Neniu vidis shian..." Mi preskau diris "morton", sed forglutis tiun vorton. Mi ne povas nek volas pensi, ke Helgi plu ne ekzistas. "Kredu min, ni iam ankorau renkontos shin."

Mi penis konvinki pri tio ne nur Tumme, sed ankau min mem. Por mi estas pli kaj pli malfacile sugesti al mi, ke Helgi savighis. Kun chiu tago mi malpli kredas tion. Sed kredi mi volas, malgrau chio.

"Se shi restis viva, shi eltenos," diris Taavet.

"Certe eltenos," asertis mi.

Mi rakontis al Tumme pri chio, nur ne pri la malgranda hom-figuro, kiu kushis sur la shoseo en Audru proksime de la kamionoj. Mi timas, se mi parolus al li ankau pri tio, Tumme perdus chian esperon. Kaj tio forrabus ankau de mi la lastan esperon.

"Veninte hierau al Tallinn mi iris hejmen," ekparolis Tumme. "La domloghantoj demandis, kion mi scias pri la filino de Uibopere. Ili diris, ke Helgi estis lastfoje en sia loghejo en la mezo de julio. Poste oni ne plu vidis shin. Mi diris al la virinoj, ke mi kaj Helgi ne apartenas plu al la sama tachmento; ke ni servas en unu kaj sama bataliono, tion Helgi mem rakontis al ili. Mi klarigis plue, ke la ekstermaj batalionoj ne estadas ja la tutan tempon en Tallinn. Certe Helgi venos, kiam shi havos eblecon. Se mi estus vin pli frue renkontinta, mi ne estus vane babilinta."

"Eble estas ech pli bone, ke ni tuj hierau ne renkontis unu la alian," mi opiniis.

"Mi tiel bedauras Helgi, kvazau shi estus mia propra infano."

En la vortoj de Tumme sentighis profunda malghojo. Mi pensis, ke lau la jaroj Helgi efektive konvenus kiel filino al nia librotenisto.

"Strange," daurigis Tumme, "kiam shi kiel infano petoladis en la korto au poste kiel lernantino venis al mi renkonte en la koridoro, mi rilatis al shi same kiel al chiu knabino, kiu loghis en la domo. Siamaniere dorlotis shin preskau chiuj, sed ke shi estis tiel ligita al mia koro, tion mi ne povis ech supozi."

"Ion au iun perdinte ni chiam pli bone komprenas nin."

Au io audighis en mia vocho au miaj vivspertaj vortoj vekis lian atenton, sed Taavet Tumme ekrigardis min kvazau per novaj okuloj. Vershajne li konjektas.

Denove ni sidis iom da tempo silente.

La granda ghardeno, kiu etendighis de antau la siatempa Germana ambasadorejo ghis la proksime situanta lernejo, svarmis je batalantoj de pluraj ekstermaj batalionoj. Ili sidis, staris au kushis en ombro de densfoliaj kashtanarboj, aceroj kaj tilioj. Inter la atendantaj kaj konversaciantaj viroj iradis komandantoj, kurieroj au simple malpaciencaj homoj. La diversaj batalionoj kaj iliaj tachmentoj formis apartajn grupojn, inter kiuj klopodadis tiuj, kiujn au oficaj taskoj au simple maltrankvileco igis senchese iradi. Ankau mi ne havis paciencon resti sur unu loko, mi shovighadis de unu grupo de viroj al alia. Nur renkontinte Ruutholm mi eksidis sub arbo.

Nin preteriris Murkmaa, sed mi tute ne atentis lin. Ankau li per nenio rimarkigis, ke li rekonis min. Eble li atendis, ke mi saltlevighos kaj respektplene salutos lin. Plie mi pensis, ke nenio okazas al homoj similaj al Murkmaa, sed okazas al bonaj homoj kiel Helgi kaj Vilaghano. Vilaghano falis, pri tio rakontis al mi kaj Ruutholm kaj Tumme.

<< >>