11

La sciigo, ke la germanoj estas repelitaj de Marjamaa, plifortigis en Elias la konvinkon, ke li devus. realigi sian planon. De Parnu al Tallinn ne estas pli ol cent tridek kilometroj, che uzado de flankaj vojetoj la vojo povos plilongighi ankorau je kelkdeko da kilometroj. Dum tri au kvar tagoj li trairos tian distancon. Ripozos en fojnejoj au fojnostakoj, la zorgo pri noktejo certe ne estos obstaklo. En bienoj au vendejoj li achetos manghajhon, kelkaj rubloj restis ankorau.

La plej komplika estos supozeble la trairo de la fronto. Elias ne bone imagis al si la fronton. Apenau inter la germana kaj soveta armeoj ekzistas ia kontinua, seninterrompa frontlinio. Supozeble la afero estas tia, ke trupoj de ambau partioj lokighas en urboj kaj che pli grandaj urbetoj, en fervojaj nodstacioj kaj sur krucighoj de landvojoj. Lau la vortoj de sinjorino Feldman la germanoj retirighis de Marjamaa ghis Parnu-Jaagupi, kio koincidis kun la imago de Elias pri la situacio.

Kompreneble, la vojirado ne estos tute sendanghera. Oni povos kapti lin kiel chi-flanke tiel ankau aliflanke de la fronto. Por la viroj de la Sindefendo plenorda pasporto signifas nenion, tion li spertis jam sur sia propra hauto. Apenau ankau la germanoj, precipe se li trafos en iliajn manojn en proksimeco de la fronto, tute simple lasos lin iri sian vojon. Chiuj ne bezonas rigardi al la aferoj tiel, kiel la patrolo, kiu kontrolis lin che la alveno al Parnu. Certe ankau en la alia flanko oni interesighas pri solecaj vojirantoj. La agado de la makisanoj supozeble faris la rugharmeanojn kaj soldatojn de la ekstermaj batalionoj tre singardaj kaj malfidemaj. En unu flanko oni povos lin malliberigi kaj ankau mortpafi kiel komuniston kaj batalanton de eksterma bataliono, en alia flanko kiel adepton de fashistoj kaj banditoj, kaj en ambau flankoj kiel spionon. Sed chu li do nepre devos kuri en la brakojn de patroloj kaj gardostarantoj! Neniu kapablas observi chiujn flankajn vojojn kaj arbarajn padojn. La chefaj magistraloj estas sendube gardataj, en aliaj lokoj unuopa vojiranto nerimarkeble traglitos. Kaj ankau en tiu okazo, se li ech renkontos kontrolantojn, la afero ja ne tuj bezonos turni sin al la plej malbona direkto. Chefe, ke li atingu Tallinn. Poste, post renkontigho kun Irja, venu, kio venos. Oni arestu lin au faru kion ajn.

Elias rezonadis kaj pripensadis tiel, sed tagoj pasis kaj li entreprenis nenion praktikan.

Subite en Parnu farighis tre maltrankvile.

Sinjorino Feldman rakontis, ke la rughaj kun grandaj fortoj marshas al Parnu. Sinjoro Kriistal plendis al shi, ke lau la shoseoj de Marjamaa kaj de Lihula proksimighas rughaj divizioj, ne parolante pri ekstermaj batalionoj.

En la sekvanta mateno atingis la urbon batalbruo — eksplodadoj de obusoj kaj krakado de pafoj. Sinjorino Feldman asertis, ke en la loka komandanturo oni pakas kaj ke automobiloj estas pretaj por forveturo. Sinjoro bakisto Kriistal estas tre nervoza kaj serchas automobilon au alian veturilon, per kiu fughi, kiam la Rugha Armeo trarompos. Che Audru okazas granda batalo. La germanoj sendis tien chiujn siajn soldatojn. De la Sindefendo oni postulis, ke ankau ghi sendu siajn virojn renkonte al la komunistaj trupoj. La antauan tagon oni sukcesis che Are haltigi la ofensivon de la rusoj, sed de Lihula atakas tuta armeo. Oni venis ankau al Kriistal por kunvenigi lin, sed ne trovis lin hejme. Kiel oni povus trovi hejme sinjoron bakiston, kiu serchis veturilojn! Krome Kriistal ne estas viro, kiu shatas shovi sian kapon en fajron. Se en Audru oni povus por malalta prezo acheti farunon, Kriistal la unua estus tie. Sed kial li nun iru tien?

Ankau Endel Elias estis nervoza. Li auskultis la pafojn kaj eksplodojn, kiuj audighis malantau la rivero, kaj decidis, ke li restos en Parnu ankau en tiu okazo, se trupoj de la Rugha Armeo efektive invados la urbon. Li restos chi tie kaj je la unua ebleco entreprenos la vojaghon al Tallinn.

Vespere sinjoro Kriistal vizitis gesinjorojn Feldman kaj gratulis ilin okaze de la venko.

"La germanaj armiloj ankorau foje pruvis sian superecon," diris la bakisto kontente. "La brava germana armeo, kiun subtenis nia kuragha Sindefendo, frakasis la bolshevikojn. Malghojiga estas nur tio, ke falis la kolonelo."

"Chu kolonelo Toern mortfalis?" demandis sinjoiino Feidman.

"Jes, li. Tio estas tre forta bato por ni chiuj," klarigis sinjorino Kriistal kun vervo kaj ardo. "La kolonelo estis viro kun agla rigardo. Matene oni invitis lin al la loka komandanturo, al la nova komandanto. Lin kaj nian policestron kaj vershajne ankau la urbestron. Chiuokaze Toern iris tien, chu ankau la aliaj, pri tio mi ne povas jhuri. Oni parolas diversmaniere. Certe ni poste audos pli precize. La nova komandanto diris al la kolonelo jene: Wehrmacht* ne povas toleri, ke apud ghi agas iu alia plej alta potenco, egale, chu tio estas registaro de amika popolo au ties plenrajta emisaro. Guste tiel onidire la komandanto oficiale sciigis. Chu vi komprenas, kion tio signifas? Tio signifas, ke al ni estos allasata neniu propra povo nek registaro. Tia estas la afero. Neoficiale la komandanto onidire ankorau aldonis, ke li komprenas kaj alte taksas la fidelecon de la kolonelo al sia popolo, sed ankau li devas lojale plenumi siajn taskojn. Reveninte el la komandanturo la kolonelo diris, ke ni trafis per la postajho en fekon. Jes, sinjorino Feldman, precize tiel li diris, ne ofendighu pro la maldeca esprimo, mi diris tiel nur en intereso de la vero. Li tuj veturis batali, kvazau por serchi morton. Chu vi ne trovas, ke tio estas tragika? Chiuj opinias tiel."

Antau la foriro sinjoro Kriistal aldonis flustre:

"Oni parolas ankau tion, ke germanoj mortpafis Toern de malantau la dorso, sed kelkaj diras ech, ke tion faris niaj propraj oficiroj. Mi tion tamen ne kredas. Bonan nokton! Hodiau ni povos trankvile ripozi, la danghero por tiu chi fojo pasis."

Endel Elias audis la rakontadon de la bakisto en la apuda chambro, sed multo el tio restis por li malklara. Nur tiom li komprenis, ke la sovetaj trupoj estas rebatitaj. Chio alia ech ne interesis lin. Ne koncernas lin, chu iu potencavida kolonelo pereas sur fronto au konkurantoj mortpafas lin. Chiam ekzistas homoj, aspirantaj kaj penantaj ekposedi potencon. Nur unu aferon li vere estus volinta ekscii. Nome tion, kie lokighas nun la germanaj kaj kie la rusaj trupoj. Estus bone, se li rilate tion ekhavus klarecon. Sed pri tiaj aferoj sinjoro Kriistal ne parolis.

Elias pensis, ke li atendos ankorau la morgauan kaj eble postmorgauan tagon, penos akiri almenau iom da informoj pri la frontlinio kaj post tio ekiros. Pli longe li ne rajtas prokrasti.

Ankau la vizito de Oidekopp pruvis al li, ke li devas rapidi.

Jes, kapitano Oidekopp elserchis lin.

Oidekopp venis la sekvantan tagon antautagmeze, li aspektis impona en sia bone prizorgita uniformo de la estona armeo. Elias, klu ghuste fosis teron, observis lin atente.

Oidekopp kondutis tiel, kvazau inter ili okazis nenio. Li parolis senghene, ech amike. Elias ne komprenis, chu li simulis au estis sincera. Kiu scias, subite Oidekopp estas homo, kiu longe ne koleras ?

Oidekopp ne malshparis multan tempon per vortoj de ghentileco.

"Ni bezonas vin," li diris baldau transirante al la afero. "Vi ripozis kelkajn tagojn, nun estas tempo denove ekagi."

Elias rigardis al Oidekopp kun subpremita ekscito. Plej volonte li estus sendinta la gaston al diablo, estu Oidekopp kiel homo kiom ajn komprenema kaj sincera. Sed nun, kiam la plano de ekiro al Tallinn estis farighinta jam firma decido, li trovis, ke estas pli prudente ne akrigi la rilatojn.

"Ni bezonas inteligentajn homojn, kiuj posedas la germanan lingvon," daurigis Oidekopp. "Estu al vi dirite, ke la dentoj de la rastilo de NKVD montrighis tre densaj. Estonio estas preskau tute senigita de nacie pensanta agadkapabla inteligentularo. Unuarangaj viroj, gvidantoj en kalibro de generalo kaj ministro estas apenau troveblaj. Preskau neniu restis. Almenau en la Suda Estonio. Apenau atendas nin pli bona bildo ankau norde. La situacio estas en multaj rilatoj pli ol malghojiga."

Elias notis refuteme:

"Ankau mi ne estas ja ministro, des malpli generalo."

Oidekopp ridetis:

"Dume al vi ministra segho ech ne estas proponata. En la stabo ni havas mankon de homoj."

"Mi ne estas militisto, sed ingheniero."

La lastajn vortojn Elias diris sufiche akre kaj rezolute. Li kaptis esploran rigardon de Oidekopp, pensis, ke li devus pli multe regi sin, sed sentis, ke li ne kapablas vershajne ankau hodiau sin bridi.

Oidekopp denove ridetis.

"Kompreneble vi estas ingheniero, ni scias kaj konsideras tion. Sed chu al vi ne shajnas, ke en la nuna tempo chiu estona viro, kiu kapablas porti pafilon, devas antau chio esti soldato?"

Elias skuis la kapon.

"Chiu vera estono devas nun zorgi pri tio, ke nia popolo ne pereu en la nuna masakro, sed ne chasadi siajn samnacianojn."

Oidekopp ekscitighis. Elias rimarkis tion.

"Ghuste en la intereso de daura ekzistado de nia popolo estas necese batali kontrau la malamiko," diris Oidekopp abrupte.

Elias respondis same firme:

"Al la Sindefendo mi ne alighos."

Unu momenton Oidekopp estis kvazau senkonsila. Tiel almenau shajnis al Elias.

Dum iom da tempo regis silento.

"Ni pensas multe pli vaste, la nuna kaptado de rughuloj estas nur parto de tio," daurigis Oidekopp fine neklare.

Elias pikis:

"Onidire la germana komandanto rilatas al vi ne tre respekte."

"Kiu tion diras?"

Elias disetendis la manojn:

"La homoj."

Kapitano Oidekopp embarasighis denove. Li kvazau trafis en senelirejon.

La unuan fojon Elias sentis sin egala al Oidekopp. Ghis nun la lasta uzis rilate lin chiam pozon kaj tonon de homo, kiu scias pli multe.

"Ni konfesas, niaj rilatoj kun la germanaj militaj instancoj tute ne estas klaraj," diris fine Oidekopp. "Dum dauras bataloj sur la teritorio de Estonio, estas naive tion ech esperi. Sed ni ne rajtas pasive atendi, ghis oni ion proponos ai ni. M planas sufiche grandskalajn aferojn, sed estas ankorau frue paroli pri tio. Ni esperas, ke vi ne restos pasiva rigardanto. Venu postmorgau matene je la dekunua en la stabon de Sindefendo, tie ni parolos pli detale."

Elias restis firma al si:

"Por mi estas sensence veni tien. Mi akcentas ankorau foje — en la servon de Sindefendo mi ne venos."

"Ni perforte altrudas al vi neniun oficon," diris Oidekopp. "Mi volis konatigi vin ankau kun kolonelo Toern, sed nun estas jam malfrue. Li falis hierau en la batalo che Audru. Interalie, hierau estis tre kriza tago. La rughaj preskau invadis Parnu."

Elias demandis:

"Pardonu, kio estis via kolonelo?"

"Kiel la plej altranga estona militisto li reprezentis, lau la spirito de nia konstitucio, en la eksterordinaraj militaj kondichoj ankau la plej superan shtatan potencon. Ni rilatis al li kiel al rajtigito de la prezidanto de la respubliko."

"Lau mia opinio la germanoj konsideras apud si neniun alian potencon," diris Elias. "Nek nun nek en estonteco."

Oidekopp jhetis al li atentan rigardon.

"Mi ripetas, ke en chiuj aferoj ne estas ankorau plena klareco. Tamen tiom, ke la germana milita estraro ne malhelpas la agadon de la Sindefendo nek maipermesas ankau al ni mem plenumi certajn civilajn funkciojn."

"Chu la Sindefendo okupighas ankau pri civilaj aferoj?"

"Chi-momente la Sindefendo estas la plej grava estona centro en Parnu."

"Permesu al mi pripensi."

"Kiel al ni, tiei ankau al vi estus pli utile, se vi decidus pozitive."

Che foriro Oidekopp premis forte la manon de Elias kaj Eiias reciprokis per forta manpremo. Pro tiu manpremo li sentis sin preskau kiel Judaso. Al li estis abomene ludi duoblan ludon.


* Wehrmacht (germane) — la germana armeo, — Trad.

<< >>