äîïîëíèòåëüíî ïî òåìå íà ñàéòå dverizamki.org

19

Matene Koplimae kaj mi ricevas ordonon veturigi iun reprezentanton de la stabo de ekstermaj batalionoj tra Vigala, Vana-Vigala, Vanamoisa kaj Kirbla al Lihula. La nomoj de la lokoj restas en memoro, char la mapon esploranta stabano demandas Koplimae dum longa tempo, chu li konas la vojon. Ilmar konfesas, ke li ne estas veturinta lau tiuj flankaj vojoj, sed devojighon oni ne bezonas timi, char lau la mapo estas ja facile orientighi.

Mi kaj Koplimae ekhavas strangan opinion pri tiu grandstatura viro. Unue, li ne montras al ni la mapon, kaj due, li tro longe rezonas pri la veturo por si mem kaj kun ni. "Stranga opinio" estas bona esprimo, al kiu estas eble doni ajnan signifon. Mi ne scias, kion Koplimae precize opinias pri li, sed mi konsideras la stabfunkciulon simple ekstreme singarda homo.

Antau la ekveturo li surprizas min..

"Saluton, kamarado Sookask," li diras al mi.

Kiel li konas min?

"Atikau dum la milito vi kaj Ruutholra restis kune."

Nun mi ekmemoras. Li estas ja Eeskula, kun kiu Ruutholm en "Grand-Marina" diskutis pro Elias. Jes, vere Eeskula! Vershajne mi gapas lin nedireble stulte, char la rigardo de Eeskula farighas stranga. Mi murmuras:

"Pardonu, ke mi tuj ne rekonis vin."

Mi kondutas rekte idiote.

Eeskula komencis ankorau foje studi la mapon. Mi sentas, ke mi ne faris al li plej bonan impreson.

Mi sukcesas averti Ilmar, ke li regu sian bushon, char en la kromcharo eksidos funkciulo de sekureco. Ilmar diras nur: "Oho!", mia sciigo ne tre impresas lin. Ne, tamen impresas. Ordinare ni kriegas dum veturo tiel, ke ni surdigas unu la alian, chi-foje ni silentas.

Survoje evidentighas, ke Eeskula estas malvarmsanga ulo, tute ne timema. Kelkajn kilometrojn antau Lihula oni ekpafas al ni. De domo, kashita de arboj, oni postpafas nin. Eeskiila ordonas haltigi la motorciklon kaj komencas reiri per longaj pashoj. Ne decas, ke ni postrestu de li.

Li ne sukcesas iri ech dekon da pashoj, kiam sur la shoseon kuras rugharmeano kun pafpreta fusilo.

"Stoj!"* krias la sama soldato al ni.

Eeskula ne haltas.

"Stoj!" sonas la krio denove. "Streljaju!"**

Li daurigas la iradon.

Mi ne sentas min oportune. Kio okazos, se la nervoj de la rugharmeano ne eltenos kaj li efektive pafos ?

Ankorau la trian fojon oni ordonas al ni halti. Nun Eeskula akre krias ion en la rusa lingvo kaj senhalte pashas plu.

De sub la arboj aperas ankorau kelkaj militistoj en uniformo de la Rugha Armeo, unu el ili estas komandanto.

Evidentighas, ke ili estas limgardistoj, kies tachmento antau kelkaj tagoj partoprenis en la elpelado de la germanoj el Lihula, kaj kiuj opiniis nin banditoj. La rugharmeano, kiu postpafis nin, pravigas sin per tio, ke li postulis, ke ni haltu, vokis al ni "stoj", sed ni ne atentis lian averton kaj veturis plu. Sed nek mi nek Kopiimae kaj nek ankau Eeskula audis la vokon de la limgardisto. Shajne la motorbruo sufokis la vochon. Eeskula, kiun mi jam vere estimas, krias al ili, ke tiel facile oni ne rajtas pafl al homoj. Chiu estono, kiu portas armilon, ne estas nepre makisano, kaj ankorau ion similan, chion mi precize ne komprenas. La komandanto de la limgardistoj malbenas banditojn, kiuj plurfoje atakis iliajn postenojn, precipe tiam, kiam Lihula estis okupita de gerraanoj. Post la liberigo de Lihula parto de la makisanoj disiris en veprejojn kaj marchojn. Divenu nun, kiu el civile vestitaj fusilportantoj estas amiko, kiu malamiko. Proksimume tiel li pravigas sian subulon.

Kiam ni daurigas nian veturadon, Eeskula diras, ke la banditoj vekas en la chi lie batalantaj tachmentoj de la Rugha Armeo malfidon kontrau la tuta estona popolo. Mi pensas, chu do la samaj tachmentoj la ekstermajn batalionojn ne vidas, sed ne komencas diskuti. Sur rapidege veturanta motorciklo oni ne bone audas unu la alian kaj krome mi admiras la kuraghon de Eesktila. Se en la centro, koordinanta la agadon de la ekstermaj batalionoj — mi ekuzas pli kaj pli subtilajn esprimojn! —, chiuj funkciuloj estas tiaj, ni deprenu la chapon antau la stabo.

En Lihula ni ekscias, ke unu Tallinna eksterma bataliono haltis tie, enterigis la sovetajn aktivulojn, kiujn la fashistoj antau la foriro mortigis per grenadoj en iu kelo au ia alia ejo (mi ja ne bone komprenas la rusan lingvon), tranoktis tie kaj frumatene veturis en la direkto al Parnu. Eeskula pridemandas lokajn homojn, parolas kun la limgardistoj, kies auto staras en la mezo de la urbeto, parolas ankau kun iuj lokaj funkciuloj kaj post tio decidas postveturi al la eksterma bataliono. Li shajnas esti tre fundamenta homo, kiu antau ol ion entrepreni chion de chiuj flankoj pripensas. Ankau koncerne Elias li pravis. Sed pri tio, ke Elias estas inter makisanoj, mi tamen ne parolas al li.

Koplimae kaj mi ambau konas tiun vojon. Antau tri-kvar jaroj mi faris kun miaj kunlernantoj grandan biciklan rondvojaghon: tra Marjamaa al Parnu kaj reen tra Lihula. Kiam Kopiimae veturis lau tiu vojo al Parnu, tion li ne klarigas, asertas nur, ke ne estas por li la unua fojo veturi de Lihula al Parnu. Mi ne pridemandas. Pro Eeskula, kiu evidente ne shatas vane babili.

Koplimae veturas kun meza rapideco, malantau ni restas monotona pejzagho. La okulo ne havas chi tie multon por vidi, nur malalta ebenajho kaj arboj.

Kilometro aldonighas al kilometro, ni traveturis jam pli ol duoncenton da ili, sed la eksterman batalionon ankorau ne atingis. Mi rezonas por mi mem, ke tiu eksterma bataliono estas pli persista ol la nia, ghi veturas rekte al Parnu. Tiu estighinta penso en mia kapo plibonigas la humoron kaj mi volonte krius ion shercan en la orelon de Koplimae, sed timas ankau nun la fremdulon. Mi penas diveni, kiom malproksime estas ankorau Parnu. Baldau devus veni la vojkrucigho de Audru kaj de tie Parnu estas en distanco de shtonjheto. Ses-sep kilometroj, au ech malpli.

Mi tamen ne povas reteni min, klinighas antauen kaj krias en la orelon de Ilmar:

"Hodiau ni vizitos Parnu!"

Koplimae ne respondas. Vershajne pro solideco kaj pro tio, ke mi pro stulteco avertis lin. Li nur rerigardas kaj palpebrumas.

Eeskiila jhetas al mi esploran rigardon, li shajne ne komprenas, kio okazas. Mi ridetas al li por komprenigi, ke chio estas en ordo, ke mi krias nur pro bona humoro. Li ridetas ankau al mi kaj farighas ankorau pli simpatia.

Subite audighas kvazau fusilpafoj, bruo de mitralo kaj pli fortaj ekkrakoj. Pro la motorbruo mi ne audas ilin tre klare, sed baldau ne plu estas dubo, ke ie antaue okazas batalo.

Baldau mi ekvidas autobuson, chirkau kiu klopodas du viroj. Ni haltas kaj la reprezentanto de la stabo demandas, kio okazis.

Plue ni ne veturas.


* "Haltu!" (ruse). — Trad.
** "Mi pafos!" (ruse). — Trad.

<< >>