13

Ni revenas al la granda shoseo, kaj post dek kilometroj ni atingas nian roton. La omnibusoj staras en arbara senarbejo sur la vojo, kelkaj viroj kauras en la landvoja fosajho kun paf-pretaj fusiloj.

Io okazis.

Oni diras al ni, ke banditoj pafis el la arbaro. Unu nia batalanto estas vundita. Lau ordono de la rotestro oni haltigis la autobusojn kaj nun oni trakombas la chirkauajhon. Mi demandas, en kiun direkton iris la knaboj, kaj rapidas al ili. Mi povus ja resti che la autobusoj kaj je la reveno de Miirkmaa raporti al li, ke la tasko estas plenumita, la papero lauorde transdonita en la stabo, kaj klarigi, kio estas la kauzo de la malfrua alveno. Sed mi havas maltrankvilan karakteron kaj ankau nun mi ne havas paciencon por resti en unu loko.

Pli bone, se mi ne estus rapidinta. Nun io premas la animon tiom amare, ke mi emas sendi chion al diablo.

Mian plotonon mi trovis relative rapide. Proksimume en kilometra distanco de la autobusoj oni sieghis du bienojn, situantajn proksime unu al la alia. Niaj knaboj direktis min al malaltaj domoj, kien, kiel ili diris, Murkmaa iris.

Mi rapidis lau la vilagha vojo kaj ekvidis areton da viroj. Baldau ankau mi staris inter la aliaj malantau latbarilo.

Trans la barilo, preskau en la mezo de la malvasta bienkorto Murkmaa enketis mia-aghan knabon. Li estis ekscitita, kolera kaj preskau kriis:

"Vi evitas la mobilizon, vi estas bandito! Kial vi ne havas certigilon pri liberigo de militservo? Viaj pantalontuboj estas malsekaj pro roso! De kie vi kuris? Kie vi kashis la pafilon?"

De la loghdoma pordo vokis avineto per timighinta vocho de maljuna homo, ke Aleks laboras che la fervojo kaj antau ol iri al la laboro li kondukis la brutojn al la pashtejo.

Aleks tretis peze de piedo al piedo kaj nenion diris.

Liaj nudaj piedoj kaj pantalontuboj estis efektive malsekaji pro roso. De sub la blanka hejmeteksita lina chemizkolumo vidighis la sunbrunighinta brusto. La chemizo elighadis el la pantalono kaj la knabo reshovis ghin sub la pantalonzonon. Sed la manoj; ne obeis lin, li estis tute timigita.

"Kiuj estis la aliaj?"

Murkmaa ekscitighis pli kaj pli. Mi pensis, ke estus necese multe pli trankvile paroli kun la junulo, tiaraaniere oni ne audos de li ech vorteton.

"Mortpafu lin!"

Tiel ordonis Murkmaa al tri-kvar viroj, kiuj staris che la barilo.

Kial, mi pensis, ne komprenante la decidon de la rotestro.

La maljunulino che la pordo akre ekkriis.

Mi sentis min tre malbone.

Ruutholm retenis la virojn.

"Vi ne rajtas shanghi mian ordonon," premis Murkmaa tra la dentoj, veninte al la politruko.

"Rajtas."

Ankau la vangmuskoloj de Murkmaa ekpulsis.

Ili staris ambauflanke de la malalta latbarilo, preskau vizagho kontrau vizagho. El la tuta koro mi volis, ke Ruutholm ne forturnu sian rigardon, ke li ne subighu al la volo de la rotestro.

Nun, poste, mi ne povas precize diri, kiom longe ili reciproke mezuris sian volforton. Supozeble tio dauris unu au du sekundojn, sed tiam tio shajnis multoble pli longa.

Mtirkmaa forturnis sian rigardon, kaj mi spiris pli facile. Sed bedaurinde mi eraris kaj vershajne ankau Ruutholm.

La rotestro iris per rapidaj pashoj al la knabo, kiu certe ankorau nenion komprenis, eltiris la pistolon el ghia ujo kaj kvazau hakis:

"Mi mem mortpafos vin!"

"Vi ne rajtas!" kriis la politruko, saltis trans la barilon, stumblis, reakiris ekvilibron kaj kuris al ili.

Ankau mi transsaltis la barilon.

En tiu momento sonis pafo.

Mi kvazau shtonighis.

La junulo en la blanka lina chemizo per ambau manoj ekkaptis la ventron kaj falis teren. Li kuntirighis kaj mi fermis la okulojn.

Nova hela ekklako.

Ghis nun mi ne komprenas, kial la politruko ne povis malhelpi la duan pafon. Au ankau li konsternighis pro la konduto de Murkmaa au li simple ne sukcesis forshiri de la sovaghighinta rotestro la armilon.

Mi vidis nur tion, kiel Ruutholm, rigardante al neniu, revenis de Murkmaa. Kion li pensis, tion scias nur li mem. Al mi shajnis, ke li estis konsternita kaj deprimita.

Ankau mi ne restis spekti la lastajn spirojn de la knabo.

Konfuzite mi revenis al la omnibusoj. Pri mia reveno mi al la rotestro ne raportis. Ni ja renkontighis, sed mi forturnis la vizaghon.

Murkmaa kriis lautvoche, ke tiu viro tute certe estis unu el tiuj, kiuj pafis al niaj autobusoj. Krom tio neniu forgesu, ke ni havas ordonon surloke mortpafi tiujn, kiuj evitas mobilizon. Kompreneble, tia ordono ekzistis, sed ghis nun ni ech unu fojon ne plenumis ghin.

Plejparto de niaj batalantoj ne sentis sin bone. Ni evitis la okulojn de la aliaj, intershanghis nur maloftajn frazojn.

La plej morna estis Ruutholm. Ech en la grenejo de Vali lia rigardo ne estis tiom malserena. Certe li riprochis sin, ke li ne kapablis malhelpi la vanan sangvershon.

Mi ne scias precize, chu politruko estas subordigita al komandanto au komandanto al politruko. Sed iliaj rajtoj estas vershajne egalaj. Miirkmaa estus devinta konsideri la vidpunkton de Ruutholm. Tiel mi komprenas. Sed la rotestro shatas altrudi sian volon. Ech la obstina Ruutholm retirighis antau li.

Kion mi mem estus farinta anstatau Ruutholm? Eble mi senkauze jughas pri la politruko. Chu mi kapablus agi pli bone?

Mi volus vidi ankau la internon de Murkmaa. Kion li nun pensas? Belvorta pravigo de sia ago ankorau ne signifas, ke li ne bedauras. Se li nun au poste ne bedauros sian agon, li ne taugas esti nia komandanto.

Sed eble Murkmaa tamen pravas? Oni ja pafis al niaj autobusoj kaj unu batalanto estas vundita. La pantalontuboj de la junulo estis efektive malsekaj, li nenion povis diri por sia pravigo. Kaj estante en agho de rekruto li certe devis mobilizighi.

Antau mia okuloj aperis la figuro de la ekzekutito.

Pajloflavaj haroj. Larghe malfermitaj, nenion komprenantaj teruritaj infanokuloj. Mallertaj manoj, shovantaj la linan chemizon en la pantalonon.

Mi bedauras la knabon. Mi antausentas, ke lian morton mi neniam povos forgesi. Ghi turmentos min ghis la fino de mia vivo. Char, pro diablo, kiu malpermesis al mi intermiksighi? Eksterma bataliono ne estas nek rajtas esti ia bando de blinde obeantaj automatoj, sed tachmento de konsciaj batalantoj.

Ankorau veturante chi tien mi koleretis pri Koplimae pro tio, ke li ghojis, ke li ankorau ne mortigis ech unu malamikon. Sed tiamaniere ekzekuti ni rajtas neniun. Ech ne pursangajn fashistajn murdistojn. Ni estus devintaj detale pridemandi la junulon. Oni chiam havas tempon sendi kuglon en ies nukon.

Koplimae demandas, kio okazis al mi.

Mi diras kolere:

"Al diablo chio chi! Murkmaa estas bruto."

Koplimae kapablas kompreni nenion, sed ne altrudighas kun demandoj. Iam mi certe rakontos al li, sed nun mi tute ne havas emon paroli pri tio, kio okazis en la bienkorto.

Che la unua ebleco mi petos min translokigi el la roto de Murkmaa en iun alian lokon. Kaj tion, pro kio mi shanghos la tachmenton, mi diros al li rekte en la vizaghon.

Tiel mi pensas kaj mem komprenas, ke la forkuro rebonigos jam nenion.

<< >>