11

Veturante trans la fervojon la motorciklo forte saltas.

Koplimae insultas:

"La pasejo estas kvazau fosejo de porkoj."

Al mi shajnas, ke li insultas simple pro formo. Au por pravigi sin, char li ne malakcelis proksimighante al la fervojo. Au eble ech por komprenigi al mi, ke mi kun Helgi malshparis la multekostan tempon.

Ni veturas preter de arboj kashita malsanulejo, kie ech nun kelkaj flegistinoj portas nigran monahhinan vestajhon, preter la sap- kaj alumetfabrikoj. Koplimae ankorau aldonas rapidecon.

Mi observas lin de flanke.

Li rigardas koncentrite antauen. Liaj fortaj fingroj tenas firme la stirilon. Li havas maldikajn brakojn, kaj kiu vidas lin unuan fojon, tiu povas opinii lin delikata kaj malforta. Mi scias, ke tia impreso estas trompa. En liaj tendenaj muskoloj estas pli da forto kaj persisto ol en kiu ajn dikulo.

Au Koplimae sentas sur si mian rigardon au la kauzo estas alia, sed li turnas la vizaghon al mi kaj ridetas. Tio signifas, ke pardonis al mi. Mi reciprokas la rideton. Mi sentas bezonon ion diri kaj balbutas:

"Hodiau estos bona vetero."

Mi devas krii, por ke mia vocho estu audebla tra la motor-bruo.

"Varmega somero," li rekrias al mi.

Mi treege ghojis, kiam oni sciigis al ni, ke la germanoj estas rejhetitaj el Marjamaa. Kelkaj parolas, ke oni pelis ilin rekte al Parnu, aliaj diras, ke Parnu estas ech rekonkerita de nia armeo. La lastan aserton mi bone ne kredas. Ankau Ruutholm rilatas skeptike al tia parolo. Sed tio estas certa, ke che Marjamaa la hitleranoj ricevis fortan baton.

Che la lernejo de Rahumae Ilmar turnighas al mi:

"En Kivimae mi malshparus kvin minutojn, poste mi veturos pli rapide."

"Chu alimaniere ne estas eble?"

"Estus," konfesas Koplimae. Li estas diable honesta viro. "Prefere tamen halti en Kivimae."

Kompreneble mi konsentas. Mi ja neniel povis kontraustari. Chu mi mem ne parolis kun Helgi ?...

Restigante post ni dikan polvonubon Koplimae veturas rapidege lau nepavimitaj sablaj stratoj kaj haltas antau iu gharden-pordo. Li foje kulpe alrigardas min kaj post tio kurante rapidas en la korton.

Mi ekbruligas cigaredon.

Tra brune kolorigita alta kradbarilo vidighas el inter pinoj duetagha domo. Por ordinara loghdomo ghi estas kvazau tro granda kaj la fenestroj estas pli altaj kaj larghaj ol kutime. En la proksimeco de la domo mi rimarkas kvin-ses kushoseghojn. Mi penas diveni, kio estas tiu domo, kiun Koplimae nepre devis viziti.

Li plenumas sian promeson. Apenau mi sukcesas finfumi la cigaredon, kiam li aperas el inter la pinoj. Li funkciigas la motoron, saltas sur la selon kaj jam ni veturas pluen, postlasante pufan polvostrion.

Transveturante la altajheton che la riverponto de Paaskula Koplimae diras strechante la vochon:

"Dum milito plej malbone estas al malsana homo."

Nun mi ekkomprenas, ke ni haltis antau malsanulejo. Ne, vershajne antau sanatorio, char mi ekmemoras, ke ie en la chirkauajho de Kivimae au Paaskula trovighas onidire ia kuracejo por pulmomalsanuloj.

Mi krias al li:

"Kiun vi tie havas?"

Tio estas kompreneble stulta demando. Koplimae ne respondas tuj. Fine li diras ion, sed vento forportas la vortojn.

Por rebonigi mian sentaktan demandon, mi krias en lian orelon:

"Se vi estus dirinta, mi ne rapidigus vin."

"Mi promesis al la fratino che la reveno denove viziti shin. Tiam ni povos paroli pli longe."

La rapideco kreskas konstante. En la oreloj siblas vento. Preterglitas unuopaj domoj, arbedaretoj, verstofostoj. Pro ebena tereno oni povas vidi malproksimen. Baldau venas vojkurbigho, che kiu staras iama drinkejo au poshta stacio kun blankaj kolonoj kaj de kie turnighas vojo al Keila. Per biciklo mi estas traveturinta laularghe kaj laulonge la tutan chirkauajhon de Tallinn, pro tio mi scias.

Koplimae denove etendas sin al mi kaj krias tra motorbruo: "Chu vi scias, kion la fratino demandis de mi? Chu mi jam mortigis homon au ne."

Mi komprenas, ke io premas lian koron.

"Bone, ke mi ne bezonis mensogi al shi."

Koplimae malakcelas la motoron, lauta bruo tro sufokas la vochon.

"Mi ech ne estus povinta mensogi al shi," li daurigas, profunde klinante sin al mi, por esti pli bone audebla. "Shi tiel boris min per siaj okuloj, ke..."

Subite mi ekscitighas kaj iom levighante kriegas miavice:

"Ankau mi mortigis ankorau neniun. Ghuste pro tio, ke ni likvidas tiom malmulte da germanoj, ili ja avancadas."

Kiam mi ekscitighas kaj volas diri al iu ion malagrablan, chiam venas sur mian langon stratjhargonaj esprimoj, kiel "likvidi", "forvaporighi", "disbati la vizaghon" kaj aliaj similaj. Ankau nun mi flamighis. Kial ni ghoju, ke ni ambau ech unu malamikon ne senvivigis ankorau ? Chu ni por tio alighis al la eksterma bataliono, por kun krucigitaj manoj peti helpon de dio!

Koplimae ne respondas ech unu silabon al miaj vortoj. Eble li ne komprenis min? Shajne vento forportis miajn vortojn. Mi levas min ankorau pli alten kaj plengorghe kriante ripetas mian penson. Strange, nun tio jam ne sonas tiel, kiel mi dezirus.

Ankau chi-foje Ilmar respondas nenion. En mi estighas ech kolereto kontrau li. Stranga homo, mi pensas. Kuragha kaj preta por chiu tasko, karabeno pendas transverse sur la dorso, sed ghojas, ke li ne senvivigis ech unu malamikon.

Ni silente daurigas la veturadon. Kelkfoje mi rimarkas, ke Koplimae rigardas min, sed mi tute ne priatentas tion. Fermetinte la okulojn pro vento, siblanta en la vizaghon, kaj che vojkurbighoj klinante min au dekstren au maldekstren, mi obstine rigardas antauen. Se li havas ion por diri, li diru tion, sed ne shajnigu sin mutulo. Oho, shajnas, ke li malfermos la bushon! Mi opinias tion pro tio, ke li klinighas duonoblikve tre malalten kaj turnas la vizaghon al mi.

"Mi volis farighi konkursveturanto."

Ilmar konsternas min, vorton de honoro. Tute egale, li estas ja ankorau tia sama juna vireto kiel mi mem. Mia animo farighas denove serena, la kolereto malaperas. Sentante facilighon mi ekkomprenas, ke li ne strabis al mi kun ia kashita penso, sed simple observis, kiel mi eltenas la rapidegan veturadon. Ho, amiko, kuraghe aldonu gason, ni veturegu tiel, ke la vojkurbighoj rektighos, en la kromcharo ne sidas timemulo! Che la sekvanta vojkurbigho mi denove eletendighas el la charo, kiel la konkurs-veturantoj faras sur la rondvojo de Pirita. Mi forgesas, ke mi havas armilon sur la genuoj, la karabeno preskau falis inter la radojn. Apenau mi sukcesas eviti akcidenton kaj ekridas, kvazau mi estus farinta iun ege strangan artifikon.

<< >>