7

Mi konas shin kaj shi vershajne ankau min. Chiuokaze shi rigardas min tiel, kvazau ni estus malnovaj konatuloj.

Shi estas la posedanto de la frizejo, kiu trovighas en nia proksimeco, tre korpulenta sinjorino. Vere terure dika. Se en Tallinn ekzistus klubo de dikaj virinoj, kiel en Anglio, shi povus esti ghia prezidantino. La viroj iam disputis, kiom proksimume pezas tia plenkarna sinjorino. Fine oni interkonsentis pri ok pudoj kaj duono. Ili vershajne troigis.

Shi tute ne estas maljuna. Eble chirkau kvardek. Shi iras facilmove kaj ech balancas la koksojn. Shi estas moderne vestita, beligas sin kvazau pavo. Chirkau shi chiam shvebas nubo de dolchaj odoroj.

Shia frizejo ne estis granda. Tie trovighis nur du seghoj. Che unu laboris shi mem, che la alia shia helpantino. Ankau nun shi laboras samloke, supozeble shi apartenas nun al iu artelo.

La sama dika kaj ronda sinjorino razis mian unuan barbon.

Ial mi decidis, ke mian unuan barbon razu profesia majstro. Kelkfoje mi ekhavas strangajn kapricojn.

Mia unua barbo estis kiel chiam la unua barbo. Mola, silka lanugokampo. Mi lasis kreski ghin sufiche longa, esperis, ke ghi farighos pli forta. Sed la mentonkreskajho ighis nek pli forta nek pli densa, nur la haroj krispighis. Pli longe atendi estis stulte, amikoj jam mokis min.

Mi kuraghigis min kaj iris en la plej proksiman frizejon. Hazarde ghi estis la salono de tiu tro abundforma sinjorino.

De mi nenion demandinte la mastrino sternis blankan tukon sur miajn shultrojn kaj komencis tondi la harojn. Mi opiniis, ke la haroj vere bezonas ioman tondadon, kaj anime pretighis por la sekvanta proceduro. Mi esperis sekrete, ke shi mem rimarkos, kia abunda harkovrajho kreskas sur la mentono de la viro, kaj demandos, chu ankau la barbon? Tiam estus por mi tre facile respondi: jes, bonvolu.

Shi ne rimarkis au ne volis rimarki. Fininte la tondadon shi forprenis de miaj shultroj la tukon, deskuis la harojn sur la plankon kaj diris:

"Dudek cendojn, bonvolu."

"Ankau la barbon."

Mi penis diri tion tiel memkompreneble kiel mi nur povis.

Shi rigardis atente mian mentonon kaj demandis:

"Chu per au sen sapo?"

Shi demandis tion tro laute. En la spegulo mi vidis, kiel la maljunuloj, atendantaj sian vicon, malice ridetis. Eble ili ech ne rikanis por si mem, eble la frizistino parolis per sia ordinara vocho, sed por miaj oreloj kaj okuloj shajnis tiel. Chiuokaze miaj nervoj estis strechitaj, al mi estis strange kaj honte, ghene kaj malagrable, kaj diablo scias, kion mi ankorau sentis. Vershajne ech spitemon, char mi diris per plena vocho:

"Per sapo."

Prefere silenti, se vi jam estas ridindigita. Chiuokaze la solena momento, atendita kun ekscito, farighis malfacila turmento.

Plue chio pasis normale. La bone odoranta karnomonto sapumis mian mentonon, pliakrigis la razilon, kio iom plibonigis mian memsenton, kaj la brilanta klingo glitis lau mia vango. Mi grimacis kaj shi demandis surprizite:

"Chu estas dolore?"

"Ho, bagatelo!"

Chi-foje mi trompis shin kaj la dikulino denove akrigis la razilon. Mi sentis ghojon pro la sukcesa vengho. Nur poste mi komprenis, ke shi tamen ne kun plena seriozeco rilatis al mia vira honoro. Kutime oni sapumas kaj razas du fojojn, en tiu grava horo shi limighis per nur unu fojo.

Proksimume en la sama tempo disvastighis onidiroj, ke shi prenis al si longan maldikulon, kiu estis dek kvin jarojn pli juna ol shi mem. Shi ne edzinighis al la drinkema longulo, kiu estis senhava kiel pantalonbutono, sed simple vivis kun li kiel amatino. Virinoj indignis, viroj ridachis, ni, knaboj, diris maldecajhojn.

Nun mi do postulas de la sama frizistino pasporton. Shi estas same dika kaj ronda kiel antaue, odoras same forte kiel antaue kaj ankau la balancadon de siaj dikaj koksoj shi ne forgesis.

Etendante al mi sian pasporton shi penas kokete rigardi en miajn okulojn. Por koncentrighi mi profundighas pli ol necese en la dokumenton, redonas ghin kaj jhetas rigardon tra la chambro. Mola divano kaj molaj apogseghoj, per avelligna plakajho kovrita ronda manghotablo, samspeca bufeda shranko. En angulo malplena tablo por radio-aparato. La pordo de la apuda chambro estas fermita. Supozeble staras tie largha lito kun avelligna rando, triporda vestoshranko kaj granda spegulo. Mi pripensas, chu rigardi en la alian chambron au ne.

"Vi estas mia malnova kliento."

La vocho de la frizistino sonas dolche.

Mia kunulo demandas:

"Chu neniu alia loghas chi tie?"

"Ne, karaj junuloj."

"Ni ekiru!" pretighas mia kamarado por foriro.

Mi malfermas la fermitan pordon.

La apuda chambro estas malluma. Tamen mi ekhavas la senton, ke tie iu trovighas. Mi palpe serchas elektran shaltilon apud la pordo, trovas ghin kaj premas. En milda lumo de rugha abajhuro staras shirmite de vestoshranko viro. Tiu ekpashas al mi, etendas la manon kaj diras senghene:

"Saluton, Olev."

Antau mi estas Endel Niidas.

<< >>