DUA PARTO

Kvara chapitro

1

La vespero estas varma. Lokustoj chirpas.

Mi kushas surdorse, kun la manoj sub la kapo, kaj observas unuopajn nubopecojn, kiuj la tutan tempon shanghas sian koloron. Komence ili estis blankaj, kvazau gigantaj pufaj kaj krispaj vatotufoj. Poste iliaj randoj iom malhelighis kaj samtempe delikate ekrughighis. La suno jam delonge sinkis malantau la arbaron, kiu kreskas sur la kalkshtona deklivo. Che nia alveno ghi ankorau brilis trans la arbosuproj.

Iom maloportune estas kushi. Herbostoploj pikas, sed mi ne emas movi min. Mi estas ankorau terure laca. Chu ne estas strange: mi ne eltenas kelkajn pli dikajn trunketojn, dum en Hindio fakiroj dormas sur feraj najloj.

La aero odoras je freshe falchita herbo.

Iu diras: "La sekeco dauras."

Tio estas Vilaghano. Pense mi nomas vilaghano la altan fortstaturan viron, kiu intertempe alighis al la roto. Chiuj diras, ke Vilaghano devenas el kamparo. Oni parolas ankorau, ke kulakoj murdis lian familion. Ili penetris en krepusko en la domon, mortpafis la edzinon kaj infanojn. Kelkaj asertas, ke li havis tri infanojn, unu filinon kaj du filojn, aliaj certigas, ke nur du: knabon kaj knabinon. Ekzistas ech tiaj stultuloj, kiuj ne kredas, ke oni mortigas virinojn kaj infanojn. Se ili estus partoprenintaj nian ekspedicion, ili ne levetus dube siajn shultrojn.

Vilaghano iom memorigas al mi Julius Vahtramae, la miliciston en Vali. Mi tre volus scii, kian sorton havis tiu homo. Se li restis surloke, oni certe mortpafis lin. La burgharo povas nun en Parnumaa fari, kion ghi volas.

"Bona vetero por fojnrikolto."

Tiel diras Ruutholm. Nia direktoro estas vere eltenema kaj persista homo. Li ech unu tagon ne kushis en lito. Mi en lia loko estus irinta en malsanulejon, sed Ruutholm vershajne ne estis ech en polikliniko. Tiaspecaj homoj ghis la lasta spiro ne indulgas sin. Dank' al li mi nun scias la nomon de la mararmea leutenanto, kiu por min savi oferis sin. Tuj en la sama vespero, kiam ni alvenis al Tallinn, Ruutholm iris en la stabon de la limgardistoj, raportis, kion ni vidis en Valga kaj kio okazis en Parnumaa kaj eksciis, ke la nomo de nia kunulo estis Sergej Arhhipovich Denissov.

Sergej Arhhipovich Denissov. Tiun nomon mi neniam forgesos.

Mi deshiras mian rigardon de la nuboj kaj rigardas tien, de kie audighas vochoj. Dudekon da metroj fore de mi sidas nia direktoro-politruko, Vilaghano kaj aliaj. Ech ghis nun mi ne konas chiujn virojn. Ne estas mirinde, char ni forestis tutan semajnon kaj nur antauhierau nokte revenis. En la roton alvenis novaj viroj kaj kelkaj aliaj foriris.

Strange, kiom klare estas audeblaj chi tie la vortoj, kiujn oni diras che la fojnostako. Vershajne pro tio, ke estas silente.

Tute silente tamen ne estas. La tuta herbejo estas plena de chirpado de lokustoj. Lokustoj? Chu lokusto kaj akrido kaj grilo kaj libelo estas identaj? Au chiu el ili estas alispeca insekto? Mi kreskis en urbo kaj ne kapablas decidi pri tio. En kamparo mi vivis preskau neniam. Iam antau jaroj mi restadis dum lerneja ferio unu monaton che mia onklo, kiu havis same malgrandan bieneton, kian onidire havis Vilaghano. Ne, la bieno de Vilaghano estas pli granda, li ricevis aldonan teron. Li estis ano de la agrar-komisiono de la komunumo, disdonis teron al aliaj kaj prenis ankau por si. Pro tio ja la kulakoj volis lin mortigi. Eble oni altranchis ankau al la onklo kelkajn hektarojn de ie? Kaj eble oni faris finon ankau al lia vivo ?

Kvankam mi estas urba junulo, al mi plachas en kamparo. Plachas ech nun, nur en vira agho mi ne havis okazon restadi en kamparo. Biciklado lau shoseo ne estas vivado en vilagho. Mia lastatempa plej bela rememoro pri kamparo devenas el Merivalja. La pasintan printempon ni instalis akvon en iu vilao. Ni ne emis chiuvespere veturi en la urbon, ni tranoktis en la laborloko. Tuj la unuan matenon mi vekighis pro kantado de najtingaloj. Malantau la domo komencighis malalta arbaro, pli ghuste arbetaro, kie kreskis multaj padusoj, kaj tie la najtingaloj triladis. Ion similan miaj oreloj pli frue ne audis. La trilado de la najtingaloj treege plachis al mi. Mi eliris sur la shtuparon por audi pli bone. Mi povis ja dormi ankorau, la suno nur levighis, sed estis domaghe. Tiel bele trilis, fajfis, kantis kaj jubilis la birdoj.

Sed chu Merivalja entute estas vera kamparo? Vershajne ne. Same kiel ne estas vera kamparo la herbejo en Harku, tra kiu estas fosita profunda kontrautanka trancheo kaj kie nia bataliono ekokupis defensivan pozicion. Simpla urborando, je distanco de shtonjheto al Nomme, Lillekula au Pelgulinn. Se mi nun starighus kaj rigardus malantauen, de chi tie estus klare videblaj la zigzaga kresto de Toompea, la turoj de la preghejo Kaarli, fumtuboj de fabrikoj kaj tegmentoj de la periferiaj domoj.

Nia eksterma bataliono tamen haltas chi tie kaj atendas la germanojn.

Kiom proksime estas la fashistoj ?

Antau du tagoj mi vidis ilin en Parnu. Ne, mi mensogas. Mi ne vidis ech unu germanon. Parnu falis en la manojn de la soldatoj de Hitler kvazau matura bero. Ech sur la linio de la rivero Parnu oni ne provis ilin haltigi. Poste mi audis, ke che Parnu-Jaagupi oni penis haltigi la avancadon de la germanoj, sed post unu- au duhora batalo oni tamen devis retirighi.

Mi ne volas pensi pri chio chi. Chiufoje, kiam mi ekrezonas por mi mem, la gorgho kvazau shtopighas. Prefere mi rigardas nubojn kaj rememoras la lernejan tempon. Mi faras kion ajn, nur por forpeli la animsufokajn demandojn.

La viroj, kiuj scias, ke ni venis el Parnu, insistas, ke mi rakontu, kia la situacio tie fakte estis. Chu estas vero, ke atakante el la direkto de Riga la germanoj jam konkeris Parnu kaj Marjamaa kaj hodiau nokte povos veni al Tallinn?

Estas terure malagrable konfesi, ke Parnu estas en la manoj de la malamiko. Sed mi ne povas mensogi. Vero estas centoble pli bona ol la plej nobla mensogo. Mia kapo ne komprenas, kial niaj militinformoj same kiel antaue estas tiel malklaraj, ke oni nenion ekscias. Chiufoje, kiam mi hazarde ricevas gazeton, mi trastudas la militsciigojn de linio al linio, sed tute ne farighas pli sagha. Pri falo de Parnu oni ech vorteton ne skribis ankorau en la gazetoj. Nu jes, Parnu estas konkerita nur antau nelonge, la fronto estas longega, kiu sukcesas noti chiun forlasitan urbon kaj urbeton. Sed neinformiteco nervozigas la homojn. Por disvastigho de famoj nescio estas bonega grundo. Cirkulas jam diversaj tiaj famoj.

Plej multe mordas mian animon la onidiroj, ke la chefaj fortoj de la Rugha Armeo estas frakasitaj. Ke tankokojnoj de la germanoj dispartigis niajn armeojn, la chefa gvidado estas paralizita, la tutan tempon divizioj kaj tutaj armeoj trafas en kaptitecon. Tio, kiam la fashistoj atingos Moskvon, ne dependas plu de nia rezistkapablo, sed sole de la rapideco, per kiu la germanaj batal-pugnoj avancos. Mi ne kredas nek volas kredi tiajn parolojn, sed Niidas asertas, ke tio estas pura vero. "Chu vi do ne vidis per propraj okuloj, kio okazis en Valga kaj Parnu? Vaiga oni ne defendis kaj Parnu oni forlasis sen iom serioza batalo. Kiom da tachmentoj de ia Rugha Armeo ni vidis, retirighantajn el la direkto de Riga? Niaj armeoj estas tiom demoralizitaj, ke ili ne estas plu plenvaloraj batalunuoj."

Kompreneble mi vidis chion chi. Malgrau tio mi ne kredas nek volas kredi la asertojn, ke la rezistkapablo de la Rugha Armeo estas rompita. Mi esperas la malon. Same kiel antaue mi atendas la komencon de nia kontrauofensivo, moku min Niidas au kiu ajn, ke mi estas trafita de mallumo.

<< >>