4

Vespere Niidas sciigas al mi, ke ni estas disponigitaj al la partia komitato. Li parolas pri tio kun tia mieno, kvazau li anoncus ion tre ghojigan. Sed mi sentas nenian ghojon. Al mi ne plachas la transirado de unu loko al alia. Mi neniel volus forlasi la knabojn, kun kiuj mi tute bone harmonias. Poste mi ech bedauras, ke mi lasis min gvidi de Niidas. Pro tio, ke mi vidis kaj audis tro multe. Mi audis panikajn parolojn kaj vidis nedecidemon. Se miaspeculoj trafas en panikon, ne estas grave. Iu klarigas al ni la situacion, ordonas, kion fari, kaj baldau la afero estas en ordo. Sed multe pli malbone, kiam homoj, kies tasko estas gvidi aliajn, mem perdas la kapon. Lau mia opinio ghuste tiel okazis en Parnu.

Dum la vespero de la sepa de julio chio estis ankorau normala. Mi rigardis tra la fenestro de la partia komitato la iom dekstre starantan teatrodomon "Endla" kun la rondetaj linioj kaj formoj, la ghardenon antau ghi kaj la fontanon, videblan tra la arboj. En la chefa strato iradis homoj, iu diketa onklino nutris kolombojn.

En la ejo de la partia komitato estis kutima vigla klopodado. Mi nenion havis por fari kaj sentis min tute superflua inter la agemaj kaj per multaj taskoj sharghitaj homoj. Sed Niidas estis kvazau fisho en akvo, ageme chirkaukuris, egale senghene alparolante kaj instruktorojn kaj sekretariojn. Kiel mi antaue jam diris, li havas mirindan kapablon amikighi kun fremdaj homoj kaj gajni ilian fidon. Sed min Niidas pli kaj pli mirigas.

Antau la noktigho oni sendis roton da ekstermbatalionanoj kaj automobilplenon da milicistoj al Haademeeste. Mia humoro ankorau pli malbonighis: anstatau bridi makisanojn, mi nun gardu, ke hazardaj homoj ne trafu en la domon de la partia komitato.

Nokte venis granda grupo da latvoj en la partian komitaton. Iliaj reprezentantoj vizitis la unuan sekretarion. Niidas parolis kun la latvoj kaj diris al mi, ke la tuta teritorio de Latvio estas jam okupita de la germanoj, kaj se la afero progresos kun tia rapideco, oni povas diri, ke chio estas jam decidita. Mi sendis lin al diablo. Vere kolerigas, kiam iu senchese kvazau boras la animon.

Frumatene Niidas vekis min kaj sciigis, ke germanoj proksimighas al Parnu. Li audis per sia propra orelo, kiel la unua sekretario informis pri tio per telefono la Centran Komitaton.

Lia dirajho ekscitis min kaj mi demandis abrupte:

"Kion oni respondis el Tallinn?"

"Oni ne volas kredi tion."

"Ankau mi ne kredas."

Mi denove kushighis sur la divano en la chambro de instruktoroj, ghis la dejhoro restis duonhoro da tempo. Niidas estis surprizita pri mia konduto kaj lasis min trankvila. Poste mi pensis, kiel Niidas scias la reagon de la Centra Komitato, apenau iu diris tion al li. Supozeble li au hazarde subauskultis la telefonparolon au li mem trafe-netrafe konjektas. Neniu scias. Niidas lerte "alnaghis" al la chi-tieaj gvidantaj funkciuloj, eble iu efektive elbabilis al li la enhavon de la oflciala interparolado.

En la komenco de la labortago venadis komunistoj en la partian komitaton por demandi, chu estas vere, ke la germanaj trupoj, kiuj transiris la limon de Estonio, baldau alvenos al Parnu, kaj kion ili nun do faru, chu ili daurigu la laboradon au preparu sin por evakuigho. Kiel mi komprenis, oni trankviligis ilin kaj rekomendis daurigi sian laboron. Oni ghustatempe jam informos ilin, se okazos io eksterordinara.

Ju pli da tempo pasis, des malpli mi komprenis. En la komitato oni komencis paki la ajhojn kaj difekti la telefonaparatojn, kvankam antau iom da tempo oni rekomendis al la demandantoj trankvile daurigi sian laboron kaj atendi ordonojn!

Niidas vokis min en la korton kaj diris:

"Auskultu!"

De la sudo audighis pafaroj de mitraloj.

"Germanoj."

Iu diris:

"Banditoj."

Denove oni sciis nenion precizan. Kelkiu asertis, ke oni sendis grupon da mitralistoj de la eksterma bataliono renkonte al la germanoj kaj ke la pafado signifas tion, ke batalo kun la germanoj jam komencighis. Sed multaj ne kredis tiajn parolojn.

Niidas diris senespere:

"Per tia defend-organizo ni neniam haltigos la avancadon de la germanaj divizioj. Che ni kaoso, senkonsileco, la kunlaboro de trupoj lamas je ambau piedoj, che ili plej granda precizeco, organiza pripensado ghis la lasta grado. Tute nature, ke ni nur retirighas."

Mi reiris rapide en la domon, por ne audi la paroladon de Niidas. Plej malbone efikis tio, ke en multo li pravis. Ech homoj de la urba komitato plendis, ke en Parnu mankas kunlaboro inter la armetrupoj, eksterma bataliono kaj milico. La urbo ne havas garnizonestron, la militkomisaro kalkulas kun neniu. Pri la vera situacio de la fronto neniu en Parnu havas objektivan bildon. Kvankam mi ne volus kredi tiajn parolojn, ili vershajne respondas al la realeco. Ne estas do mirinde, ke la homoj farighas nervozaj kaj ne scias, kion entrepreni. Ankau la unua sekretario shajnis esti ne certa. Pri la dua sekretario mi havis la impreson, ke li estas multe pli trankvilanima homo.

Ne, ne, ne! Kaoson kaj senpripensecon oni povas kompreni, sed ne pravigi. En mia kapo naskighis diversaj pensoj, kontrauaj unu al la alia. Chu tio estas komenco de paniko? La humoro farighis pli kaj pli amara.

Chirkau la tagmezo oni ordonis al mi porti la pakitajn objektojn en sharghauton. Ili ne estas multaj: kelkaj kestoj, du-tri skribmashinoj kaj alia bagatelajho. Mi komprenis, ke chiuminute oni povos ekveturi.

Chiufoje, kiam mi kun nova portajho venis en la korton, mi auskultis atente, chu audighas monotona bruo de mitraloj au ekkrako de bomboj. Miaj avidaj oreloj kaptis nur bruon de automobilaj motoroj, kalkanumklakadon de preterpasantoj, fraz-fragmentojn, krietojn de infanoj, fajfon de trajno kaj aliajn ordinarajn sonojn de urbo.

Oni sendis min en la kabineton de la unua sekretario por preni iun pakajhon.

Mi frapis kaj eniris.

La sekretario staris sola che la fenestro kaj elrigardis.

En la sama momento eksonoris telefono.

La sekretario prenis la audilon, auskultis iom kaj kriis:

"Lasu min do finfine trankvila!"

Li metis la auskultilon kolere sur la forkon, pensis iom kaj poste jhetis la telefonaparaton sur la plankon.

Mi prenis de apud la skribotablo pakajhon, volvitan en dikan paperon, kaj foriris silente. Li vershajne ech ne plu rimarkis min. Au se li rimarkis, li tuj forgesis mian cheeston.

Antau la forveturo ni ordigis la ejojn, ech glatigis la tapishojn. Chio krom la difektitaj kaj frakasitaj telefonaparatoj estis kiel decas. La domo de la partia komitato restis post ni en plena ordo. Tio plachis al mi.

Mi ne atingis plu la automobilon, la kolono jam movighis, kiam mi dum veturo saltis sur la lastan kamionon. Mi estis maltrankvila pro Niidas. Oni trankviligis min, ke la alia viro el Tallinn sidas en la unua auto.

Transveturinte la ponton de la rivero Parnu ni baldau haltis. Kelkaj diris, ke ni ech ne veturos pli malproksimen. La partia komitato kaj la plenumkomitato lokighos en la lernejo de Raama, kie oni instalis aldonajn telefonliniojn kaj faris ankau aliajn antaupreparojn. Mi ekghojis, elshercis Niidas kaj vokis al li, ke che la rivero Parnu la germanoj estos haltigataj kaj pluen ni ech ne veturos. Niidas ne descendis de la automobilo, nur klinighis trans la randon kaj admonis min:

"Vi estas ankorau granda infano."

Mia tuta ghojo malaperis. Malrapide mi iris al mia auto.

En la proksimeco de nia kamiono disputis pluraj homoj. El ili mi rekonis ambau sekretariojn de la partia komitato kaj la komisaron de la eksterma bataliono, la ceteraj estis por mi fremdaj. Unu el tiuj, kiujn mi ne konis, postulis, ke oni disponigu al li por kvaronhoro legheran automobilon, li veturos por venigi sian edzinon.

"Kial shi restis?" demandis la unua sekretario severe.

"Vi mem diris al shi je la deka matene, ke la paroloj pri evakuigho estas paniko. Vi konsilis ankau al mi iri al la laboro."

La sekretario ekkoleris:

"Ne shovu chion sur mian nukon."

Li deturnighis de la viro.

La postulanto de la veturilo ne foriris, sed insistis, ke li devas ricevi automobilon je kiu ajn prezo, ke lia edzino estas komunisto kaj ne devas trafi en la manojn de fashistoj.

La komisaro de la eksterma bataliono penis lin trankviligi:

"Nenio estas plu farebla. Au eble ankau vi mem volas kuri al hitleranoj en la bushon?"

La viro lauvice rigardis al la superuloj kaj poste per longaj pashoj ekreiris al la ponto.

"Estus necese haltigi lin!" ekkoleris la unua sekretario.

La dua sekretario diris:

"Ni tamen povus doni al li automobilon."

"Ne," svingis la unua sekretario la manon. "Malfrue."

La viro malproksimighis pli kaj pli rapide. Li preskau kuris.

La unua sekretario farighis por mi preskau antipatia.

Post dek minutoj audighis pafoj trans la rivero. La parnuanoj asertis, ke oni pafas en la proksimeco de la elektrostacio.

Iu demandis, chu en la naftobazo oni ellasis la benzinon el la cisternoj au oni restigis ghin por la germanoj. Chirkaue oni morne levetis la shultrojn.

La interpafado finighis rapide.

<< >>