11

Dekon da minutoj Ulo, la mastrido de la najbara bieno, kaj Elias pashis silente. Ulo antaue, Elias post li. Elias havis nenian emon paroli kaj Ulo shajnis kompreni lian humoron.

Plej multe ghenis Elias la armilo, altrudita al li. Li tenis la pafilon je la mezo, kvazau li portus iun bastonon, sed ne armilon.

Ili iris rapide. Ulo konstante pliigis la rapidecon, Elias apenau sukcesis sekvi lin. Subite el inter la arboj vidighis tegmentoj de konstruajhoj. Baldau ili venis en la korton de granda bieno, kie Elias neniam antaue estis. Loghdomo kun mansarda etagho, stalo el kampshtonoj, malmoderna tenejo el fortaj traboj, pumpilputo. Inter la tenejo kaj stalo kreskis altaj pendbranchaj betuloj, apud la loghdomo vidighis fruktoghardeno.

Sur la korto tumultis multaj homoj.

Ulo malaperis en la domon. Elias restis ekstere. Inter la klopodantaj viroj li vidis kelkajn, kun kiuj Oidekopp hierau interkonsilighis. Sur la teneja shtuparo sidis unu el la barbuloj, la plej agha el ili. Inter la piedoj li tenis anglan fusilon.

Baldau elvenis el la domo Oidekopp, Ulo, Harjas kaj ankorau tri-kvar viroj. Chiuj, ekskluzive Harjas, estis armitaj. Oidekopp havis transverse sur la brusto pistolmitralon.

Oidekopp venis al Elias kaj nenion dirante skuis forte lian manon. Li rigardis la horloghon kaj sciigis:

"Estas tempo por komenci."

La viroj kolektighis chirkau li. Oidekopp klarigis:

"Ni iros tra la pashtejo. Tenu vin malantau arboj kaj arbustoj. De la shosea flanko venos Aorand kun sia grupo. Ni bezonas timi nenion. Antau ol milico venos el Parnu, la germanoj estos jam chi tie."

Elias pensis: de kie Oidekopp ricevis la germanan mitraleton?

Iu dernandis:

"Do la germanoj estas jam tiom proksime?"

Nek Oidekopp nek iu alia respondis al li.

Subite audighis trankvilaj vortoj:

"Mi ne venas kun vi."

En la viro, kiu tiel diris, Elias rekonis la bienposedanton kun la zorgoplena vizagho, kiun oni nomis Sass, kaj kiu hierau ne kredis radio-informojn kaj rekomendis ne shovi la kapon en fajron.

Aadu Harjas alpashis tre proksimen al Sass:

"Chiu el ni devas en la nuna horo ion fari por la liberigo de nia lando. Pensu pri tio, Sass. Nun estas tia sama tempo, kiel dum la liberiga milito, kiun vi partoprenis."

Sass ne shancelighis:

"Vi devus memori, ke mi batalis ankau kontrau Landeswehr"*.

"Ni ne havas tempon por diskuti," diris Oidekopp per rezoluta oficira tono. "Ni devigas neniun, sed memoros chion. Viroj, post mi!"

Per longaj pashoj li ekiris antau chiuj aliaj. Tie restis Sass kaj ankau kelkaj al Elias tute fremdaj homoj.

Ulo, kiu denove pashis antau Elias, rerigardis trans la shultron kaj diris malgaje ridetante:

"La chiama malfelicho de nia popolo — neniam regas inter ni konkordo."

De malantaue audighis mallautaj paroloj.

"Se la germanoj ne alvenos antau la vespero, ni sidos en pecho.

Se en Parnu oni ekscios, la eksterma bataliono venos kaj forbruligos la vilaghon."

"Vershajne vere estus pli prudente ne tro inciti la rughajn. Oni estus povinta atendi ankorau unu au du tagojn."

"Kiom proksime estas la germanoj? Chu jam en Moisakula?"

Eiias audis, kion 1a viroj parolis, sed penis atenti nenion. Ekde tiu momento, kiam li de apud la muro de la fojnejo prenis la pafilon, li ne havis plu eblecon retirighi. Li havis nur unu deziron — ke chio rapide finighu.

Ili trairis iun malsekau lokon, kie la piedoj de Elias penetris en koton. Baldau ili atingis pashtejon. Tie estis pli seke. Poste venis malalta picearo, kie la grundo parte denove shmacis sub la piedoj. Elighinte el la arbaro, Elias vidis antau si grandan lignan domon kun multaj fenestroj. Chu tio estas Ia komunuma domo?

Jes, tio ghi estis.

El la pluaj okazintajhoj en la memoro de Elias restis nur unuopaj bildoj. Li staras malantau siringarbusto kaj atendas. Harjas, kiu kauras apud shtiparo, ripetadas: "Li estas en la domo, mi scias, ii estas en la domo." Subite aperas de ie Oidekopp kaj mansignas. Oidekopp antaue, la aliaj post li, oni penetras tra la malantaua pordo en la komunuman domon. En la vestiblo komencighas baraktado. Harjas volas preteriri la aliajn. Lia diketa vizagho movighas rekte antau la okuloj de Elias. Lia busho estas iom maifermita, ghi odorachas, la okuloj brilas. Ie audighas singulta plorado de bebo. Harjas ekkrias: "Mi... Mi!... Mi!"

Elias trovas sin en vasta ejo, dividita per malalta bariero en du partojn. Lia rigardo haltas sur viro, kiu staras aparte de aliaj kaj tenas en la mano iun paperon.

La atakantoj, kiuj jhus kvazau vetkure enpremighis, subite eksilentas. Ili staras grupe kaj strabas la viron, inter kies fingroj blankas paperfolio.

La jako el griza hejme teksita shtofo de l' aparte staranta viro ne estas butonumita, ial tiu detalo altiras la atenton de Elias.

La rigardo de la viro glitas lau la enpenetrintoj, li shajnas diveni, kio nun sekvos.

Harjas saltas al la staranto kaj klinas la kapon malantauen. Li estas pli malalta ol la alia kaj impresas komike...

Poste li tiras al la muro seghon, grimpas sur ghin, shiras de la najlo la bildon de Stalin kaj jhetas ghin sur la plankon. Li saltas de la segho kaj denove ekstaras antau la viro.

Tiu demandas kun trankvila moko:

"Chu vi jam akiris portreton de Hitler?"

La maljunulo kun la fiera sinteno, kies vizagho makulighis, retirighas unu pashon, shovas la mentonon denove antauen, montras per la mano al la pordo kaj kriachas akre:

"Eliru!"

La viro diras, rigardante al Harjas en la okulojn:

"Ni tamen estus devintaj ekspedi vin en Siberion. Vi povos fari multe da malbono."

"Eliru!" krias Aadu Harjas denove. Lia vocho sonas ankorau pli akre.

Oidekopp iras al la viro kaj ordonas per basa murmuro:

"Ekiru jam!"

Tiu ne movighas de la loko.

"Do vi estas tiuj, kiuj hodiau nokte Robert..."

Nun ankau Aorand ekstaras antau la viro kaj batas lin en la vizaghon.

Chiuj subite ekmovighas kaj ekparolas samtempe.

Oni ekkaptas la viron je la manoj, Li forpushas la atakantojn kaj ekkrias:

"Mortpafu min jam chi tie!"

Lau lia mentono fluetas sango.

Harjas eltiras el la brustposho revolveron kaj krias:

"Mi vere mortpafos! Kvazau hundidon!"

Oidekopp forpushas la furiozighintan maljunulon.

Oni denove ekatakas la viron kaj pushas lin eksteren. La plej multaj iras post li.

Elias ne movighas de la loko.

Oidekopp alpashas al li kaj diras:

"Mi komprenas la koleron de la popolo."

"Kiu estis .. tiu viro ?"

"Fosisto. Komunistoj faris lin prezidanto de la plenumkomitato."

"Kaj... Harjas?"

Kvazau kontrauvole konfesas Oidekopp:

"Laulegha komunumestro de Vali."

Nun, kiam en la ejo farighis pli senbrue, Elias ree audas la singultan infanploron.


* Landeswehr (germane) — speciala armeo (1918—1919), konsistinta precipe el latvaj germanoj. — Trad.

<< >>