11

Mi audas, tre klare audas, kiel la virino, kiu bandaghis la kapoir de Ruutholm per la strio de la vindajho de sia infano, plendas:

"Mi plu ne havas lakton."

Maljunulina vocho suspiras:

"Kiel vi povas havi lakton en la mamoj, kiam vi estas malsata kaj soifa!"

Profunda, rauka baso ratlas:

"Ion manghi kaj trinki ili tamen devus porti al ni. Tia malliberejo ne ekzistas, kie oni ne donas akvon kaj panon."

La maljunulino diras akre:

"Kiam la busho estas plena de tero, tiam vi kaj manghos kaj trinkos."

"Anna, chu vi vere kredas, ke oni tiom deziregas vian korpon?"

La ratlanta baso shajnas esti shercemulo.

Tuj poste li levighas kaj komencas per siaj grandaj pugnoj frapegi al la pordo.

Tio lin ne ghenas, ke la gardisto insultas lin kaj minacas mortpafi tra la pordo, li ne timighas antau la tri pafilportantoj, kiuj venas fine esplori, kio okazis, kaj finfine li atingas, ke oni jhetas en la grenejon kelkajn panbulojn kaj alportas dudek-trideklitran laktujon, plenan de akvo.

Kiel la unua li mem trinkas kaj krachas:

"Kiaj achuloj! Alportis ghin el la rivereto, domaghis doni al ni putakvon."

Mi estas ankorau diable stulta kaj ne scias, chu akvo helpas au ne, por ke mamoj havu lakton. Se ne, estas necese postuli lakton. Au ankorau pli juste — oni liberigu la virinon. Mi ech mem komprenas, ke estas naive rezoni tiamaniere, sed malgrau tio mi pensas.

Pano rondiras en la busho de Ruutholm. Mian parton mi jam delonge avide forglutis, li nur komencas manghi. El chio estas videble, ke li sentas sin malbone. Ni estis batataj per chio ebla — per pugnoj, shtonoj, pafilkolboj. Al Ruutholm oni batis per piedo la ventron. Li kushis sur la dorso kaj piedo en peza krurboto svingadis sin kaj frapegadis. Chiufoje, kiam mi estis faligita teren, mi per unu mano shirmis la ventron, per la alia la vizaghon, kaj penis tuj levighi. Por rebati mi ne havis p!u forton. Mi shancelighis inter la banditoj kaj ili traktis min kvazau boksosakon. La politruko ricevis ne malpli da batoj.

Ruutholm ne manghas la panon, li englutis maksimume unu au du bushplenojn.

"Formanghu." Li etendas sian pantranchajhon al mi.

"Mia stomako akceptas plu nenion. La lasta bushpleno preskau revenis," mi mensogas sen konsciencriprocho. Kiel mi manghu antau tiu, kies disbatita interno ne akceptas nutrajhon ?

Fine Niidas formanghas la porcion de Ruutholm. " Kelkan tempon ni sidas silente. Poste Niidas diras:

"Mi konsideris la sovetan ordon tamen pli monolita kaj... fortika."

La politruko direktas al li akran rigardon.

"Chu vi opiniis, ke la kulakoj kaj aliaj richuloj nur huraos al la soveta reghimo?"

"Nia shtato estas tute senpova antau la germana militmashino," diras Niidas. "Inter la propagando kaj realeco oscedas abismo."

Mi ne eltenas kaj pikas:

"Paroloj de Goebbels."

Vorton de honoro, Niidas komencas eksciti min. Se tiel dauros, ni povos ech malpacighi.

Ekstere audighas bruo, shlosilo grincas en la seruro kaj hela sun-brilo penetras en la tenejon.

En la pordo aperas grupo da viroj kaj unu el ili vokas:

"Vahtramae, Julius, elvenu!"

La milicisto starighas.

Sonora virina vocho krias malespere:

"Ili mortigos Julius!"

Mi salte levighas kaj rapidas al la milicisto. Liaj gajaj okuloj estas nun seriozaj. Li diras al mi mallaute:

"Eble ili ne kuraghos."

Ni iras kune al la pordo.

"Ne rapidu," diras al mi unu el tiuj, kiuj staras che la pordo. "Vin ni restigos la lasta. Tiel dirite, por deserto. Kio..."

Vahtramae ne lasas lin fini.

"Chu vi, Robert, pensas ankau pri tio, ke pro la desertoj kaj aliaj manghajhoj estos necese iam pagi? Harjas kaj Oidekopp anstatau vi ja ne pagos."

Antau la pordo komencighas kolera tumulto.

"Li minacas ankorau!"

"Vi pagos vian kalkulon nun tuj!"

"Tiaspeculo ne silentighos antau ol li plugos per sia postajho la. teron."

"Fanfaronas kvazau meleagro!"

"Por kio havi mitingon, starigu lin che la muro, kaj chio en ordo!"

"La miliciston estus necese pendigi!"

Li estas supershutata per torento da insultoj. Sed al mi shajnas, ke per la akraj vortoj ili kvazau volas kuraghigi kaj instigi unu la alian. Videble mia nova amiko trafis la plej delikatan lokon de la ribelantoj.

Subite audighas fore pafserioj de mitraloj kaj klakoj de fusil-pafoj. Dum unu momente la ekstere starantoj estas senkonsilaj kaj ni estus povintaj fughi tra inter ili. Poste oni kun bruo fermas la tenejan pordon, la fera lato falas klake en la krampon kaj la pendseruro fermighas kun krako.

La milicisto kaj mi gapas unu al la alia.

Pafoj dauras. La homoj levighis, kuras al la pordo, iras tien kaj reen, chiuj parolas samtempe. Iu ploras lautvoche.

Mi elanas kaj saltas, saltante apogas la piedon al la muro kaj jam mi pendas che la kradoj.

"Kio estas tie?" oni krias al mi.

Mi vidas du-tri virojn, kiuj kuras ien lau la shoseo. Post ili venas ankorau unu, kiu shajnas al mi konata. Tiu ne tre rapidas, li kvazau konsilighas kun si mem. Ech ekhaltas kaj rerigardas. Mi irekonas lin. Li estas nia chefingheniero Elias. Li portas pafilon en la mano.

<< >>