UNUA PARTO

Unua chapitro

1

Ni veturas plenumi specialan taskon.

Nia grupo ne estas granda: politruko* Aksel Ruutholm, Endel Niidas, mi kaj ankorau du viroj. Kiuj estas la du ceteraj, tion Ruutholm ne klarigas, nur diras, ke ni elveturos kvinope. Estus bone, se li kunprenus ankau Taavet Tumme, tiam ni chiuj estus denove kune.

Ruutholm, Niidas, Tumme kaj mi laboras en la sama entrepreno. Unu kaj saman tagon ni alighis al la eksterma bataliono kaj petis destini nin en unu plotonon. Baldau Ruutholm farighis politruko de nia roto. Lau mia opinio tio estas tute natura. Jara dum la burgha tempo Aksel Ruutholra partoprenis en la laborista movado. La dudekunuan de junio li kondukis nin al la placo de Libereco kaj la duoncento da tublaboristoj de Schultz farighis shtatrenversantoj. En la akcia societo "G. Schultz kaj Filoj" trovighis pli multaj dungitoj, sed la laboristoj estis disigitaj en la urbo al konstruajhoj, kaj parto de ili ektimis. Diablo scias, kio okazos, subite oni regalos per kugloj. Dum la naciigado Aksel Ruutholm, muntisto de centra hejtado, estis nomita komisaro de nia entrepreno kaj poste ghia direktoro. Che la konfirmo al la posteno de direktoro Ruutholm onidire longe konstraustaris. Li diris en la popola komisariato, ke entrepreno de centra hejtado kaj akvoprovizado estas granda kaj vasta laborkampo, kiun devas gvidi ingheniero, sed ne tubisto kun malgranda klero, kaj li cedis nur post kiam oni lin dum longa tempo prilaboris en la partio. Ruutholm estas vere homo, kiun kariero ne multe interesas. Mi tre miras pri tio. Ordinare, mi tion rimarkis, estu la homo kio ajn, chu laboristo au inteligentulo, li chiam treege strebas supren. Mi sen ia hezito estus sidighinta sur la segho de direktoro. Estas necese postuli multon de la inghenieroj kaj majstroj, la muntistoj mem scias, kiel instali tubojn kaj aranghi lavabojn, kaj la laboro sukcesus. Pro dio, en mi estas granda porcio da karieristo. Mi meditas pri tio, kiel fini mezlernejon kaj eklerni en instituto ghuste por povi flugi pli alten. Estu kun mi kiel ajn, sed la autoritato de Ruutholm kreskis forte che la laboristoj.

Ruutholm faris el mi junkomuniston. Li simple venis al mi kaj demandis, chu mi ne volas alighi al komsomolo**. Mi respondis, ke mi ne pensis pri tio kaj fari la decidon tiom subite estus strange. Li diris, se mi ne bedauras tion, ke mi la dudekunuan de junio iris al la placo de Libereco, al Kadriorg, al la centra malliberejo kaj al Toompea, tio tute ne estas tiel subita, en mala okazo kompreneble estas. Ruutholm scipovis klarigi al mi, ke mia restado ekster komsomolo estas entute granda eraro, kaj post du semajnoj mi jam ricevis membrokarton de komsomolo. Post tio mi komencis diligente legi politikan literaturon, char se oni estas ano de organizita junulara avangardo, oni devas ankau ion scii. Ghuste antau la milito Ruutholm bakis el mi komsorgon*** de nia entrepreno. Komence mi pro formo penis elturnighi, ech petis tempon por pripensado, sed fine mi kompreneble konsentis.

Endel Niidas, la estro de la laborejo, estas membro de nia sindikata komitato, tre bona oratoro, multe pli parolema kaj trafvorta ol la politruko. Enoficigi lin kiel politika gvidanto oni ne povis, char li ne estas partiano. Sed senpartia bolsheviko li estas sendube. Plejparto de la inghenieroj, teknikistoj kaj malnovaj majstroj shatas eviti socian agadon, kelkaj eldiras, kie ili nur povas, akran mokon pri la novaj aferoj. Niidas estas alispeca viro. Li ofte parolas dum la kunvenoj kaj kolere kritikas la grumblantojn, kiuj senchese plendas pri manko de materialo, pri malbonaj instrumentoj kaj komplikita salajrosistemo. Mi pravigas lin, char kvankam en la lasta tempo ofte ne estas sufiche da zinkitaj tuboj kaj la novaj laboriloj estas, honeste dirite, pli malbonaj ol la malnovaj, tamen ne valoras la tutan tempon parolachi pri tio.

Kiam komencighis la milito kaj ni havis mitingon en nia entrepreno, Niidas parolis tre verve. Li rekte eldiris, ke la devo de chiu konscia sovetiano estas defendi sian socialistan patrolandon. Ke Niidas ne simple babilis, tion montras lia aligho al la eksterma bataliono.

Ruutholm kaj Niidas estas en pluraj rilatoj kontrastoj. Jam lau la eksterajho. Ruutholm estas viro dika kaj malaltkreska, larghashultra, kun longaj brakoj kaj grandaj manoj, kiu estus povinta farighi kaj halteristo kaj boksisto. Niidas, altkreska kaj svelta, kun malgrandaj infanaj manoj, shajnas apud li malfortika, ech delikata. Ruutholm shatas per razilo glatrazi sian kapon, Niidas portas pufan artistan perukon. La vocho de Ruutholm estas raspa kvazau rustighinta pordocharniro, Niidas havas mildan tenoron de unua amanto. Se unu el ili, nome Ruutholm, shajnas al mi detenema, tiam Niidas estas vere komunikema ulo, kiu ech kun tute fremda homo povas tuj ekkonversacii. Nur lau la agho ili estas egalaj — ili ambau estas tridekjaraj.

Librotenisto Tumme vere surprizis min. Mi simple miris, kiam li kune kun ni pashis al la lernejo, kie oni formis la eksterman batalionon. Tumme estas silentema, introvertita, en kunvenoj neniam petas parolon. chis nun mi rigardis tiun malaltan kaj magran viron, kiu por shajni pli alta portas shuojn kun dikaj plandoj kaj altaj kalkanumoj, kiel neutralan inteligentulon, kiu estas preta diligente servi chiun mastron. Mi tre volus scii, pro kiuj konsideroj li venis kun ni. Kelkfoje mi sentas tenton ech rekte demandi: kamarado Tumme, bonvolu diri, kial vi alighis al la eksterma bataliono? Mi retenas min, char tia demando lin ofendus. Min chiuokaze tio kolerigus terure. Mi sendus miaspecan scivoleman stultulon al diablo. Alighis kaj chio! Chu tio ne sufichas!

Entute estas tre malfacile kompreni la homojn.

Ni havis inghenieron, kiun multaj shatis. Ech Ruutholm, kiu apenau iun laudas. Sed Endel Elias — ankau la antaunomo de la ingheniero estas Endel, same kiel tiu de Niidas — montrighis malamiko. Li estis ekzilota en Siberion, sed en la nokto de la dekkvara de junio li ne estis trovita hejme.


* Politruko — politika gvidanto (rusa mallongigo). En la jaroj 1919—1942 politika funkciulo en la Rugha Armeo. — Trad.
** Komsomolo —junkomunista unuigho (rusa mallongigo). — Trad.
***
Komsorgo — organizanto de junkomunistoj -(rusa mallongigo). — Trad.

>>