Chapitro 32

La pardono kaj la eterna restadejo

Ho dioj, miaj dioj! Kiel malgaja estas la tero vespere! Kiom misteraj estas la nebuloj super la marchoj. Kiu vagadis en tiuj nebuloj, kiu multe suferis antau la morto, kiu flugadis super tiu tero, portante sur si sharghon tro pezan, tiu ghin scias. Ghin scias la lacighinto. Kaj sen bedauro li forlasas la nebulojn de la tero, ghiajn marchetojn kaj riverojn, facilkore li sin transdonas en la manojn de la morto, sciante ke ghi sola <havigos al li la kvieton>.

Ech la sorchaj nigraj chevaloj finfine lacighis, portis siajn rajdantojn malpli rapide, kaj la neevitebla nokto komencis proksimighi al ili. Ghin sentante malantau sia dorso, mutighis ech la nelacigebla Behemoto, kiu flugis silenta kaj serioza, krochighinte je la selo per siaj krifoj kaj etendinte la dikfelan voston. La nokto komencis kovri per nigra tuko la arbarojn kaj la herbejojn, la nokto eklumigis malgajajn lumetojn ie en la profunda foro, lumetojn jam seninteresajn kaj senutilajn por la majstro kaj por Margarita, fremdajn lumetojn. La nokto estis devancanta la kavalkadon, shutighis sur ghin de supre, disjhetadis en la melankolia chielo blankajn stelmakuletojn.

La densighanta nokto flugis apude, kaptadis la rajdantojn je la mantelo, kaj forshirinte la mantelon de la shultroj ghi malkovris la trompojn. Kaj chiun fojon kiam, chirkaublovate de la friska vento, Margarita malfermis la okulojn, shi vidis shanghojn en la aspekto de chiuj flugantaj al sia celo. Fine, kiam renkonte al ili, levighante de trans arbarrando, aperis purpura kaj plena luno, chiuj trompoj forighis, falis en la marchon, en la nebulo dronis la malfortikaj sorchaj vestoj.

Nun estus malfacile rekoni Kerubjevon-Fagoton, la memnomumitan interpretiston de mistera, nenian interpretiston bezonanta konsilisto, en tiu, kiu nun flugis tuj apud Voland, dekstre de la amikino de la majstro. Anstatau tiu, kiu en fatrasa cirka vestaro forlasis la Paserajn Montojn sub la nomo de Kerubjev-Fagoto, nun galopis, mallaute tintetante per ora cheno de la brido, malhele viola kavaliro, kies sombregan vizaghon neniam vizitis rideto. Apoginte la mentonon sur la brusto, li ne rigardis supren al la luno, li ne interesighis pri la tero sube, flugante apud Voland li pensis nur pri ia siajho.

- Kial li tiel shanghighis? - Margarita mallaute demandis Volandon en la ventosiblado.

- Tiu kavaliro iam faris misan shercon, - respondis Voland turninte al Margarita sian vizaghon kun la kviete brulanta okulo, - lia kalemburo pri la lumo kaj la mallumo estis ne tute bona. Sekve de tio la kavaliro devis shercadi iom plie kaj plue ol li komence intencis. Sed hodiau estas tia nokto, kiam oni reguligas la kontojn. La kavaliro pagis chiom, kaj lia konto estas fermita!

La nokto forshiris ankau la voston de Behemoto, forprenis la katan felon kaj disjhetis ghiajn vilojn sur la marchojn. La jhusa kato, kiu amuzadis la princon de la mallumo, nun aperis maldika adoleskanto-paghio, la plej bona bufono kiu iam ekzistis en la mondo. Nun ankau li silentis kaj flugis senbrue, prezentante sian junan vizaghon al la lumo vershata de la luno.

Je kelka distanco flanke, brilante per la shtalo de sia armajho, flugis Azazello. La luno shanghis ankau lian vizaghon. Senspure malaperis la groteska, hida kojnodentego, kaj ankau la albugo evidentighis falsa. Ambau liaj okuloj estis similaj, egale malplenaj kaj nigraj, lia vizagho estis blanka kaj malvarma. Nun Azazello flugis tia, kia li vere estis - demono de la senakva dezerto, demono mortigisto.

Vidi sin mem Margarita ne povis, tamen shi bone vidis, kiel shanghighis la majstro. Liaj haroj nun blankis en la mallumo kaj faskighis malantau lia kapo en tufon flirtantan en la vento. Kiam la ventoblovoj deshovis la mantelon disde la kruroj de la majstro, Margarita vidis spronsteletojn scintili che liaj altbotoj. Egale kiel la adoleska demono, la majstro flugis senforlase rigardante la lunon, tamen li al ghi ridetis, kvazau al iu bone konata kaj amata, kaj lau sia kutimo akirita en la chambro n-ro 118, li ion al si mem murmuradis.

Kaj fine, ankau Voland nun havis sian veran aspekton. Margarita ne scipovus diri, el kio estis farita la brido de lia chevalo, al shi ne shajnis malebla, ke ghi estas luna cheno, ke la chevalo mem estas nur blokego de mallumo, ke la kolhararo de tiu chevalo estas nubo, ke la spronoj de la rajdanto estas blankaj stelmakuloj.

Tiel ili flugis en silento longan tempon, ghis ankau la tereno malsupre komencis shanghighi. La malgajaj arbaroj forsinkis en la teran obskuron, kuntrenante la senhelajn klingojn de la riveroj. Malsupre aperis kaj rebriletis eratikaj shtonegoj, inter ili eknigris brechoj, kiujn ne penetris la luna lumo.

Voland bridis sian chevalon sur nuda shtonoza platajho, kaj plue la rajdantoj avancis pashe, audante la hufumojn de siaj chevaloj dispremi la silikojn kaj shtonojn. La luno inundis la platajhon verde kaj hele, kaj baldau Margarita vidis sur la dezerta tereno brakseghon en kiu blankis sidanta homfiguro. Eblas, ke la sidanto estis surda au tro absorbita de siaj pensoj. Li ne audis la shtonozan grundon shancelighi sub la pezo de la chevaloj, kaj la rajdantoj proksimighis al li sen esti rimarkitaj.

La luno bone helpis Margaritan, ghi lumis pli hele ol plej bona elektra lanterno, kaj shi vidis ke la sidanto, kies okuloj shajnis blindaj, fojon post fojo mallonge ekfrotas la manojn kaj direktas tiujn senrigardajn okulojn al la luna disko. Nun shi vidis, ke apud la peza shtona segho, resendanta al la luno iajn brilerojn, kushas malhela, grandega pint'orela hundo, kiu same kiel ghia mastro angore rigardas al la luno.

Che la piedoj de la sidanto, en nesekigebla nigre rugha flako, kushas rompajhoj de frakasita krucho.

La rajdantoj haltigis siajn chevalojn.

- Vian romanon oni legis, - diris Voland sin turnante al la majstro, - kaj oni rimarkigis nur tion, ke ghi, bedaurinde ne estas finita. Do, mi volis montri al vi vian heroon. Preskau dumil jarojn li sidas sur tiu platajho kaj dormas, sed kiam venas la plenluno, lin, kiel vi vidas, turmentas la sendormeco. Ne nur lin ghi turmentas, sed ankau lian fidelan gardanton, la hundon. Se veras, ke la malkuragho estas la plej grava malvirto, do al la hundo oni ne povus ghin riprochi. La sola afero, kiun timis la kuragha besto, estis la fulmotondroj. Ho ve, kiu amas, tiu kunhavu la sorton de la amata estajho.

- Kion li diras? - demandis Margarita, kaj sur shia trankvila vizagho pasis ombro de kompato.

- Li diras unu saman aferon, - respondis la vocho de Voland, - li diras, ke ech che la luno li ne havas kvieton, ke li havas fian oficon. Tiel li diras chiam, kiam li ne dormas, kaj kiam li dormas, li songhas unu samon: lunan vojon, li volas iri sur ghi kaj paroli kun la arestito Ha-Nocri, char, lau lia aserto, li ion ne findiris tiam, antau longa tempo, je la dek kvara tago de la printempa monato Nisan. Sed, ho ve, pashi sur tiun vojon ial li ne povas, kaj neniu al li venas. Do, kion fari, al li restas nenio alia ol paroli al si mem. Cetere, char oni bezonas ja ian variadon, al siaj paroloj pri la luno li nemalofte aldonas, ke pleje en la mondo li abomenas sian senmortecon kaj sian senprecedencan famon. Li asertas, ke volonte li intershanghus sian
sorton kontrau tiu de la chifonvestita vagabondo Levio Mateo.

- Dek du mil lunoj pro unu iama luno, chu tio ne estas tro multe? - demandis Margarita.

- Ripetighas la historio pri Frida, chu? - diris Voland, - chi foje, Margarita, vi ne klopodu. Chio ghustos, sur tio staras la mondo.

- Ellasu lin, - subite ekkriis Margarita stridvoche, tiel, kiel shi kriis antaue, kiam shi estis sorchistino, kaj de tiu krio malkrochighis shtonego en la montaro, kaj ekrulighis sur la deklivoj en la abismon, kaj en la montoj tondre resonis la frakaso de tiu falo. Sed Margarita ne povus certe diri, chu tondris la falfrakaso au la Satana ridego. Chiel ajn, Voland ridis rigardante Margaritan kaj diris:

- Ne kriu en la montaro, tutegale li estas kutimighinta al la shtonfaloj kaj tio lin ne alarmos. Ne estas bezonate, ke vi propetu pri li, Margarita, char pri li jam propetis tiu, kun kiu li tiom deziregas paroli. - Voland refoje sin turnis al la majstro kaj diris: - Do, nun vi povas fini vian romanon per unu frazo!

La majstro shajnis jam atendi tiun inviton dum li senmove staris rigardante la prokuratoron en lia braksegho. Li kunmetis la manojn vochtube kaj kriis tiel, ke la elio hophopis sur la senhomaj kaj senarbaj montoj:

- Libera! Vi estas libera! Li vin atendas!

La montoj tondrigis la vochon de la majstro, kaj ghuste tiu tondro ilin detruis. La malbenitaj rokmuregoj falis. Restis nur la platajho kun la shtona segho. Super la nigra abismo, en kiun sinkis la muregoj, ekhelis senlima urbo, super la urbo reghis altaj brilantaj idoloj, kaj sub ili dense verdis la dum multaj lunmiloj diskreskinta ghardeno. Rekte al la ghardeno etendighis la lunvojo, tiom longe atendita de la prokuratoro, kaj unua sur ghin kuris la pint'orela hundo. La homo en la blanka mantelo kun sangrugha subshtofo sin levis de la segho kaj ion kriis per rauka, rompita vocho. Estis nekomprenebla, chu li ploras au ridas, nek kion li krias. Nur tion oni povis vidi, ke post sia fidela gardanto ankau li impetis al la luna vojo.

- Chu mi sekvu lin, tien? - malkviete demandis la majstro, ektushinte la bridon.

- Ne, - respondis Voland, - kial postkuri tion, kio estas finita?

- Do, chu tien for? - demandis la majstro, sin turnis kaj montris malantauen, kie en la aero teksighis la jhus forlasita urbo kun ghiaj mielkukaj turoj monahhinejaj, kun la suno disrompita en vitrajn pecojn.

- Nek tien for, - respondis Voland, lia vocho densighis kaj ekflugis super la rokoj. - Romantika majstro! Tiu, kiun aspiras vidi la heroo de vi elpensita kaj jhus liberigita, legis vian romanon. - Chi tiam Voland sin turnis al Margarita: - Margarita Nikolavna! Maleblas ekdubi, ke vi penis elpensi por la majstro la plej bonan futuron, sed kredu al mi, tio, kion mi al vi proponas kaj pri kio anstatau vi petis Jeshua, estas ankorau pli bona. Lasu ilin duope, - diris Voland, de sia selo sin klininte al la selo de la majstro kaj almontrante post la f oririntan prokuratoron, - ni ne ghenu ilin, eble ili interkonsentos pri io, - Voland mansvingis direkte al Jershalaim, kaj la urbo estingighis.

- Kaj ankau tie, - Voland montris malantauen, - kion vi faru en la kelo? - chi tiam estingighis la rompita vitra suno. - Por kiu celo? - daurigis Voland persvademe kaj milde. - Ho trioble romantika majstro, chu vi ne volus tage promeni kun via amikino sub la ekflorantaj ceriz'arboj, kaj vespere auskulti la muzikon de Schubert? Chu ne estus al vi agrabla skribi che kandelo per ansera plumo? chu vi ne volas sidi, simile al Fausto, super retorto, esperante ke al vi prosperos modli novan homunkulon? Do, tien, jen tien! Tie vin atendas domo, kaj maljuna servisto, jam lumas la kandeloj, baldau ili estingighos, char tuj vi renkontos la matenighon. Tiun vojon, majstro, iru tiun vojon. Adiau, por mi jam tempas!

- Adiau! - per unu krio respondis la majstro kaj Margarita. Tiam la nigra Voland, sen atenti ajnan vojon, impetis al la abismo, kaj post lin bruante enfalis lia sekvantaro. La rokoj, la platajho, la luna vojo, Jershalaim ne plu estis chirkaue. Ankau la nigraj chevaloj malaperis. La majstro kaj Margarita vidis la promesitan matenighon. Ghi komencighis tuj, senpere post la noktomeza luno. La majstro pashis kun sia amikino, en la brilo de la unuaj matenaj radioj, sur malgranda ponto el muskaj shtonoj. Li ghin transpasis. La rojo restis malantau la fidelaj geamantoj, ili iris sur sabla vojo.

- Auskultu la sensonecon, - Margarita parolis al la majstro kaj la sablo susuris sub shiaj nudaj piedoj, - auskultu kaj ghuu tion, kion oni malhavigis al vl en la vivo - la silenton. Rigardu, jen antaue estas via eterna domo, kiun vi ricevis rekompence. Jam mi vidas la Venecian fenestron kaj vinberujon grimpintan ghis la tegmento. Jen estas via domo, via eterna hejmo. Mi scias, ke vespere che vin venos tiuj, kiujn vi amas, kiuj vin interesas kaj kiuj vin ne maltrankviligos. Ili ludos por vi muzikon, ili kantos por vi, vi vidos, kia lumo estas en la chambro, kiam brulas la kandeloj. Vi endormighos surmetinte vian eternan trivitan noktochapon, vi endormighos kun rideto sur la lipoj. La dormo vin fortigos, vi saghe rezonos. Kaj forpeli min vi jam ne povos. Mi gardos vian dormon.

(Tiel parolis Margarita irante kun la majstro al ilia eterna hejmo, kaj al li shajnis, ke shiaj vortoj fluas tiel, kiel fluis kaj lirlis la malantaue restinta rojo, kaj lia memoro, la maltrankvila memoro milfoje trapikita per la nadloj, komencis estingighi. Iu estis ellasanta la majstron en la liberon, kiel li mem jhus ellasis la de li kreitan heroon. Tiu heroo foriris en la abismon, li foriris senrevene, pardonite en tiu antaudimancha nokto, li, la filo de regho astrologiisto, la kruela kvina prokuratoro de Judeo, la kavaliro Poncio Pilato.)

Глава 32. Прощение и вечный приют

     Боги, боги мои! Как грустна вечерняя земля! Как таинственны  туманы над
болотами. Кто блуждал в этих  туманах, кто много страдал  перед смертью, кто
летел  над этой  землей, неся на себе непосильный  груз, тот это  знает. Это
знает уставший. И он без сожаления покидает туманы земли, ее болотца и реки,
он  отдается  с  легким сердцем в руки смерти,  зная,  что только  она  одна
<успокоит его.>
     Волшебные черные кони и те утомились и несли своих всадников  медленно,
и неизбежная  ночь  стала их догонять. Чуя  ее за своею спиною,  притих даже
неугомонный Бегемот  и, вцепившись  в  седло  когтями,  летел  молчаливый  и
серьезный, распушив свой хвост. Ночь начала закрывать черным платком леса  и
луга,  ночь  зажигала печальные  огонечки где-то  далеко  внизу, теперь  уже
неинтересные  и  ненужные  ни  Маргарите,  ни мастеру,  чужие огоньки.  Ночь
обгоняла кавалькаду,  сеялась на нее сверху и выбрасывала то  там,  то тут в
загрустившем небе белые пятнышки звезд.
     Ночь густела, летела рядом, хватала скачущих за плащи и,  содрав  их  с
плеч, разоблачала обманы. И когда  Маргарита,  обдуваемая прохладным ветром,
открывала глаза, она  видела, как меняется облик всех летящих к своей  цели.
Когда  же навстречу им из-за  края  леса  начала выходить багровая  и полная
луна, все  обманы  исчезли, свалилась в болото, утонула в туманах колдовская
нестойкая одежда.
     Вряд ли теперь узнали бы Коровьева-Фагота, самозванного переводчика при
таинственном  и не нуждающемся ни в каких переводах консультанте, в том, кто
теперь  летел  непосредственно рядом  с  Воландом  по  правую  руку  подруги
мастера. На месте того, кто в драной цирковой одежде покинул Воробьевы  горы
под именем Коровьева-Фагота, теперь скакал, тихо звеня золотою цепью повода,
темно-фиолетовый  рыцарь  с  мрачнейшим и  никогда не улыбающимся лицом.  Он
уперся подбородком в грудь, он не глядел на луну, он не интересовался землею
под собою, он думал о чем-то своем, летя рядом с Воландом.
     -- Почему он так изменился? --  спросила тихо Маргарита под свист ветра
у Воланда.
     --   Рыцарь   этот  когда-то  неудачно  пошутил,  --   ответил  Воланд,
поворачивая к  Маргарите  свое лицо с тихо горящим глазом, -- его  каламбур,
который  он сочинил, разговаривая  о  свете и тьме,  был не совсем хорош.  И
рыцарю пришлось  после  этого  прошутить немного больше и дольше, нежели  он
предполагал. Но сегодня такая ночь,  когда сводятся счеты. Рыцарь  свой счет
оплатил и закрыл!
     Ночь  оторвала  и  пушистый хвост  у Бегемота, содрала с него шерсть  и
расшвыряла  ее клочья по болотам. Тот, кто был котом, потешавшим князя тьмы,
теперь  оказался  худеньким  юношей,  демоном-пажом,  лучшим  шутом,   какой
существовал когда-либо  в  мире.  Теперь  притих  и  он  и летел  беззвучно,
подставив свое молодое лицо под свет, льющийся от луны.
     Сбоку всех летел, блистая  сталью доспехов,  Азазелло. Луна изменила  и
его лицо. Исчез бесследно нелепый безобразный клык,  и кривоглазие оказалось
фальшивым. Оба глаза Азазелло были одинаковые, пустые и черные, а лицо белое
и  холодное.  Теперь  Азазелло летел  в  своем  настоящем  виде,  как  демон
безводной пустыни, демон-убийца.
     Себя Маргарита  видеть не могла,  но  она хорошо видела, как  изменился
мастер. Волосы его белели  теперь при луне и сзади  собирались в косу, и она
летела по ветру.  Когда ветер отдувал  плащ от ног мастера, Маргарита видела
на ботфортах его то  потухающие,  то загорающиеся  звездочки  шпор.  Подобно
юноше-демону, мастер летел, не сводя глаз с луны, но улыбался  ей, как будто
знакомой  хорошо  и  любимой, и  что-то,  по приобретенной в комнате N 118-й
привычке, сам себе бормотал.
     И, наконец, Воланд  летел тоже  в своем настоящем обличье. Маргарита не
могла бы сказать, из чего сделан повод его коня, и думала, что возможно, что
это лунные цепочки и самый конь -- только глыба мрака, и грива этого коня --
туча, а шпоры всадника -- белые пятна звезд.
     Так  летели в молчании долго,  пока и сама  местность  внизу  не  стала
меняться. Печальные леса утонули в земном мраке и увлекли за собою и тусклые
лезвия  рек.  Внизу  появились и стали  отблескивать  валуны,  а между  ними
зачернели провалы, в которые не проникал свет луны.
     Воланд осадил своего коня на каменистой безрадостной плоской вершине, и
тогда всадники двинулись шагом, слушая, как кони их подковами давят кремни и
камни. Луна заливала площадку зелено и ярко, и Маргарита скоро  разглядела в
пустынной местности кресло и в нем белую фигуру сидящего человека. Возможно,
что этот сидящий был глух или слишком погружен  в размышление. Он не слыхал,
как содрогалась каменистая земля под тяжестью коней, и всадники,  не тревожа
его, приблизились к нему.
     Луна  хорошо  помогала  Маргарите,  светила  лучше,  чем  самый  лучший
электрический  фонарь,  и Маргарита  видела,  что  сидящий,  глаза  которого
казались слепыми, коротко  потирает  свои руки  и  эти самые незрячие  глаза
вперяет  в  диск  луны. Теперь уж Маргарита  видела,  что  рядом  с  тяжелым
каменным креслом,  на котором  блестят от луны какие-то искры, лежит темная,
громадная остроухая собака  и  так же, как ее  хозяин, беспокойно  глядит на
луну.
     У  ног  сидящего  валяются  черепки  разбитого кувшина  и  простирается
невысыхающая черно-красная лужа.
     Всадники остановили своих коней.
     -- Ваш  роман прочитали, -- заговорил Воланд, поворачиваясь  к мастеру,
-- и  сказали только одно, что  он,  к сожалению,  не окончен.  Так вот, мне
хотелось показать вам вашего героя.  Около двух  тысяч  лет сидит он на этой
площадке  и  спит, но  когда приходит полная луна,  как видите, его  терзает
бессонница. Она мучает не только его, но и его верного сторожа, собаку. Если
верно, что  трусость  -- самый тяжкий порок, то, пожалуй,  собака  в  нем не
виновата. Единственно, чего боялся храбрый  пес, это грозы. Ну  что  ж, тот,
кто любит, должен разделять участь того, кого он любит.
     -- Что он  говорит?  -- спросила Маргарита,  и совершенно  спокойное ее
лицо подернулось дымкой сострадания.
     -- Он говорит,  -- раздался голос Воланда, -- одно и то же, он говорит,
что  и при  луне ему нет покоя и что у него плохая должность. Так говорит он
всегда, когда не спит, а когда спит, то видит одно и то же -- лунную дорогу,
и хочет пойти по ней и разговаривать с арестантом Га-Ноцри, потому, что, как
он утверждает,  он чего-то не договорил тогда, давно,  четырнадцатого  числа
весеннего месяца нисана.  Но, увы, на  эту  дорогу  ему выйти  почему-то  не
удается, и  к нему  никто не приходит. Тогда, что же  поделаешь,  приходится
разговаривать   ему   с   самим  собою.   Впрочем,   нужно  же  какое-нибудь
разнообразие, и к своей речи о луне он нередко прибавляет, что более всего в
мире ненавидит  свое  бессмертие  и неслыханную  славу.  Он  утверждает, что
охотно бы поменялся своею участью с оборванным бродягой Левием Матвеем.
     -- Двенадцать тысяч лун за одну луну когда-то, не слишком ли это много?
-- спросила Маргарита.
     -- Повторяется история  с Фридой? --  сказал Воланд, --  но, Маргарита,
здесь не тревожьте себя. Все будет правильно, на этом построен мир.
     -- Отпустите его,  --  вдруг пронзительно  крикнула Маргарита так,  как
когда-то кричала,  когда была ведьмой,  и от этого  крика сорвался камень  в
горах и полетел по  уступам в бездну, оглашая горы грохотом. Но Маргарита не
могла сказать, был  ли это грохот падения или грохот сатанинского смеха. Как
бы то ни было, Воланд смеялся, поглядывая на Маргариту, и говорил:
     -- Не надо кричать в горах, он все равно привык к обвалам, и это его не
встревожит.  Вам не надо просить за него, Маргарита,  потому что за него уже
попросил  тот, с  кем он так стремится разговаривать,  --  тут  Воланд опять
повернулся  к мастеру и  сказал:  -- Ну что же,  теперь ваш  роман вы можете
кончить одною фразой!
     Мастер как  будто бы этого ждал уже, пока стоял неподвижно и смотрел на
сидящего  прокуратора.  Он  сложил  руки  рупором  и  крикнул  так,  что эхо
запрыгало по безлюдным и безлесым горам:
     -- Свободен! Свободен! Он ждет тебя!
     Горы  превратили голос  мастера в  гром,  и  этот же  гром их разрушил.
Проклятые  скалистые  стены  упали.  Осталась  только  площадка  с  каменным
креслом.  Над  черной бездной,  в которую ушли  стены, загорелся  необъятный
город с царствующими над ним  сверкающими  идолами  над пышно разросшимся за
много  тысяч этих  лун  садом.  Прямо  к этому саду протянулась долгожданная
прокуратором лунная дорога,  и первым по ней кинулся  бежать  остроухий пес.
Человек  в  белом  плаще с  кровавым  подбоем  поднялся  с  кресла и  что-то
прокричал хриплым, сорванным  голосом. Нельзя  было разобрать, плачет ли  он
или  смеется, и что он кричит. Видно было только, что  вслед за своим верным
стражем по лунной дороге стремительно побежал и он.
     -- Мне туда, за ним? -- спросил беспокойно мастер, тронув поводья.
     -- Нет, -- ответил Воланд, -- зачем  же гнаться по следам того, что уже
окончено?
     -- Так,  значит, туда? -- спросил мастер,  повернулся и  указал  назад,
туда, где соткался в тылу недавно покинутый город с монастырскими пряничными
башнями, с разбитым вдребезги солнцем в стекле.
     -- Тоже  нет, --  ответил Воланд, и голос  его сгустился  и  потек  над
скалами, --  романтический мастер!  Тот,  кого так жаждет  видеть выдуманный
вами герой, которого вы сами только что отпустили, прочел ваш роман.  -- Тут
Воланд повернулся к Маргарите: -- Маргарита Николаевна! Нельзя не поверить в
то,  что вы старались выдумать для мастера наилучшее будущее, но, право, то,
что  я  предлагаю вам, и то, о чем  просил Иешуа за вас же, за  вас,  -- еще
лучше.  Оставьте их вдвоем, -- говорил  Воланд, склоняясь  со своего седла к
седлу мастера и указывая вслед ушедшему прокуратору, -- не будем  им мешать.
И, может быть, до чего-нибудь они договорятся, -- тут  Воланд махнул рукой в
сторону Ершалаима, и он погас.
     -- И там тоже, -- Воланд указал в тыл, -- что делать вам в подвальчике?
-- тут  потухло сломанное  солнце в  стекле. --  Зачем? -- продолжал  Воланд
убедительно и мягко, -- о, трижды романтический мастер, неужто  вы не хотите
днем  гулять со своею  подругой под вишнями,  которые начинают зацветать,  а
вечером слушать музыку  Шуберта?  Неужели ж вам не будет приятно писать  при
свечах гусиным пером? Неужели  вы  не  хотите,  подобно  Фаусту,  сидеть над
ретортой в надежде, что  вам удастся вылепить нового гомункула? Туда,  туда.
Там ждет уже вас дом и старый  слуга, свечи уже горят, а скоро они потухнут,
потому что вы немедленно встретите рассвет. По этой дороге, мастер, по этой.
Прощайте! Мне пора.
     -- Прощайте! -- одним криком ответили Воланду Маргарита и мастер. Тогда
черный Воланд, не разбирая никакой дороги, кинулся в провал, и вслед за ним,
шумя,  обрушилась  его  свита. Ни скал, ни  площадки, ни  лунной  дороги, ни
Ершалаима не стало вокруг. Пропали и черные кони. Мастер и Маргарита увидели
обещанный  рассвет.  Он начинался тут же,  непосредственно после  полуночной
луны. Мастер шел со своею  подругой  в  блеске первых  утренних  лучей через
каменистый  мшистый  мостик.  Он  пересек его. Ручей остался  позади  верных
любовников, и они шли по песчаной дороге.
     -- Слушай беззвучие, -- говорила Маргарита мастеру,  и песок шуршал под
ее босыми ногами, -- слушай и наслаждайся тем, чего тебе не давали в  жизни,
--  тишиной.  Смотри,  вон  впереди  твой  вечный дом, который  тебе дали  в
награду.  Я уже вижу венецианское окно и  вьющийся виноград, он подымается к
самой крыше. Вот  твой дом, вот твой вечный дом.  Я знаю, что вечером к тебе
придут те, кого ты любишь, кем  ты интересуешься  и кто тебя  не встревожит.
Они будут  тебе  играть, они  будут  петь  тебе, ты  увидишь,  какой свет  в
комнате, когда горят свечи.  Ты  будешь  засыпать, надевши свой засаленный и
вечный  колпак, ты будешь засыпать  с улыбкой на губах. Сон укрепит тебя, ты
станешь рассуждать мудро. А прогнать меня ты уже не сумеешь. Беречь твой сон
буду я.
     Так  говорила Маргарита,  идя с  мастером по  направлению к  вечному их
дому, и мастеру казалось,  что слова Маргариты струятся так же, как струился
и шептал оставленный позади ручей,  и память мастера, беспокойная, исколотая
иглами память стала потухать. Кто-то отпускал на свободу мастера, как сам он
только  что отпустил им  созданного  героя. Этот герой  ушел в бездну,  ушел
безвозвратно,  прощенный  в  ночь  на  воскресенье   сын  короля-звездочета,
жестокий пятый прокуратор Иудеи, всадник Понтий Пилат.

<<