Chapitro 23

La granda balo che Satano

La noktomezo proksimis, oni devis rapidi. Margarita malklare vidis la chirkauajn aferojn. En shia memoro fiksighis kandeloj kaj banbaseno kun gema mozaiko. Kiam shi pashis sur ghian fundon, Hella helpate de Natasha vershis sur shin torenton da varmega, densa kaj rugha likvajho. Margarita sentis salan guston sur la lipoj kaj komprenis, ke shi estas lavata per sango. La sangan mantelon sekvis alia - densa, klara, hele rozkolora, kaj shi sentis kapturnon pro la odoro de la roza oleo. Poste, jhetinte shin sur kristalan liton, oni ghisbrile shin frotis per grandaj verdaj folioj. Chi tiam la kato impetis al la lito por helpi. Ghi kauris che shiaj piedoj kaj ekfrotis ilin tiel, kvazau ghi brosus botojn sur la strato. Margarita ne memoras, kiu kudris al shi la shuojn el rozpetaloj, nek kiel tiuj shuoj meme fiksighis per oraj bukoj, Iu forto levis Margaritan kaj starigis shin antau spegulo, en shiaj haroj ekbrilis regha brilianta krono. De ie venis Kerubjev kaj per masiva cheno pendigis sur shian bruston pezan, ovale kadritan bildon de nigra pudelo. Tiu ornamo tre embarasis la reghinon: la cheno frotvundis shian kolon, la bildo kurbige tiris shin malsupren. Tamen estis io, kio kompensis al Margarita la malkomfortajhon de la cheno kun la nigra pudelo. Ghi estis la respekto, kiun nun montris al shi Kerubjev kaj Behemoto.

- Nu, nu, nu, - murmuris Kerubjev antau la pordo de la basenejo, - kuraghon, reghino, kuraghon, chi tio estas neprajho ... Permesu, reghino, ke mi donu al vi lastan konsilon. La gastoj estos tre diversaj, sed neniu, kara reghino Margot, havu ian ajn preferon! Ech se iu malplachos ... mi scias, certe vi tion ne lasos vidi sur via vizagho ... Ne, ne, ne, oni ech ne pensu pri tio! Li vidos, li tuj chion komprenos. Vi devas ekami lin, reghino, ekami. Centoble estos rekompencita pro tio la balmastrino! Kaj krome: neniun preteratentu. Almenau rideteton, se mankos tempo por vorto, au ech malplejan kapmovon. Ion ajn, sed ne preteratenton. Alie ili velkighos ...

Je tiu momento, akompanate de Kerubjev kaj Behemoto, Margarita transpasis el la basenejo en la kompletan mallumon.

- Mi, mi, - flustris la kato, - mi donu la signalon!

- Bone! - respondis Kerubjev en la mallumo.

- Balo! - stride shrikis la kato, Margarita ekkrietis kaj por kelkaj momentoj fermis la okulojn. La balo falis sur shin tuta, en formo de lumo, kun bruo kaj odoro. Forportate en la aeron brak-al-brake kun Kerubjev, Margarita vidis sin en tropika praarbaro. Rughabrustaj verdvostaj papagoj krochighis al la lianoj, saltetis sur ili kaj orelshire kriis: «Mi estas ravita!». Sed baldau la arbaro finighis, kaj ghian vaporbanejan sufokvarmon sekvis la malvarmeto de balsalonego kun kolonoj el rughetaj scintilaj shtonoj. La salonego, same kiel la arbaro, estis malplena, nur che la kolonoj staris nudaj negroj kun arghenta fruntorubando sur la kapo. Iliaj vizaghoj ighis grizbrunaj pro emocio, kiam en la salonegon flugis Margarita kun sia sekvantaro, kiun iel alighis Azazello. Kerubjev ellasis shian brakon kaj diris:

- Rekte al la tulipoj!

Nealta hegho el blankaj tulipoj kreskis antau Margarita, trans ghi shi vidis sennombrajn subkloshajn fajrojn, kaj rnalantau chiu - blankan bruston kaj nigrajn shultrojn de frakulo. Tiam shi komprenis, de kie venas la bala bruo. Sur shin peze falis trumpeta mughego, kaj el sub ghi shprucinta violon-strio vershighis sur shian korpon kvazau sango. La orkestro el proksimume cent kvindek homoj ludis polonezon.

Antau la orkestro altis frakvestita viro. Rimarkinte Margaritan li palighis, ekridetis kaj per subita mansvingo levis la tutan orkestron. Sen interrompi la muzikon ech por unu momento, la orkestro shin banis per la sonoj. La homo kiu staris super la orkestro turnis al ghi la dorson kaj profunde sin klinis antau Margarita larghe disetendante la brakojn. Shi ridetis kaj salute svingis sian manon.

- Ne, tio ne sufichas, - flustris Kerubjev, - li ne povos dormi la tutan nokton. Kriu al li: «Mi salutas vin, valsregho!»

Margarita kriis chi tion kaj miris, ke shia vocho, plensona kvazau sonorilo, superis la mughon de la orkestro. La homo ektremis pro felicho, la maldekstran manon li metis sur la bruston, per la dekstra li plu direktis la muzikon tenante la blankan bastoneton.

- Ne sufichas, ne sufichas, - flustris Kerubjev, - rigardu maldekstren, al la unuaj violonoj, kaj kapoklinu tiel, ke chiu pensu, ke persone lin vi rekonis. Tie estas nur mondfamuloj. Salutu chi tiun, che la unua pupitro, tiu estas Vieuxtemps! Jes, tre bone. Nun pluen!

- Kiu estas la direktanto? - demandis Margarita forflugante.

- Johann Strauss, - kriis la kato, - kaj oni pendumu min per liano en la ghangalo, se en iu balo iam ludis tia orkestro. Mi ghin invitis! Kaj rimarku, neniu, ech ne unu malsanighis au rifuzis.

En la sekva salono ne estis kolonoj, anstatau ili tie staris floraj spaliroj, de unu flanko - el rughaj, rozkoloraj, lakte blankaj rozoj, de la alia - el japanaj svarmpetalaj kamelioj. Inter la spaliroj jam fontis, shushante, fontanoj, kaj champano shaumis en tri basenoj, el kiuj la unua estis travideble violkolora, la dua - rubena, la tria - kristala. Apud ili klopodadis negroj kun skarlataj frontorubandoj, per arghentaj cherpiloj plenigante platajn kalikojn je la champano el la basenoj. Evidentighis, ke en la roza spaliro estas brecho, sur la podio kirlighis viro en rugha hirundvosta frako. Antau li neelteneble laute bruegis jhazo. Apenau rimarkinte Margaritan, la direktanto sin klinis antau shi tiel, ke per la fingroj li tushis la plankon, poste li rerektighis kaj stride kriis:

- Haleluja!

Per la manplato li frapis sian genuon - unu! - poste, kruce, la alian - du -, rabis cimbalteleron disde la perkutisto kaj frapis per ghi kontrau kolono.

Preterflugante Margarita vidis nur, ke la jhazvirtuozo, luktante kontrau la polonezo kiu blovis en shian dorson, frapas siajn jhazanojn per la cimbaltelero sur la kapon, kaj ke tiuj kuntirighas en komika teruro.

Fine ili elflugis en shtuparejon, kiun Margarita divenis esti tiu sama, kie en la mallumo shin renkontis Kerubjev kun sia lampacho. Nun tie, sur la supra placeto, la okulojn blindigis lumo vershata el kristalaj vinbergrapoloj. Oni lokis Margaritan sur la placeto, che shia maldekstra brako staris malalta ametista koloneto.

- Sur chi tio vi povos vin apogi, se estos al vi tre malfacile, - flustris Kerubjev.

Nigrulo shovis al shiaj piedoj kusenon kun ore brodita pudelo, kaj obeante ies manojn shi metis sur ghin, fleksinte la gambon je la genuo, sian dekstran piedon. Shi provis rigardi chirkauen. Kerubjev kaj Azazello staris apud shi en parada pozo. Apud Azazello shi rimarkis tri junajn virojn, kies aspekto malklare rememorigis al shi Abadonon. Sur sia dorso shi perceptis friskan bloveton, shi rigardis malantauen kaj vidis shushantan vinon fonti el la marmora muro kaj flui en glacian basenon. che sia maldekstra piedo shi sentis ion varman kaj vilan; tio estis Behemoto.

Margarita estis en la alto, kaj de shiaj piedoj sternighis malsupren la grandioza shtuparo kovrita per tapisho. Malsupre, tiom fore ke shi vidis ghin kvazau rigardante inverse tra binoklo, vastis grandega pordistejo kun tute senmezura kameno, en kies malvarman kaj nigran faukegon facile povus enveturi kvintuna kamiono. La pordistejo kaj la shtuparo, inundata de tranche intensega lumo, estis senhomaj. La trumpetsonoj nun atingis shin de malproksime. Tiel oni senmove staris preskau minuton.

- Kie do estas la gastoj? - Margarita sin turnis al Kerubjev.

- Ili venos, reghino, tuj ili venos. Gastoj al ni ne mankos. Kaj vere, mi preferus haki lignon ol akcepti ilin chi tie sur la placeto.

- Haki lignon! - transprenis la temon la parolema kato, - rni diru plion, pli volonte mi servus kiel tramkonduktoro, kaj tio ja vere estas la plej mizera laboro en la mondo.

- Chion necesas pretigi antau la fiksita tempo, reghino, - klarigis Kerubjev, kaj lia okulo brilis tra la difektita monoklo. - Nenio estas pli abomena ol kiam la unue veninta gasto vagachas, ne sciante kion li faru, dum lia fidela megero flustre skoldadas lin pro tio, ke ili venis antau chiuj. Tiajn balojn oni forjhetu al la kloako, reghino.

- Nepre al la kloako, - aprobis la kato.

- Restas ne pli ol dek sekundoj antau la noktomezo, - aldonis Kerubjev, - tuj komencighos.

Tiuj dek sekundoj shajnis al Margarita tre longaj. Probable ili estis jam pasintaj, kaj tamen okazis absolute nenio. Sed jen, subite io pumis malsupre en la grandega kameno, kaj el ghi saltegis pendumilo kun pendolanta sur ghi duone malkomponighinta kadavro. La kadavro forshirighis de la shnuro, pushighis kontrau la planko kaj resaltis nigrahara belulo en frako kaj lakledaj shuoj. El la kameno elkuris duonputrighinta negranda cherko, ghia kovrilo malfermighis kaj lasis elfali alian kadavron. La belulo galante al ghi rapidis kaj prezentis sian kubuton, la dua kadavro shanghighis en nudan, frivole movigheman virinon, kiu surhavis nigrajn shuojn kaj nigrajn plumojn sur la kapo, kaj ili ambau, la viro kaj la virino, rapidis supren sur la shtuparo.

- La unuaj! - ekkriis Kerubjev, - sinjoro Jhakvo kun la edzino. Mi prezentas al vi, reghino, unu el la plej interesaj viroj! Fervora monfalsisto, shtatperfidulo, tamen tre kapabla alhhemiisto. Li famighis per tio, - flustris Kerubjev al Margarita en la orelon, - ke li venenis la amatinon de la regho. Tio ne estas banalajho! Rigardu, kiom li estas bela!

Kun la busho malfermita, palighinte, Margarita rigardis malsupren; shi vidis la pendumilon kaj la cherkon malaperi en flanka koridoro de la