Chapitro 15

La songho de Nikanoro Ivanich

Sendube, la leganto jam divenis, ke la rughvizagha dikulo lokita en la chambron n-ro 119 de la kliniko estis Nikanoro Ivanich Nudokrudov.

Tamen ne rekta estis lia vojo al profesoro Stravinskij: antaue li kelkan tempon restadis en alia loko.

Pri tiu alia loko la memoro de Nudokrudov retenis malmulton. Memorighis nur skribotablo, shranko kaj sofo.

Tie kun Nikanoro Ivanich, kies vidado iel konfuzighis pro la sangoalfluo kaj anim'ekscito, oni havis interparolon; sed la interparolo rezultis stranga, konfuza, au pli ghuste, tute ne rezultis.

La unua demando al li farita estis chi tiu:

- Chu vi estas Nikanoro Ivanich Nudokrudov, prezidanto de la komitato de la domo n-ro 302-bis, strato Sadovaja?

Responde Nudokrudov eksplodis per timiga ridego kaj diris lauvorte jenon:

- Nikanoro mi estas, certe Nikanoro! Sed kia, je l' kukolo, mi estas prezidanto?

- Kion vi volas diri? - oni lin demandis kuntirante la brovojn.

- Tion, - li respondis, - ke la vera prezidanto tuj devis konstati, ke li estas demono! Ja kiel li aspektis! La nazumo fendita ... vestita per chifonajhoj... Kiel li povus esti interpretisto de alilandano?

- Pri kiu vi parolas? - oni demandis.

- Kerubjev! - ekkriis Nikanoro Ivanich, - instalis sin che ni en la kvindeka apartamento! Skribu: Kerubjev. Necesas tuj lin kapti! Skribu: la sesa enirejo, tie li estas.

- Kiel la valuton vi akiris? - oni lin demandis per kore intima tono.

- La Dio vera, la Dio chiopova, - ekparolis Nudokrudov, - chion Li vidas, kaj jen mi havas kion mi meritas. Mia mano neniam ghin tushis, kaj ne sciis mi, kia ghi estas, tiu valuto! La Sinjoro min punas pro mia abomenindajho, - emocie daurigis Nikanoro Ivanich, jen malbutonante sian chemizon, jen ghin rebutonante, jen sin krucosignante, - mi prenis subachetojn! Jes, mi prenadis, sed en nia mono Sovetia! Aranghadis kontrau mono domicilregistradon, mi ne negas, fojfoje mi tion faris. Ankau Prolejhnev, nia sekretario, estas ruza artifikulo, kaj mi diru malkashe, chiuj estraranoj estas shtelistoj. Sed valuton mi neniam prenis!

Petite ne stultumi sed rakonti, kiamaniere la dolaroj trafis en la ventoltruon, Nudokrudov sin metis sur la genuojn kaj shanchelighis malfermante la bushon, kvazau por engluti pecon de la shake kvadratita pargeto.

- Teron mi pretas manghi, - li blekis, - por pruvi, ke mi ne prenis valuton! Sed Kerubjev, li estas diablo.

Chia pacienco havas siajn limojn, kaj de trans la tablo oni levis la tonon, komprenigante al Nikanoro Ivanich, ke jam tempas paroli homlingve.

Chi tiam la chambron plenigis sovagha mughego de la admonato, salte sin surpiediginta:

- Jen li estas! Jen malantau la shranko! Jen li rikanachas! Lia nazumo ... Kaptu lin! Aspergigu la ejon!

La sango forfluis de la vizagho de Nudokrudov, tremante per sia tuta korpo li krucosignadis la aeron, sin jhetadis al la pordo kaj reen, ekkantis preghon kaj finfine falis en senesperan galimatiadon.

Ighis perfekte klara, ke Nikanoro Ivanich absolute ne taugas por ech malpleja interparolo. Oni lin forkondukis, lokis en apartan chambron, kie li iom kvietighis kaj nur preghadis singultante.

Certe, oni veturis al Sadovaja, kaj la apartamenton n-ro 50 oni vizitis. Sed nenia Kerubjev estis trovita, kaj neniu en la domo konis au vidis personon tiele nomatan. La apartamento, kie loghis la mortinto Berlioz kaj la al Jalto forveturinta Latronov, estis senhoma, kaj en la kabineto sur la shrankoj pace pendis de neniu difektitaj sigelajhoj. Kun tiu konstato oni forveturis de Sadovaja, cetere, kunpreninte la perpleksan kaj deprimitan sekretarion de la domestraro Prolejhnev.

Vespere oni transportis Nudokrudovon en la klinikon de Stravinskij. Li estis tiom ekscitita, ke oni devis fari al li injekton lau recepto de Stravinskij, kaj nur post la noktomezo Nikanoro Ivanich endormighis en la chambro 119-a, kvankam iam kaj iam li eligadis doloran mughon sufokan.

Tamen post kelka tempo lia dormo ighis pli kvieta. Li chesis sin turnadi kaj ghemi, spiris facile kaj egale, do oni lasis lin sola.

Tiam lin vizitis songho, kies bazo, sendube, estis liaj hodiauaj travivajhoj. Komence li songhis, ke iaj homoj kun ora trumpeto en la mano kondukas lin, kaj ech tre solene, al granda pordo lakita. Ke veninte che la pordon la akompanantoj ludis al Nikanoro Ivanich salutan fanfaron, post kio resonanta baso gaje diris de la chielo:

- Bonvenon, Nikanoro Ivanich! Liveru la valuton.

Nudokrudov ekmiregis kaj vidis super si nigran lautparolilon.

Poste li subite trovighis en teatra spektejo, kie de sub la orizita plafono radiis kristalaj lustroj kaj che la muroj helis barokbranchaj lumiloj. Chio estis kiel konvenas en dimensie negranda sed tre richa teatro: scenejo, kies kuntirita karmezina kurteno estis stele prisemita je figurajhoj de pligrandigitaj dekrublaj ormoneroj; suflorkesto; ech publiko.

Surprizis Nudokrudovon tio, ke la tuta publiko apartenis al unu sama sekso: estis nur viroj, kaj - kuriozajho! - chiu havis barbon. Krome, ech pli mirinde, en la spektejo malestis seghoj, kaj la tuta publiko sidis sur la pargeto, bonege vaksita kaj tre glitiga.

Ghenite en la nova kaj multnombra societo, Nudokrudov kelkan tempon staris perpleksa, poste sekvis la gheneralan ekzemplon kaj turkmaniere sin sidigis sur la planko, trovinte lokon inter fortika barbulo rufa kaj alia civitano, pala kaj delonge nerazita. En la publiko neniu atentis la novan spektanton.

Audighis milda tintado de sonorileto, la lumo en la spektejo estingighis, kaj la kurteno disighis aperigante sur la prilumata scenejo brakseghon, tableton sur kiu staris la ora sonorileto, kaj fundokurtenon el nigra dika veluro.

El la kuliso venis artisto en smokingo, glate razita, dislime kombita, kun tre agrablaj vizaghotrajtoj. La publiko pliviglighis, chiuj kapoj turnighis al la scenejo. La artisto pashis al la suflorkesto kaj frotis la manojn.

- Plu chi tie, chu? - li demandis per velura baritono, ridetante al la spektantaro.

- Chi tie, - hhore respondis al li el la spektejo tenoroj kaj basoj.

- Hm ... - mediteme diris la artisto, - mirinde, ke tio vin ankorau ne tuttedis! La normalaj homoj nun, pasante sur la stratoj, ghuas la varmon de la printempa suno, dum vi kauras chi tie en la sufoka salono! Chu vere tiom interesa estas la programo? Nu, chiu havas sian preferon, - filozofie konkludis la artisto.

Shanghinte la tembron kaj la intonaciojn de sia vocho li gaje kaj sonore anoncis:

- Do, nia sekva programero: Nikanoro Ivanich Nudokrudov, prezidanto de domkomitato kaj estro de dieta manghejo. Ni petas vin, Nikanoro Ivanich!

La publiko respondis per ghenerala aplaudo. Nudokrudov, surprizite, elorbitigis la okulojn, sed la anoncisto, sin shirmante per la mano kontrau la lumo de la scenejlamparo, rigarde trovis lin inter la sidantoj kaj karesmiene vokis lin per fingrogesto sur la scenejon. Post unu momento Nudokrudov staris apud la artisto sen scii, kiel li tien venis. Shprucante en liajn okulojn de malsupre kaj de antaue, la lumo de diverskoloraj lampoj dronigis en la ombro la spektejon kaj la publikon.

- Do, kara Nikanoro Ivanich, donu al ni ekzemplon, - varme diris la juna artisto, - kaj liveru la valuton.

Estighis silento. Nudokrudov pauzis por ekspiri kaj mallaute diris:

- Je Dio mi jhuras, ke ...

Sed antau ol li findiris, la tuta spektejo eksplodis per indignaj krioj. Nikanoro Ivanich embarasite eksilentis.

- Se mi bone vin komprenis, - ekparolis la kondukanto de la programo, - vi volis jhuri je Dio, ke vi ne havas valuton, chu? - Kompateme li rigardis al Nudokrudov.

- Ghuste tiel, mi ne havas, - respondis tiu.

- Bone, - diris la artisto, - nun pardonu sentaktan demandon, sed kion ni pensu pri la kvarcent dolaroj, trovitaj en la necesejo de la apartamento, kies solaj posedantoj estas vi kaj via edzino?

- Magiaj dolaroj! - evidente ironie iu diris en la malhela spektejo.

- Ghuste tiel, magiaj, - nekuraghe respondis Nudokrudov sen montri tute klare, al kiu li parolas, chu al la artisto, chu en la malhelan spektejon. Li klarigis: - Tio estis la malsankta potenco, la kvadratita interpretisto ilin shtelmetis.

Denove la spektejo indignite ekblekis. Kiam ghi resilentighis, la artisto diris:

- Jen kiajn fabelojn Lafontenajn mi devas auskulti! Oni shtelmetis al li kvarcent dolarojn! Ni chiujn demandu - ja chi tie vi chiuj estas valutistoj - do, kiel fakulojn mi vin demandas: chu la afero estas pensebla?

- Ni ne estas valutistoj, - dise eksonis ofenditaj vochoj el la spektejo, - sed la afero estas nepensebla.

- Mi tute samopinias, - firme diris la artisto, - kaj plu vin demandas: kion oni kutimas shtelmeti?

- Infanon! - kriis iu el la spektejo.

- Absolute ghuste, - jesis la programkondukanto, - oni shtelmetas forlasatan infanon, anoniman leteron, propagandilon, inferan mashinon, sennombran aron de ajnajhoj, sed kvarcent dolarojn neniu shtelmetus, char tia idioto ne ekzistas en la naturo, - kaj, sin turninte al Nudokrudov, la artisto aldonis riproche kaj malgaje: - vi min chagrenis, Nikanoro Ivanich! Je vi mi esperis. Do, nia programcro fiaskis.

La spektejo per fajfo esprimis al Nudokrudov sian malaprobon.

- Valutisto li estas! - oni kriadis. - Pro tiaj, kiel li, suferas ni senkulpuloj!

- Ne insultu lin, - milde diris la anoncisto, - li pentos! - Kaj, levinte al Nudokrudov siajn larmoplenajn bluajn okulojn li aldonis: - Bone, Nikanoro Ivanich, reiru sur vian lokon!

Post kio la artisto tintis per la sonorileto kaj laute anoncis:

- Interakto, kanajloj!

Tute konsternite de tiu, de li neniel atendita, partopreno en teatra programo, Nikanoro Ivanich retrovighis sur sia loko sur la pargeto. Nun li songhis, ke la spektejo sinkis en plenan mallumon kaj sur la muroj fajre ekhelis la rughaj literoj: «Liveru la valuton!» Poste la kurteno remalfermighis kaj la anoncisto invitis:

- Mi petas, ke Sergio Gerardovich Dunchill venu sur la scenejon.

Dunchill montrighis dignoplena sed delonge malzorgata viro, kiu povus aghi kvindek jarojn.

- Sergio Gerardovich, - diris al li la anoncisto, - jam ses semajnojn vi sidas chi tie, obstine rifuzante liveri la reston de via valuto, kiun la lando tiom bezonas, dum por vi ghi estas tute senutila, kaj tamen vi plu malcedas. Vi estas kultura homo, bonege chion chi komprenas, kaj tamen vi malvolas fari al mi tiun komplezon.

- Bedaurinde, mi nenion povas fari, char plian valuton mi ne havas, - trankvile respondis Dunchill.

- Almenau, chu vi havas briliantojn? - demandis la artisto.

- Ankau briliantojn mi ne havas.

La artisto mallevis la kapon, enpensighis, poste kunfrapis la manojn. El la kuliso venis sur la scenejon mez'agha sinjorino, vestita laumode, tio estas surhavanta senkoluman mantelon kaj malgrandegan chapeleton. Shi shajnis maltrankvila, sed Dunchill shin rigardis sen ech brovon moveti.

- Kiu estas tiu sinjorino? - lin demandis la programkondukanto.

- Shi estas mia edzino, - digne respondis Dunchill kaj rigardis al la longa kolo de la sinjorino kun kelka maldeziro.

- Mi malkvietigis vin, madame Dunchill, - diris al shi la artisto, - jen por kiu afero: ni volus vin demandi, chu via edzo ankorau havas valuton?

- La antauan fojon li chion fordonis, - emocie respondis Mme Dunchill.

- Ah ha, - diris la artisto, - nu, se tiel estas, do, bone. Se Sergio Gerardovich chion liveris, ni tuj devas lin adiaui, ja kion ankorau oni faru? Se vi tion deziras, Sergio Gerardovich, vi povas forlasi la teatron, - kaj la artisto faris majestan geston.

Trankvile kaj digne Dunchill sin turnis kaj iris al la kuliso.

- Unu minuton! - haltigis lin la anoncisto, - permesu prezenti al vi nian adiauan programeron, - kaj li ankorau unu fojon kunfrapis la manojn.

La nigra fundokurteno disighis lasante veni sur la scenejon junan belulinon en bala robo. En la manoj shi tenis oran pleteton sur kiu kushis dika pako chirkauligita per bombonuja rubando, kaj brilianta koliero disjhetanta bluajn, flavajn kaj rughajn flamojn.

Dunchill faris pashon malantauen, lia vizagho palighis. La spektejo retenis la spiron.

- Dek ok mil dolarojn kaj kolieron valoran je kvardekmil oraj rubloj, - solene anoncis la artisto, - tenis Sergio Gerardovich en la urbo Hharkovo en la loghejo de sia amdonantino Ida Herkulanovna Wors, kiun ni havas la plezuron vidi antau ni kaj kiu afable helpis malkovri tiun trezoron senprezan, sed senutilan en la manoj de privatulo. Grandan dankon, Ida Herkulanovna,

La belulino ridetis; ekbrilis shiaj dentoj kaj movighetis la longaj kaj densaj okulharoj.

- Koncerne vin, - la artisto sin turnis al Dunchill, - sub via dignoplena masko sin kashas avida araneo, notora deloganto kaj mensogulo. Dum tiuj ses semajnoj via stulta obstino morte tedis chiujn. Nun iru hejmen, kaj la infero, kiun aranghos por vi via edzino, estu via puno.

Dunchill shancelighis kaj shajnis falonta, sed ies kompatemaj manoj lin subtenis. La antaua kurteno fermighis kaj kashis chiujn estantajn sur la scenejo.

Furiozaj aplaudoj skuis la teatron, tiel, ke al Nudokrudov shajnis, ke la lustrobriloj komencis tremeti. Kiam la antaua nigra kurteno remalfermighis, sur la scenejo estis neniu krom la artisto. Li ricevis duan aplaudosalvon, danke sin klinis kaj diris:

- En la persono de tiu Dunchill vi vidis elpashi en nia programo tipan azenon. Ja hierau mi havis jam la plezuron rimarkigi al vi, ke sekreta retenado de valuto estas sensenca. Neniam kaj neniel vi povos ghin uzi, pri tio vi ne dubu. Konsideru ekzemple tiun Dunchill. Li estas eminente salajrata kaj nenio al li mankas. Li havas bonegan loghejon, edzinon kaj tre lindan amdonantinon. Kaj tamen! Anstatau vivi trankvile kaj pace, sen zorgoj, liverinte sian valuton kaj la juvelojn, tiu akirema shtipkapulo tamen atingis publikan senmaskigon kaj por la deserto, gravegan familian malagrablajhon. Do, kiu liveras? Chu neniu? Nu, se estas tiel, tiam nia sekva programero: nia speciala invitito aktoro Dibochadov, la konata talentulo drama, deklamos fragmentojn el La avara kavaliro de la poeto Pushkin.

La anoncita Dibochadov ne lasis onin lin atendi. Li estis belstatura kaj karnodika, glate razita viro surhavanta frakon kaj blankan kravaton. Sen ajna antauparolo li aranghis malserenan mienon, kuntiris la brovojn kaj ekparolis per nenatura vocho, jhetante oblikvajn rigardojn sur la oran sonorileton:

- Kiel atendas juna frivolulo Kun friponin' malchasta rendevuon ...

Kaj Dibochadov rakontis pri si multe da fiajhoj. Nudokrudov audis lin konfesi, ke iu malfelicha vidvino, ploregante sub la pluvo, staris antau li sur la genuoj, sed ne sukcesis tushi la malmolan koron de la aktoro. Antau sia songho Nikanoro Ivanich konis absolute nenion el la verkoj de la poeto Pushkin, sed lin mem li konis bonege, kaj chiun tagon li plurfoje prononcis frazojn tiaspecajn: «Chu Pushkin pripagos vian loghadon?» au «La lampon en la shtuparejo vershajne Pushkin elshraubis, chu?», «Chu Pushkin achetu la mazuton?»

Nun, audante unu el liaj verkoj, Nikanoro Ivanich malgajighis. Li imagis la virinon genui sub la pluvo kun siaj georfoj, kaj nevole pensis: «Tamen kia fiulo estas tiu Dibochadov!»

Dume tiu, ankorau lautigante sian vochon, plu pentoparoladis, kaj tute konfuzis Nudokrudovon, char subite li komencis paroli al iu, kiu sur la scencjo malestis, mem anstatau li al si respondadis, kaj super chio sin titolis jen duka moshto, jen barono, jen patro, jen filo, jen vi, jen ci.

Nikanoro Ivanich komprenis nur tion, ke mortis la aktoro malbonan morton, kriinte: «Shlosil'! Slosiloj miaj!», falinte post tio sur la plankon, stertorante kaj delikate shirtirante sian kravaton.

Finmortinte, Dibochadov sin relevis, forskuis la polvon de sia frakpantalono, sin klinis false ridetante kaj foriris akompanate per magraj aplaudoj. Kaj la anoncisto diris tiel:

- En la eminenta plenumo de la aktoro Dibochadov ni kune jhus audis La avaran kavaliron. Tiu kavaliro esperis, ke de chie al li kuros facilmovaj nimfoj kaj okazos multe da similaj agrablajhoj. Tamen, kiel vi vidis, nenio tia okazis, neniaj nimfoj alkuris, ne ricevis li la tributon de la muzoj nek palacon konstruigis, sed tute male, li finis tre ache, krevis je apopleksio kiel hundo sur sia shrankokcsto plena je valuto kaj juvelshtonoj. Mi vin avertas, ke ankau vi spertos ion similan, au ech pli malbonan, se vi ne liveros vian valuton!

Chu la poezio de Pushkin tiel efikis, chu la proza parolado de la anoncisto, chiukaze el la spektejo subite audighis timida vocho:

- Mi liveras valuton.

- Bonvenon sur la scenejon, mi petas! - ghentile invitis la anoncisto, per strecha serchorigardo penante penetri la malhelon de la spektejo.

Al li elvenis malalta civitano blonda; la aspekto de lia vizagho supozigis, ke li ne razis sin almenau tri semajnojn.

- Mi pardonpetas, kiu estas via familinomo? - demandis la artisto.

- Kanavkin, Nikolao, - timide respondis la veninto.

- Ah! Tre agrable, civitano Kanavkin. Do?

- Mi liveras, - diris Kanavkin mallaute.

- Kiom?

- Mil dolarojn kaj dudek ordekojn.

- Brave! Chu chion, kion vi havas?

La artisto fiksis sian rigardon rekte en la okulojn de Kanavkin, kaj Nudokrudov ech havis la impreson, ke el liaj okuloj shprucis radioj, penetrintaj civitanon Kanavkin trae, kvazau iks-radioj. La spektantoj retenis la spiron.

- Mi kredas! - finfine ekkriis la artisto, estingante sian rigardon, - mi kredas al vi! Tiuj okuloj ne mensogas. Ja kiom da fojoj mi parolis al vi pri via precipa eraro: vi subtaksas la gravecon de la homaj okuloj. Komprenu, ke la lango povas kashi la veron, la okuloj - neniam! Oni faras al vi subitan demandon, vi ech ne ektremetas, tuj retrovas la memregadon kaj jam scias kion vi diru por kashi la veron, vi parolas tre kredeble kaj neniu trajto movighetas sur via vizagho, sed, ho ve, la vero, perturbite de la demando, malmergighas de la fundo de via animo, por unu momento lasas sin vidi en viaj okuloj, kaj chio finitas. Ghi estas rimarkita, kaj vi, kaptita!

Prononcinte, kaj tre arde, tiun tre konvinkan oratorajhon, la artisto tenere demandis Kanavkinon:

- Kie estas la kashejo?

- Che mia onklino Porohovnikova, strato Prechistenka ...

- Ah! Tio estas ... atendu ... che Klaudia Ilinichna, chu?

- Jes.

- Ah jes, jes, jes! Malgranda palaceto, chu? Kontraue estas ghardeno? Certe, certe, mi konas. Do, kien vi ilin shovis?

- En la kelo, en skatolo de kakao «Einem>...

La artisto eksvingis la manojn.

- Chu vi vidis ion similan? - li ekkriis afliktite. Sed ili tie malseketighos kaj shimos! Chu imageblas, ke ni povus lasi la valuton konfidita al tiaj homoj? Chu? Absolute kiel infanoj, mi jhuras!

Konscia pri la puninda frivolo de sia absurda misago, Kanavkin kulpamiene mallevis sian hirtan kapon.

- La mono, - daurigis la artisto, - estas konservenda en la shtata banko, en spcciala ejo, seka kaj bone gardata, sed neniel en onklina kelo, kie, ekzemple, ghin povus difekti la ratoj! Vere, hontu, Kanavkin, vi estas ja adolto!

Tute konfuzite Kanavkin skrapadis per la fingro la randon de sia jako.

- Nu, bone, - mildighis la artisto, - ni forgesu tion ... - kaj subite li aldonis: - Ah, ankorau unu afero: por shpari la veturojn de la shtata automobilo ... la onklino mem, ja ankau shi havas ion, chu?

Kanavkin, kiu neniel atendis tian turnon, ekskuighis, kaj en la teatro estighis silento.

- Ahh, Kanavkin! - diris la anoncisto per tono de amika riprocho. - Malgrau tio, ke mi kredis al li kaj lin laudis, nu, jen li subite paneas! Sed tio estas stultajho, Kanavkin! Ja jhus mi parolis pri la okuloj. Chiuj ja vidas, ke shi havas. Do, kial vi nin turmentas?

- Jes, shi havas! - audace kriis Kanavkin.

- Brave! - kriis la anoncisto.

- Brave! - terure blekegis la publiko.

Kiam chio kvietighis, la anoncisto gratulis Kanavkinon, premis lian manon, proponis, ke oni veturigu lin en la urbon hejmen per automobilo, kaj ordonis al iu en la kuliso, ke tiu sama veturilo vizitu la onklinon por inviti shin al la programo en la inan teatron.

- Mi ankorau volis vin demandi: chu la onklino menciis, kie shi tenas la siajn? - la anoncisto sin turnis al Kanavkin, afable prezentante al li cigaredon kaj brulantan alumeton. Tiu ekfumis kaj melankolie ridetis.

- Mi kredas, mi kredas, - suspiris la artisto, - la maljuna avarulinacho ne nur al sia nevo - ech al la diablo shi tion ne konfidus. Nu, tamen ni provu veki en shi homajn sentojn. Kiu scias? Eble ne chiuj kordoj forputris en shia uzurista fi-animo. Cion bonan, Kanavkin!

Kaj la felicha Kanavkin forveturis. La artisto demandis, chu ankorau iuj deziras liveri sian valuton, sed la publiko respondis per silento.

- Stranguloj, je mia honorvorto! -diris la artisto levetinte la shultrojn, kaj la kurteno lin shirmis.

La lampoj estingighis, kelkan tempon estis mallumo kaj de fore en ghin venis nervoza tenoro, kiu kantis:

Amase kushas tie or', nur min atendas la trezor'!

Poste de ie dufoje audighis malproksimaj aplaudoj.

- En la ina teatro iu sinjorinjo liveras sian valuton, - subite ekparolis la rufbarba najbaro de Nikanoro Ivanich kaj, suspirinte, li aldonis: - Ahh, se mi povus esti trankvila pri miaj anseroj! Mi, kara homo, havas batal-anserojn en Lianozovo. Sen mi, mi timas, ili forkrevos. La ansero, ghi estas birdo batalema, delikata, ghi bezonas prizorgon ... Ahh, se ne temus pri la anseroj! Ja per Pushkin oni min ne priruzus, - kaj li denove suspiris.

Chi tiam la spektejon plenigis hela lumo, kaj Nudokrudov songhis, ke el chiuj pordoj shutighis blankchapelaj kuiristoj, chiu kun cherpilo en la mano. Kuirknaboj enportis tinon plenan je supo kaj pletegon sharghitan je distranchita sekala pano. La spektantoj pliviglighis. La gajaj kuiristoj klopodadis inter la teatruloj, disvershadis la supon en la bovlojn kaj distribuis la panon.

- Manghu, knabegoj, - kriis la kuiristoj, - kaj liveru la valuton! Kial vi sidij chi tie? Jen granda ghuo, sorbadi tiun atriposupachon! Revenu hejmen, bone drinku, almanghetu - agrable!

- Ekzemple vi, patro, nu kial vi restas enshlosite chi tie? - dika kuiristo kun frambokolora nuko demandis rekte Nudokrudovon, prezentante al li bovlon plenan je likvajho, en kiu solece flosis peceto de brasikfolio.

- Sed nenion mi havas, nenion! - per terura vocho kriis Nikanoro Ivanich, - chu vi komprenas, nenion!

- Chu nenion? - per timiga baso mughis la kuiristo, - nenion, chu? - li redemandis per milda ina vocho, - nenion, nenion, - li trankvilige murmuris shanghighante en la vickuracistinon Praskovja Fjodorovna.

Shi delikate skuetis la shultron de Nudokrudov, kiu ghemis en sia dormo. Tiam aerdisighis la kuiristoj kaj disfalis la teatro kun la kurteno. Tralarme Nikanoro Ivanich distingis sian kuracejan chambron kaj du homojn en blanka kitelo - tamen neniel la impertinentajn kuiristojn ghenantajn onin per siaj konsiloj, sed doktoron kaj la jhus menciitan vickuracistinon, kiu tenis ne bovlon sed telereton kovritan per gazo, sur kiu kushis injektilo.

- Ja kio do chio chi estas? - amare diris Nudokrudov dum oni faris al li injekton. - Nenion mi havas, nenion kaj nenion! Pushkin liveru al ili valuton. Mi havas nenion.

- Nenion, tute nenion, - trankviligadis lin la kompatema Praskovja Fjodorovna. - Kaze de nulo vanas postulo.

Post la injekto Nudokrudov sin sentis pli bone kaj endormighis sensonghe.

Sed sekve de liaj elkrioj la angoro komunikighis en la chambron 120-an, kie la paciento vekighis kaj ekserchis sian kapon, kaj en la 118-an, kie la nekonata majstro maltrankvilighis kaj angore tordis siajn manojn, rigardante la lunon, rememorante la amaran, lastan en la vivo autunan nokton, la lumstrieton el sub la pordo kaj la malbuklighintajn harojn.

El la 118-a chambro, per la balkono, la angoro transflugis al Ivano, li vekighis kaj ekploris.

Sed la dejhora kuracisto rapide kvietigis chiujn maltrankvilighintojn, suferantajn je la kapo, kaj unu post alia ili endormighis. Laste endormighis Ivano, kiam super la rivero la chielo komencis helighi. Post la kuracilo, malsoifiginta lian tutan korpon, la kvieto kvazau ondo venis lin kovri. La korpo malpezighis, la kapon milde chirkaublovetis dormemo. La lasta, kion li audis maldorme, estis la antaumatena kvivito de la birdoj en la arbaro. Sed baldau ili silentighis, kaj li songhis, ke la suno jam komencas mallevighi super la Kalva Monto, kaj ke duobla kordono chirkauas la altajhon.

Глава 15. Сон Никанора Ивановича

     Нетрудно  догадаться,  что  толстяк  с  багровой  физиономией, которого
поместили в клинике в комнате N 119, был Никанор Иванович Босой.
     Попал он, однако, к профессору Стравинскому не сразу,  а предварительно
побывав в другом месте.
     От другого этого места  у Никанора  Ивановича  осталось  в воспоминании
мало чего. Помнился только письменный стол, шкаф и диван.
     Там с Никанором Ивановичем, у которого перед глазами как-то мутилось от
приливов крови и  душевного  возбуждения, вступили в  разговор, но  разговор
вышел какой-то странный, путаный, а вернее сказать, совсем не вышел.
     Первый же вопрос, который был задан Никанору Ивановичу, был таков:
     -- Вы Никанор Иванович Босой, председатель домкома номер триста два-бис
по Садовой?
     На  это  Никанор   Иванович,  рассмеявшись  страшным   смехом,  ответил
буквально так:
     -- Я Никанор, конечно, Никанор! Но какой же я к шуту председатель!
     -- То есть как? -- спросили у Никанора Ивановича, прищуриваясь.

     -- А так, -- ответил он, -- что ежели я председатель, то я сразу должен
был установить, что он нечистая  сила! А  то что же  это? Пенсне треснуло...
весь в рванине... Какой же он может быть переводчик у иностранца!
     -- Про кого говорите? -- спросили у Никанора Ивановича.
     -- Коровьев! -- вскричал  Никанор Иванович, -- в пятидесятой квартире у
нас  засел! Пишите:  Коровьев. Его немедленно  надо изловить! Пишите: шестое
парадное, там он.
     -- Откуда валюту взял? -- задушевно спросили у Никанора Ивановича.
     -- Бог истинный, бог  всемогущий, -- заговорил Никанор Иванович, -- все
видит, а мне туда и дорога. В руках никогда не держал и не подозревал, какая
такая валюта! Господь  меня наказует за скверну мою, -- с чувством продолжал
Никанор  Иванович, то  застегивая рубашку,  то расстегивая, то крестясь,  --
брал!  Брал, но  брал  нашими советскими!  Прописывал  за деньги,  не спорю,
бывало. Хорош и  наш секретарь Пролежнев, тоже хорош! Прямо скажем, все воры
в домоуправлении. Но валюты я не брал!
     На просьбу  не  валять  дурака,  а рассказывать, как  попали  доллары в
вентиляцию, Никанор Иванович стал  на колени и качнулся, раскрывая  рот, как
бы желая проглотить паркетную шашку.
     -- Желаете, -- промычал он, -- землю буду есть, что не брал? А Коровьев
-- он черт.
     Всякому  терпенью положен  предел,  и  за  столом уже  повысили  голос,
намекнули Никанору Ивановичу, что ему пора заговорить на человеческом языке.
     Тут комнату с этим  самым диваном огласил дикий рев Никанора Ивановича,
вскочившего с колен:
     -- Вон он!  Вон он  за шкафом! Вот ухмыляется!  И пенсне его... Держите
его! Окропить помещение!
     Кровь  отлила от  лица Никанора  Ивановича, он, дрожа,  крестил воздух,
метался к двери и обратно, запел  какую-то  молитву и, наконец, понес полную
околесицу.
     Стало  совершенно  ясно, что Никанор  Иванович ни к каким разговорам не
пригоден. Его вывели, поместили в отдельной комнате, где он несколько поутих
и только молился и всхлипывал.
     На Садовую, конечно, съездили и в квартире N 50  побывали.  Но никакого
Коровьева  там  не нашли,  и никакого Коровьева никто  в доме  не знал и  не
видел. Квартира, занимаемая покойным Берлиозом и уехавшим в Ялту Лиходеевым,
была совершенно  пуста,  и в кабинете  мирно  висели никем  не  поврежденные
сургучные печати на шкафах. С  тем  и уехали с Садовой,  причем с  уехавшими
отбыл растерянный и подавленный секретарь домоуправления Пролежнев.
     Вечером Никанор Иванович был доставлен  в клинику Стравинского. Там  он
повел  себя настолько беспокойно, что ему  пришлось  сделать впрыскивание по
рецепту  Стравинского, и лишь после полуночи Никанор  Иванович уснул в 119-й
комнате,  изредка издавая тяжелое страдальческое мычание.  Но чем далее, тем
легче становился его сон. Он перестал ворочаться  и стонать, задышал легко и
ровно, и его оставили одного.
     Тогда  Никанора  Ивановича  посетило  сновидение,  в  основе  которого,
несомненно, были его сегодняшние переживания. Началось с того,  что Никанору
Ивановичу  привиделось, будто бы какие-то  люди  с золотыми  трубами в руках
подводят его, и очень торжественно, к  большим лакированным дверям.  У  этих
дверей спутники сыграли будто бы туш  Никанору Ивановичу, а затем гулкий бас
с небес весело сказал:
     -- Добро пожаловать, Никанор Иванович! Сдавайте валюту.
     Удивившись   крайне,   Никанор  Иванович   увидел   над  собой   черный
громкоговоритель.
     Затем  он  почему-то очутился  в  театральном  зале,  где под золоченым
потолком  сияли  хрустальные  люстры, а  на  стенах кенкеты.  Все  было  как
следует,  как  в  небольшом по размерам, но богатом  театре. Имелась  сцена,
задернутая  бархатным  занавесом,  по  темно-вишневому  фону  усеянным,  как
звездочками, изображениями золотых увеличенных десяток,  суфлерская  будка и
даже публика.
     Удивило Никанора Ивановича то, что вся эта публика была одного  пола --
мужского,  и  вся  почему-то  с  бородами.  Кроме  того,   поражало,  что  в
театральном  зале  не  было  стульев,  и  вся эта  публика  сидела  на полу,
великолепно натертом и скользком.
     Конфузясь  в  новом  и большом  обществе,  Никанор  Иванович, помявшись
некоторое время, последовал общему примеру и уселся  на  паркет  по-турецки,
примостившись между каким-то рыжим  здоровяком-бородачом и другим, бледным и
сильно  заросшим  гражданином.  Никто  из  сидящих  не  обратил внимания  на
новоприбывшего зрителя.
     Тут послышался мягкий  звон  колокольчика, свет в зале  потух, занавесь
разошлась, и  обнаружилась освещенная сцена с  креслом, столиком, на котором
был золотой колокольчик, и с глухим черным бархатным задником.
     Из кулис тут вышел артист в смокинге, гладко выбритый и  причесанный на
пробор, молодой и с очень  приятными чертами лица. Публика в зале оживилась,
и все повернулись к сцене. Артист подошел к будке и потер руки.
     -- Сидите? -- спросил он мягким баритоном и улыбнулся залу.
     -- Сидим, сидим, -- хором ответили ему из зала тенора и басы.
     -- Гм... -- заговорил задумчиво артист, -- и как  вам не надоест,  я не
понимаю? Все люди  как  люди,  ходят сейчас по улицам, наслаждаются весенним
солнцем и  теплом,  а вы  здесь на полу торчите в  душном  зале!  Неужто  уж
программа  такая интересная?  Впрочем,  что  кому  нравится,  --  философски
закончил артист.
     Затем  он переменил  и  тембр  голоса, и интонации  и весело  и  звучно
объявил:
     -- Итак, следующим номером  нашей программы --  Никанор Иванович Босой,
председатель домового комитета и заведующий  диетической столовкой. Попросим
Никанора Ивановича!
     Дружный аплодисмент  был ответом  артисту. Удивленный  Никанор Иванович
вытаращил глаза, а конферансье,  закрывшись рукою от света  рампы, нашел его
взором  среди сидящих  и ласково поманил его  пальцем  на  сцену. И  Никанор
Иванович, не помня как, оказался на сцене.
     В  глаза ему  снизу и спереди  ударил свет  цветных ламп,  отчего сразу
провалился в темноту зал с публикой.
     -- Ну-с, Никанор Иванович, покажите  нам пример, -- задушевно заговорил
молодой артист, -- и сдавайте валюту.
     Наступила тишина. Никанор Иванович перевел дух и тихо заговорил:
     -- Богом клянусь, что...
     Но не  успел он выговорить  эти слова, как весь зал разразился  криками
негодования. Никанор Иванович растерялся и умолк.
     -- Насколько я понял  вас, -- заговорил ведущий программу, -- вы хотели
поклясться  богом,  что у вас  нет валюты? --  и  он  участливо поглядел  на
Никанора Ивановича.
     -- Так точно, нету, -- ответил Никанор Иванович.
     -- Так,  --  отозвался артист, -- а простите за нескромность: откуда же
взялись   четыреста   долларов,   обнаруженные   в  уборной   той  квартиры,
единственным обитателем коей являетесь вы с вашей супругой?
     -- Волшебные! -- явно иронически сказал кто-то в темном зале.
     --  Так  точно,  волшебные,   --  робко  ответил  Никанор  Иванович  по
неопределенному адресу, не то артисту,  не то в  темный  зал, и пояснил:  --
Нечистая сила, клетчатый переводчик подбросил.
     И опять негодующе взревел зал. Когда же настала тишина, артист сказал:
     -- Вот какие басни Лафонтена  приходится  мне  выслушивать!  Подбросили
четыреста  долларов! Вот вы:  все вы здесь валютчики! Обращаюсь  к вам как к
специалистам -- мыслимое ли это дело?
     -- Мы не валютчики, -- раздались отдельные  обиженные голоса в зале, --
но дело это немыслимое.
     -- Целиком присоединяюсь, -- твердо сказал артист, -- и спрошу вас: что
могут подбросить?
     -- Ребенка! -- крикнул кто-то из зала.
     --  Абсолютно  верно,  --  подтвердил  ведущий  программу,  -- ребенка,
анонимное письмо,  прокламацию, адскую машину, мало ли что еще, но четыреста
долларов никто  не  станет  подбрасывать,  ибо  такого  идиота в  природе не
имеется, -- и, обратившись к Никанору Ивановичу, артист  добавил укоризненно
и печально: -- Огорчили вы меня,  Никанор Иванович! А я-то на вас  надеялся.
Итак, номер наш не удался.
     В зале раздался свист по адресу Никанора Ивановича.
     -- Валютчик он! --  выкрикивали в зале, -- из-за  таких-то и мы невинно
терпим!
     -- Не ругайте его, -- мягко сказал  конферансье, -- он раскается. -- И,
обратив к Никанору Ивановичу  полные слез  голубые  глаза,  добавил: --  Ну,
идите, Никанор Иванович, на место!
     После этого артист позвонил в колокольчик и громко объявил:
     -- Антракт, негодяи!
     Потрясенный Никанор  Иванович,  неожиданно для себя ставший  участником
какой-то театральной программы,  опять оказался на своем месте на  полу. Тут
ему приснилось, что зал погрузился в полную тьму и  что на стенах  выскочили
красные горящие слова: "Сдавайте валюту!" Потом  опять раскрылся  занавес, и
конферансье пригласил:
     -- Попрошу на сцену Сергея Герардовича Дунчиля.
     Дунчиль  оказался  благообразным,  но  сильно  запущенным  мужчиной лет
пятидесяти.
     --  Сергей  Герардович,  --  обратился к нему конферансье,  --  вот уже
полтора месяца  вы  сидите здесь, упорно отказываясь  сдать оставшуюся у вас
валюту, в то время как страна нуждается  в  ней,  а вам она совершенно  ни к
чему, а вы все-таки упорствуете. Вы -- человек интеллигентный, прекрасно все
это понимаете и все же не хотите пойти мне навстречу.
     -- К сожалению, ничего сделать не  могу, так  как  валюты у меня больше
нет, -- спокойно ответил Дунчиль.
     -- Так нет ли, по крайней мере, бриллиантов? -- спросил артист.

     -- И бриллиантов нет.
     Артист повесил голову и задумался, а потом хлопнул в  ладоши. Из кулисы
вышла на  сцену средних  лет дама,  одетая по  моде,  то  есть в пальто  без
воротника и  в крошечной шляпке.  Дама имела встревоженный  вид,  а  Дунчиль
поглядел на нее, не шевельнув бровью.
     -- Кто эта дама? -- спросил ведущий программу у Дунчиля.
     --  Это моя  жена, -- с достоинством  ответил Дунчиль  и  посмотрел  на
длинную шею дамы с некоторым отвращением.
     -- Мы потревожили вас, мадам Дунчиль, -- отнесся к даме конферансье, --
вот  по какому поводу: мы хотели вас спросить, есть  ли еще у вашего супруга
валюта?
     -- Он тогда все сдал, -- волнуясь, ответила мадам Дунчиль.
     -- Так, --  сказал артист, -- ну, что же,  раз  так,  то  так. Если все
сдал, то нам  надлежит немедленно расстаться с Сергеем Герардовичем, что  же
поделаешь! Если угодно,  вы можете покинуть театр, Сергей  Герардович,  -- и
артист сделал царственный жест.
     Дунчиль спокойно и с достоинством повернулся и пошел к кулисе.
     --  Одну минуточку! -- остановил его конферансье,  -- позвольте  мне на
прощанье показать вам еще один номер из нашей программы, -- и опять  хлопнул
в ладоши.
     Черный задний занавес  раздвинулся, и на сцену вышла  юная красавица  в
бальном платье, держащая в руках золотой подносик, на котором лежала толстая
пачка, перевязанная конфетной  лентой, и бриллиантовое колье, от которого во
все стороны отскакивали синие, желтые и красные огни.
     Дунчиль отступил на шаг, и лицо его покрылось бледностью. Зал замер.
     --  Восемнадцать тысяч  долларов  и колье  в  сорок  тысяч  золотом, --
торжественно объявил артист, -- хранил Сергей Герардович в городе Харькове в
квартире   своей   любовницы   Иды  Геркулановны  Ворс,  которую   мы  имеем
удовольствие видеть  перед собою и которая  любезно  помогла обнаружить  эти
бесценные, но бесцельные в руках  частного лица  сокровища. Большое спасибо,
Ида Геркулановна.
     Красавица,  улыбнувшись,   сверкнула  зубами,  и  мохнатые  ее  ресницы
дрогнули.
     -- А под вашею полною достоинства личиною, -- отнесся артист к Дунчилю,
-- скрывается жадный паук и поразительный охмуряло и врун. Вы извели всех за
полтора месяца своим тупым упрямством. Ступайте же теперь домой, и пусть тот
ад, который устроит вам ваша супруга, будет вам наказанием.
     Дунчиль качнулся  и,  кажется, хотел  повалиться, но чьи-то  участливые
руки  подхватили его.  Тут  рухнул передний  занавес и скрыл всех  бывших на
сцене.
     Бешеные рукоплескания  потрясли  зал  до  того, что Никанору  Ивановичу
показалось, будто в люстрах запрыгали огни. А когда  передний черный занавес
ушел вверх, на сцене  уже никого не было, кроме одинокого артиста. Он сорвал
второй залп рукоплесканий, раскланялся и заговорил:
     -- В лице этого Дунчиля перед вами выступил  в нашей программе типичный
осел. Ведь я же имел удовольствие говорить вчера, что тайное хранение валюты
является  бессмыслицей.  Использовать  ее  никто  не  может  ни  при   каких
обстоятельствах,  уверяю вас.  Возьмем  хотя  бы этого Дунчиля.  Он получает
великолепное жалованье и  ни в чем не нуждается. У него прекрасная квартира,
жена  и  красавица любовница.  Так  нет же, вместо того, чтобы  жить  тихо и
мирно, без всяких неприятностей, сдав  валюту и камни, этот корыстный болван
добился все-таки того, что разоблачен при всех и на закуску нажил крупнейшую
семейную  неприятность.  Итак,  кто  сдает?  Нет  желающих?  В  таком случае
следующим номером нашей программы -- известный  драматический талант, артист
Куролесов Савва  Потапович,  специально  приглашенный,  исполнит  отрывок из
"Скупого рыцаря" поэта Пушкина.
     Обещанный Куролесов не замедлил появиться на сцене  и оказался рослым и
мясистым бритым мужчиной во фраке и белом галстуке.
     Без  всяких  предисловий  он  скроил  мрачное  лицо,  сдвинул  брови  и
заговорил ненатуральным голосом, косясь на золотой колокольчик:
     --  Как  молодой  повеса  ждет  свиданья  с  какой-нибудь  развратницей
лукавой...
     И Куролесов рассказал о себе много нехорошего. Никанор Иванович слышал,
как Куролесов признавался в  том, что какая-то несчастная вдова, воя, стояла
перед ним на  коленях под дождем, но не тронула  черствого  сердца  артиста.
Никанор  Иванович  до  своего  сна  совершенно  не  знал произведений  поэта
Пушкина,  но  самого  его  знал  прекрасно  и  ежедневно  по  нескольку  раз
произносил фразы вроде: "А за квартиру Пушкин платить будет?"  Или "Лампочку
на лестнице,  стало  быть,  Пушкин  вывинтил?", "Нефть, стало  быть,  Пушкин
покупать будет?"
     Теперь, познакомившись с  одним из его произведений,  Никанор  Иванович
загрустил, представил себе  женщину  на  коленях, с сиротами, под  дождем, и
невольно подумал: "А тип все-таки этот Куролесов!"
     А  тот, все повышая голос,  продолжал  каяться  и окончательно  запутал
Никанора  Ивановича, потому  что вдруг стал обращаться  к  кому-то,  кого на
сцене не было,  и  за этого  отсутствующего сам же себе  и  отвечал,  причем
называл  себя то  "государем",  то "бароном", то "отцом", то  "сыном", то на
"вы", то на "ты".
     Никанор Иванович  понял  только одно,  что помер артист  злою  смертью,
прокричав: "Ключи! Ключи мои!"  -- повалившись после  этого  на пол, хрипя и
осторожно срывая с себя галстух.
     Умерев, Куролесов поднялся,  отряхнул пыль с фрачных брюк,  поклонился,
улыбнувшись  фальшивой улыбкой,  и  удалился  при  жидких  аплодисментах.  А
конферансье заговорил так:
     -- Мы прослушали  с  вами в замечательном  исполнении Саввы  Потаповича
"Скупого рыцаря". Этот  рыцарь надеялся, что  резвые нимфы сбегутся к нему и
произойдет еще  многое приятное в  том же духе. Но, как видите, ничего этого
не  случилось,  никакие  нимфы не сбежались  к  нему,  и  музы  ему  дань не
принесли,  и  чертогов  он  никаких не  воздвиг,  а, наоборот, кончил  очень
скверно,  помер к чертовой  матери от  удара  на своем сундуке  с валютой  и
камнями. Предупреждаю вас,  что  и с вами случится  что-нибудь в этом  роде,
если только не хуже, ежели вы не сдадите валюту!
     Поэзия  ли  Пушкина произвела такое впечатление  или прозаическая  речь
конферансье, но только вдруг из зала раздался застенчивый голос:
     -- Я сдаю валюту.
     --   Милости  прошу  на  сцену!  --   вежливо   пригласил  конферансье,
всматриваясь в темный зал.
     И на сцене оказался маленького роста белокурый гражданин, судя по лицу,
не брившийся около трех недель.
     -- Виноват, как ваша фамилия? -- осведомился конферансье.
     -- Канавкин Николай, -- застенчиво отозвался появившийся.
     -- А! Очень приятно, гражданин Канавкин, итак?
     -- Сдаю, -- тихо сказал Канавкин.
     -- Сколько?
     -- Тысячу долларов и двадцать золотых десяток.
     -- Браво! Все, что есть?
     Ведущий  программу  уставился  прямо  в  глаза  Канавкину,  и  Никанору
Ивановичу даже  показалось, что  из этих глаз брызнули  лучи,  пронизывающие
Канавкина насквозь, как бы рентгеновские лучи. В зале перестали дышать.
     -- Верю! -- наконец воскликнул артист и погасил свой взор, -- верю! Эти
глаза  не лгут.  Ведь сколько же раз я говорил вам, что основная ваша ошибка
заключается  в  том,  что  вы  недооцениваете  значения  человеческих  глаз.
Поймите,  что  язык  может скрыть  истину, а  глаза  -- никогда!  Вам задают
внезапный  вопрос, вы даже не вздрагиваете, в одну секунду овладеваете собой
и  знаете,  что  нужно сказать,  чтобы укрыть  истину, и весьма  убедительно
говорите,  и  ни  одна  складка  на  вашем  лице не  шевельнется,  но,  увы,
встревоженная вопросом  истина со  дна души  на мгновение прыгает в глаза, и
все кончено. Она замечена, а вы пойманы!
     Произнеся, и  с большим  жаром,  эту  очень  убедительную речь,  артист
ласково осведомился у Канавкина:
     -- Где же спрятаны?
     -- У тетки моей, Пороховниковой, на Пречистенке...
     -- А! Это... постойте... это у Клавдии Ильиничны, что ли?
     -- Да.
     -- Ах  да, да, да!  Маленький особнячок? Напротив еще палисадничек? Как
же, знаю, знаю! А куда ж вы их там засунули?
     -- В погребе, в коробке из-под Эйнема...
     Артист всплеснул руками.
     -- Видали вы что-нибудь  подобное? -- вскричал он огорченно. -- Да ведь
они ж там заплесневеют, отсыреют! Ну мыслимо ли таким людям доверить валюту?
А? Чисто как дети, ей-богу!
     Канавкин и сам  понял,  что нагрубил  и проштрафился,  и  повесил  свою
хохлатую голову.
     --  Деньги,  --  продолжал артист,  -- должны храниться  в госбанке,  в
специальных сухих  и хорошо  охраняемых помещениях, а  отнюдь не в  теткином
погребе,  где  их  могут,  в  частности,  попортить  крысы!  Право,  стыдно,
Канавкин! Ведь вы же взрослый человек.
     Канавкин  уже не  знал, куда и деваться,  и только колупал пальцем борт
своего пиджачка.
     -- Ну ладно,  -- смягчился артист, -- кто старое помянет... --  И вдруг
добавил неожиданно: -- Да, кстати: за одним разом чтобы,  чтоб машину зря не
гонять... у тетки этой самой ведь тоже есть? А?
     Канавкин, никак не ожидавший такого  оборота дела, дрогнул, и в  театре
наступило молчание.
     -- Э, Канавкин, -- укоризненно-ласково сказал  конферансье,  -- а  я-то
еще похвалил его! На-те, взял да и засбоил ни  с того ни с сего! Нелепо это,
Канавкин! Ведь я только что говорил про глаза. Ведь видно, что у тетки есть.
Ну, чего вы нас зря терзаете?
     -- Есть! -- залихватски крикнул Канавкин.
     -- Браво! -- крикнул конферансье.
     -- Браво! -- страшно взревел зал.
     Когда  утихло,   конферансье   поздравил  Канавкина,  пожал  ему  руку,
предложил  отвезти  в  город в  машине домой,  и в этой  же  машине приказал
кому-то в кулисах заехать за теткой и просить ее пожаловать  в женский театр
на программу.
     -- Да, я хотел  спросить,  -- тетка не  говорила,  где свои  прячет? --
осведомился  конферансье, любезно предлагая Канавкину  папиросу  и зажженную
спичку. Тот, закуривая, усмехнулся как-то тоскливо.
     -- Верю, верю, -- вздохнув, отозвался артист, -- эта сквалыга не то что
племяннику -- черту не скажет этого.  Ну, что же, попробуем  пробудить в ней
человеческие чувства. Быть может, еще не все струны сгнили в ее ростовщичьей
душонке. Всего доброго, Канавкин!
     И  счастливый Канавкин уехал.  Артист  осведомился, нет ли еще желающих
сдать валюту, но получил в ответ молчание.
     --  Чудаки, ей-богу! -- пожав  плечами,  проговорил  артист,  и занавес
скрыл его.
     Лампы погасли,  некоторое время была  тьма, и  издалека  в ней слышался
нервный тенор, который пел:
     "Там груды золота лежат и мне они принадлежат!"
     Потом откуда-то издалека дважды донесся аплодисмент.
     --  В женском театре дамочка  какая-то  сдает, -- неожиданно проговорил
рыжий  бородатый сосед Никанора Ивановича и, вздохнув, прибавил: -- Эх, кабы
не гуси мои! У меня, милый человек, бойцовые гуси в Лианозове. Подохнут они,
боюсь,  без  меня. Птица боевая, нежная,  она требует ухода...  Эх,  кабы не
гуси! Пушкиным-то меня не удивишь, -- и он опять завздыхал.
     Тут зал осветился ярко, и Никанору Ивановичу стало сниться, что из всех
дверей в него посыпались повара в белых колпаках  и  с разливными  ложками в
руках.  Поварята  втащили в зал чан  с  супом  и  лоток  с нарезанным черным
хлебом.  Зрители   оживились.  Веселые   повара  шныряли  между  театралами,
разливали суп в миски и раздавали хлеб.
     -- Обедайте, ребята, -- кричали повара,  -- и сдавайте валюту! Чего вам
зря здесь сидеть? Охота  была эту баланду  хлебать. Поехал домой,  выпил как
следует, закусил, хорошо!
     --  Ну,  чего   ты,   например,   засел  здесь,   отец?   --  обратился
непосредственно  к  Никанору  Ивановичу  толстый  с  малиновой  шеей  повар,
протягивая ему миску, в которой в жидкости одиноко плавал капустный лист.
     --  Нету! Нету!  Нету у  меня!  --  страшным  голосом прокричал Никанор
Иванович, -- понимаешь, нету!
     --  Нету? -- грозным басом взревел повар, -- нету? -- женским  ласковым
голосом  спросил  он,  --  нету,  нету,  --   успокоительно  забормотал  он,
превращаясь в фельдшерицу Прасковью Федоровну.
     Та ласково трясла  стонущего во сне Никанора  Ивановича за плечо. Тогда
растаяли повара и  развалился  театр с  занавесом.  Никанор  Иванович сквозь
слезы разглядел свою  комнату  в лечебнице и двух в белых халатах, но отнюдь
не развязных поваров, сующихся к людям со  своими советами, а доктора  и все
ту же Прасковью Федоровну, держащую в руках не  миску, а тарелочку, накрытую
марлей, с лежащим на ней шприцем.
     -- Ведь это что же, -- горько говорил Никанор Иванович, пока ему делали
укол, -- нету у меня и нету! Пусть Пушкин им сдает валюту. Нету!
     -- Нету, нету, --  успокаивала добросердечная Прасковья Федоровна, -- а
на нет и суда нет.
     Никанору Ивановичу полегчало после впрыскивания, и он заснул без всяких
сновидений.
     Но благодаря  его  выкрикам  тревога  передалась в  120-ю комнату,  где
больной проснулся и  стал искать свою голову, и в 118-ю,  где  забеспокоился
неизвестный мастер и в тоске заломил руки, глядя на луну, вспоминая горькую,
последнюю  в  жизни  осеннюю ночь,  полоску света из-под  двери в  подвале и
развившиеся волосы.
     Из 118-й комнаты тревога по балкону перелетела к  Ивану, и он проснулся
и заплакал.
     Но врач быстро успокоил  всех  встревоженных, скорбных  главою,  и  они
стали  засыпать. Позднее всех  забылся Иван,  когда над  рекой  уже светало.
После  лекарства, напоившего все  его тело,  успокоение пришло к  нему,  как
волна,  накрывшая  его. Тело  его  облегчилось,  а  голову  обдувала  теплым
ветерком   дрема.  Он  заснул,  и  последнее,  что  он  слышал  наяву,  было
предрассветное  щебетание птиц в лесу. Но они  вскоре умолкли,  и  ему стало
сниться, что солнце уже снижалось над Лысой Горой, и  была эта гора оцеплена
двойным оцеплением...

<< >>