Chapitro 10

Novajhoj el Jalto

En la tempo kiam al Nikanoro Ivanich okazis la malfelicho, nemalproksime de la domo n-ro 302-bis, che la sama strato Sadovaja, en la ofica kabineto de Rimskij, la financa direktoro de Varieteo, estis du homoj: Rimskij mem kaj la administristo de Varieteo, Ivano Saveljich Varenuhha.

Tiu granda kabineto situis en la dua etagho de la teatro kaj havis du fenestrojn rigardantajn al Sadovaja kaj trian, kiu rigardis en la someran ghardenon de Varieteo, ekipitan je refreshigaj kioskoj, pafejo kaj liber'aera scenejo. Rimskij sidis che sia skribotablo dorse al la tria fenestro. Krom la skribotablo, la garnajhon de la kabineto konsistigis kolekto de malnovaj afishoj, pendantaj sur la muro, malgranda tableto kun akvokarafo, kvar brakseghoj kaj dekormodelo por forgesita revuo, staranta polvokovrite sur stablo en la angulo. Kaj super chio, memkomprene, apud la skribotablo che la maldekstra mano de Rimskij estis negranda kiraskesto, sendube multon spertinta, kun skvame forfendighinta farbo.

Ekde la mateno la financan direktoron, sidantan che sia skribotablo, ne forlasis malbona humoro; male, Varenuhha estis tre vigla kaj iel febre agema. Tamen al lia agemo mankis apliko.

Varenuhha rifughis en la kabineto de Rimskij por eviti la trudpetadon de pretendantoj je senpagaj biletoj, kiuj, precipe je la tagoj de programshangho, venenis lian vivon. Nu, hodiau estis ghuste tia tago. Chiun fojon, kiam sonoris la telefono, Varenuhha tuj prenis la audparolilon kaj en ghin mensogis:

- Kiun? Varenulian? Li forestas. Li ne estas en la teatro.

- Telefonu do ankoraufoje al Latronov, mi petas, - incitite diris Rimskij.

- Vanajho. Mi ech sendis tien Karpovon, sed li neniun trovis en la apartamento.

- La diablo scias, kio ghi estas, - siblis Rimskij, klikante per la mehhanika kalkulilo.

La pordo malfermighis kaj lokmontristo enportis pezan pakon da jhus presitaj kromafishoj. La verdaj folioj anoncis en grandaj rughaj literoj:

Hodiau kaj chiutage en la teatro Varieteo

kromprograme

Profesoro Voland

Seancoj de nigra magio kun ties plena senmaskigo

Varenuhha metis unu afishon sur la dekormodelon, apreze ghin ekzamenis kaj ordonis al la lokmontristo transdoni chiujn ekzemplerojn por disgluado.

- Tre bone, okulkroche, - li diris post la foriro de la lokmontristo.

- Nu, al mi tiu fantazio pleje malplachas, - grumblis Rimskij, malice rigardante la afishon tra siaj kornomuntumaj okulvitroj. - Cetere, mi miras, ke oni permesis al li surscenigi tion!

- Vi malpravas, Gregoro Danilovich, tio estas tre inghenia afero. La tuta subtilajho estas en la senmaskigo.

- Mi ne scias, mi ne scias, tie estas nenia subtilajho, kaj chiam li elpensas ion dubindan! Almenau, li devis montri al ni tiun magiiston. Vi mem, chu vi lin vidis? Kie do li elterigis tiun ulon, la diablo ghin scias!

Evidentighis, ke ankau Varenufia, same kiel Rimskij, ne vidis la magiiston. Hierau Stechjo impete («kiel frenezulo» lau la esprimo de Rimskij) eniris che la financan direktoron, prezentis al tiu jam verkitan tekston de kontrakto, ordonis tuj ghin netigi kaj elpagi la monon. Kaj la magiisto malaperis kaj neniu lin vidis, krom Stechjo mem.

Rimskij eligis sian poshhorloghon, konstatis, ke ghi montras kvin minutojn post la dua, kaj tute furiozighis. Nu fakte! Latronov telefonis proksimume je la dek unua, diris, ke li venos post duonhoro, kaj jen, li ne imr ne venis, sed ankorau malaperis el sia loghejo!

- Li bremsas mian laboron! - graulis Rimskij pushante sian fingron sur la stakon de subskribendaj paperoj.

- Ja lin ne surveturis tramo, kiel tiun Berliozon, chu? - diris Varenuhha tenante che sia orelo la audilon, el kiu viskoze tirighis voksignaloj, longaj kaj absolute senesperaj.

- Ne estus malbone ... - preskau neaudeble murmuris Rimskij tra la dentoj.

Je tiu momento la kabineton envenis virino surhavanta uniformjakon, nigran jupon kaj platajn shuojn. Tirinte el sia zonsaketo blankan paper-kvadraton kaj kajeron shi demandis:

- Kiu chi tie estas Varieteo? Superfulma telegramo. Kvitancu.

Varenuhha strekis ian zigzagon en la kajero, kaj apenau la pordo klaketis post la virino, li malfermis la kvadrateton.

Leginte la telegramon li mirpalpebrumis kaj transdonis ghin al Rimskij.

La telegramo tekstis jene: El Jalto Moskven. Varieteo. Hodiau 11h30 kriminalmilicion venis kashtanharulo noktochemizo pantalono senshua psikopato siadire Latronov Varietedirektoro stop Fulmtelegrafu al Jalta kriminalmilicio kieas direktoro Latronov.

- Bonan tagon, mi estas via onjo! - ekkriis Rimskij kaj aldonis: - Ankorau surprizo!

- Falsa Demetrio! - diris Varenuhha kaj ekparolis en la audilon de la telefono: - Ha lo, telegrafo! Je la konto de Varieteo. Fulma telegramo. Chu vi auskultas?.. «Jalto, kriminalmilicio ... Direktoro Latronov en Moskvo. Financdirektoro Rimskij"...

Sen plu atenti la sciigon pri la Jalta nom'uzurpulo, Varenuhha rekomencis divenprove serchi Stechjon per telefono, kaj evidente, nenie lin trovis. Li tenis la audilon en la mano, cerbumante kien ankorau li telefonu, kiam envenis la virino alportinta la unuan fulmtelegramon kaj transdonis al Varenuhha novan koverteton. Haste ghin malferminte, Varenuhha legis la tajpajhon kaj fajfetis.

- Kio ankorau? - nervoze tikis Rimskij.

Senvorte Varenuhha prezentis al li la telegramon kaj la financa direktoro vidis la vortojn: Petegas kredu jhetitas Jalten per Volanda hipnotismo stop Fulmtelegrafu miliciejen identkonfirmon. Latronov.

Interproksimighinte la kapojn, Rimskij kaj Varenulia relegis la telegramon, kaj releginte ili silente gapis unu sur la alian.

- Civitanoj! - subite ekkoleris la virino, - kvitancu kaj poste silentadu kiom vi deziras! Ja fulmojn mi disportas.

Sen demovi sian rigardon disde la telegramo, Varenuhha desegnis oblikvan zigzagon en la kajero kaj la virino malaperis.

- Tamen nelonge post la dek unua ja vi interparolis kun li telefone, chu?

- Ridindaj rezonoj! - akravoche kriis Rimskij. - Sendepende de tio, chu ni interparolis, chu ne, tutegale li ne povas nun esti en Jalto! Tio estas ridinda!

- Li estas ebria ... - diris Varenuhha.

- Kiu estas ebria? - demandis Rimskij, kaj denove ili ekgapis unu la alian.

Ke el Jalto telegrafis nom'uzurpinto au frenezulo, tio estis nedubebla; tamen jen strangajho: kiel la Jalta mistifikanto povas scii pri Voland, kiu nur hierau venis en Moskvon? Kiel li eksciis pri la rilato inter Voland kaj Latronov?

- Hipnotismo ... - ripetis Varenuhha la vorton el la telegramo, - kiel do li eksciis pri Voland? - Li mire palpebrumis kaj rezolute ekkriis: - Ne, absurdo, absurdo, absurdo!

- Kie li enloghighis, tiu Voland, la diablo lin prenu? - demandis Rimskij.

Varenuhha tuj telefonis al la Alilandanburoo, kaj konsternis la financan direktoron per la informo, ke Voland loghas che Latronov. Post kio Varenuhha diskis la numeron de la apartamento kaj dum kelka tempo auskultis la dikajn vokzumojn. Inter ili audighis de malproksime venanta vocho, peza kaj morna, kiu kantis: «... Rokoj, mia restadej' ...» - kaj li decidis, ke radiodissendo penetris en la telefonian reton ...

- La apartamento ne respondas, - diris Varenuhha remetante la audilon, - eble provi ankorau ...

Li ne finis la frazon. En la pordo denove aperis tiu sama virino, kaj ambau, Rimskij kaj Varenuha, ekstaris renkonte, dum shi eligis el la saketo folion, kiu chi foje estis ne blanka sed ia malhela.

- Tio ighas vere interesa, - tradente murmuris Varenulia, postrigardante la virinon rapideme foriri. Unua la folieton ekprenis Rimskij.

Sur la malhela fono de la fotopapero klare videblis nigraj linioj de manskribajho:

Pruve mia skribmaniero mia subskribo Telegrafu konfirmon Sekrete observigu Volandon. Latronov.

Dum la dudek jaroj de sia agado en teatroj Varenuhha vidis diversajn aferojn, tamen chi tiam li sentis sian menson droni en densa nebulo, kaj nenion li povis diri krom la banalan kaj absolute stultan frazon:

- Tio estas malebla!

Nu, Rimskij agis alimaniere. Li ekstaris, malfermis la pordon, de tie bojkriis al la kurierino sidanta sur tabureto:

- Neniun enlasi krom leterportistojn! - kaj shlosis la pordon.

Post tio li prenis el la skribotablo paperstakon kaj komencis zorge kompari la dikajn, maldekstren klinitajn literojn de la fototelegramo kun la literoj de Stechjo en liaj decidoformuloj sur la dokumentoj kaj en liaj spiralparafaj subskriboj. Varenuhha, duonkushante sur la tablo, varme spiris sur la vangon de Rimskij.

- Tio estas lia mano, - finfine diris la financa direktoro konvinkite, kaj Varenuhha ehhis:

- Lia.

La administristo pli atente rigardis al Rimskij kaj miris pri tio, kiel shanghighis ties vizagho. Nature maldika, la financa direktoro shajnis ankorau pli maldikighinta, ech maljunighinta, liaj okuloj en la korna muntumo pcrdis sian kutiman pikemon, en ili aperis ne nur maltrankvilo, en ili ankau estis ech io simila al melankolio.

Varenuhha plenumis chion, kio decas al homo en horo de granda miro. Li iris tien kaj reen tra la kabineto, dufoje li levis la brakojn kvazau krucumito, li eltrinkis plenan glason da rugheta akvo kiu stagnis en la karafo, kaj phirfoje li ekkriis:

- Mi ne komprenas! Mi ne kom-pre-nas!

Dume Rimskij rigardis tra la fenestro kaj streche pensis. La situacio de la financa direktoro estis tre malfacila. Necesis tuj, senprokraste trovi ordinaran eksplikon pri fenomenoj eksterordinaraj.

Kuntirinte la palpebrojn, la financa direktoro imagis Stechjon en noktochemizo, senshuan, grimpi hodiau matene, nelonge antau la dek unua kaj duono, en ian sekretan superrapidan avion, kaj poste, tiun saman shtrumpetvestitan Stechjon, ankau je la dek unua tridek, stari sur la aerodromo de Jalto ... groteska ideo!

Chu estas certe, ke ghuste Stechjo telefonis al li el sia loghejo? Jes, certe, parolis Stechjo! Ja pri ties vocho li ne povis erari! Cetere, ech se ne Stechjo parolis hodiau, ja ne pli frue ol fine de la hieraua tago Stechjo estis veninta en chi tiun kabineton kun sia idiota kontrakto kaj chi tie incitadis la financan direktoron per sia frivolo. Kiel do li povis forveturi au forflugi nenion dirinte en la teatro? Kaj ech se li estus forfluginta hierau vespere, ech tiam li ne venus tien antau la hodiaua tagmezo. Chu?

- Kiom da kilometroj estas ghis Jalto? - demandis Rimskij.

Varenuha chesigis sian navedadon kaj kriis:

- Pensite! Jam mi pensis pri tio! Ghis Sebastopolo per fervojo estas proksimume mil kvincent kilometroj. Ghis Jalto aldonu ankorau okdek. Per aero, kompreneble, iom malpli.

Hm ... Jes ... Sekve, pri la fervojo ne temu. Sed kio do restas? Chas'avio? Sed kiu kaj en kian avion enlasos Stechjon sen shuoj? Por kiu celo? Chu li demetis siajn botojn veninte en Jalton? La sama demando: Por kiu celo? Cetere, ech botvestitan neniu lin enlasus en chas'avion! Cetere ankau chas'avio ne estas solvo. Ja estas skribite, ke li venis la miliciejon je la dek unua kaj duono, mi, el Moskvo li ankorau telefonis je ... sekundon ... chi tiam antau la okuloj de Rimskij aperis la ciferplato de lia horlogho ... Li rememoris, kie estis la montriloj. Terure! Tio okazis je la dek unua dudek. Do, kio okazis? Oni supozu, ke tuj post la telefonado Stechjo impetis al la aerodromo, ghin atingis, ni diru, post kvin minutoj - kio, cetere, ankau estas malebla - do rezultas, ke la avio, tuj ekfluginte, dum kvin minutoj faris pli ol mil kilometrojn, chu? Sekve, dum unu horo ghi faras pli ol dek du mil kilometrojn!! Tio estas malebla, do li ne estas en Jalto.

Kio restas? Chu hipnotismo? Ne estas en la mondo tia hipnotismo, kiu jhetus homon je mil kilometroj for! Sekve, Stechjo halucinighas, ke li estas en Jalto! Bone, li halucinighu, sed chu ankau la kriminala milicio de Jalto halucinighas?! Nu ne, pardonon, tio estas absurdajho!.. Sed ili telegrafas ja de tie!

La vizagho de la financa direktoro aspektis vere timige. De ekstere la anso de la pordo estis turnata kaj skuata, oni audis la kurierinon despere krii che la pordo:

- Ne! Malpermesite! Unue min murdu! Kunsido!

Rimskij, kiom li povis, reakiris la memregadon, prenis la audparolilon kaj en ghin diris:

- Donu superurghan interparolon kun Jalto.

«Sprite!» mense ekkriis Varenuhha.

Sed la interparolo kun Jalto ne okazis. Rimskij remetis la audilon kaj diris:

- Kvazau speciale, la lineo difektighis.

Shajnis, ke la paneo lin ial tre impresis, ech seriozigis. Post kelka pripensado li per unu mano reprenis la audilon kaj per la alia komencis skribi la telefonatan mesaghon:

- Akceptu superfulmon. Varieteo. Jes. Jalto. Kriminala milicio. Jes. «Hodiau chirkau 11h30 Latronov Moskve al mi telefonis stop Poste oficejon ne venis kaj telefone ne troveblas stop Skribmanieron mi konfirmas stop Zorgos observigi artiston. Financdirektoro Rimskij».

«Tre sprite!» pensis Varenuhha, sed antau ol li finis la penson, alia vorto ghin eklipsis en lia menso: "Stultajho! Li ne povas esti en Jalto!»

Dume Rimskij jen kion faris: li zorge kolektis en unu stakon chiujn ricevitajn telegramojn kaj la kopion de la sia, shovis la stakon en koverton, ghin glufermis, surskribis kelkajn vortojn kaj enmanigis la koverton al Varenuhha, dirante:

- Tuj, Ivano Saveljich, mem portu tion. Malimpliki tion estas ilia afero.

«Jen kio estas vere sprita!» pensis Varenuhha kaj metis la koverton en sian tekon. Poste li lastashance diskis la telefonnumeron de Stechjo kaj iom auskultinte li ghoje kaj signifoplene ekgrimacis kaj ekpalpebmmadis. Rimskij etendis la kolon.

- Chu mi povas paroli al artisto Voland? - miele demandis Varenuhha.

- La sinjoro estas okupita, - kapravoche respondis la audilo, - sed kiu parolas?

- La administristo de Varieteo, Varenulia.

- Chu Ivano Saveljich? - ekjubilis la audilo, - terure mi ghojas audi vian vochon! Kiel vi fartas?

- Merci, - tre surprizite respondis Varenuhha, - kiu estas che la aparato?

- Lia helpanto, lia helpanto kaj interpretisto Kerubjev, - chirpis la audilo, - tute preta vin servi, karega Ivano Saveljich! Disponu pri mi lau via bontrovo. Do?

- Pardonu, chu Stefano Bogdanovich nun ne estas hejme?

- Ho ve, for! For! - kriis la audilo. - Li forveturis.

- Kaj kien?

- Ekster la urbon, promenveturi en automobilo.

- K.. .kiel? Pro.. .promenveturi? Kaj kiam li revenos?

- Nu, «Mi iom spiru», li diris, «freshan aeron kaj poste mi revenos!»

- Bone ... - konsternite diris Varenuha, - merci. Bonvolu diri al monsieur Voland, ke lia elpasho estos hodiau en la tria parto.

- Certe. Nepre. Sendube. Urghe. Chiel. Promesite, - tiktakis la audilo.

- Chion bonan, - diris Varenulia mirante.

- Bonvole akceptu, - plu parolis la aparato, - miajn plej korajn, plej varmajn salutojn kaj bondezirojn! Sukcesojn! Bonshancon. Plenan felichon. Chion!

- Nu certe! Ghuste kiel mi diris! - ekscitite ekkriis la administristo. - Temas pri nenia Jalto, li simple promenveturas ekster la urbo!

- Se estas tiel, - palighante pro kolero diris la financa direktoro, - tiam vere temas pri senprecedenca porkajho!

Je tiu momento la administristo saltetis kaj kriis tiel, ke Rimskij ekskuighis:

- Mi scias! Mi rememoris! En Pushkino oni aranghis tataran restoracion «Jalto»! Chio klaras! Li tien veturis, drinkis, kaj nun de tie telegrafas!

- Nu, tio estas troajho, - respondis Rimskij. Lia vango tikis, en liaj okuloj brulis vera, peza malicego. - Kare kostos al li tiu promenveturo, - chi tiam li stumble haltis kaj hezite aldonis: - Tamen ... la milicio - ?

- Mistifiko! Liaj propraj blagoj, - interrompis la ekscitighema administristo, kaj demandis: - Do, chu mi portu la koverton?

- Nepre, - respondis Rimskij.

Kaj ankoraufoje malfermighis la pordo: denove shi venis ... «Shi!» ial angore pensis Rimskij. Kaj ambau viroj ekstaris renkonte al la leterportistino.

Chi foje la telegramo tekstis:

Dankas konfirmon Urghe al mi miliciejen kvincent Morgau flugos Moskven. Latronov.

- Li frenezighis ... - diris Varenuhha per malforta vocho.

Rimskij tintis per la shlosilo, prenis monon el la kiraskesto, denombris kvincent rublojn, sonorigis, enmanigis la monon al la kuriero kaj sendis lin al la telegrafejo.

- Pardonu, Gregoro Danilovich, - murmuris Varenuhha ne kredante al siaj okuloj, - shajnas al mi, ke vane vi sendas la monon.

- Ghi bon'orde revenos, - diris Rimskij mallaute, - sed por li tiu pikniketo havos nebagatelajn sekvojn. - Almontrante la tekon de Varenuha, la financa direktoro aldonis: - Veturu, Ivano Saveljich, ne pcrdu tempon.

Kaj Varenulia kun sia teko rapidis el la kabineto.

Li malsuprighis al la ter'etagho, vidis la longegan atendovicon antau la kaso, ricevis de la kasistino la informon, ke probable dum unu horo chio disvendighos, char de kiam aperis la kromafisho la publiko venas torente, ordonis al shi reteni tridek el la plej bonaj lokoj en loghioj kaj en la partero, pafighinte el la kasejo li sen halti malembarasis sin je la teduloj chasantaj senpagan enirbileton kaj glitis en sian chambreton por preni sian kaskedon. Je tiu momento ektintis la tclefono.

- Jes! - kriis Varenuha.

- Chu Ivano Saveljich? - demandis la audilo per abomena nazsona vocho.

- Li ne estas en la teatro! - komencis la administristo, sed la audilo tuj lin interrompis:

- Ne stultumu, Ivano Saveljich, kaj auskultu. La telegramojn nenien portu kaj al neniu ilin montru.

- Kiu tie parolas? - blekegis Varenuhha, - chesu, civitano, tiujn shercojn! Oni tuj vin malkashos! Diru vian telefonnumeron!

- Varenuha, - diris la abomena vocho, - chu vi komprenas la rusan? Nenien portu la telegramojn.

- Do vi persistas! - furiozis la administristo, - nu, vin gardu! Vi pagos pro tio, - li kriis ankorau unu minacon kaj eksilentis, char li sentis maleston de la auskultanto cn la audilo.

Chi tiam en la malvasta oficejo iel rapide krepuskighis. Varenuha impetis eksteren, jhetfermis la pordon kaj per la flanka elirejo rapidis en la somerghardenon.

La administristo estis ekscitita kaj plena je energio. Post la insolenta telefonajho li estis jam certa, ke huligana bando aranghas fi-shercojn, kaj ke tiuj fi-shercoj senpere rilatas la malaperon de Latronov. La deziro senmaskigi la malbonfarulojn bolis en lia animo, kaj - stranga afero - en li naskighis la antausento pri io agrabla. Tiel estas, kiam oni strebas ighi la centro de la ghenerala atento, kiam oni portas sensaciajhon.

En la ghardeno la vento ekblovis al la administristo en la vizaghon kaj vershis sablon en liajn okulojn, kvazau barante al li la vojon, kvazau avertante. En la supra etagho knalis fenestro kaj malmulte mankis, ke ghiaj vitroj falu en rompopecoj, tra la pintoj de la aceroj kaj de la tilioj pasis alarma susuro. Malhelighis kaj friskighis. La administristo frotis la okulojn kaj vidis flavventran nubegon fulmotondran malalte rampi super Moskvo. De fore audighis densa grumblego.

Malgrau la urgho Varenulia ne povis rezisti la ideon forflankighi por unu sekundo al la somera necesejo por preterpase kontroli, chu la elektristo metis dratreton chirkau la lampon.

Kurinte preter la pafejo Varenuha profundighis en la densan siringo-arbedaron meze de kiu staris la blueta neceseja konstruajho. La elektristo montris sin fidinda homo, la subtegmentan lampon en la vira parto jam protektis dratreto, tamen la administriston chagrenis tio, ke ech malgrau la krepusko de la venanta fulmotondro sur la muroj vidighis freshaj skribajhoj faritaj per karbo kaj krajono.

Kiel do nomi tiujn ..! - komencis la administristo, sed subite li audis pepvochon malantaue miaui:

- Chu Ivano Saveljich?

Varenuha ekskuighis, sin turnis malantauen kaj vidis nealtan dikulon kies fizionomio shajnis al li tute kata.

- Jes, estas mi, - li respondis glacie.

- Tre, treege agrable, - ronronis la katsimila dikulo, kaj subite li larghasvinge frapis la administriston sur la orelon tiel, ke la kaskedo forflugis de ties kapo kaj senspure malaperis en la neceseja truo.

Pro la frapo de la dikulo la tutan necesejon por unu momento inundis flagra lumo, kaj en la chielo ghin ehis tondrobato. Sekvis ankorau unu ekbrilo, kaj antau Varenulia aperis dua figuro - malalta sed atlete larghashultra individuo, fajre rufa, kun albugo en unu okulo kaj ponarda kojnodento en la busho. Tiu dua, evidente maldekstrulo, batis la administriston sur la alian orelon. La chielo refoje ehhis per knalo kaj sur la lignan togmenton de la necesejo ektorentis pluvego.

- Kion vi, kama... - konsternite balbutis la administristo, rimarkis, ke la vorto kamaradoj neniel konvenas al banditoj atakantaj homon en publika necesejo, stertoris: - civita... - sentis, ke ankau tiun titolon ili ne indas, kaj ricevis trian teruran baton, sen rimarki de kiu el la du, tian ke la sango shprucis el lia nazo sur la bluzon.

- Kion vi havas en la teko, vi, parazito? - tranchvoche kriis la katsimila, - la telegramojn, chu? Chu oni avertis vin per telefono, ke vi nenien ilin portu? Chu oni vin avertis, mi vin demandas?

- .. .ni ver... oni aver.. .tis, - sufokighante respondis la administristo.

- Kaj tamen vi tien kuris! Lasu la tekon, vipuro! - kriis la dua per tiu sama nazsona vocho, kiu parolis en la telefono, kaj elshiris la tekon el la tremantaj manoj de Varenuhha.

Ili kaptis la administriston je la shultroj, trenis lin el la ghardeno kaj ekrapidis kun li lau la strato Sadovaja. La fulmotondro furiozis je sia plena forto, la akvo mughis kaj frakasighis falante en la kloakajn aperturojn, chio bobelis, chie shvelis ondoj, de la tegmentoj la akvo supervershighis preter la defluiloj, el sub la pordegoj shprucis shaumaj torentoj. Chio viva forlavighis de Sadovaja, kaj neniu povis savi Varenuhan. Saltante en la malklaraj riveroj, prilumate de la fulmoj, la banditoj en unu sekundo trenis la duonvivan administriston ghis la domo 302-bis kaj enflugis kun li sub ghian arkon, kie rifughis du nudpiedaj virinoj, tenantaj en la manoj siajn shuojn kaj shtrumpojn. Poste la malbonfaruloj impetis en la sesan enirejon, kaj levinte la preskau frenezighintan administriston en la kvinan etaghon ili lin jhetis sur la plankon en la bone de li konata duonluma antauchambro de la loghejo de Stechjo Latronov.

Chi tiam ambau banditoj malaperis anstatauite de absolute nuda fraulino, rufa kaj kun fosforeske brilantaj okuloj.

Varenuhha komprenis, ke chi tio estas la plej terura en la tuta afero kaj ekgheminte li gluighis al la muro, La fraulino venis tute proksimen al la administristo kaj metis siajn manojn sur liajn shultrojn. La haroj starighis sur lia kapo, char ech tra la malvarma, je akvo sorbigita bluzo li sentis, ke tiuj du manoj estas ankorau pli malvarmaj, ke ili estas glacie malvarmaj.

- Lasu min doni al vi unu kison, - tenere diris la fraulino, kaj Varenuhha vidis shiajn lumantajn okulojn tuj antau la siaj. Tiam li svenis kaj la kison ne perceptis.

Глава 10. Вести из Ялты

     В то время, как случилось несчастье с Никанором Ивановичем, недалеко от
дома N 302-бис, на той же Садовой, в кабинете финансового  директора Варьете
Римского находились двое: сам Римский и администратор Варьете Варенуха.
     Большой кабинет на втором этаже театра двумя окнами выходил на Садовую,
а одним, как раз за спиною  финдиректора, сидевшего за  письменным столом, в
летний  сад  Варьете, где помещались прохладительные буфеты, тир и  открытая
эстрада. Убранство кабинета, помимо письменного стола,  заключалось в  пачке
старых афиш,  висевших на стене,  маленьком столике с графином воды, четырех
креслах и  в  подставке в углу,  на которой  стоял запыленный  давний  макет
какого-то  обозрения.  Ну, само  собой  разумеется, что, кроме того,  была в
кабинете небольших  размеров потасканная,  облупленная несгораемая касса, по
левую руку Римского, рядом с письменным столом.
     Сидящий за столом Римский с самого утра находился в дурном расположении
духа,  а  Варенуха,  в  противоположность ему, был  очень  оживлен и  как-то
особенно беспокойно деятелен. Между тем выхода его энергии не было.
     Варенуха прятался сейчас в кабинете у финдиректора от контрамарочников,
которые отравляли  ему  жизнь,  в особенности в  дни  перемены  программы. А
сегодня как раз и был такой день.
     Лишь только начинал звенеть телефон, Варенуха брал трубку и лгал в нее:
     -- Кого? Варенуху? Его нету. Вышел из театра.
     -- Позвони  ты,  пожалуйста, Лиходееву еще раз,  -- раздраженно  сказал
Римский.
     -- Да нету его дома. Я уже Карпова посылал. Никого нету в квартире.
     -- Черт знает что такое, -- шипел Римский, щелкая на счетной машинке.
     Дверь  открылась,  и  капельдинер  втащил   толстую  пачку  только  что
напечатанных  дополнительных  афиш.  На  зеленых  листах  крупными  красными
буквами было написано:

     Сегодня и ежедневно в театре Варьете
     сверх программы:
     Профессор Воланд
     Сеансы черной магии с полным ее разоблачением

     Варенуха, отойдя от афиши, наброшенной им на  макет, полюбовался на нее
и приказал капельдинеру немедленно пустить все экземпляры в расклейку.
     -- Хорошо, броско, -- заметил Варенуха по уходе капельдинера.
     --  А мне до крайности  не нравится вся эта затея, -- злобно поглядывая
на афишу сквозь роговые очки, ворчал Римский,  -- и вообще  я удивляюсь, как
ему разрешили это поставить!
     --  Нет,  Григорий Данилович, не скажи, это очень тонкий  шаг. Тут  вся
соль в разоблачении.
     --  Не  знаю,  не  знаю, никакой  тут соли нет,  и всегда  он придумает
что-нибудь такое! Хоть бы показал этого мага. Ты-то его видел? Откуда он его
выкопал, черт его знает!
     Выяснилось, что Варенуха, так же как и Римский,  не  видел  мага. Вчера
Степа ("как  сумасшедший", по выражению Римского) прибежал к  финдиректору с
написанным уже  черновиком  договора,  тут  же велел его переписать и выдать
деньги. И маг этот смылся, и никто его не видел, кроме самого Степы.
     Римский вынул часы, увидел, что они показывают уже пять минут третьего,
и  совершенно  остервенился.  В  самом  деле!  Лиходеев  звонил  примерно  в
одиннадцать часов, сказал, что придет примерно через полчаса, и не только не
пришел, но и из квартиры исчез!
     -- У  меня же  дело  стоит! -- уже  рычал Римский, тыча пальцем в груду
неподписанных бумаг.
     -- Уж  не попал ли он, как Берлиоз,  под  трамвай? -- говорил Варенуха,
держа у уха трубку, в которой слышались густые, продолжительные и совершенно
безнадежные сигналы.
     -- А хорошо было бы... -- чуть слышно сквозь зубы сказал Римский.
     В  этот  самый  момент  в  кабинет  вошла женщина в форменной куртке, в
фуражке,  в черной юбке и  в тапочках. Из маленькой сумки на  поясе  женщина
вынула беленький квадратик и тетрадь и спросила:
     -- Где тут Варенуха? Сверхмолния вам. Распишитесь.
     Варенуха  чиркнул какую-то закорючку в тетради у женщины, и лишь только
дверь за той захлопнулась, вскрыл квадратик.
     Прочитав телеграмму, он поморгал глазами и передал квадратик Римскому.
     В  телеграмме было напечатано  следующее: "Ялты  Москву Варьете сегодня
половину двенадцатого угрозыск явился шатен  ночной сорочке брюках без сапог
психический  назвался  Лиходеевым  директором Варьете  молнируйте  Ялтинский
розыск где директор Лиходеев".
     -- Здравствуйте, я  ваша тетя! -- воскликнул Римский  и добавил: -- Еще
сюрприз!
     -- Лжедмитрий,  -- сказал Варенуха и заговорил  в трубку  телефона:  --
Телеграф?  Счет  Варьете.  Примите   сверхмолнию...   Вы  слушаете?   "Ялта,
угрозыск... Лиходеев Москве финдиректор Римский"...
     Независимо от сообщения о Ялтинском самозванце, Варенуха опять принялся
по телефону разыскивать  Степу где попало и, натурально, нигде его не нашел.
Как раз тогда, когда  Варенуха, держа в руках трубку, раздумывал о том, куда
бы ему еще позвонить, вошла та самая женщина,  что принесла и первую молнию,
и вручила  Варенухе новый конвертик. Торопливо вскрыв его, Варенуха прочитал
напечатанное и свистнул.
     -- Что еще? -- нервно дернувшись, спросил Римский.
     Варенуха молча подал ему, телеграмму и финдиректор увидел  в ней слова:
"Умоляю  верить   брошен  Ялту   гипнозом   Воланда   молнируйте   угрозыску
подтверждение личности Лиходеев".
     Римский   и   Варенуха,   касаясь  друг  друга  головами,  перечитывали
телеграмму, а перечитав, молча уставились друг на друга.
     --  Граждане! -- вдруг рассердилась женщина, -- расписывайтесь, а потом
уж будете молчать сколько угодно! Я ведь молнии разношу.
     Варенуха, не спуская глаз с телеграммы, криво расчеркнулся в тетради, и
женщина исчезла.
     --  Ты же  с ним в начале двенадцатого разговаривал  по телефону? --  в
полном недоумении заговорил администратор.
     --  Да   смешно   говорить!  --   пронзительно  закричал  Римский,   --
разговаривал или не разговаривал,  а  не может он  быть сейчас  в  Ялте! Это
смешно!
     -- Он пьян... -- сказал Варенуха.
     -- Кто пьян? -- спросил Римский, и опять оба уставились друг на друга.
     Что телеграфировал из Ялты какой-то самозванец или сумасшедший,  в этом
сомнений не  было; но вот что было странно: откуда же Ялтинский мистификатор
знает Воланда,  только вчера приехавшего  в Москву? Откуда  он знает о связи
между Лиходеевым и Воландом?
     -- "Гипнозом..." -- повторял Варенуха слово из телеграммы, -- откуда же
ему известно о Воланде?  -- он поморгал глазами и вдруг вскричал решительно:
-- Да нет, чепуха, чепуха, чепуха!
     --  Где  он  остановился,  этот Воланд,  черт  его  возьми?  -- спросил
Римский.
     Варенуха  немедленно  соединился  с  интуристским  бюро  и,  к  полному
удивлению Римского, сообщил,  что Воланд остановился в  квартире  Лиходеева.
Набрав после этого номер Лиходеевской квартиры, Варенуха  долго слушал,  как
густо  гудит  в трубке.  Среди  этих  гудков  откуда-то издалека  послышался
тяжкий,  мрачный  голос, пропевший: "...скалы,  мой приют..." --  и Варенуха
решил, что в телефонную сеть откуда-то прорвался голос из радиотеатра.
     --  Не отвечает квартира, -- сказал Варенуха, кладя трубку на рычаг, --
попробовать разве позвонить еще...
     Он не договорил. В дверях появилась все та же женщина, и оба, и Римский
и Варенуха,  поднялись  ей  навстречу, а она вынула из сумки уже не белый, а
какой-то темный листок.
     --  Это  уже  становится  интересно,  -- процедил сквозь зубы Варенуха,
провожая взглядом поспешно уходящую женщину. Первый листком овладел Римский.
     На  темном  фоне  фотографической  бумаги  отчетливо выделялись  черные
писаные строки:
     "Доказательство   мой  почерк  моя  подпись   молнируйте  подтверждение
установите секретное наблюдение Воландом Лиходеев".
     За  двадцать  лет своей деятельности в  театрах Варенуха  видал  всякие
виды, но тут он почувствовал, что  ум его  застилается как бы  пеленою, и он
ничего  не сумел  произнести, кроме житейской  и  притом  совершенно нелепой
фразы:
     -- Этого не может быть!
     Римский же поступил не так. Он поднялся,  открыл дверь,  рявкнул  в нее
курьерше, сидящей на табуретке:
     -- Никого, кроме почтальонов, не впускать! -- и запер кабинет на ключ.
     Затем  он  достал  из письменного стола кипу бумаг  и  начал  тщательно
сличать жирные,  с наклоном влево, буквы в фотограмме  с  буквами в Степиных
резолюциях и в его  же  подписях, снабженных  винтовой закорючкой. Варенуха,
навалившись на стол, жарко дышал в щеку Римского.
     -- Это  его почерк, -- наконец  твердо  сказал финдиректор, а  Варенуха
отозвался, как эхо:
     -- Его.
     Вглядевшись  в   лицо  Римского,  администратор   подивился   перемене,
происшедшей  в этом  лице. И без того худой  финдиректор как будто еще более
похудел и даже постарел, а глаза его в  роговой оправе утратили свою обычную
колючесть, и появилась в них не только тревога, но даже как будто печаль.
     Варенуха  проделал все,  что  полагается  человеку  в  минуты  великого
изумления. Он и по кабинету пробежался, и дважды вздымал руки, как распятый,
и выпил целый стакан желтоватой воды из графина, и восклицал:
     -- Не понимаю! Не по-ни-ма-ю!
     Римский  же  смотрел в  окно  и напряженно о  чем-то  думал.  Положение
финдиректора  было  очень  затруднительно. Требовалось тут  же, не  сходя  с
места, изобрести обыкновенные объяснения явлений необыкновенных.
     Прищурившись, финдиректор представил себе Степу  в ночной сорочке и без
сапог  влезающим сегодня  около половины  двенадцатого в какой-то невиданный
сверхбыстроходный  самолет,  а  затем  его же,  Степу,  и  тоже  в  половине
двенадцатого, стоящим в носках на аэродроме в Ялте... черт знает что такое!
     Может быть, не  Степа сегодня говорил с ним  по телефону из собственной
своей квартиры? Нет, это говорил Степа! Ему ли не знать Степиного голоса! Да
если бы  сегодня и не Степа говорил, то ведь не далее чем вчера,  под вечер,
Степа  из  своего  кабинета  явился  в этот самый кабинет  с  этим  дурацким
договором и раздражал финдиректора своим легкомыслием. Как это он мог уехать
или улететь, ничего не сказав в театре? Да если бы и улетел вчера вечером, к
полудню сегодняшнего дня не долетел бы. Или долетел бы?
     -- Сколько километров до Ялты? -- спросил Римский.
     Варенуха прекратил свою беготню и заорал:
     -- Думал! Уже думал! До Севастополя по железной дороге  около  полутора
тысяч километров.  Да до  Ялты  накинь  еще  восемьдесят  километров.  Но по
воздуху, конечно, меньше.
     Гм... Да...  Ни о каких поездах  не может  быть и разговора. Но  что же
тогда? Истребитель? Кто и в какой истребитель пустит Степу без сапог? Зачем?
Может  быть, он снял  сапоги, прилетев в Ялту?  То же самое:  зачем?  Да и в
сапогах  в истребитель его  не пустят! Да и истребитель тут ни при чем. Ведь
писано же, что явился в угрозыск в половине двенадцатого дня, а разговаривал
он по телефону в Москве... позвольте-ка... тут перед глазами Римского возник
циферблат его  часов...  Он припоминал,  где были стрелки.  Ужас! Это было в
двадцать минут двенадцатого. Так что же это  выходит? Если предположить, что
мгновенно после разговора Степа  кинулся на аэродром  и достиг его  за пять,
скажем, минут, что, между прочим,  тоже  немыслимо, то выходит, что самолет,
снявшись тут же, в пять минут покрыл более тысячи километров? Следовательно,
в час он покрывает более двенадцати тысяч километров!!! Этого не может быть,
а значит, его нет в Ялте.
     Что  же  остается?  Гипноз?  Никакого такого  гипноза,  чтобы  швырнуть
человека за тысячу километров, на свете нету! Стало быть, ему мерещится, что
он  в Ялте! Ему-то, может быть,  и мерещится,  а  Ялтинскому  угрозыску тоже
мерещится? Ну, нет, извините, этого не бывает!...  Но ведь телеграфируют они
оттуда?
     Лицо  финдиректора  было  буквально страшно. Ручку  двери снаружи в это
время крутили  и дергали,  и  слышно было, как курьерша за  дверями отчаянно
кричала:
     -- Нельзя! Не пущу! Хоть зарежьте!! Заседание!
     Римский, сколько мог, овладел собою, взял телефонную  трубку и сказал в
нее:
     -- Дайте сверхсрочный разговор с Ялтой.
     "Умно!" -- мысленно воскликнул Варенуха.
     Но разговор с Ялтой не состоялся. Римский положил трубку и сказал:
     -- Как назло, линия испортилась.
     Видно было, что  порча линии его почему-то особенно сильно расстроила и
даже заставила задуматься.  Подумав немного, он опять взялся за трубку одной
рукой, другой стал записывать то, что говорил в трубку:
     -- Примите сверхмолнию. Варьете. Да. Ялта. Угрозыск. Да. "Сегодня около
половины  двенадцатого Лиходеев  говорил мною телефону Москве, точка.  После
этого на службу не  явился и разыскать его телефонам не можем, точка. Почерк
подтверждаю, точка. Меры наблюдения указанным артистом принимаю. Финдиректор
Римский".
     "Очень  умно!"  -- подумал Варенуха, но не успел подумать как  следует,
как в голове у него пронеслось слово: "Глупо! Не может быть он в Ялте!"

     Римский  же  тем  временем  сделал   следующее:  аккуратно  сложил  все
полученные телеграммы  и  копию  со  своей в пачку, пачку  вложил в конверт,
заклеил его, надписал на нем несколько слов и вручил его Варенухе, говоря.
     -- Сейчас же, Иван Савельевич, лично отвези. Пусть там разбирают.
     "А вот это действительно умно!" -- подумал Варенуха и спрятал конверт в
свой портфель.  Затем он еще раз на всякий случай навертел на телефоне номер
Степиной  квартиры,  прислушался  и   радостно   и   таинственно  замигал  и
загримасничал. Римский вытянул шею.
     -- Артиста Воланда можно попросить? -- сладко спросил Варенуха.

     -- Они  заняты,  -- ответила  трубка  дребезжащим  голосом,  --  а  кто
спрашивает?
     -- Администратор Варьете Варенуха.
     --  Иван  Васильевич?  --  радостно  вскричала  трубка,  -- страшно рад
слышать ваш голос! Как ваше здоровье?
     -- Мерси, -- изумленно ответил Варенуха, -- а с кем я говорю?
     -- Помощник, помощник его и переводчик Коровьев, -- трещала трубка,  --
весь к вашим услугам, милейший Иван Савельевич! Распоряжайтесь мной  как вам
будет угодно. Итак?
     -- Простите, что, Степана Богдановича Лиходеева сейчас нету дома?
     -- Увы, нету! Нету! -- кричала трубка, -- уехал.
     -- А куда?
     -- За город кататься на машине.
     -- К... как? Ка... кататься? А когда же он вернется?
     -- А сказал, подышу свежим воздухом и вернусь!
     --  Так...  --  растерянно  сказал Варенуха,  --  мерси.  Будьте  добры
передать месье Воланду, что выступление его сегодня в третьем отделении.
     --  Слушаю.  Как  же. Непременно.  Срочно.  Всеобязательно. Передам, --
отрывисто стукала трубка.
     -- Всего доброго, -- удивляясь, сказал Варенуха.
     -- Прошу принять, --  говорила трубка,  -- мои наилучшие, наигорячейшие
приветы и пожелания! Успехов! Удач! Полного счастья. Всего!
     -- Ну, конечно! Я же говорил! --  возбужденно кричал администратор,  --
никакая не Ялта, а он уехал за город!
     --  Ну, если это так, -- бледнея от злобы, заговорил финдиректор, -- то
уж это действительно свинство, которому нет названия!
     Тут администратор подпрыгнул и закричал так, что Римский вздрогнул:
     --  Вспомнил!  Вспомнил!  В Пушкино  открылась  чебуречная  "Ялта"! Все
понятно! Поехал туда, напился и теперь оттуда телеграфирует!
     -- Ну, уж это чересчур, -- дергаясь щекой, ответил Римский, и  в глазах
его  горела  настоящая  тяжелая злоба, -- ну что ж, дорого  ему эта прогулка
обойдется, -- тут он вдруг споткнулся и  нерешительно добавил: -- Но как же,
ведь угрозыск...
     --  Это  вздор!  Его  собственные  шуточки,   --  перебил  экспансивный
администратор и спросил: -- А пакет-то везти?
     -- Обязательно, -- ответил Римский.
     И опять  открылась дверь,  и  вошла  та самая... "Она!" -- почему-то  с
тоской подумал Римский. И оба встали навстречу почтальонше.
     На этот раз в телеграмме были слова:
     "Спасибо  подтверждение  срочно пятьсот  угрозыск  мне  завтра  вылетаю
Москву Лиходеев".
     -- Он с ума сошел... -- слабо сказал Варенуха.
     Римский же  позвенел ключом,  вынул  из ящика несгораемой кассы деньги,
отсчитал  пятьсот  рублей,  позвонил,  вручил курьеру деньги и послал его на
телеграф.
     -- Помилуй, Григорий  Данилович, -- не  веря  своим  глазам, проговорил
Варенуха, -- по-моему, ты зря деньги посылаешь.
     -- Они  придут обратно, -- отозвался Римский  тихо, -- а вот  он сильно
ответит за этот  пикничок, -- и добавил, указывая  на портфель  Варенухи: --
Поезжай, Иван Савельевич, не медли.
     И Варенуха с портфелем выбежал из кабинета.
     Он спустился  в нижний  этаж,  увидел  длиннейшую очередь возле  кассы,
узнал от кассирши, что та через час  ждет аншлага, потому что  публика прямо
валом  пошла,  лишь только  увидела  дополнительную  афишу,  велел  кассирше
загнуть и не  продавать тридцать лучших мест в ложах  и партере, выскочив из
кассы, тут же на ходу отбился от назойливых контрамарочников и нырнул в свой
кабинетик, чтобы захватить кепку. В это время затрещал телефон.
     -- Да! -- крикнул Варенуха.
     --  Иван  Савельевич?  --  осведомилась  трубка  препротивным  гнусавым
голосом.
     --  Его  нет в театре!  -- крикнул  было Варенуха, но трубка  сейчас же
перебила:
     -- Не  валяйте дурака,  Иван  Савельевич,  а  слушайте.  Телеграммы эти
никуда не носите и никому не показывайте.
     -- Кто это  говорит? -- взревел Варенуха, -- прекратите, гражданин, эти
штучки! Вас сейчас же обнаружат! Ваш номер?
     -- Варенуха, -- отозвался все тот  же гадкий  голос, -- ты русский язык
понимаешь? Не носи никуда телеграммы.
     -- А, так вы не унимаетесь?  -- закричал администратор в ярости, --  ну
смотрите же! Поплатитесь вы за это, -- он еще  прокричал какую-то угрозу, но
замолчал, потому что почувствовал, что в трубке его никто уже не слушает.
     Тут  в  кабинетике  как-то  быстро  стало  темнеть.  Варенуха  выбежал,
захлопнув за собою дверь и через боковой ход устремился в летний сад.
     Администратор был возбужден и полон энергии. После наглого звонка он не
сомневался  в том, что хулиганская шайка проделывает скверные шуточки  и что
эти  шуточки  связаны с исчезновением  Лиходеева. Желание изобличить злодеев
душила администратора, и, как это  ни странно, в нем зародилось предвкушение
чего-то  приятного.  Так  бывает,  когда  человек  стремится  стать  центром
внимания, принести куда-нибудь сенсационное сообщение.
     В  саду ветер дунул  в лицо  администратору и засыпал ему глаза песком,
как бы преграждая путь, как бы предостерегая. Хлопнула во втором этаже  рама
так,  что  чуть  не  вылетели  стекла,  в  вершинах  кленов  и лип  тревожно
прошумело, потемнело и посвежело. Администратор  протер глаза  и увидел, что
над Москвой низко ползет желтобрюхая грозовая туча. Вдали густо заворчало.
     Как ни  торопился Варенуха, неодолимое желание потянуло его забежать на
секунду в  летнюю уборную, чтобы на  ходу проверить, одел ли  монтер в сетку
лампу.
     Пробежав мимо  тира, Варенуха попал в густую  заросль сирени, в которой
стояло голубоватое здание  уборной.  Монтер  оказался аккуратным  человеком,
лампа под крышей в мужском отделении была уже обтянута металлической сеткой,
но огорчило администратора то, что даже в предгрозовом потемнении можно было
разобрать, что стены уже исписаны углем и карандашом.
     -- Ну, что же это за!... -- начал было администратор и вдруг услышал за
собою голос, мурлыкнувший:
     -- Это вы, Иван Савельевич?
     Варенуха  вздрогнул,  обернулся  и увидел за собою какого-то небольшого
толстяка, как показалось, с кошачьей физиономией.
     -- Ну я, -- неприязненно ответил Варенуха.
     --  Очень,  очень приятно, -- писклявым  голосом отозвался котообразный
толстяк  и вдруг,  развернувшись,  ударил  Варенуху  по уху  так,  что кепка
слетела с головы администратора и бесследно исчезла в отверстии сидения.
     От удара толстяка вся уборная осветилась на мгновение трепетным светом,
и  в  небе  отозвался  громовой  удар. Потом  еще  раз  сверкнуло,  и  перед
администратором  возник  второй  --  маленький, но  с атлетическими плечами,
рыжий, как огонь,  один  глаз с бельмом,  рот с клыком. Этот второй, будучи,
очевидно, левшой  съездил администратору  по другому уху. В ответ опять-таки
грохнуло в небе, и на деревянную крышу уборной обрушился ливень.
     -- Что вы, товари... -- прошептал ополоумевший администратор, сообразил
тут же,  что  слово  "товарищи" никак  не  подходит  к бандитам, напавшим на
человека  в общественной уборной, прохрипел: -- гражда...  -- смекнул, что и
это  название  они не заслуживают, и получил третий страшный удар неизвестно
от кого из двух, так что кровь из носу хлынула на толстовку.
     -- Что у тебя в портфеле, паразит? -- пронзительно прокричал похожий на
кота, -- телеграммы? А тебя предупредили по телефону, чтобы ты их  никуда не
носил? Предупреждали, я тебя спрашиваю?
     -- Предупрежди... дали... дили... -- задыхаясь ответил администратор.
     -- А ты все-таки побежал? Дай сюда портфель, гад! -- тем самым гнусавым
голосом, что был  слышен в  телефоне, крикнул второй  и  выдрал  портфель из
трясущихся рук Варенухи.
     И  оба  подхватили администратора  под руки, выволокли  его  из сада  и
понеслись с ним по Садовой. Гроза бушевала с полной силой, вода с грохотом и
воем низвергалась в канализационные  отверстия, всюду пузырилось, вздувались
волны, с крыш хлестало мимо труб,  из подворотен бежали  пенные  потоки. Все
живое  смылось с  Садовой, и спасти Ивана Савельевича было  некому. Прыгая в
мутных  реках  и  освещаясь  молниями,  бандиты  в  одну  секунду  доволокли
полуживого администратора до дома N 302-бис, влетели с ним в подворотню, где
к  стенке жались две босоногие женщины, свои туфли и чулки держащие в руках.
Затем кинулись в  шестой подъезд, и близкий  к безумию Варенуха был вознесен
на  пятый этаж и брошен на  пол в  хорошо знакомой  ему полутемной  передней
квартиры Степы Лиходеева.
     Тут  оба  разбойника   сгинули,  а  вместо  них  появилась  в  передней
совершенно нагая девица -- рыжая, с горящими фосфорическими глазами.
     Варенуха  понял, что  это-то  и  есть  самое  страшное  из  всего,  что
приключилось с ним, и, застонав, отпрянул к стене. А девица подошла вплотную
к  администратору  и положила  ладони рук  ему  на  плечи.  Волосы  Варенухи
поднялись  дыбом, потому что  даже сквозь холодную, пропитанную водой  ткань
толстовки он почувствовал, что  ладони  эти  еще  холоднее, что они  холодны
ледяным холодом.
     --  Дай-ка я тебя поцелую, -- нежно сказала девица,  и у самых его глаз
оказались сияющие глаза. Тогда Варенуха лишился чувств и поцелуя не ощутил.

<< >>