LINGVO DE KAMENTUBO

Blanka vintro. Neghoshtormoj
ofte siblas post la pord'.
Frida vent' eligas larmojn,
pinchas vangojn frostomord'.
Neghamasoj mure altaj
strabas domojn en siegh'.
Arboj en la blankaj paltoj
arke klinas sin sub negh'.
Akre grincas brila pado
dum pashado sub la pland',
kvazau disk' el kupra lado
suno sur la chielrand'.
Sed jam morgau vent' humida
vintran froston pelos for;
fughos for nebulo frida —
de
l' veter' shanghighis mor'.
Humidajhon mar' elspiras
sur montetojn de la negh'.
Akvogutojn al si tiras
trezorej' de
l' akvoregh'...
Negh' farighos diafana,
baldau bluos firmament',
kaj elmetos frostomano
pendglaciojn al tegment'.

Blanka vintro. Neghoshtormoj
ofte siblas post la pord'.
Frida vent' eligas larmojn,
pinchas vangojn frostomord'.

En tiu vintro falis nigra negho en Orienta Europo.

La elitpopolo venis.
La elitpopolo shatis nigron
-
nigran uniformon,
nigran feron,
nigran tombon.

En tiu vintro falis nigra ncgho en Orienta Europo.

Homoj chiam volis paroli
komunan lingvon.
En la shtonpavima Bjalistoko,
en Orienta Europo,
kreis Ludoviko Lazaro Zamenhof,
malgranda juda kuracisto
kaj granda idealisto,
tutmondan lingvon.
En Bjalistoko lingvaj baroj malhelpis
kiel chie en Orienta Europo —
iom da unu, iom da alia lingvo,
neniu komuna.
Tajloro Mendele nebule divenis,
ke muelist-helpanto Jan veshton mendas.
Masonisto Ivan ne komprenis taglaboriston Ionas,
tial ili interbatighis
kaj baraktis sur la sterka foirplaco
tute ebriaj.
Komizo Janka apude vagachis
kaj ilin incitis
en sia nekomprenebla lingvo,
ghis ambau lin ekbatis...

La Bjalistoka doktoro volis lingvon
ekde la blua krepusko de
l' blanka vintro
ghis la flame-brula sudo.
Ghi interpacigus chie la homojn,
ech en Orienta Europo...

Sed Orienta Europo
estis malproksime de la mond-potenculoj,
malproksime de la caro kaj dio —
tute apud la najbaro...

Najbaroj ne parolas komunan lingvon,
ghis ekdevigas malfelicho.
La malfelicho venis —
la elitpopolo.
Tankoj bruis sur la shtonoj, kaj tondris
marshtamburoj.
La elitpopolo shatis nigron
kaj "Ordnung"*.
Al chiuj sama sorto —
striitaj vestoj.
Al chiuj sama nacieco —
OST!**

La kaduka tajloro Mendele,
la nejuna muelist-helpanto Jan,
la barbhava masonisto Ivan,
la kurba taglaboristo Ionas
kaj la kalva komizo Janka
estis pelataj malantau pikdraton —
for la vestajhon!
Striita kostumo la ghusta
kun numero surbrusta.
Lernu nun komunan lingvon!

La elitpopolo
konstruis lau pedante netaj desegnajhoj
gaskamerojn
kaj gigantan kamentubon.
Komunan kamentubon
por chiuj.

Kamentubo ne sentas kompaton,
ghi estas shtona.
Obstino de najbaro?
Chesu!
Kunsento?
Chesu!
Amo?
Chesu!

En chio regu ordo!
Ludoviko Lazaro Zamenhof
estis juda idealisto
kaj naivulo!
La plej bona argumento ja restas fusiltubo
-
la elitpopolo ne eraras.
Hej, vi chiuj,
vi, kiuj estas OST!
Ek! inter nigrajn uniformojn,
al nigra kamentubo,
tie vi trovos lingvon komunan,
chiuj senescepte...
Chiuj!

Tiu ordono
ehhis super blankaj neghkampoj.
Meze de helo senfina —
nigraj uniformoj,
nigra fero,
nigra fumo.
Kaj la komuna lingvo de Orienta Europo
en komuna kamentubo...

En tiu vintro falis nigra negho,
grandaj flokoj pezaj kaj grasaj.
Kaj la vintro de Orienta Europo ree blankighis
nur tiam,
kiam, per nigra negho surshutita,
la elitpopolo estis pelita tien,
de kie oni ne revenos...

Bona doktoro Zamenhof
certe estis idealisto —
ja iom.
Mi,
Jaan, Janis kaj Ionas,
Jan, Janka kaj Janos,
Ivan kaj Ion,
parolas ja komunan lingvon,
sed ghi ne estas Esperanto.
Pardonu min, bona doktoro Zamenhof,
ne havis mi tempon por lerni Esperanton.
Mi devis gardostari
en chiuj marchoj, montaroj, arbaroj,
por ke ree blankighu la nigra vintro.
Kaj nun mi parolas de Finna golf' ghis turka limo
lingvon, kiun instruis al mi tiu kamentubo.

Ghi estas la lingvo de komuna sorto.
Lingvo de interfratigho.
Lingvo de neforgeso.

Ghi estu mia gepatra lingvo.


* Ordnung — ordo (germane). — Trad.
** Ost — oriento (germane). — Trad.

<< >>