5.14. ÔÐÀÃÌÅÍÒÛ ÏÎËÈÒÈ×ÅÑÊÎÉ, ÍÀÓ×ÍÎ-ÏÎÏÓËßÐÍÎÉ È ÕÓÄÎÆÅÑÒÂÅÍÍÎÉ ËÈÒÅÐÀÒÓÐÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ

 ýòîì ïàðàãðàôå - â êà÷åñòâå äîïîëíåíèÿ ê î÷åðêó îá ýñïåðàíòñêîé ëèòåðàòóðå - ïðåäñòàâëåíû ôðàãìåíòû îðèãèíàëüíîé è ïåðåâîäíîé ëèòåðàòóðû íà ýñïåðàíòî áåç ïåðåâîäà íà ðóññêèé ÿçûê. ×èòàòåëü ìîæåò âîñïîëüçîâàòüñÿ «Ýñïåðàíòî-ðóññêèì ñëîâàðåì» Å. À. Áîêàðåâà, âòîðîå èçäàíèå êîòîðîãî âûøëî â ñâåò â 1982 ã.

Ê. MARX, F. ENGELS
EL "LA KOMUNISTA MANIFESTO"

La historio de chiu gisnuna socio estas la historio de klasbataloj.

Liberulo kaj sklavo, patricio kaj plebano, barono kaj servutulo, korporacia majstro kaj helpanto, unuvorte - subpremanto kaj subpremato staris en konstanta antagonismo al si reciproke, kondukis seninterrompan jen kashitan, jen malkashan batalon, batalon, kiu finighis chiufoje per revolucia transformo de l' tuta socio ail per la komuna pereo de la batalantaj klasoj.

En la pli fruaj epokoj de l' historio ni trovas kompletan dismembrighon de la socio en diversajn statojn, diversspecan gradighon de la sociaj pozicioj. En la antikva Romo ni havas patriciojn, kavalirojn, plebanojn, sklavojn; en la mezepoko - feudalajn sinjorojn, vasalojn, korporaciajn majstrojn, helpantojn, servutulojn kaj ankorau al tio en preskau chiu el tiuj chi klasoj denove specialajn gradigojn.

La moderna burgha socio, elirinta el la pereo de l' socio feudala, ne forigis la klasajn antagonismojn. Ghi metis nur novajn klasojn, novajn kondichojn de l' subpremo, novajn formojn de l' batalo sur la lokon de la malnovaj.

Nia epoko, la epoko de la burgharo, distingighas tamen per tio, ke ghi la klasajn antagonismojn simpligis. La tuta socio disfendighas pli kaj pli en du grandajn malamikajn tendarojn, en du grandajn reciproke rekte kontraue starantajn klasojn: burgharo kaj proletaro.

(Informilo de CK SEU, 1928, N 1/2, p. 63)

V. I. LENIN
EL "SHTATO KAJ REVOLUCIO"

Shtato povas malaperi nur kiam la socio efektivigos regulon: chiu lau la kapabloj, al chiu lau la bezonoj, t. e. kiam homoj tiel kutimighos al plenumo de la bazaj reguloj de komunumo kaj kiam ilia laboro estos tiom produktiva, ke ili libervole laboros lau la kapabloj. «La malgranda horizonto de burgha rajto», deviganta kalkuli kun la senkompato de Shejlok, chu oni ne laboris duonhoron pli ol alia, chu ne ricevis pli malmulte da pago ol alia - tiu chi mallargha horizonto estos tiam trapasita. La distribuo de la produktajhoj ne postulos tiam, ke la socio normigu la kvanton de ricevotaj de chiu produktajhoj; chiu libere prenos «lau la bezonoj».

Tradukis K. Velkov

W. HUBE
EL "JAN AMOS KOMENSKY -PIONIRO DE INTERNACIA LINGVO"

Inter la sciencularo de la 17-a jarcento unu viro elstaras, ano de la malgranda chehha nacio, Jan Amos Komensky, en la latinigita formo nomita Comenius, la granda instruisto de nacioj, glora pedagogo kaj filozofo, kiu profetis la tempon, kiam la homaro profitos de universala helpa lingvo...

Jan Amos Komensky naskighis ... en jaro 1592 en Uhersky Brod - Moravio. La nomo «Komensky» havas jenan originon: la patro de J. A. Komensky, Martin Komensky, translokiginta el Komna al Uhersky Brod, kie Jan naskighis, estis nomata Komensky, char la loghantoj nomis novan najbaron lau la loko de la deveno. Ankorau estante tre junagha knabo, li perdis siajn gepatrojn kaj grandighis en nescienco, char liaj kuratoroj ne alte taksis sciencajn studojn. Hazarde en 1608 li alvenis al la studo de latina lingvo kaj akcelis nun, antaupushata de ega sciavido, sian pliklerighon. Fininte siajn latinajn studojn en Pferov, li iris al Herborn kaj studante en la tiea universitato, en li maturighis la ideo pri bohema vortaro kaj pri ghenerala priskribo de la mondo...

La sorto jhetis lin jen tien, jen tien... Li estis la sola viro de la jarcento, kiu tiel klare ekkonis la malperfektajhon en la antaua kaj samternpa eduk- kaj instrusistemo, montris en sia chefverko «Didaktiko», tio estas «arto de la arta instruado», al la tuta homaro, kiamaniere eduki la junularon al la noblaj moroj... kaj instrui al ghi utilajn sciojn...

Sed nia intereso estu direktata je la laboroj de Komensky koncerne artefaritan lingvon universalan...

La penadoj de Comenius celis al plibonigo de la mondo... El chi tiu fonto venis ankau lià penado pri artefarita lingvo universala, per kiu oni devus kulturadi la pansofion kaj disvastigadi lumon de sagho kaj civilizacio universala inter chiuj nacioj, ech plej malcivilizitaj, kaj tiel prepari kaj ebligi la repacigon kaj unuighon de homaro, la reformon de la mondo... De 1641 li jam meditas... pri nova ilo de la interkomprenigho, konstatante, ke «certe estas pli facile, ke chiuj lernu unu aferon, ol unu homo chion» [106, p. 6-8].

A. FERNANDEZ
EL "SENGHENAJ DIALOGOJ"

La evoluo de nia shtorme agitata epoko baldau ne plu permesos, ke mezkultura homo estu nescia pri la chefaj fortoj kaj impulsoj, kiuj profunde regas en la nature Fundamentaj prisciencaj demandoj ja tiel forte povas influi nian pensmanieron (sekve, nian konduton), ke ni ne rajtas ilin ignori - ili estas tro gravaj por resti izolitaj de ghenerala publiko.

Bedaurinde, por la ghenerala publiko chio sciencoza ofte elvokas senton de malshato kaj enuo... Tiun antipation de la publiko klopodas venki la sciencpopulariga literaturo. «Senghenaj dialogoj» estas plua provo en tiun direkton. Per fresha lingvajho ghi invitas la leganton gustumi la plej interesajn aspektojn de pluraj atingoj el fiziko, biologio... Gravito estas cheftemo de la unua dialogo.

UNUA DIALOGO

«...Terano estas respektinda scienculo... Regule lin vizitas liaj genevoj, Pensuto kaj Dubinja... Jen kion ili hodiau ekscias pri...

LA MISTERA GRAVITO

Terano. Envenu, envenu! Mi vidas lau viaj brunozaj vizaghoj, ke vi ghuis sunplenajn feriojn! Mi ech suspektas, ke vi estis en montara regiono...

Dubinja. Prave, Ochjo! Vi sendube konjektas tion el la eleganta irmaniero de mia frachjo, chu?

Terano. Ha...?!

Pensuto. Afabla fratineta aludo al falo, kiun mi faris de sur krutajho... Postrestis kontuzita piedo, same kiel pli da respekto por la tera gravito!

Terano. Nu, Pensuto, konsolighu: vi ja skue interkonatighis kun unu el la plej misteraj kaj senindulgaj naturfortoj. La gravito superregas nian vivon ekde nia naskigho. Ekde pratempoj la homo sentas sin gluita al la tera surfaco, kiel musho al siropo. Chu mirige, ke li chiam jhaluze okulumas al chielo, birdoj kaj nuboj?... Jen kial en mitoj kaj legendoj tiel abundas rakontoj pri komun-homa revo: eskapi la gravitan tiranecon!

Dubinja. Poezia balzamo por dolora piedo...

Terano. La nuntempo, malpli poeziema sed des pli praktika, abrupte shanceligis tiun tiranecon - ni ja sukcesis venki la teran graviton kaj modeste, kvankam decide, eniri la Kosmon». [100, p. 13, 14].

STOJAN DJOUDJEFF
LA GENEZO DE LA POPOLKANTOJ

Popolkantoj estas produktoj de arto sinkretisma: che ili ðîåzio, muziko kaj danco kunestas sur komuna bazo - la ritmo. En la folkloro ne ekzistas versajhoj (poemoj) sen melodio, poezio sen muziko. Chiuj versajhoj estas kantataj, ofte ankau dancataj. La recitative plenumataj tekstoj estas ankati speco de kantoj. En ili la muziko de la melodio kaj muziko de la parolo estas ghemelaj. Pli prave, la muziko de la melodio kreskas, shprucas spontane el la naturaj sonoj de la paroloj.

Oni povas konsideri la muzikon kiel specon de tria signalsistemo, konstruita sur la fundamento de la dua signalsistemo (la lingvo) kaj konsistanta el signaloj de la parolaj signaloj, ligitaj al la t. n. kondichitaj refleksoj.

En tiu chi rilato la belga komponisto Andre Modeste Gretry tushis la kernon de la problemo, difinante la karakteron de la tonarto: «La musique ne copie point les objets, mais la parole qui les decrit» - aserto, kiun ni povas traduki pli-malpli libere: «La muziko ne pentras («kopias») la objektojn mem (kiel la lingvo, la vorto ilin pentras, rim. de la tradukinto), sed la parolojn, kiuj ilin priskribas».

Efektive, la muziko estas speco de lingvo - «lingvo de la korî» - kiu havas sian gramatikon kaj sintakson, sian morfologion, etimologion, semantikon kaj stilistikon. Kiom ajn malsimila al la ordinara lingvo, tiu chi «triasignala lingvo» estas intime ligita al la duasignala kaj en multaj rilatoj dependas de ghi [138, p. 95].

Stojan Djoudjeff (Ghughev) - d-ro de filozofio el la Universitato de Parizo, chefo de la katedro kaj ordinara profesoro pri muzikteorio che la Shtata Akademio de Muziko en Sofio.

L. L. ZAMENHOF
LA ESPERO

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ghi al loko.
Ne al gravo sangon soifanta
ghi la homan tiras familion;
al la mond' eterne militanta
ghi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektighas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj,
sed dissaltos la obstinaj baroj
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neutrala lingva fundamento
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro ðàñà ne lacighos,
ghis la bela songo de l' homaro
por eterna ben' efektivighos.

L. L. ZAMENHOF
LA VOJO

Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraghe ni iras.
Simile al stelo en nokta chielo,
al ni la direkton ghi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
char klara kaj rekta kaj tre difinita
ghi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni pasho post pasho, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam lacighas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas,
ni semas kaj semas konstante.
«Ho, chesu!» mokante la homoj admonas,
«Ne chesu, ne chesu!» en kor' al ni sonas:
«Obstine antauen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos».

Se longa sekeco au ventoj subitaj
velkantajn foliojn deshiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freshan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ghin jam ne timigas la vento, nek staro,
obstine ghi pasas, provita, hardita,
al ñål' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni pasho post pasho, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

L. ZAMENHOF
PLUVO

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
Senchese, senfine, senhalte,
El chiel' al la ter', el chiel' al la ter'
Are gutoj frapighas resalte.
Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
Murmurado penetras mistera,
Mi revante auskultas, mi volus kompreni,
Kion diras la vocho aera.

Kvazau ia sopir' en la vocho kashighas
Kaj audighas en ghi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malghoja kaj ghoja,
En mi batas konfuze la korî.
Chu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
Rememore en mi revivighis,
Au mi revas pri l' sun', kiu baldau aperos,
Kvankam ghi en la nuboj kashighis?

Mi ne volas esplori la senton misteran,
Mi nur revas, mi ghuas, mi spiras;
Ion freshan mi sentas, la fresho min logas,
Al la fresho la koro min tiras.

KALMAN KALOCSAY
EL"EN AMARA HORO"

Nenio estas vi, nenio,
se, pri la senco sen konscio,
vi hurlas pri la «nova sento»!
Mi volus scii vin fermento,
potenca povo, fort' magia:
dormema «rondo familia». ...
Ke rifughante de la devoj,
nur gapas vi kun strabaj revoj
kaj alpreninte dignan pozon
kelkfoje jhetas vi almozon
sur la altaron de l' Afero:
chu tio estas do ofero?
...Oferoj nutras la aspirojn,
postulas chiu venk' - martirojn!
Ne kovru pale vian vangon,
neniu volas vian sangon,
sed donon, faron kaj fervoron
kaj koron, sed la tutan koron!

JULIO BAGHY
ESTAS MI ESPERANTISTO

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kusas ie sub tegmento
«Netushebla Fundamento».
Tushu ghin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
«Bonan tagon! Ghis revido!»
Ghi sufichas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas,
mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la busho Nova Sento.
Ghi sufichas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort' che tombo mia
staros «rondo familia»,
nekrologos jhurnalisto;
estis mi esperantisto.

EUGENO MIHALSKIJ
JAM SUPERFLUAS VORTOJ

Jam superfluas vortoj, - transiru ni al agoj,
posedu kuraghecon, obstinon, paciencon.
Sufichas jam revado kaj belaj dolchimagoj -
ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.

Ni forghu novan vivon sur firma nov-amboso
kaj shprucu ni fajregojn en la aer' mucida -
char vera viv' naskighi nur povas el hhaoso,
alie ni pereos pro nia stat' rigida...

Miljaroj jam forpasis en ðàñà evoluo -
kaj kion do ni havas en fina rezultato? -
Malchasto ghenerala, fiagoj, sangofluo,
kaj nia tuta vivo nur estas kazemato!

«Shtupar' de Evoluo» - ne estas nia savo,
char ghian lastan shtupon chu iam oni venas?!
Dum pac-evoluante ni restas nuraj sklavoj,
la Vivo, sucha Monstro, triumfas kaj katenas.

Ni devas nin pretigi al la operacio
kaj per sentrema mano distranchi la absceson
por tutforigi puson el korpo de l' socio
kaj de malsan' terura chesigi la progreson.

Ni rekomencu vivon sur shtonoj de ruino.
Ni templojn rekonstruos neniam pro tialo,
ke ili nur limigas flugcelon al Senfino,
kreante rigidajhojn el alta idealo.

Sufichas prostituo de vol', kuragha penso; -
ni devas plene ghui spiritan liberecon;
per penoj de klarvida kaj sanpotenca menso
ni kreos fine Amon kaj Veron kaj Belecon!

NIKOLAO HOHLOV
1905 (MOSKVO)

Mi memoras: fenestroj flamantaj
sub la suno subira sangadis,
kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj,
al la rugha liber' serenadis.

Iu forta la brakojn muskolajn
disetendis por fojo unua
kaj eljhetis malnovajn idolojn
el la templo per bato forskua,,,

Flirtis gaje skarlataj rubandoj,
oron semis la suno vespera,
kaj respondis al chies demandoj
juna vocho: libero, libero!...

Sed ekkrakis la pafoj - de kie? -
Ekbruegis eksplodoj tertremaj,
kaj kun fajfoj de l' kugloj, orgie,
chien flugis malbenoj kaj ghemoj.

Frenezighe la homoj sin jhetis
post la nichon, al strataj anguloj,
pushis en la tumulto, faletis
kun teruro en larghaj okuloj.

NIKOLAO HOHLOV
VINTRA FABELO

Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
kun tintila sonorad'
ni veturas - aventuras, la chevaloj fluge kuras
sub la stela miriad'.

En sereno de l' ebeno malaperas la fadeno
de la glata vintra voj' ..
Mia Nita - am' subita, de la frost' ebriigita
alpremighas en la ghoj'...

En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
de la sentoj en la kor'.
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
kun favoro de Amor'!

Hej, chevaloj, hufaj shtaloj, kiel rido de cimbaloj
por dancanta ciganin',
uraganu, akompanu, dolche tiklu, ghutiranu
per freneza takto nin!

Brila negho - vintra regho - chion tenas en siegho,
gaje chirpas en la knar',
la survoja vento ghoja en malklara gam' hoboja
vokas, logas al kampar'.

Unu suno - unu juno ... la unua febra kuno
kaj magia stelpoem' ...
Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita
chion kronas per alprem'!

M. LERMONTOV
NUBOJ

Nuboj chielaj, eternaj migrantoj,
super la step' via perla cheneto
flugas de l' Nordo al foraj Sud-landoj,
kiel mi mem - ekzilita poeto.
Kiu vin pelas antauen sen limo?
Chu hommalic' au kashita envio?
Fata decido? Au tre peza krimo?
Au de l' amikoj venen-kalumnio?
Ne. Ja por vi fremdas homaj suferoj,
mankas che vi la korshira pasio.
Chiam malvarmaj, eterne liberaj
Shvebas vi sen patroland', sen ekzilo.

Elrusigis A Korolevich

T. SHEVCHENKO
TESTAMENTO

Kiam chesos lasta spiro
en la brusto mia,
enterigu min en vasta
step' Ukrainia,
ke mi vidu kampojn, montojn -
tutan karan landon,
ke mi audu de l' krutajho
Dnipran hurl-mughadon.
Kiam bruaj Dnipraj ondoj
portos de l' kamparo
mavan sangon malamikan
al la blua maro,
tiam mi al dio iros,
forlasinte chion,
preghi pie... Sed ghis tio
mi ne konas dion.
Enterigu kaj levighu,
shiru katenerojn
kaj per sango malamika
shprucu la liberon.
Kaj en nova familio -
granda kaj libera -
ne forgesu rememori
min per vort' sincera.

Esperantigis A. Korolevich

<< >>