CHAPITRO XXII

"...Dum pli ol dek nefacilaj sed agorichaj jaroj SEJM mobilizis junajn fortojn, akiris simpation kaj subtenon de E-veteranoj, autoritatighis eksterlande. Kaj jen mi audas parolojn: Komitato de SEJM anoncos malfondon. Kaj tiel silente chesos funkcii SEJM!

Mi atentigas: lau !a Regularo malfondi SEJM-on rajtas nur la Konsiiantaro. Tio signifas, ke antau chio la Komitato devos prezenti al la Konsilantaro:
a) raporton pri ia lasta agadjaro;
b) raporton pri agado de SEJM ekde ghia fondigho;
c) raporton pri ebloj por junulara agado en la ekfunkcianta ASE.
d)Post tio la Konsilantaro vochdonu".

(Aktuale — 5— 197...)

"Esperantistoj agadis verve kaj sindone, konstatante kun miro, ke !a chirkauanta ilin homa medio ne admiras kaj ne subtenas ilian agadon. Jes ja, la kulpo estas grandparte nia. Char chiu aparta esperantisto, chiu klubo, ech SEJM entute, konsideris sia unua devo kaj tasko propagandon kaj disvastigon de esperanto. Sed ne tion bezonas la socio, la homoj, nin chirkauantaj, la superaj kaj ne superaj instancoj.

Esperantistoj opinias, ke ilia ideo estas nobla, revolucia, porsocia, mondosava... kaj agadas plejparte sekteme, propraronde, nur POR esperanto, ofte farante ech tiajn pashojn, kiujn neniu povas kompreni. Do, oni ne miru, ke ekzistas ghenerala kaj forta opinio, ke la esperantistoj estas homoj strangaj, nesociemaj, kaj forgesante la propralandan medion ili strebas havi kontaktojn kun eksterlando, veturadi tien, ricevadi "nepermesebian" literaturon k.t.p.

ASE estas kreata por fini tiun neregatan aventuremon, por ordigi la Esperanto-agadon sub la kontrolo kaj kun helpo de SSOD, komsomolo, profesiaj sindikatoj. La peresperanta laboro nature bezonas esperantistojn, kiuj povas naskighi nur dank'al poresperanta laboro.

La tasko de esperantistoj estas ne ignori ia kreatan Asocion, ech se ne chio plachas en ghi, sed aktive alighi kaj per sia loka kaj centra laboro... adaptighi al ia nova vestc kaj poiome adapti tiun vegfon a! ia bezorsoj de nia Sando. Nur tio povas naski fidon al nia agado!"

(Aktuale —6—197...)

Nokto venas. Finjulie en Jamburg ghi jam ne plu estas "blanka" — diafana, tauga por longaj promenoj. Ghi akiras densan krepuskon, decan por vera nokto. Che senpluva vetero ghi tamen restas varma, mola, amorveka. Estas jam forpasinta miela odoro de tiliaj floroj. Sed anstatauigis ghin ech pli tenta, ech pli forta, dolcha kaj ekscita aromo de eglanterioj.

Antau tri jaroj bela penso vizitis iun el la urbestraro. Vere belega penso, chu ne? — dividi trotuarojn disde shoseo per eglanteriaj arbustetoj. Kaj al nuna somero etendighis lau la stratoj de Jamburg pikaj, florantaj eglanteriaj muroj. Ekde finjulio dum plena monato ili donacas al la urbo la periodon de aromaj jamburgaj noktoj. La kultan periodon por jamburgaj geamantoj, la beatan tempon de Eroso, kiam korpo aspiras korpon por alpremi, por kunighi en amo. Kaj olda sendormulo, vaganta meznokte kun sia spanielo, chiupashe audus fluantajn tra malfermitaj fenestroj ghemetojn, murmurojn, pepadon inter kisoj kaj tenerajn amkonfesojn. Li audus chion chi, sed ve — jam malbone audas liaj oreloj. Do, chion audas nur la hundo — tamen, tio estas ghia hunda sekreto...

Kelkaj kuloj, iamaniere penetrintaj en la chambron malgrau gaza shirmilo, estas ekstermitaj. Neniu plu turmentas la knabeton; li kviete snufas en sia infana lito. Kaj en la apuda du lacaj geamantoj kunas sur bluo-blanko de litotuko.

- Mi konstante miras — vi estas suspektinde karesema. Kredeble, vi spertis amon de multaj virinoj_

- Ehh... avertis ja la antikva hinda filozofio: se vi ne plenumos la amdeziron de virino, via peko egalas tiun de murdisto.

- Jen kiel. Do, kiu el tiuj dezirantinoj estis la plej dolcha, konfesu!

- Mi neniam konfesos. Char vi ighos trofiera.

- Ahh, flatu-ulo!

- Chu vi scias, kion gekoj diris pri vi en tendaro?

- Kion?

- Ke mi devas vin dronigi. Char vi estas danghere bela.

- Ho! Mi jam timas vin.

- Ne timu, mi pripensis kaj decidis ne fari tion. Kondiche, ke vi naskos la knabinon. Same belan, kiel la panjo.

- Nu, kion fari... mi obeas kaj konsentas. La nomo — Marina Nikolajevna — bele sonas, chu ne?

<< >>