CHAPITRO X

Afanasij Matvejevich vundis la kolon kaj la dekstran vangon, forskrapante grizajn harstumpojn de sur la sulkoza vizagho. Certe, lampo en la banchambro estas krochita nekonvene, dekstre de spegulo, sed ne ghi estis la kauzo. Certe, razklingo estis fresha, akrega, sed ne ghi... Simple — ghis nun tremis la manoj post la hieraua saunado kun Udalov. Ehh, Aljoshka, senkora vi estas frukto, speciale drinkigas min, la oldulachon, chiam ghis porkida jelpado, — pensis li, gluante plastropecetojn sur la freshajn vundojn.

Li tute ne memoris, kiu kaj kiam venigis lin hejmen hierau. Vershajne, Arkasha — tio estis lia konstanta devo. Ljuba, la ekdemilita vivokunulino, tre malkontentis hodiau matene, hontigis, mokis la nenion memorantan kaj apenau ion komprenantan Afanasij Matvejevich. Dank'al dio, familio de la filo Konstantin ne venis hierau vespere, do vidis lian belstaton nur Ljuba. Jen — fidela, komprenema edzino! Mokis-mokis, sed du botelojn da biero tiris shi el fridujo por ke.li iom plibonigu sian humoron.

Tamen, punon li tutegale ricevis. La punlaboron. Hierau, dum li kushis senkonscia, telefonis Konstantin kaj petis, ke la avino au la avo tamen vizitu ian gepatran kunvenon pri la nepo. Char mem Konstantin kaj Annushka, lia edzino, jam antaue planis kinejon.

- Aha, malindulo! — kisis Ljuba kalvajheton en la kapmezo de Afanasij Matvejevich. — Hierau vi dibochis, chu? Do hodiau nur provu rifuzi. Al la sepa — en la lernejon, por gepatra kunveno.

- Mia bona, kia gepatra kunveno — geava! Sed kial do — somero surstrate! Lernejo ferias.

- Vidu, ke ne chiuj ferias. Kaj ne chiuj dibochas! Tiu lingvo-kurso, kiun nia nepo vizitas, baldau marshos turiste al Estonio. Vershajne, necesas solvi ion pri mono. Au pri mangho.

- Kiu kurso? Kia marsho? — penis kapti la avo, sed la damnita kapo ne emis akcepti ian ajn informon.

- Normala kurso. Lingvon lernas la infanoj. Shajnas, ke Esperanto — chu vi mem ne memoras, marasmulo grizhara? La nepo jam orelojn trazumis pri ghi!

- Esperanto... — balbutis Afanasij Matvejevich. — Esperanto... Pene, tre pene tiris li el la memoro la hierauan vesperon. Ion tie Aljoshka Udalov parolis. Ion tian pri Esperanto, jes. Ion malbonan... au nemalbonan. Ne, tamen ion malbonan.

- Nu bone, avinjo mia. Iros mi tien — ja iam devas mi ekscii, pri kio sin okupas nia amata achulo, — li finglutis bieron el jam dua botelo. Petokule boris Ljuban.

- Sufichas, sufichas! — refutis shi, kaj li ekshvebis al la laboro, en la sindikomon kun tute senpensa kaj nepensokapabla kapo.

Tamen, la tago pasis pace. Ech tri horojn li sukcesis tradormi en la ripozchambro malantau sia kabineto, gardata de Katenjka, la sekretariino. Kaj nun, preskau plene refreshighinta al la vespera tempo, li sidis kune kun deko da aliaj gepatroj-geavoj en lerneja klaso. Kunvenigis ilin tiu vigla, afabla knabo, Nikolaj... Ajratov, jes, kiun Afanasij Matvejevich plurfoje renkontadis en la sindikomo, sed okupighis pri li Maja Mihhajlovna, la vicprezidantino sindikoma pri kulturamasa laboro.

— Karaj gepatroj! — iom ghenite parolis Nikolaj. — Mi ghojas konatighi kun vi. Viajn geknabojn mi dum !a lernojaro jam ekkonis sufiche. Ili plachas al mi tre-tre.

- Ankau vi al ili reciproke. La mia multe rakontis pri vi, — diris graseta virino belvizagha, kiun Afanasij Matvejevich ne konis.

- Chu vi estas la panjo de Alla? — rediris Nikolaj. — Shi tre similas al vi. Bone, do chu mi devas rakonti al vi ion pri la okupo de viaj infanoj, pri Esperanto, au vi jam estas informitaj?

- Estas ni informitaj! Ghissate! — ekghojis, ekridis la gepatroj-geavoj.

- Mi ech paroli povas... — plezurvoche grumblis alta, ostoza viro. — Andrej min igis lerni la vortojn kune.

- Ahha, do vi estas la avo de Andrjusha Belokopitov, — ekghojis Nikolaj. — Tre kapablan nepon vi havas, Andrej Vasiljevich. Ankau la avon li havas elstaran — li verkis pri vi rakonton en Esperanto, bonegan rakonton.

- Trolaudis, vershajne, bubacho... — kontente murmuris Andrej Vasiljevich.

- Tamen mi scivolus iom pli detale... — kun gheno neatendita elparolis Afanasij Matvejevich. — Certe, la nepo rakontis, sed ne tre atente mi auskultis...

- Nu, ne, — Nina, konata al Afanasij Matvejevich arganistino el la superfosfata metiejo, senpacience elparolis. — Afanasij Matvejevich, demandu vian Pashkan, li chion povas rakonti, same kiel al mi Slavka rakontadas. Estas multaj demandoj — ja niaj infanoj foriras por du semajnoj ien. Chu tiel, Nikolaj. Grigorjevich?

Oho, pensas Afanasij Matvejevich, ili jam la knabon plenanome vokas, Ja li estas nur vershajne kvin-ses jarojn pli agha ol iliaj infanoj! Kaj Nikolaj pacience daurigas:

- Afanasij Matvejevich, vere ni multon devas priparoli... Pavel estas ech tro ravita pro la lingvo, li ech legis multon pri ghi memstare — petis min doni literaturon pri la temo. Do, li certe rakontos... Mi kun viaj infanoj piediras al Estonio post monato. Mi supozas, ke la gepatroj havos multajn demandojn.

- Jes, jes! — tuj haste levighis shminkita onjo delonge pasiginta sian mezaghon. — Mia nepinjo estas tiom delikata. Tiom hejmeca! Tiom nesperta! Kaj vi, Nikolaj Grigorjevich, pardonu, vi estas tiom juna. Chu vi povas plene respondeci kaj garantii sekuran revenon de mia Anghela?

- Jes, mi povas, — ridetis Nikolaj; ial plachis al Afanasij Matvejevich lia rideto, — certe jes. La marsho estas tradicia, kun antauaj kursanoj ni efektivigis la similajn en pasintaj du someroj. Spertis mi dum nia lasta elurbigho, ke Anghela estas vere tre hejmeca knabino. Sed al shi tre plachas turista vivo; shajnas al mi, ke nia dusemajna marshado instruos kaj edukos shin.

- Kiom kostos la marsho entute? Vidu, mi laboras sola... kvar infanoj, la edzino sidas hejme kun la plej eta... — prononcas, ne levighante ech, tre laca lauaspekte viro blondhara.

- Vi scias, Sergej Zahharovich, — bravulo Nikolaj ellernis chies nomojn, pensas Afanasij Matvejevich plezure, — la geknaboj, certe — kiuj volis, ricevis eblecon dum monato labori en la fervojo. La laboro ne estis tro peza, ankau la salajro ne tro alta, tamen... Tamen ni devas danki la sindikomon de nia uzino, — li kapgestis al Afanasij Matvejevich, — pro ioma aldona helpo. Chio kune sufichas por la marsho, vi ne devas ion alpagi.

- Nu, ne mi, la sindikomo decidis... — gapis Afanasij Matvejevich al la dankoplenaj rigardoj, En vero, li ech ne sciis pri tiu monhelpo, vershajne Maja Mihhajlovna ion subvenciis el la kultura fonduso preter li. Sed nun li estis kontenta.

- Tamen, pardonu min, — denove levighis la avino de Anghela. — Ankorau unu grava demando min maltrankviligas! Du semajnoj — estas dekkvar noktoj! Mi esperas, ke ili dormos dise, knaboj kaj knabinoj — aparte... Nu, vi estas plenagha homo, vi devas kompreni. Chu mi ne eraras?

- Ni havas tri tendojn, chiu — por kvar personoj, — informis Niko kaj glatis siajn nigrajn krispajn harojn ial. — Ni havas dekdu personojn en la grupo marshonta; mi kaj dek unu geknaboj. Inter ili ses knabinoj kaj kvin knaboj. Neniel ni sukcesos dormi dise. Bella Vikentjevna, tamen mi volas vin konvinki, kiel sperta turisto — neniam dum junularaj turistaj marshoj knabinoj kaj knaboj dormas dise. Chiam miksite, kaj, kredu al mi, nenia malbono okazas. Ankau en nia kompanio ne okazos...

- Ha, neserioza demando estis, — grumblis Andrej Vasiljevich. — Ni pridiskutu nun jenon — kion manghos niaj infanoj tie?

- Bella Vikentjevna, iom ofendita, sidighis kaj ne plu parolis, dum la ceteraj aktivege diskutadis, kiom da kacho, stufviando, nudelo kaj lardo prenu la infanoj. Sed en hazarda pauzo shi subite ekghemis:

- Sed mia Anghela tute ne spertas kuiri!

- La knabinoj instruos! La marsho instruos! — kelkaj reehhis.

Poste ili chiuj same vigle pridiskutis aliajn kunprenendajhojn — manghilaron, vestajhojn, kontraukulajhojn. Ech Afanasij Matvejevich proponis nepre fishkaptilojn kunpreni, almenau al Pashka li certe donos ech du. Lanternojn, kandelojn, alumetojn... Chiuj vere viglis kaj aktivis, eble, ech pli ol la infanoj mem. Sed subite Afanasij Matvejevich rememoris la hierauon. Li rememoris, kion en vero diris Aljoshka Udalov pri Esperanto. Ke malrekomendas la obkomo okupighi pri tiu lingvo. Kaj li ekstaris de che la lernobenko.

— Pardonu, Nikolaj Grigorjevich, — elparolis li. — Jen estas la demando, kiun mia nepo Pavel certe ne sukcesos respondi. Mi havas la informojn, ke la partio ne rekomendas vastigi kaj propagandi Esperanton. Pro kia kauzo, chu vi povas klarigi?

Chiuj eksilentis, rigardante la knabon. Tiu denove glatis la harojn, tiris tuketon el posho kaj vishis la kolon.

- La Partio, — diris li, — se temas pri la tuta Partio, neniel povas malrekomendi uzon de Esperanto. Ja Esperanto helpas la noblan aferon — amikigas homojn el diversaj landoj. Chu ne la samon postulas la partia strebo al proleta internaciismo? Chu niaj jhurnaloj, ech sportaj, ne havas supre la sloganon "Proletoj de chiuj landoj, unuighu?"

- Jes, havas... — embarase reehhis Afanasij Matvejevich. — Sed la superaj instancoj... la obkomo... la Centra Komitato... mi havas la informojn, ke ili... ne tre aprobas. Ne rekomendas do, fakte.

- Mi diru honeste, Afanasij Matvejevich, — malrapide prononcis Nikolaj, proksimighante al li, dum alproksimighis ankau chiuj ceteraj. — Mi diru, ke mi neniam vidis ian ajn dokumenton, per kiu la Centra Komitato au la obkomo anoncu tiun chi stultan malrekomendon. Miaopinie, ghi ne ekzistas, ne povas ekzisti, char ghi kontrauas bazajn principojn de la Partio. Nur apartaj personoj pro iaj kauzoj povas malshati tiun noblan aferon. Chu vi opinias, estimataj gepatroj, ke viaj infanoj ighos malpli bonaj, ellerninte Esperanton?..

...En la malfrua, sed vere diafana, hela vespero pashis trankvila Afanasij Matvejevie, babilante pri la infanaj aferoj kun Andrej Vasiljevich, kiu loghis en la apuda kvinetagha domo. Animon sian li sentis purigita, nur ie, plej profunde zumis la vocheto: "Ehh, Aljoshka Udalov, kanajlo vi estas multfoje. Sed, bedaurinde, kundrinki mi devas kun vi. Estas ghi super miaj deziroj...".

<< >>