CHAPITRO V

Proksimas fino de labortago. Nome tiun chi tagon, sunan kaj sufokan, Niko apenau rimarkis. Ekde la komenco ghis tagmangho li kuradis en velda metiejo — en fumego, en duonlumo. Li konvinkadis veldomajstron Dim Dimich pri nepra bezono de la junto, indikita en desegnajho, pri neallasendo de iu alispeca. Li klarigis al du veldistoj kelkajn ligojn, apenau videblajn en la desegnajhkopio. Li ech mem iom veldis, gajninte laudon de la brigadestro Prasolov. Tamen, unu hazarda sparko falis sur la sintetikan pantalonshtofon; en tiu bracho, do, restis nigra trueto — eh, insultos Ol pri ghi...

Niko fintrinkis jam la trian glason da teo. Kulpas la "fisha tago" — dum jhaudoj en la uzina manghejo akireblas nur fishajhoj. Pro tiu, do, trosalita vosto de mintaj-fisho kun same salita terpomajho li trinkemas dum tuta posttagmezo. Nu, tamen. La desegnajhoj estas jam kolektitaj kaj kashitaj shranken, krom unu, nefinfarita, kiun Niko streche okulumas sen forto kaj sen emo pensi pri ghi. Nur sola penso zorgigas lian kapon: tuj post la fina sonoro li veturos en la urbon, saltos en universalan magazenon por acheti novan naghpantaloneton, kaj — kun Ol, kun Vovchjo, jes, — al la rivero! Sed...

- Nikolaj, al telefono! — vokas la kolego Viktor Ivanovich.

- Kolenjka, knabo mia! — miele diras la auskultilo. Estas Zinaida Albertovna, partiestrino de la fako. — Kolenjka! — mielvershas shi. — Supozeble vi planis naghi post la laboro, chu ne?

- Vi pravas. Kiel chiam vi plene pravas, Zinaida Albertovna, kaj mi admiras tion, — malghoje respondas Niko. — Chu io serioza?

- La kontrolanto venos, Kolenjka. Hodiau estas la dua jhaudo. Mi jam avertis la homojn... ankau vian Viktoron.. Do, prokrastigu la riverumadon, Kolenjka. Por mi. Lastfoje en la lernojaro. Chu?

- Malchu! — murmuras Niko kaj akurate metas la auskultilon.

- Kaptighis ni, Viktor Ivanovich, — morne proklamas li. — Partia lernado!

Al tiu chi okupacho Zinaida Albertovna svatis Nikon antau jaro, kiam pensiulighis la eterna faka propagandisto, ekskolonelo Matejchuk. Shi vokis la freshbakitan pensiulon kaj Nikon al la partia kabineto kaj komencis mielvershi kutime:

- Kolenjka, vi bone konas kamaradon Matejchuk, ankau vi, karestimata Vasilij Aleksandrovich, konas la junulon, do, transdonu al li la raportan revuon, la taglibron... la liston de auskultantoj... ankau la "koncizan kurson". Kaj klarigu chion, chu vi komprenas? Li ne kontrauos.

- Kion klarigi? Kion mi ne kontrauos? — mire balbutis Niko, sed la partiestrino nur glatis lian shultron kaj forkuris.

- Kion klarigi, kion klarigi... — grumblis kamarado Matejchuk. — Ne infano vi jam estas, do kelkaj vortoj sufichos. Vi antaunelonge finis instituton.

- Jes... — konfirmis Niko.

- Vi ankorau ne sukcesis forgesi la historion de nia partio.

- M-mm, — diris Niko.

- Do vi kapablas rakonti ghin al komunistoj de la fako dufoje chiumonate — la duan kaj la kvaran jhaudon.

- Ne kapablas, — imitante ordonsimilan vochon de la ekskolonelo, diris Niko. — Mi jam havas partian taskon, mi laboras kun infanoj en la patronata lernejo.

- Ne gravas, — preterlasinte au ne kompreninte la mokimitadon de Niko, plu grumblis Matejchuk. — Mi ne diris la chefan sekreton. Nek viaj auskultantoj, des pli ne vi mem bezonas tiun rakontadon. Char dum pluraj jaroj ili jam audis la refoje ripetatan "Koncizan kurson pri historio de KPSU". Sed la partia statuto postulas konstantan lernadon de chiu komunisto. Do la partia lernejo devas funkcii.

- Chu ghi estas sekreto? — mire gapis Niko.

- Ne hastu. La sekreto estas jena. Vi organizas lecionojn pri la historio de la partio nur, kiam la uzina partkomo avertas, ke venos kontrolanto. Tiu aperas ne pli ofte ol dufoje dum la lernojaro. Pri chio cetera ne zorgu — Zinaida mem kolektos la auskultantojn kaj mem verkos la raporton. Jen la paperoj.

Li shovis al Niko dikan paperujon kaj iris for. Kaj vere nur unu fojon autune signalis Zinaida Albertovna. Lau tiu signalo venis al la partkabineto dekduo da oscedantaj homoj, ankau nekonata virino el la urba komitato, kaj Niko rakontis al ili sufiche vigle kaj kontinue pri la dua kongreso, kiam la partio disighis je "bolshevikoj" kaj "menshevikoj". Nun do estis la dua fojo.

En la partkabineto Nikon atendas ok komunistoj. Char li venis kun Viktor Ivanovich, — estas jam dek. Sidas chiuj silente. Suno jam foriris al okcidenta flanko de la konstruajho, do en la kabineto kun ovritaj vazistasoj regas agrabla ombra malvarmeto. Kaj enuo. Chiuj plu sidas. Post kvaronhoro aperas en la kabineto Zinaida Albertovna.

— F-fu! — diras shi. — Kolenjka, kamaradoj, — vi estas liberaj. La kontrolanto ne venos.

Niko ekspiras facile kaj komencas kunmeti la paperojn. Sed subite la olda korpulenta Prasolov proklamas basvoche.

- He, ne, kara Zina! Nenien ni foriros. Vi kunvokis la homojn, do rakontu ion. Mi shatas ripozi chi tie. Dorrneti!

- Jes, jes! — sonas kelkaj vochoj. — La busoj jam estas foririntaj en la urbon. La sekvaj venos post horo.

- Kamaradoj! — konfuze diras la partiestrino. — Jen Nikolaj Grigorjevich al vi rakontos... e... e, pri Esperanto. Estas lia granda hobio! Sed min invitis Udalov, mi devas iri, — kaj shi malaperas transporde.

- Nu, eku pri Esperanto, Kolja! — invitas Viktor Ivanovich. — Ni chiuj scivolas, kun kio oni ghin manghas?

- Volonte, — diras gaje Niko. — Tiun chi temon mi tuj aranghos por vi, — Li iom pensetas kaj demandas:

- Jen vi, Andrej Konstantinovich, diru, kiun fremdan lingvon vi posedas?

- Eku, eku, sed min ne veku! — malkontente grumblas Prasolov, batita de sia najbaro. — Neniu lingvon mi posedas, krom "Hende hoh".

- Nu jen... — suspiras Niko. Li apogas sin ambaumane sur tablon kaj kun rideto daurigas. — Mia avo estis kamparano en tute malgranda kaj fora vilagho. Li ankau posedis neniujn lingvojn fremdajn. Sed Esperanton — jes.

- Ha, sed por kio bezonis tion via estimata avo? Chu por sterkon renversadi? — Mokridas kalva, pufvanga ekonomiisto Sadrunov.

Niko incitighas, sed de ekstere neniel montras tion.

— Mia avo ellernis Esperanton antau la revolucio. En la germana tendaro por militkaptitoj. Esperantistoj helpis al li fughi. Poste li partoprenis la civilan militon, kaj post la milito havis multajn korespondamikojn. En multaj landoj... Tamen, chu iu scias, kio estas Esperanto?

Evidentighas, ke krom Viktor Ivanovich, kiun Niko satinformis dum komuna desegnado en la fako, neniu scias. Do, Niko kure komencas ekde la Babelturo ghis la tempo nuna. Li rakontas anekdotojn kaj faktojn pri lingva hhaoso. Li prezentas nomojn de la eminentuloj, simpatiintaj al Esperanto. Li skize rakontas la gramatikon, aludas pri la vortoj, kiuj ighis plene internaciaj, kaj proponas traduki el Esperanto. Shajnas, ke chiuj akceptas la ludon.

- Ha-ha! Soldatoj brave marshas! Samkiel che ni! — miras rufa veldisto Pribilihh. — Mi jam komprenas Esperanton, aha! Chu mi povas korespondi kun... kun franca belulino?!

- Ankau kun la franca, — asertas Niko. — Ech kun multaj belulinoj. Nur la lingvon ellernu. Du-tri monatojn, kaj mi garantias, ke vi sukcesos.

- Sed kun kiu mi korespondu? — demandas serene la sola virino inter ili, arkivistino Vera Nikolajevna. — Mi estas jam ne juna, kaj mi shatas lirikan poezion. Tion nemultaj shatas.

- Onjo Vera, ne chagrenighu, — konvinkite diras la rufulo. — Niko trovos por vi la lirikeman avochjon, tian dian leontodon ie en Sudameriko!

- Nu, kial do nemultaj shatas lirikon? Vi ne pravas, Vera Nikolajevna. Jen auskultu, kiel sonas Pushkin en Esperanto:

Mi amis vin silente, senespere,
Jhaluz' kaj tim' turmentis ofte min.
Mi amis tiel dolche kaj sincere

Chu povas iu tiel ami vin?

Niko ripetas la samon en la rusa kaj ech aplaudojn gajnas. Sed subite levas vochon la kalva Sadrunov.

- Jes, kamaradoj, chio estas tre loga kaj interesa. Sed diru, Kolja, de kiu nacieco estas la autoro de Esperanto, tiu, kiel vi diris... Zamenhofff?..

- Mi ech precize ne scias... — Embarasite respondas Niko. — Chu tio gravas? Eble germano.

- Sed eble judo? — Plu demandas Sadrunov.

- Eble judo, — simple respondas Niko.

- Ha, do tio tre gravas. Vi estas juna, do eble vi ne scias. Sed mia patro, estu la tero por li lanugo, diris, ke judoj volas regi la mondon. Li legis tion ie en oficiala libro. Do, se ni lernos Esperanton, kaj se chiuj lernos Esperanton, tio pliproksimigos judojn al la regado! Jen ruzajho, chu ne?

Tiun demandon Niko ne atendis. Li iomete prokrastigas la respondon, sed jen — trovas la ideon.

- Semjon Iljich, chu vere vi volas regi la mondon? — Demandas li la libroteniston, oldan lipharulon kun ampleksa nazo.

- Ne, mi solene rifuzas regi la mondon, — prononcas lace la librotenisto. — Sed Mishka Sadrunov estas sovaghulo!

Iel tiel sonas la prononcitaj vortoj, ke ridego ekskuas chiujn.

- Kial vi ridas? Kial vi ridachas? — krietas Shadrunov, vishante sian kalvajhon. — Mia patro, jen, paradizon donu al li dio...

- Lasu vian patron ripozi en paco. Ne chion li bone komprenis, do ankau vin li fushe instruis, — basas Prasolov.

Sed Niko malkvietas. Li rigardas chiujn larghokule kaj parolas plu.

— Kamaradoj! Ja ankau ni havas iajn idealojn! La idealojn de monda frateco, ne de monda regado. La internaciismon proletan, chu ne? Chu vi ne kredas tion? Ja kanajlo au bonulo povas esti homo, sed ne tuta nacio — rusa, tatara, hebrea! Ja kiel ni komprenu: hom' al hom' estu amiko, kamarado kaj frato?! Ja...

- Uhh! — minace mansvingas Prasolov super la kalva kapo de Sadrunov. — Jen, la knabon ofendis! Krachu, Kolja, ni komprenis, ke via Esperanto estas digna ajho.

Sed Shadrunov-on mi morgau iom klerigos en la fakejo, — diras Semjon Iljich.

- Voku min, mi helpos, — grumblas Prasolov, pene levanta sian pezan korpon de sur la segho.

<< >>