CHAPITRO I

"La 9-11-an de oktobro esperantistoj de Leningrado akceptis gravan kaj karan gaston — la prezidanton de UEA, D-ron Humphrey Tonkin. ...Dum la kunsido kun granda intereso estis akceptita la brila elpasho de s-ro Tonkin. La prezidanto de UEA... skizis la perspektivon de UEA en la proksima estonto, substrekinte, ke la plej elstaran signifon havas por tio la Dokumento, akceptita en Helsinki. La Prezidanto emfazis:

— ...Lastatempe ni emis tion forgesi, ke ekzistas fina celo de nia agado. Sed nia devas multe pli klare fronti ghin; kompreni, kiel aspektos la mondo, kiam Esperanto fine enkondukighos. Se ni tion komprenos, tiam ni eble estos en pli bona pozicio por konstrui tiun mondon sen lingvaj problemoj. Kaj se ni sukce-sos konstrui tiun mondon, eble la homoj sukcesos alfronti aliajn gravajn mondajn problemojn".

(Aktuale—11—197...)

"Mi estis che respondeculo en obkomo de partio por priparoli la vojaghon al Greklando. Li demandis, chu ekzistas iu legala oficiala E-instanco en USSR. Mi, certe, menciis, SSOD-on. Do, li diris, ke, char ghis nun la obkomo ne okupighis pri iaj ajn veturoj esperantistaj eksterlanden, ghi bezonas iajn instrukciojn. La res-pondeculo konsilis al mi skribi al SSOD kaj demandi, kio estas bezonata por efektivigi similajn vojaghojn..."

"...SSOD (societo!) ne estas organizajho, sed la shtata instanco, fondita en komenco de tridekaj jaroj por prizorgi eksterlandanojn. Ankau SSOD-komisio-no ne estas organizajho — fakte senstatuta kaj tute senrajta instanco sub oficiala shildo. Mi suspektas, ke, kiam SSOD-gvidantoj parolas pri ebla aligho al UEA, ili pensas n.e pri bezonoj de Sovetia Esperanto-movado, sed pri reprezentigho antau eksterlando..."

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

Ofica karakterizo

por Ajratov Nikolaj Grigorjevich,
naskita en 195..., ruso, membro de KPSU, partia
membrokarto N...

N.G. Ajratov laboras en la entrepreno ekde septembro 197... Veninta al la velda fako post fino de studoj en la Leningrada politeknika instituto, li aktive transprenis la sperton de pli aghaj fakuloj, montris sin kapabla kaj iniciatema ingheniero. N. Ajratov aktive partoprenas la raciigan movadon; li estas la autoro de ses proponoj kun suma ekonomia efiko pli ol 50 mil rubloj.

Juna komunisto, Nikolaj Ajratov aktive partoprenas socian vivon de la fako kaj de la uzino. Li estas atentema popolbrigadisto. Plenumante la komision de la uzina komsomola komitato, N. Ajratov gvidas la klubon de Internacia amikeco en la patronata lernejo. En la chiutaga vivo li montris sin modesta civitano, bona familiestro; li edukas dujaran filon. Jughata au jughesplorata li ne estis.

La karakterizo estas donita por turisma vojagho al la Popola Respubliko Bulgario.

Direktoro de la uzino "Fosforit"
Sekretario de la partia komitato
Prezidanto de la sindikata komitato

- Nu, chu taugas? — kontentegas shvita Sashka, jhus fintajpinta la folion. — Plene taugas por vi, Nikacho; botelon do vi shuldas. Bonus ricevi ankau tiujn tri subskribojn!..

- Por kia diablo ghenerale mi bezonas chi tiun paperon? — kolerighas Niko. — Ne en kosmon ja oni min sendas! Simpla turisma vojagho!

Liaj korvokoloraj haroj, krispighantaj risorte, permesas tute ne zorgi pri chiutaga kombado, tamen iakauze li chiam manglatas la hararon che kolerigho.

- Nu-nu... — trankvilige murmuras Sashka, — ne pensu vane, shparu la grizan materion. Oni postulas — ne rezonadu, sed faru chion disciplineme. Partiano vi estas, chu ne?!

- Mi jam ekbedauras pri tio, — Duonvoche en vazistason grumblas Niko, sed Sashka, kaptinte la vortojn, eksaltas. Estas li ja chi tie ne amiko de tiu sendankulo, ankau (kaj unuavice!) estas li chi tie, en la kabineto, Aleksandr Pavlovich Chertkov, estas li chi tie oficiala persono, sekretario de uzina komsomola komitato. Li tuj elmontras eksklamacion:

- Sentaugulo! Kiu tiris vin en la partion?!

Chiam honestesprima lia vizagho iom palighas, la manoj serchas chu apogon sur masiva sekretaria tablego, au ion pezan por jheti, la helbluaj okuloj fulmas. Sed Niko, ghisfunde konanta tion chi ekde la pratefnpo studenta, respondas pace:

- Mem mi alighis, estu trankvila. — Kaj eliras, lasante Sashka-n trankvilighi inter polvokovritaj transiraj standardoj, nenien irantaj el chi tiu chambroangulo, krom en la Aktan salonegon dum oficialaj solenajhoj.

Sashka estas amiko. Chu eblas serioze akcepti lian postenan koleron? Ja estas li, kiu helpis "forshiri" ie en supro, en Smolnij, vershajne, unu lokon en la speciala turista grupo. La lokon por Niko. Char, malgrau ke la grupo estas speciala, vojaghonta Bulgarion speciale al la kongreso de Universala Esperanto-Asocio, apenau posedo de la lingvo kaj la lingva aktiveco estas chefaj kriterioj che elekto de veturontoj. Erinaco komprenas...

Sashka estas komsomolestro, kaj li povus veturi mem, se nur ekvolus. Sed li mem oferis tion al Niko — jen vera amikeco. Niko gvidas Jamburgan esperantistan klubon. Cetere, li havas rajton, ech la meriton por veturi. Sashka-n oni ech ie laudis pro la aferoj de Niko. Kiel komsomola sekretario Sashka estas ankau lia ideologia edukanto. Certe, por septembro la Tieuloj promesis por Sashka senpagan turistan vojaghon al Italio. Sur posteno de la gvidanto de turista grupo. Do, tiun Bulgarion kun sidado inter nekompreneblaj esperantistoj li donacis al Niko tute sen avaro.

>>