XI

La "Socio" jam nun atingis la supron au idealon de absurdeco. La utilon oni malestimis kaj la senutilon oni honoris. Estis do pli honorinde figuri pomon, pro kio oni farighis profesoro kaj kavaliro, ol kreskigi pomujon, pro kio oni nur farighis impostpaganto. La prezentadon de teatrajho oni estimis kaj honoris multe pli ol la verkadon de teatrajho, kaj iafoje, vidinte bonegan teatrajhon, oni vidis la publikon jungi sin antau la veturilon de aktorino, por tiri al shi la veturilon ghis shia domo. Chiujn, kiuj volis malhelpi la justecon, kontraulabori ekzamenon de la kompatinda stato, pligrandigi la mizeron kaj puni senkulpulon, oni honoris per oflcoj, pensioj kaj merit-signoj.

Plej ideale, tamen, evoluis la vivo en la urboj. En la reghurbo loghis tricent mil homoj sur spaco ne pli granda ol kelkaj kvindekoj da aroj. Vidante chi tiun shtontombon, kiu estis la fiero de la enloghantoj, oni do povis tuj kalkuli sur kiom da sharghoj da malpurajhoj ghi kushis, char la urbon oni ne purigis chiutage.

Pro tio estighis malbonodoro, kiun la urbanoj ne sentis, sed kiu okazigis malsanojn. Al tio ankau kunhelpis altgrade la ideala konstruadmaniero. Anstatau kushigi la domojn en terasojn kontrau la sunflanko, oni ja ilin konstruis en longaj vicoj, inter kiuj iris vojetoj tiel mallarghaj, ke nur al malmulto el la loghantoj la chambroj estis sufiche helaj. Same kiel che certaj popoloj, loghantoj en valoj inter altaj montoj, ankau chi tie malsano naskighis, kiu sub la nomo de kretenismo shanghigis la funkciojn de la cerbo, igante la idiotismon hereda.

La urbanoj do farighis tiel kretenaj, ke kamparano ne komprenis, kion ili parolas. Al ili do chiuj perceptoj tiel konfuzighis, ke tiuj, kiuj tion povis, tage dormadis kaj nokte manghadis kaj trinkadis, kio ja kompreneble okazigis multe pli da malsanoj.

Amasigataj sur malgranda spaco ili sin daure interbataladis, kio ja tute ne estis mirinda, char ili ja devis sin reciproke gheni, pushi kaj piedpremi. La pligrandighantan kretenismon sekvis senhelpeco, kiu proksimume similis al tiu de la infaneco. Multajn milojn da ormarkoj oni pro tio devis pagi al gardantoj, kiuj sub la nomo de policanoj marshadis sur la stratoj, hejmenkondukadis ebriulojn, hejmenportadis tiujn, kiujn renversis kaj premis veturiloj, kurante alportadis akvon al svenintoj, elserchis domnumerojn, sciigis, kie loghas la barbiro, kie trovighas publikulinoj, kie brulas ktp.

Al tiuj idiotejoj sin amase direktis el la kamparanaro chiuj tiuj junuloj kaj junulinoj, kiuj ne heredos bienon. La junulojn oni prenis kiel sklavojn; la junulinoj serchis oficon kiel sklavinoj au atendis, ke oni ilin okaze malvirtigos. En la urbo ja estis malfacile al junuloj edzighi, kaj pro tio oni malvirtigis kun ilia propra kunsento kaj tiu de la polico chiujn filinojn, kies infanoj ne povus postuli ian okupon au oficon.

Malfelichaj kiel ili do estis, ili serchis konstantajn rimedojn en alkoholajhoj, kiujn oni konsumis en publikaj ejoj. Che chiu konsumado de granda kvanto da alkoholo, kio nur okazis en vira rondo, oni kutimis trinki apartan glason da alkoholo por la hejme restanta virino, kiu ne povis foresti de la infanoj, kaj unu glason por la hejmo, kie atendis lito kaj edzino. Che vere grandaj okazoj por ebriigho oni komencis trinki grandan glason da alkoholo por la regho kaj unu por la patrujo, iafoje ankau unu por la pura infera dogmaro.

Chi tiu idealsocio de tricent mil personoj pretendis labori por la bonstato de la popolo. Sed irinte matene al la urblimaj impostejoj au al la foirejoj, kien la kamparanoj alportadis manghajhojn al ili, oni ekvidis, kiu ilin nutras. Intershanghe de tio la kamparanoj ricevis iom da mono, kiun forprenis la impostoj; plie ili rajtis rigardi oleopentrajhojn, auskulti prelegojn, kiujn ili neniam havis tempon por auskulti, sed pri tio ili devis kulpigi sin mem, char estis permesate auskulti ilin, kiam plachos al ili, kompreneble kontrau aparta pago; plie ili ricevis instruistojn, kiuj instruis al ili la inferan dogmaron kaj la laudlibron, kompreneble kontraupage, kaj dimanche plenan cherpilon da insultajhoj de la pastro, kiu diris al ili, ke ili estas grandaj friponoj kaj ke oni ilin kastros, se ili ne pagos la impostojn. Chion chi tion, kion oni nomis la benataj fruktoj de la instruado, ili ricevis (kontrau pago), por ke ili alportu en la urbon manghajhojn al tiuj, kiuj mortus pro malsato, se unu matenon la kamparanoj preterlasus iri al la foirejo. Kaj tion oni povis kredigi al la kamparanoj!

Sed en la urbo chiam trovighis malrichuloj kaj malkontentuloj, kaj fine estis necese zorgi pri ili, char ili farighis dangheraj. Pro tio oni konstruis publikajn domojn de kompatemo, kiujn oni nomis malliberejoj, kie oni faris provojn por ekscii, je kiom malmulte da manghajhoj povas vivi homo. Kaj sciighinte tion, oni ektrovis, ke la laboristoj dibochas. Kiam la laboristoj rifuzis labori, char la laboro estis lauvola, oni faris la laboron deviga, kaj per armiloj oni devigis ilin labori.

Fine kiam la malkontenteco kaj la ekscitigho farighis tro grandaj, la impostoj netolereblaj, kaj char la tutan shuldon oni jhetis sur la reghon, chi tiu fine eltrovis novan sistemon de regado, kiun post multe da kverelo oni akceptis sub la nomo "parlamenta reghimo" au "priresponda sistemo". Same kiel multego da gazetredaktoroj estis devigataj pro la legho pri preslibereco ghin lerte eviti, anstatauante sin per tiel nomataj respondeculoj, la regho do depost nun elektis ministrojn, kiuj prenis sur sin la respondecon por liaj malprudentajhoj, kaj pro tio la regho estis shirmata kontrau chia akuzo. Sed la respondeco ne estis pli danghera, ol ke ghi havigos al ministro, kiun oni akuzis pro regha malprudentajho, eksigon por ekesti guberniestro kaj kerubkavaliro. Chi tiu oflco de respondeculo estis do tre oportuna kaj oni ghin multe aspiris.

En plej proksima interrilato kun tio staris la trobabilad-sistemo au parlamenteja sistemo. Aro da richaj homoj chiujare kunvenis, unu fojon serchante per sagaca parolado elekti la sekvontan viktimon, sur kiun nova imposto estu sharghota. Kiam ili estis tro sagacaj al si reciproke, ili pace interkonsentis, ne sharghi la imposton sur sin reciproke au ili intershanghis kaj brokantadis la impostojn.

Aparta kaj siaspece bona ekzemplo de chi tiu regada sistemo estis la parlamenteja legho, kiu traktis la metion de la tanistoj. Ses tanistoj jam faris dum 25 jaroj malbonan ledon por malbona prezo. Iutage la chasistoj, kiuj loghadis ankorau en la najbarajho, ekpermesis al si la enkondukon de bona ledo por bona prezo. La popolo ghojkrie bonvenigis la novajhon, sed la ses tanistoj, kiuj havis sidlokon en la parolada chambrego au parlamentejo, endonis petskribon pri limdepago por la ledo de la chasistoj. La enlandan industrion oni devu protekti, la idojn de la lando oni ne formanghu ktp. Ili efektivigis la limdepagon de la chasista ledo! Kauze de chi tiuj ses tanistoj oni devigis la popolon daure acheti malbonan ledon je malbona prezo. Chi tiun agadon oni nomis protektagado, char per ghi oni protektis la privatan intereson kun malprofito de la publika. La respondeculo tamen opiniis, ke plej bone estas ekkapti la okazon por serchi oficon kiel guberniestro; li shajnigis grandan chagrenon kaj eksighis. La oficon li ricevis kune kun la Keruba ordeno, per kiu oni kutimis rekompenci nur eminentulojn.

Sed plej bedaurinde el chio estis, ke la kretenismo iom post iom farighis naturdevena same kiel la korpaj malfortoj. La kretenuloj, kiuj nomis sin "Societo de la inteligenteco" (de intelligere = kompreni), char ili ne komprenis sian kretenismon (lucus de non lucere), iom post iom jam degeneris tiel, ke ili jam perdis la konscion pri sia cerbmoligho; male ili pretendis esti la plej saghaj de la socio. Char ili disponis pri la militistaro, la stato de la socio farighis plejeble simila al frenezulejo, kies pacientoj ribelis kaj internigis siajn kuraciston kaj gardantojn. Chi tio okazigis la plej kuriozajn scenojn. Oni do povis audi, ke en la parolada chambrego oni pledis plej serioze por tiaj opinioj, ke Atlantika, kiel oni nun nomis la regnon, kiu posedis nur 50000 militistojn, povus sin defendi kontrau Akvilonia au kiu ajn regno, kiu havis 20-oblan nombron da militistoj. Alian fojon oni sukcesplene pledis por la opinio, ke la socio falruinighus, se la popolo ne volus pagi imposton al certaj komediantoj. Alian fojon la shtato ruinighus, se la popolo ne volus doni salajron kaj profesorecon al sinjoro, kiu kolektis grandan nombron da certa speco de skaraboj, al kiuj li trapikis la korpon per zinkpingloj.

El la kutimo vidi, ke jaron post jaro oni prizorgis, pagis kaj aspiris la kretenismon, rezultis iom post iom, ke multe da malfelichuloj deziris partopreni la kretenismon, char ghi ja donis honoron kaj monon. Kaj nun ghi estis diskonigota per la lernejoj, sed oni ne rapide antaueniris, char la animoj de la popolo ankorau alkrochighis per la memoro al la pasinteco, kiu posedis multe da sagheco, ech se ghi estis malbona lau multaj rilatoj. Sed daure vidante, ke oni ricevas shatatecon nur, se oni posedas la opiniojn de la potenculoj, oni devis kontrauvole almenau ripeti la aprobitajn opiniojn, ech ne havante ilin, kaj post kiam ili pene akiris la saman opinion kiel la altranguloj, chi tiu opinio jam farighis eksmoda.

Rezultis do el chi tio senchesa kurchaso, eternaj konflikto kaj eksciteco en la socio kaj neniam lacighanta malkontenteco. Kaj kiam la senpovuloj amase ribele kontraustaris la potenculojn kaj forrabis al ili la potencon, oni tuj ekvidis la malnovan staton sin renovigi kaj ripeti, tiel ke post chiu ribelo tiuj, kiujn antau momento oni tirane premegis, farighis tiranoj, pri kio antaue ili neniam revis.

Jen la momento, kiam chiuj pensemuloj ekpripensis kun furiozo la demandon pri la plibonigo de la socio, kaj nombro da sektoj naskighis, kiujn entuziasmigis la sankta fervoro chesigi, kiom ajn kostos tio, la malfelichojn, la mizeron kaj la kverelemon.

Unu sekto, nomata "molleda skolo" pledis por la opinio, ke la socion oni lasu grandighi lauplache kiel natura herbejo, kie herbo kaj herbacho interbatalu pri la nutrajhoj, ech kun la risko, ke la herbacho venkos kiel la plej forta.

Alia sekto, nomata la korporacianoj au "skolo de malgrandaj birdoj", predikis gheneralan unuigon de malgranduloj, malsanuloj, malfortuloj, malsaghuloj, mallaboremuloj, per kio la rajto de la malfortuloj, tirane premegi la fortulojn, ricevu sankcion de la fundamenta legho.

Tria sekto, la "Boshmanoj", opiniis, ke la sola savo dependas ne de solvo de la demandoj, kiuj estas nesolveblaj, sed de ghenerala eksplode farota detruo de la tuta planedo Tellus, kiu, char kreita el nenio sekura, devu reiri al sia deveno.

Kaj dum kiam chi tiuj sektoj kaj aliaj interbataladis pri la hegemonio, la socio daure persistis je la malnova sistemo, serchante en la pasinteco la pruvojn por la chiurilata bonegeco de la estanteco, akceptante malnovajn jam travivitajn formojn, dekretante decidojn kaj donante leghojn, tiel ke neniam antaue tiom da konsento superregis la regantojn, kiuj do opiniis kaj pruvigis, ke tio estas la vera Insulo de Felichuloj, dum ke al la regatoj chiam plifortighis la kredo, ke ghi certe estas Insulo de Malfelichuloj.

<<