IX

Lasse II Axel estis milda sinjoro, kiu ne amis la militon, sed al kiu plachis civilizacio kaj scienco. Lia unua regadfaro estis la skribigado de la historio de Lasse I. La deksep seneraniloj komencis la verkon, kaj ili sukcesis krei majstrajhon de dauranta valoro. En ghi oni nomis Lasse-on la Granda, kaj juste, char li fondis la novan konstitucion kaj li chiam havis la bonstaton de la popolo kiel sian plej altan celon. Sed la societo "La Malkontentuloj" skribis alian historion pri Lasse, kie oni lin nomis simple "La malsagha Hulling". Ili deklaris, ke li enkondukis la nunan sklavecon kun nutrado kaj konsumado, kun impostoj al la laborantoj kaj liberigo de impostoj al la mallaboremuloj, ke li difektis la sanon de la junularo per la enkonduko de malliberejoj kaj instruistoj, ke li estis stultulo kaj ke lia socio estas idiota. La libron oni konfiskis kaj bruligis kune kun la verkintoj, post kio la Societo Por Reciproka Laudo anoncis premion de ses funtoj da zinko por tiu, kiu verkis la plej belan nekrologon pri Lasse I Hugo, nomata La Granda.

Tamen, char Lasse II Axel komprenis, ke la malkontentecon pri la socio oni ne povas tuj forigi, li verkigis historion de la regno, en kiu, helpe de la postlasita ekzemplero de "Atlantika", de Rudbeckius, aparteninta al Lasse, patro de Lasse II, oni plenpruvis, ke sendube la nuna regno estas la plej perfekta el chiuj regnoj, kaj ke efektive chi tiu estas "Atlantika" au "La Insulo de Felichuloj". La insulo, en kiu loghis iliaj prauloj kaj kie ili opiniis esti tiel felichaj, neniam ekzistis. Tio nur estas artifiko de la "Malkontentuloj" por igi homojn malkontentaj. Kaj nun la instruistoj enkondukis novan lernolibron, kiun oni nomis "La Laudado de la Nuntempo" au "La plej perfekta Socio".

Tamen jam plenkreskis aro da infanoj de skribistoj kaj militistoj. Por eviti, same kiel che la elektado de regho, malpacon kaj malkonkordon, oni enkondukis la kutimon, ke la oficoj farighu heredaj, sed char skribistoj kaj militistoj senghene naskigis infanojn sen 588 aroj da tero — ili ja staris super la de ili donita legho — la lando baldau estis surshutata je altrangulidoj ne havantaj oficon. Ilin la shtato nutradis per stipendioj au rekompencoj, por ke ili ne bezonu shteladi au mortigi kaj al kiel eble plej multaj oni kreadis oficojn. Sed char al la senfaruloj estis malfacile fari nenion, ili elpensis chiajn okupetojn, pli-malpli idiotajn. Unu ekdecidighis kolekti butonojn; alia kolektadis abikonusojn, pinkonusojn kaj juniperkonusojn; tria homo havigis al si stipendion por forveturi eksterlanden. Tiu lasta hejmenrevenis post eltrovo de mortinta lingvo, kiun li trovis sur lignaj tabuletoj. Char ankau trovighis shlosilo de la lingvo, ghia dechifrado estis facila, kaj la eltrovinto, kiu nomis la lingvon "Shosho" estis tre flera scipovi lingvon, kiun sciis neniu alia. La kolektanto de butonoj kunigis teruran kolekton. Char li ne sciis, kie ghin deponi, li el la shtata kaso ricevis monon por konstrui domon por la loghigo de la kolekto. Chi tie li ekkomencis ordigi la butonojn. Estis multe da manieroj por ilin klasifiki: oni povis ilin klasifiki en kalsonbutonoj, pantalonbutonoj kaj jakbutonoj ktp., sed nia viro elpensis pli artifikan kaj pro tio pli malfacilan sistemon. Sed pro tio li bezonis helpon. Li unue verkis disertacion pri "Neceso studadi la butonojn el scienca vidpunkto". Poste li adresis al la Trezorejo petskribon, en kiu li petis pri profesoreco en la scienco de butonoj kune kun du asistantoj. La peton oni malrifuzis, pli por havigi okupeton al senfaruloj ol pro la afero mem, kies valoron oni ankorau ne povis prijughi. Char la viro — li nomighis Hylling kaj oni opiniis, ke lin naskis Hullingulo sen permeso de Uffka — havis okaze du bastardajn fllojn, kies lernejan bastonigadon li ne povis pagi, oni ne bezonis anonci la asistantoficojn. Hylling estis baldau mirigonta la mondon pro la unua kompleta scienca sistemo. Post du jaroj li jam estis ellaborinta ghin, kaj ghi estis mirinda, giganta laboro, char lau ghiaj klasoj oni povis subordigi chiujn butonojn de l' mondo. La sistemo havis la jenan aspekton:

Butonoj:

Zinko Kupro Stano Fero Osto Ligno

Kun truoj:

1-a klaso:   Kun 1 truo
2-a   2 truoj
3-a   3
4-a   4

Sen truoj:

1-a klaso:   Sen 1 truo
2-a   2 truoj
3-a   3
4-a   4

Kun lachotruoj:

a) ronda lachotruo  
  a) kanelitaj
  b) nekanelitaj
b) ovala lachotruo  
  a) kanelitaj
  1. laularghe kanelitaj
  2. laulonge kanelitaj
  b) nekanelitaj
  1. vakanta (au: ankorau neekzistanta)
  2. vakanta ktp.

Chi tio kauzis grandan sensacion.

Sed la kolektinto de konusaj fruktoj ne volis esti rnalpli bona, kaj li baldau mirigis la mondon pro granda artiflka sistemo, lau kiu chiujn konusojn oni klasifikis en 67 klasoj, 23 familioj kaj 1500 ordoj.

Nun oni jam delonge intencis pligrandigi la instruadajn kursojn, kaj opiniante, ke estas maljuste, ke la infanoj de la subularo lernis tiom, kiom tiuj de la altrangularo, oni decidis starigi universitaton. Oni jam havis tri sciencojn: la lingvon "Shosho", la butonsciencon kaj la konussciencon, kiuj depost nun farighis devigaj sciencoj. Sed char siajn infanojn ankau sufiche bonstataj kamparanoj kaj metiistoj sendis al la universitato, oni starigis "kolokviojn" au "apartajn interparoladojn", en kiuj rajtis partopreni nur la altrangularidoj, kaj sen tiuj interparoladoj oni ne povis fari ekzamenon. Tamen, se iu subularido pene sukcesis fari ekzamenon, li spite de tio ne ricevis oficon, char la oficoj ja estis heredaj.

Lasse II Axel mortis — tion oni ja ne povis malhelpi, sed post la morto li ricevis la nomon Lasse Saghulo.

<< >>