2.11.
Esperanto ligighas al neniu politika ideologio
Dekunua antaujugho: "Esperanto
estas kamuflita komunlsmo. Multaj esperantistoj estas
konataj komunistoj kaj, cetere, Esperanto estas vaste
uzata por propagandi la t. n. "popoldemokratiajn
landojn" kaj por disvastigi la internacian
komunismon."
* * *
Esperanto ne estas politika movado.
Tio estis klare difinita jam en la komenco de ghia
movado, kiam la Unua Universala Kongreso kunveninta
en 1905 en Bulonjo che maro, Francujo, aprobis la
Deklaracion pri Esperantismo ghis nun valida:
"La Esperantismo
estas penado disvastigi en la tuta mondo la
uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, "ne
entrudante sin en la internan vivon de la popoloj
kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn
lingvojn naciajn", donus al la homoj de
malsamaj nacioj la eblon komprenighiadi inter si,
kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj
institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus
esti publikigalaj tiuj verkoj, kiuj havas
egalan intereson por chiuj popoloj. Chiu alia
ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto
ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure
privata, por kiu la Esperantismo ne
respondas."
La oficiala reprezentanto de la
esperantistoj estas Universala Esperanto-Asocio
(UEA), en kies Statuto oni legas:
"UEA estas
neutrala rilate al nacieco, raso, religio,
politiko kaj sociaj problemoj."
Eakte en Esperantujo ekzistas ankau
neneutralaj organizajhoj, kiuj uzas la Internacian
Lingvon por atingi siajn celojn. Jen kelkaj:
katolika, kristana, kvakera, laborista. Sed, ni
insistu, temas pri aferoj pure privataj, por kiuj la
Esperantismo ne respondas.
Krome kelkaj nacioj el la komunisma
mondo uzas Esperanton propagandcele. Ne nur ili:
ankau aliaj landoj ne komunismaj faras same. Evidente
ankau por tio ne respondas la Esperantismo. Cetere,
por disvastigi ideologion, oni ne uzas nur
Esperanton, sed ankau aliajn lingvojn. Chu oni povas
kondamni ekzemple la anglan au la francan, tial ke
oni uzas ilin por disvastigi komunismon?
Oni prefere konsideru la pozitivan
aspekton de tiu fakto, ke Esperanto estas tauga ilo
por diskonigi ideojn mondskale.
* * *
La plej bona maniero eviti la chi
analizitan antaujughon estas ne uzi Esperanton por
politikaj celoj, konforme al la Deklaracio pri
Esperantismo kaj la Statuto de UEA. Krome estas bone
vidigi, ke la Internacia Lingvo, same kiel iu ajn
idiomo, estas duklinga tranchilo: ghi povas esti
uzata por propagandi ideologion, sed ankau por ghin
kontraubatali.
Rilate Brazilon, almenau du
oficialaj instancoj jam plurfoje uzis Esperanton:
IBGE, "Instituto Brasileiro de Geografia e
Estatistica" (Brazila Instituto por Geografio
kaj Statistiko) kaj la Poshta Servo (che eldonoj de
poshtmarkoj omaghe al Zamenhof au Esperanto, kaj
uzante specialajn stampilojn por memorigi esperantajn
eventojn). Tion oni povus difini kiel pasivan uzon de
la Intemacia Lingvo. La brazilaj kaj la alilandaj
esperantistoj povas labori por ke oficialaj instancoj
uzu Esperanton ankau aktive, t. e. por diskonigi la
koncernajn landojn kaj popolojn.