1.4 Kelkaj
ciferoj rilataj al Esperanto
Lau la lasta enketo entreprenita de
CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado, institucio de
UEA, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, Nederlando),
ekzistas minimume 1299 Esperanto-kluboj en 39 landoj.
Ghia listo aperas en la Jarlibro 1965, 2-a parto.
Publikighas en la mondo 100
Esperanto-periodajhoj, kies liston oni legas en la
Jarlibro 1976. Krome gravaj nacilingvaj gazetoj
publikigas regule novajhojn pri Esperanto.
"Diario Popular", de la urbo San-Paulo
(Brazilo), prezentas chiudimanche priesperantan
rubrikon, ekde la jaro 1968.
Ekzistas 72 Esperanto-eldonejoj
(vidu koncernan liston en la Jarlibro 1973, 2-a
parto).
Notinda estas la Libroservo de UEA
(Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ, Rotterdam,
Nederlando), che kiu estas haveblaj preskau chiuj
esperantaj eldonajhoj).
Chirkau 14.000 volumoj de
Internacia Esperanto-Muzeo, Wien 1, Hofburg, Austrujo,
konsistigas la vershajne plej grandan
Esperanto-kolekton en la mondo.
Lau la statistiko publikigita en la
Jarlibro 1976, 13 radistacioj dissendadis regule
esperantlingvajn programojn dum la jaro 1975: Vieno
(Austrujo); Muritiba kaj Sorokaba (Brazilo); Sofio
(Bulgarujo), Bratislavo (Chehhoslovakujo), Pekino (Chinujo),
Sabadell kaj Valencia (Hispanujo), Romo (Italujo),
Zagreb (Jugoslavio), Gdansk kaj Varsovio (Pollando),
Berno (Svislando). Entute: 2432 radio-elsendoj dum
985 horoj por la tuta jaro.
Vere mirindaj estas la nivelo kaj
dauro de la chiutagaj Esperanto-elsendoj de Pola
Radio: trifoje tage (matene, posttagmeze kaj
vespere), dum po 30 minutoj por elsendo. Ili
disaudighas antau 17 jaroj kaj nun laborigas dek
funkciulojn, farante eksterordinaran servon al la
Internacia Lingvo kaj meritante, samkiel la
Esperanto-elsendoj de aliaj stacioj, la audon kaj la
helpon de tutmondaj esperantistoj. Tamen estas same
vere, ke poloj estas ghenerale tre inteligentaj kaj
tiel ili lerte ekspluatas la utilon de Esperanto kiel
internacia komunikilo.
La 15-an de Oktobro 1975 okazis
Esperanto-kurso pere de Slovena Televido, kun la
partopreno de profesiaj aktoroj. Ghi konsistis el 17
lecionoj, po unu semajne, kun la dauro de duona horo.
En 1973 Nederlanda Televido elsendis
Esperanto-kurson, kiu dauris 26 horojn, ankau kun
profesiaj aktoroj.
Kompreneble temas pri ciferoj
modestaj unuavide. Sed se oni konsideras, ke
Esperanto ghenerale vivas nur el la kontribuajhoj de
privataj, plejofte nerichaj adeptoj, kaj ke ghi
ankorau ricevas, almenau en nesocialismaj landoj,
neniun au nur malgravan financan apogon el la
publikaj instancoj, oni povas pli ghuste taksi tiujn
atingojn. Al la esperantigo okazas la samo kiu okazis
al la alfabetinstruo de plenaghuloj en Brazilo antau
la apero de MOBRAL: la movado progresis dank'al la
sindonemo de malmultaj idealistoj, sed malrapide.
Poste, kiam la socia konscienco maturighis pri la
problemo, la brazila registaro starigis MOBRAL'on
("Movado Brazila por Alfabetinstruo"), kun
solida financa bazo havigata pere de la sporta
loterio kaj fiskaj stimuloj. Nun milionoj da
brazilanoj shuldas al MOBRAL ne nur sian kapablon
legi kaj skribi sed ankau sian enkondukon al
profesio. Tiu movado intencas forigi la analfabetecon
en Brazilo post malmultaj jaroj, kaj pro siaj bonegaj
rezultoj ghi jam vekas la admiron kaj imiton fare de
landoj alfrontantaj la saman problemon.
Chu oni povus atendi ian MOBRAL'on
starigotan de UNESKO au de la unuopaj landoj por la
esperantigo de la teranoj?
Tiu demando shajnas malsagha au
almenau tiom naiva kiom estus se iu brazilano
proponus ian MOBRAL'on por sia lando antau nemultaj
jaroj.
La problemo, ni ripetu, temas pri
mensa maturigho. Kiam chi lasta okazas, la solvoj
aperas kaj la problemoj finighas. Observante la homan
historion, ni ne rajtas malesperi. Kontraue, kaj sen
vortludo, ni rajtas farighi pli kaj pli "esperantoj",
kvankam la progreso ne marshas tiom rapide kiom ni
deziras, char ni naive volas, ke ghi plene okazu en la
mallargha kadro de nia persona vivo...