NOMINDEKSO
AULD, William (1924- ). Skoto.
Poeto, eseisto, redaktoro. Chefaj verkoj: La
infana raso (poemo); Humoroj (poemaro); Pri
lingvo kaj aliaj artoj (eseoj). Multe tradukis,
inkluzive de la sonetaro de Shakespeare.
BAGHY, Julio (1891-1967). Hungaro.
Poeto, romanverkisto. Chefaj verkoj: Viktimoj (romano);
Sur sanga tero (romano); Hural (romano);
Preter la vivo (poemaro); Pilgrimo (poemaro);
Songhe sub pomarbo (versdramo).
BARANYAI, Imre (1902-1961).
Hungaro. Poeto kaj verkisto. Chefaj verkoj: Ekzilo
kaj azilo (poemaro): Maria kaj la grupo (romano).
BEAUFRONT, Louis de (1885-1935).
Franco. Eldonis la unuan E-lernolibron por francoj
kaj fondis en 1898 la revuon L 'Esperantiste. Farighis
la dua plej grava esperantisto (post Zamenhof), sed
en 1908 forlasis Esperanton favore al fiaskonta
reformita formo de la lingvo.
BOULTON, Marjorie (1924-). Anglino.
Poeto, verkisto de noveloj, dramoj ktp. Chefaj
verkoj: Kontralte (poemaro); Eroj (poemaro);
Virino che la landlimo (dramoj); Okuloj (novelaro).
Verkis ankau gravan biografion pri d-ro Zamenhof.
BOURLET, Carlo (1886-1913). Franco.
Grava pioniro de Esperanto. Fondis literaturan revuon
La revuo kaj varbis la gravan eldonejon
Hachette.
BRAUN, Stanislaw Zygmunt
(1893-1956). Polo. Pionira E-poeto. Verko: Unuaj
agordoj.
BULTHUIS, Hindrik Jan (1865-1945).
Nederlandano. Romanverkisto. Chefaj verkoj: Idoj
de Orfeo fromano); La vila mano fromano).
CAPPA, Giulio (1951- ). Italo.
Verkisto. Kontribuis recenzojn, tradukojn, artikolojn
kaj poemojn al la chefaj literaturaj revuoj.
CHIUSSI, Italo (1919-1973). Italo.
Tradukis en Esperanton La noblan Koranon. Alia
grava verko: Je la flanko de la Profeto.
CONTERNO GUGLIELMINETTI, Clelia
(1915-1984). Italino. Poeto. Chefa verko: Eta vivo
(poemaro).
COUTURAT, Louis (1868-1914).
Franco. Profesoro, logikisto. Chefa verko:
Histoire de la langue universelle. Kun de
Beaufront (k.v.) forlasis Esperanton favore al
fiaskonto reformita formo de tiu lingvo.
DELGARNO, George (m. 1687). Anglo.
Autoro de la unua plene ellaborita projekto de
apriora filozofia skriba kaj parola lingvo: Ars
Signorum, Vulgo Character Universalis et Lingua
Philosophica qua Poterunt Nomines Diversissimorum
Idiomatum etc. Londono, 1661.
DESCARTES, Rene (1596-1650).
Franco. En letero al abato Mersenne la 20an de
novembro 1629 li brile formulis la principojn en la
konstruo de la plej bonaj modernaj sistemoj de la
artefaritaj lingvoj.
DINWOODIE, John Sharp (1904-1980).
Skoto. Poeto. Verko: Kastelo el revoj (el la
volumo Kvaropo).
DAMBRAUSKAS/DOMBROVSKI, Aleksandro
(1860-1938). Litovo. Lernis Esperanton jam en 1887.
Redaktoro de Litova Stelo. Kontribuis al
multaj revuoj, kaj en 1905 eldonis la poemaron Versajhareto.
ENGHOLM, Stellan (1899-1960).
Svedo. Verkisto kaj tradukisto. Chefaj verkoj:
Homoj sur la tero (romano); Infanoj en torento
(romano); Vivo vokas (romano). Redaktis la
literaturan revuon Malgranda revuo.
FRANCIS, John Islay (1924-), Skoto.
Poeto kaj novelisto. Chefaj verkoj: Vitralo
(novelaro); La granda kaldrono (romano); Misio
sen alveno (sciencfikcia romano).
FRENKEL, Roman. Ruso. Pionira
E-poeto. Chefa verko: Verdaj fajreroj'.
HAEFKER, Hermann (1873-?). Germano.
Autoro de la grava "universala historio" Jarmiloj
pasas.
HODLER, Hector (1887-1920). Sviso.
Filo de la pentristo Ferdinand Hodler. Kunfondinto de
Universala Esperanto-Asocio.
HOHLOV, Nikolai (1891-1953). Ruso.
Tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj. Lia plej
grava orginala verko estas La tajdo (poemaro).
HYAMS, H.B. (m. 1960). Anglo.
Pentristo kaj verkisto. Lia chefa verko (sub
pseudonimo Tagulo): Nova sento.
KALOCSAY, Kalman (1891-1976).
Hungaro. Shlosila figuro en la literaturo de
Esperanto. Poeto, tradukisto, redaktoro. Redaktis la
gravan revuon Literatura mondo. Kunverkis
gravan analizan gramatikon de Esperanto. Tradukis
poezion el trideko da lingvoj. Formulis la poezian
lingvajhon de Esperanto. Chefaj verkoj: Strechita
kordo (poemaro); Izolo (poemaro); Infero
de Dante (traduko); Regho Lear de
Shakespeare (traduko); Tutmonda sonoro (tradukitaj
poemoj, 2 vol.).
KAROLCZYK, Stanislaw (1890-1966).
Polo. Poeto kaj tradukisto. Chefa verko: Unuaj
agordoj.
KOCK, Edwin de (1930-).
Sudafrikano. Poeto. Chefaj verkoj: Ombroj de la
kvara dimensio (poemaro); Fajro sur mia lango (poemaro);
Kvin elementoj (poemaro); Saluton al la
suno (poemaro); La konflikto de la epokoj (eposo).
KOMENSKY, Jan Amos (1592-1670).
CheRo. Granda scienculo, filozofo kaj pedagogo. En
sia libro Via Lucis (1641) profetis la tempon,
kiam la homaro ghuos la uzadon de universala helpa
lingvo nekompareble pli facila kaj akirebla, ol niaj
lingvoj naturaj.
KONISI Gaku (1934- ). Japano.
Novelisto kaj tradukisto. Chefaj verkoj: La
kosmoshipo "Edeno n-ro 5" (sciencfikciaj
noveloj); Vage tra la dimensioj (sciencfikciaj
noveloj).
LAPENNA, Ivo (1909-1987). Kroato,
poste brita civitano. Juristo, verkisto, oratoro.
Shlosila figuro en la E-movado post la Dua
Mondmilito. Generala sekretario de UEA (1955-1964),
Prezidanto de UEA (1964-74). Chefaj verkoj: Retoriko;
Elektitaj prelegoj kaj paroladoj; Esperanto en
perspektivo (chefred.).
LEAU, Leopold. Franco. Doktoro pri
sciencoj. Kunlaboranto de Couturat (k.v.).
LEIBNITZ. Fama filozofo, kiu en
1666, dudekjara, elmetis siajn konceptojn pri estonta
filozofia lingvo.
LUYKEN, Heinrich August
(1864-1940). Germano, poste brita civitano.
Romanverkisto. Chefaj verkoj: Stranga heredajho (romano);
Pro Ishtar (romano).
MIYAMOTO, Masao (1913-). Japano.
Poeto, romanverkisto, tradukisto. Chefaj verkoj: Invit'
al japanesko (poemaro); Naskitaj sur la ruino (romano);
Pri arto kaj morto (novelaro).
NEERGAARD, Paul (1907-1987). Dano.
Agronomo, redaktoro. Chefaj verkoj: Atakoj
kontrau ghardenplantoj; La vivo de la
plantoj.
NERVI, Mauro (1959-). Italo. Poeto,
verkisto. Chefa verko: La turoj de l'chefurbo
(poemoj, rakontoj, dramoj).
NEWELL, Leonard Nowell Mansell
(1902-1968). Anglo. Poeto, tradukisto. Chefverko: Bakshis
(novelaro).
PICH, Karolo (1920- ). Chefio.
Poeto, romanverkisto. Chefaj verkoj: La litomishla
tombejo (romano); Angoro (poemaro); Obsedo
(poemaro).
PIRON, Claude (1931-). Sviso.
Tradukisto, psikologo. Chefaj verkoj: Malmalice
(poemaro); Chu vi kuiras chine? (detektiva
romano); Chu li bremsis sufiche? (detektiva
romano). Pseudonimo: Johan Valano.
PRIVAT, Edmond (1889-1962). Sviso.
Profesoro, verkisto. Iama prezidanto de UEA. Chefaj
verkoj: Tra l'silento (poemaro); Ginevra (dramo);
Vivo de Zamenhof; Esprimo de sentoj en Esperanto.
RAGNARSSON, Baldur (1930- ).
Islandano. Poeto, tradukisto. Chefaj verkoj:
Shtupoj sen nomo (poemaro); Esploroj (poemaro).
RIBILLARD, Jean (1904-1962).
Franco. Romanisto. Chefa verko: Vivo kaj opinioj
de Majstro M 'Saud.
ROSBACH, Johann Hammond (1921- ).
Norvego. Novelisto, romanverkisto. Chefaj verkoj: Homoj
kaj riveroj (nqyelaro); Disko (novelaro); Fiancho
de 1'sorto (romano).
ROSSETTI, Cezaro (1902-1950).
Svis-anglo. Verkisto. Chefa verko: Kredu min,
sinjorino! (romano).
ROSSETTI, Reto Mario (1909- ).
Sviso. Artisto, poeto, novelisto. Chefaj verkoj:
El la maniko (novelaro); Pinta krajono (poemaro).
ROSSI, Nicolino (1939-). Sanmarina
civitano. Poeto, tradukisto. Chefa verko: Sur la
vivopado (poemaro).
SADLER, Victor (1937-). Anglo.
Poeto. Direktoro de la Centra Oficejo de UEA 1968-80.
Verko: Memlchritiko (poemaro).
SCHULHOF, Stanislav (1864-1919).
Chehho. Poeto, tradukisto. Chefaj verkoj: Per
espero al despero (poemaro); Kion la vivo
alportis (poemaro); Autunaj floroj
(poemaro).
SCHWARTZ, Raymond (1894-1973).
Franco. Novelisto, romanverkisto. Chefaj verkoj: Prozo
ridetanta (novelaro); La stranga butiko (poemaro);
Kiel akvo de l'rivero (romano).
SEKELJ, Tibor (1912- ). Kroato.
Esploristo, verkisto. Chefaj verkoj: Nepalo
malfermas la pordon; Premiitaj kaj aliaj noveloj.
SELEZNJOV, Ivan (m. 1904). Ruso.
Pionira esperantisto, multe vojaghinta. Fondis kaj
redaktis la periodajhon Revuo internacia en
1902.
STURMER, Kenelm Ralph Creuze
(1903-1960). Anglo. Novelisto. Verkis ankau sub
pseudonimo Kenelm Robinson. Chefaj verkoj: Por
recenzo! (romaneto); Se grenereto... (novelaro).
STYLER, Albert Edward (1865-1928).
Anglo. Verkisto. Chefaj verkoj: En la montoj; En
la dolomitoj.
SZATHMARI, Sandor (1897-1974).
Hungaro. Romanverkisto, novelisto. Verkoj: Vojagho
al Kazohinio (romano); Mashinmondo (novelaro).
SZILAGYI, Ferenc (1895-1967).
Hungaro. Poeto, novelisto. Redaktis la gravan revuon Norda
prismo. Chefaj verkoj: La granda aventuro (novelaro);
Koko krias jam! (novelaro); Mistero minora (romano).
SHIRJAEV, Ivan Genadievich
(1877-1933). Ruso. Pionira verkisto. Chefaj verkoj:
Sep rakontoj (novelaro); En la vagono (novelaro).
THORSEN, Poul (1915- ). Dano.
Poeto. Chefaj verkoj: Rozoj kaj urtikoj
(poemaro); Sen parashuto (poemaro).
TOTSCHE/TARKONY, Lajos (1902-1978).
Hungaro. Poeto. Verko: Soifo (poemaro).
Elstara literaturkritikisto.
TROMPETER, Wilhelm Heinrich
(1839-1901). Germano. Termezuristo. Kiam en 1891
Zamenhof ne plu povis eldoni la revuon La
Esperantisto, Trompeter dum tri jaroj pagis
chiujn elspezojn por la revuo kaj tiel savis de
disfalo la Esperantan aferon.
URQUHART, Thomas (1611-1660).
Skoto. Autoro de Logopandecteison, or an
Introduction to the Universal Language, Londono,
1653.
VALLIENNNE, Henri (1854-1908).
Franco. Verkisto, tradukisto. Verkis la unuajn
romanojn originalajn en Esperanto: Kastelo de
Prelongo; Chu li?
WARINGHIEN, Gaston (1901- ).
Franco. Poeto, tradukisto, leksikografo ktp. Elstara
figuro en la Esperanta kulturo. Verkis poemojn sub la
pseudonimo Georges E. Maura. Chefaj verkoj: Plena
ilustrita vortaro; Eseoj I: Beletro; Ni kaj ghi (eseoj);
Duonvoche (poemaro); Tra la parko de la
franca poezio (kvar volumoj).
WILKINS, John. Anglo. Autoro de An
Essay Towards a Real Character and a Philosophical
Language, With an Alphabetical Dictionary, Londono,
1668.