Chapitro IX

La viva kacho

Shchukin, agento de la shtata politika departemento en la stacio Dugino estis tre kuragha homo. Li mediteme diris al sia kamarado, la rufa Polajtis:

- Nu, ni iru. Chu? Donu la motorciklon. - Poste li silentis kaj suplementis, turnante sin al homo, sidanta sur benko: - Metu la fluton.

Sed la grizhara tremanta homo sur la benko en la ejo de la Dugina GPU, ne metis la fluton, sed ekploris kaj ekmughis. Tiam Shchukin kaj Polajtis komprenis, ke necesas eligi la fluton. La fingroj algluighis al ghi. Shchukin, karakterizata de grandega, preskau cirka forto, komencis defleksi la fingron post la fingro kaj defleksis chiujn. Tiam oni metis la fluton sur tablon.

Tio estis en frua sunplena mateno de sekva post la morto de Manja tago.

- Vi veturu kun ni, - diris Shchukin, turnante sin al Aleksandr Semjonovich, - montru al ni, kie kaj kio... - Sed Rokk terurigite formovighis de li kaj shirmis sin per la manoj, kiel pro makabra bildo.

- Necesas montri, - severe suplementis Polajtis.

- Ne, lasu lin. Chu vi ne vidas, la homo estas en nenormala stato.

- Forsendu min en Moskvon, - plorante, petis Aleksandr Semjonovich.

- Chu vi tute ne revenos en la sovhhozon?

Sed Rokk anstatau respondo denove shirmis sin per la manoj, kaj la teruro ekfluis el liaj okuloj.

- Nu, bone, - decidis Shchukin, - tio efektive estas super via forto... Mi vidas. Baldau startos la kuriera trajno, veturu do per ghi.

Poste inter Shchukin kaj Polajtis, dum la stacia pedelo trinkigis per akvo Aleksandr'on Semenovich'on kaj tiu dentoklakis je blua brechetita krucho, okazis konsiligho. Polajtis opiniis, ke ghenerale nenio simila estis, kaj Rokk simple estas alienulo kaj havis teruran halucinon. Sed Shchukin inklinis al la ideo, ke el urbo Grachovka, kie nun gastrolis cirko, forrampis boao-konstriktoro. Audinte ilian hezitan susuradon, Rokk duone ekstaris. Li iom rekonsciighis kaj diris, etendante la manojn, kvazau la biblia profeto:

- Auskultu min. Auskultu. Kial vi ne kredas? Ghi estis. Kie do estas mia edzino?

Shchukin ighis silentema kaj serioza kaj tuje sendis al Grachovka ian telegramon. Tria agento, lau la ordono de Shchukin, komencis konstante apudi Aleksandr'on Semjonovich'on kaj devis akompani lin en Moskvon. Shchukin kaj Polajtis komencis preparadon al la ekspedicio. Ili havis nur unu elektran revolveron, sed tio estis jam bona defendilo. Kvindeksharga modelo de la 27-a jaro, la fiero de la franca tekniko por proksima interbatalo, ghi pafis nur je cent pashoj, sed formis elektrokampon kun dumetra diametro kaj en tiu kampo mortigis momente chion vivantan. Mispafi estis tre malfacile. Shchukin surmetis la brilantan elektran ludilon kaj Polajtis la ordinaran 25-shargan zonan mitraleton, prenis shargilojn, kaj sur unu motorciklo, tra la matena roso kaj frisko ili ekveturis lau la shoseo al la sovhozo. La motorciklo traveturis 20 verstojn, disigantajn la stacion de la sovhhozo, dum kvaronhoro (Rokk iris la tutan nokton, ofte kashante sin en paroksismoj de morta teruro en apudvoja herbo), kaj kiam la suno komencis forte varmigi, sur monteto, sub kiu serpentumis rivereto Topj, aperis la sukera palaco kun kolonoj en la verdajoj. Morta silento chirkauis ghin. Apud la sovhhozo la agentoj devancis kampulon sur chevala sharghveturilo. Tiu trenighis malhaste, sharghita per iuj sakoj, kaj baldau restis malantaue. La motorciklo traveturis ponton, kaj Polajtis sonigis signalkornon por elvoki iun. Sed neniu ie reehhis ekskluzive la malproksimajn frenezighintajn hundojn en Koncovka. La motorciklo, malakcelante la kuradon, atingis la pordegon kun verdighintaj leonoj. La polvokovritaj agentoj, en flavaj gamashoj, desaltis, alligis la mashinon per cheno kun seruro al framo de la krado kaj eniris la korton. Silento konsternis ilin. - Hej, kiu estas chi tie? - alvokis Shchukin laute.

Sed neniu reehhis al lia baso. La agentoj chirkauiris la korton, chiam pli kaj pli mirante. Polajtis malserenighis. Shchukin komencis rigardi serioze, chiam pli kuntirante la helajn brovojn. Ili enrigardis tra !a fermita fenestro en la kuirejon kaj ekvidis, ke tie neniu estas, sed la tuta planko estas shutita per blankaj pecoj da manghilaro.

- Vidu, io efektive okazis al ili, Mi nun konvinkighas. La katastrofo, - diris Polajtis.

- Hej, kiu estas tie! Hej! - kriadis Shchukin, sed nur ehho respondis al li sub volbo de la kuirejo.

- Diablo scias! - grumblis Shchukin. - Ghi ja ne povis forvori ilin chiujn momente. Au ili diskuris. Ni iru en la domon.

Pordo en la palaco kun kolonara verando estis larghe malfermita, kaj ghi estis tute senhoma. La agentoj trairis ech en la atikon, frapis kaj malfermis chiujn pordojn, sed absolute senrezulte, kaj tra la senhoma perono denove eliris sur la korton.

- Ni chirkauiru. Al la orangherioj, - ordonis Shchukin, - ni chion traserchu, kaj poste eblos telefoni.

Lau la brika vojeto la agentoj trairis, preterante florbedojn, al malantaua korto, transiris ghin kaj ekvidis la brilantajn vitrojn de la orangherio.

- Atenton, - rimarkis flustre Shchukin kaj malbukis la revolveron desur la zono. Polajtis strechighis kaj demetis la mitraleton. Stranga kaj tre lauta sono audighis en la orangherio kaj ie post ghi. Similis, ke kvazau ie siblas lokomotivo. Zau-zau... zau-zau... s-s-s-s-s... - siblis la orangherio.

- Nu, akurate, - flustris Shchukin kaj, penante ne klaki per la kalkanumoj, la agentoj proksimighis al la vitroj kaj enrigardis la orangherion.

Tuje Polajtis malantauenighis, kaj lia vizagho ighis pala. Shchukin malfermis la bushon kaj stuporis kun la revolvero en la mano.

La tuta orangherio vivis kvazau vermoplena kacho. Volvighante je buloj, siblante kaj malvolvighante, palpserchante kaj balancante la kapojn, sur la planko de la orangherio rampis gigantaj serpentoj. Frakasita shelo kushis sur la planko kaj kraketis sub iliaj korpoj. Supre pale lumis elektra globo de potenca lumintenso, kaj pro tio la tuta interno de la orangherio estis prilumata per stranga kinematografia lumo. Sur la planko staris tri malhelaj, similaj al la fotografiaj, grandegaj kestoj, du el ili, formovitaj kaj malrektighintaj, estingighis, sed en la tria lumis malgranda karmezina makulo. Serpentoj de chiaj dimensioj rampis lau la dratoj, levighis sur framojn de la fenestroj, elrampis tra la tegmentaj aperturoj. Sur la elektra globo mem pendis absolute nigra, makulkovrita serpento de plur-arshina longo, kaj ghia kapo balancighis che la globo, kvazau pendolo. Iuj tintiletoj klakis tra la siblado, el la orangherio odorachis per stranga putra kvazau shlima odoro. Kaj ankorau la agentoj apenau rimarkis arojn da blankaj ovoj, kushantaj en polvoplenaj anguloj, kaj strangan gigantan longagamban birdon, kushantan senmove che la kameroj, kaj kadavron de homo en griza vesto che la pordo, apud fusilo.

- Retroen, - kriis Shchukin kaj komencis retirighi, per la maldekstra mano pushante Polajtis'on kaj per la dekstra levante la revolveron. Li sukcesis pafi chirkau nau fojojn, siblante kaj eljhetante apud la orangherio verdetan fulmon. La sonoj multe pliintensighis, kaj responde al la pafado de Shchukin la tuta orangherio furioze ekmovighis, kaj la platecaj kapoj plenigis chiujn truojn. La tuta sovhozo tuje plenighis je fulmotondro, trembrilanta sur muroj. Chahh-chah-chahh-tahh - pafadis Polajtis, retromovighante. Stranga kvarpieda susurado audighis post la dorso, kaj Polajtis subite terure ekkriis, falinte surdorsen. Besto sur reverskurbaj gamboj, brunaverda, kun grandega akrapinta muzelo, kun krestaspekta vosto, simila al giganta lacerto, elkuris elpost angulo de remizo kaj, furioze formordinte la gambon de Polajtis, faligis lin surteren.

- Helpu, - kriis Polajtis, kaj tuje lia maldekstra brako trafis en la bushegon kaj krakis, li, vane penante levi la dekstran, ektrenis la revolveron sur la tero. Shchukin retrorigardis kaj perpleksighis. Li sukcesis foje pafi, sed grave pretercelis, char timis mortigi la kamaradon. Duan fojon li pafis direkten al la orangherio, char de tie inter malgrandaj serpentaj kapoj elshovighis unu giganta, olivkolra, kaj la korpo saltis rekte al li. Per tiu pafo li mortigis la gigantan serpenton kaj denove saltante kaj turnighante chirkau Polajtis, jam duonmorta en la bushego de la krokodilo, serchis lokon, al kiu li povus pafi por mortigi la monstran bestachon, ne tushante la agenton. Finfine li sukcesis tion. El la elektrorevolvero pafsonis dufoje, priluminte chion chirkaue per verdeta lumo, kaj la krokodilo, saltinte, etendighis, rigidighinte, kaj ellasis Polajtis'on. El ties maniko kaj busho fluis la sango, kaj li, apogighante sur la sendefekta dekstra mano, trenis la rompitan maldekstran gambon. Liaj okuloj estis estingighantaj.

- Shchukin... forkuru, - elraukis li, plorghemante.

Shchukin pafis kelkfoje direkten al la orangherio, kaj en tiu elfalis pluraj vitroj. Sed giganta risorto, olivkolora kaj fleksema, elsaltis malantaue el teretagha fenestro, transglitis la korton, okupinte ghin plene per la kvihklafta korpo, kaj momente chirkauvolvis la gambojn de Shchukin. Li falis malsupren sur la teron, kaj la brilanta revolvero forfalis flanken. Shchukin kriis lautege, poste asfiksiighis, poste la serpentringoj tute kovris lin, krom la kapo. La ringo glitis unufojon lau la kapo, skalpante ghin, kaj tiu kapo krevis. En la sovhhozo oni ne plu audis ech unu pafon. Chion kovris siblanta, obsedanta sono. Kaj responde al ghi el malproksimo vento alportis el Koncovka hurladon, sed nun jam ne eblis kompreni kies hurlado estis, chu la hunda au la homa.


Глава 9. Живая каша

     Агент государственного политического управления на станции Дугино Щукин был очень  храбрым  человеком. Он  задумчиво сказал своему  товарищу, рыжему Полайтису:
     -  Ну, что ж, поедем. А?  Давай мотоцикл, - потом помолчал  и  добавил, обращаясь к человеку, сидящему на лавке: - Флейту-то положите.
     Но  седой  трясущийся  человек  на  лавке, в помещении  дугинского ГПУ, флейты не  положил, а заплакал и замычал. Тогда Щукин и Полайтис поняли, что флейту нужно  вынуть.  Пальцы присохли к  ней. Щукин, отличавшийся огромной, почти  цирковой силой, стал  палец  за пальцем отгибать и отогнул все. Тогда флейту положили на стол.
     Это было ранним солнечным утром следующего за смертью Мани дня.
     - Вы поедете с нами, - сказал Щукин, обращаясь к Александру Семеновичу, - покажете нам  где и что. - Но Рокк  в ужасе  отстранился  от него и руками закрылся, как от страшного видения.
     - Нужно показать, - добавил сурово Полайтис.
     - Нет, оставь его. Видишь, человек не в себе.
     - Отправьте меня в Москву, - плача, попросил Александр Семенович.
     - Вы разве совсем не вернетесь в совхоз?
     Но  Рокк вместо  ответа  опять заслонился руками, и ужас потек  из  его глаз.
     -  Ну, ладно, - решил Щукин, - вы действительно не в силах...  Я  вижу. Сейчас курьерский пойдет, с ним и поезжайте.
     Затем  у   Щукина  с  Полайтисом,  пока  сторож  станционный   отпаивал Александра  Семеновича водой  и  тот лязгал  зубами  по  синей  выщербленной кружке,  произошло совещание... Полайтис полагал, что вообще ничего не было, а  просто-напросто Рокк  душевнобольной и у него была страшная галлюцинация. Щукин же  склонялся к мысли, что из города Грачевки, где в настоящий  момент гастролирует цирк, убежал удав-констриктор.  Услыхав их сомневающийся шепот, Рокк  привстал. Он несколько пришел  в себя  и сказал, простирая  руки,  как библейский пророк:
     - Слушайте меня. Слушайте.  Что же вы мне  не  верите? Она была. Где же моя жена?
     Щукин стал молчалив  и серьезен  и  немедленно дал в Грачевку  какую-то телеграмму. Третий агент, по распоряжению Щукина, стал неотступно находиться при Александре Семеновиче и должен был сопровождать его в Москву. Щукин же с Полайтисом стали готовиться к экспедиции. У них был всего один электрический револьвер, но и это была уже хорошая защита. Пятидесятизарядная модель 27-го года,  гордость французской техники  для близкого  боя,  била  всего на  сто шагов, но давала поле два  метра в диаметре и  в этом поле все живое убивала наповал. Промахнуться было очень трудно. Щукин надел блестящую электрическую игрушку, а Полайтис обыкновенный 25-зарядный поясной пулеметик, взял обоймы, и на одном мотоцикле, по утренней росе и холодку,  они по шоссе покатились к совхозу. Мотоцикл простучал двадцать верст, отделявших станцию от совхоза, в четверть часа (Рокк шел  всю ночь, то  и дело прячась, в припадках смертного ужаса, в придорожную траву), и когда солнце начало значительно припекать, на пригорке, под которым вилась речка топь, глянул сахарный с колоннами  дворец в зелени.  Мертвая тишина стояла вокруг. У самого подъезда к  совхозу агенты обогнали крестьянина на подводе. Тот плелся не спеша, нагруженный  какими-то мешками,  и  вскоре  остался  позади.  Мотоциклетка  пробежала по  мосту,  и Полайтис  затрубил  в  рожок,  чтобы вызвать кого-нибудь. Но никто нигде  не отозвался,  за  исключением отдаленных  остервенившихся  собак  в  Концовке. Мотоцикл, замедляя ход, подошел к воротам с позеленевшими львами. Запыленные агенты  в  желтых  гетрах  соскочили,  прицепили цепью  с замком к переплету решетки машину и вошли во двор. Тишина их поразила.
     - Эй, кто тут есть! - крикнул Щукин громко.
     Но никто не отозвался на его бас. Агенты обошли  двор кругом, все более удивляясь. Полайтис нахмурился. Щукин стал посматривать серьезно, все  более хмуря  светлые брови. Заглянули через открытое  окно в кухню  и увидали, что там никого нет, но весь пол усеян белыми осколками посуды.
     - Ты знаешь, что-то действительно случилось. Я теперь вижу. Катастрофа, - молвил Полайтис.
     -  Эй, кто там есть! Эй! - кричал Щукин, но ему отвечало только эхо под сводами кухни.
     - Черт их знает! - ворчал Щукин. - Ведь не могла же она слопать их всех сразу. Или разбежались. Идем в дом.
     Дверь во дворце с колонной верандой была открыта  настежь, и в нем было совершенно пусто. Агенты  прошли даже в  мезонин, стучали  и  открывали  все двери, но  ничего решительно не добились  и,  через вымершее крыльцо,  вновь вышли во двор.
     - Обойдем кругом.  К оранжереям, - распорядился Щукин, - все обшарим, а там можно будет протелефонировать.
     По  кирпичной  дорожке агенты пошли,  минуя  клумбы,  на  задний  двор, пересекли его и увидали блестящие стекла оранжереи.
     - Погоди-ка, - заметил  шепотом Щукин и  отстегнул с  пояса  револьвер. Полайтис насторожился и снял пулемет. Странный и очень зычный звук тянулся в оранжерее  и  где-то  за  нею.  Похоже  было,  что  где-то  шипит   паровоз. "Зау-зау... зау-зау... с-с-с-с-с..." - шипела оранжерея.
     - А ну-ка, осторожно, - шепнул Щукин, и, стараясь не стучать каблуками, агенты придвинулись к самым стеклам и заглянули в оранжерею.
     Тотчас  Полайтис откинулся назад, и лицо его стало бледно. Щукин открыл рот и застыл с револьвером в руке.
     Вся  оранжерея жила как червивая  каша. Свиваясь и развиваясь в клубки, шипя  и разворачиваясь,  шаря  и  качая головами,  по полу  оранжереи ползли огромные  змеи. Битая  скорлупа валялась на полу и хрустела  под  их телами. Вверху  бледно  горел  огромной  силы  электрический  шар,  и  от  него  вся внутренность  оранжереи освещалась  странным кинематографическим  светом. На полу торчали три темных, словно фотографических, огромных ящика, два из них, сдвинутые   и   покосившиеся,   потухли,   а  в  третьем   горело  небольшое густо-малиновое световое  пятно.  Змеи  всех  размеров  ползли по  проводам, поднимались по переплетам рам, вылезали  через  отверстия на крыше. На самом электрическом шаре  висела совершенно  черная,  пятнистая  змея  в несколько аршин, и голова ее качалась у шара, как маятник. Какие-то погремушки звякали в шипении, из оранжереи тянуло странным гнилостным, словно прудовым запахом. И еще смутно разглядели агенты кучи белых яиц, валяющихся в пыльных углах, и странную гигантскую голенастую  птицу, лежащую неподвижно  у  камер, и  труп человека в сером у двери, рядом с винтовкой.
     -  Назад, -  крикнул  Щукин  и  стал пятиться, левой  рукой  отдавливая Полайтиса  и  поднимая  правою револьвер. Он успел  выстрелить  раз  девять, прошипев  и  выбросив  около  оранжереи  зеленоватую  молнию.  Звук  страшно усилился,  и в  ответ  на  стрельбу  Щукина  вся оранжерея пришла в  бешеное движение, и  плоские головы замелькали во всех дырах.  Гром тотчас же  начал скакать по всему совхозу и играть отблесками на стенах. "Чах-чах-чах-чах", - стрелял Полайтис, отступая задом. Страшный, четырехлапый шорох послышался за спиною,  и Полайтис  вдруг  страшно  крикнул,  падая навзничь.  Существо  на вывернутых лапах,  коричнево-зеленого цвета, с  громадной острой  мордой,  с гребенчатым хвостом, похожее на страшных размеров ящерицу, выкатилось  из-за угла сарая и, яростно перекусив ногу Полайтису, сбило его на землю.
     - Помоги, - крикнул Полайтис,  и тотчас левая рука его попала в пасть и хрустнула, правой  рукой он, тщетно пытаясь поднять ее, повез револьвером по земле. Щукин обернулся и  заметался. Раз он успел выстрелить, но сильно взял в  сторону, потому что боялся убить  товарища.  Второй  раз  он выстрелил по направлению  оранжереи,  потому  что  оттуда  среди небольших  змеиных  морд высунулась  одна  огромная,   оливковая,   и  туловище  выскочило  прямо  по направлению к нему. Этим выстрелом он гигантскую змею убил и опять, прыгая и вертясь возле Полайтиса, полумертвого уже  в пасти крокодила, выбирал место, куда бы выстрелить, чтобы убить страшного гада, не  тронув агента.  Наконец, это ему удалось. Из электроревольвера хлопнуло два  раза, осветив все вокруг зеленоватым светом,  и крокодил, прыгнув,  вытянулся,  окоченев,  и выпустил Полайтиса. Кровь  у  того текла из  рукава, текла изо рта, и он, припадая на правую здоровую руку, тянул переломленную левую ногу. Глаза его угасали.
     - Щукин... беги, - промычал он, всхлипывая.
     Щукин выстрелил  несколько  раз  по  направлению  оранжереи,  и  в  ней вылетело  несколько  стекол. Но огромная пружина, оливковая и гибкая, сзади, выскочив   из  подвального   окна,   перескользнула  двор,  заняв  его  весь пятисаженным телом, и во  мгновение обвила ноги Щукина. Его швырнуло вниз на землю, и блестящий револьвер отпрыгнул в сторону. Щукин крикнул мощно, потом задохся, потом кольца скрыли его совершенно, кроме головы. Кольцо прошло раз по голове, сдирая с нее скальп, и голова  эта треснула. Больше  в совхозе не послышалось ни  одного выстрела. Все  погасил шипящий, покрывающий звук. И в ответ  ему  очень  далеко по  ветру донесся из  Концовки вой, но теперь  уже нельзя было разобрать, чей это вой, собачий или человечий.

<< >>