Chapitro VII

Rokk

Ne estas klare, chu efektive la Lefortovaj veterenariaj inokuloj estis tiom bonaj, chu la Samaraj bartachmentoj estis lertaj, chu estis sukcesaj la rezolutaj agoj, entreprenitaj kontrau la ovaj akaparistoj en Kaluga kaj Voronej, chu efike funkciis la Moskva ekstrema komisiono, sed estas bone sciate, ke du semajnojn post la lasta renkontigho de Persikov kun Alfred en Unio de respublikoj estis absolute pure rilate al kokoj. Ie en kortetoj de provincaj urbetoj kushis kokaj solecaj plumoj, eligante larmojn el la okuloj, kaj en malsanulejoj estis resanighantaj la lastaj el aviduloj, chesigante sangan lakson kun vomo. Homaj mortoj, feliche, en la tuta respubliko ne superis milon. Grandaj malordoj ankau ne sekvis. Fakte, en Volokolamsk aperis profeto, heroldinta, ke la epizootio de kokoj estas kauzita de neniu plu krom la komisaroj, sed li ne havis gradan sukceson. En la Volokolamska bazaro oni batis kelkajn milicistojn, penintajn forpreni kokojn che virinoj, ankau oni frakasis vitrojn en loka poshttelegrafejo. Feliche, lerta volokolamska gopou entreprenis agojn, rezulte de kiuj, unue, senspure malaperis la profeto, kaj due, oni shanghis vitrojn en la telegrafejo.

Atinginte en Nordo Arhhangelsk'on kaj Sjumkin-Viselok'on, la epizootio chesis mem pro tiu kialo, ke ne estis kien movighi plu - en la Blanka maro, kiel estas sciate, kokoj ne ekzistas. Ghi haltis ankau en Vladivostok, char plue estis oceano. En fora Sudo - malaperis kaj chesis ie en la sunbruligitaj surfacoj de Ordubat, Gulfa kaj Karabulak, kaj en Okcidento mirinde haltis ghuste che la pollanda kaj rumania limoj. Chu klimato tie estis alia au chu rolis baraj kordonaj rimedoj, entreprenitaj de la najbaraj registaroj, sed estas la fakto, ke la epizootio ne plu movighis. La eksterlanda gazetaro brue, avide pridiskutis la senprecedencan en la historio epizootion, kaj la registaro de la sovetaj respublikoj, levante nenian bruon, laboris senchese. La ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto estis renomita je la ekstrema komisiono por restarigo kaj kreskigo de kokbredado en la respubliko, kompletighinte per nova ekstrema triopo en konsisto de dek ses kamaradoj. Estis fondita "Bonkoko", kie anighis Persikov kaj Portugalov kiel honoraj helpantoj de la prezidanto. En la jhurnaloj sub iliaj portretoj aperis titoloj: "Pogranda acheto de ovoj eksterlande" kaj "Sinjoro Juz intencas fiaskigi la ovan kampanjon". Famighis en la tuta Moskvo venenplena felietono de jhurnalisto Kolechkin, finighanta per la vortoj: "Ne celu, sinjoro Juz, niajn ovojn, - vi havas la proprajn!"*

Profesoro Persikov tute elturmentighis kaj labordronis dum la lastaj tri semajnoj. La kokaj eventoj embarasis lin kaj sharghis sur lin duoblan pezon. Tutajn vesperojn li estis devigata partopreni en kunsidoj de la kokaj komisionoj kaj de tempo al tempo toleri longajn konversaciojn jen kun Alfred Bronskij, jen kun la mekanika dikulo. Li devis kune kun Profesoro Portugalov kaj privat-docentoj Ivanov kaj Borngart anatomii kaj mikroskopii kokojn serchante bacilon de pesto kaj ech verki dum tri vesperoj en hasto broshuron: "Pri aberacioj de hepatoj de kokoj che pesto".

Persikov laboris en la koka sfero sen aparta vervo, kaj tio estas kompreneble, - ja tuta lia kapo estis okupita per alio - la chefa kaj grava, - per tio, de kio la koka pesto forshiris lin, tio estas la rugha radio. Malbonigante sian jam sen tio rompitan sanon, forprenante horojn de dormo kaj mangho, foje ne revenante al la Prechistenka-strato, sed ekdormante sur la vakstola divano en la kabineto de la instituto, Persikov dum tutaj noktoj klopodis che la kamero kaj mikroskopo.

Al fino de julio da ekstremlaboro iom malpliighis. La agado de la alinomita komisiono normalighis, kaj Persikov revenis al la interrompita laboro. Mikroskopoj estis shargitaj per novaj preparatoj, en la kamero sub la radio kreskis kun fabela rapideco fisha kaj rana frajo. El Kenigsberg oni alportis per aeroplano speciale menditajn glacojn, kaj en la lastaj datoj de julio sub kontrolo de Ivanov mekanikistoj konstruis du novajn grandajn kamerojn, en kiuj la radio atingis che bazo dimension de cigareda skatolo kaj en funelo - tutan metron. Persikov ghoje frotis la manojn kaj komencis preparadon de iuj sekretaj kaj komplikaj eksperimentoj. Antau chio li interkonsentis telefone kun la popola komisaro pri klerigo, kaj la auskultilo kvakis al li plej afablan kaj chiarimedan kontribuon, kaj poste Persikov ankau telefone atingis kamaradon Ptahha-Porosjuk, fakestron pri bestbredado che la supera komisiono. Persikov trovis flanke de Ptahha la plej favoran atenton. Temis pri granda mendo eksterlande por Profesoro Persikov. Ptahha diris telefone, ke li tuje telegrafos al Berlin kaj Nov-Jorko. Post tio oni el Kremlo interesighis, kiel pasas la afero che Persikov, kaj grava kaj afabla vocho demandis, chu ne estas bezonata al Persikov automobilo.

- Ne, mi dankas vin. Mi preferas tramon, - respondis Persikov.

- Sed kial do? - demandis la mistera vocho kaj degne mokridetis.

Kun Persikov ghenerale chiuj parolis au kun respekto kaj terursento, au kun karesa mokrideto, kvazau kun la granda aghetulo.

- Ghi veturas pli rapide, - respondis Persikov, post kio la solida baseto respondis telefone:

- Nu, kiel vi deziras.

Pasis ankorau unu semajno, kaj Persikov, chiam pli kaj pli malproksimighante for de la estingighanta koka problemo, plene mergis sin en esploradon de la radio. Lia kapo pro la sendormaj noktoj kaj trolacigho ighis hela, kvazau diafana kaj malpeza. La rughaj ringoj ne forlasadis nun liajn okulojn, kaj preskau chiun nokton Persikov dormis en la instituto. Unu fojon li forlasis la zoologian rifughejon por fari en la grandega salono de CKPVS** sur la Prechistenka-strato prelegon pri sia radio kaj ties efiko al ovolo. Tio estis giganta triumfo de la zoologo-strangulo. En la kolona salono pro la aplaudegoj io shutighadis kaj defaladis de sur la plafonoj, kaj siblantaj arklampaj tubetoj vershis lumon al nigraj smokingoj de CKPVS-anoj kaj al blankaj roboj de virinoj. Sur la estrado, apud katedro, sidis sur vitra tablo, anhelante kaj grizighante, sur plado, malseka rano, kate granda. Oni jhetadis skribajhojn sur la estradon. Inter tiuj estis sep amkonfesaj, kaj Persikov disshiris ilin. La prezidanto de CKPVS perforte eltiradis lin sur la estradon por riverenci. Persikov riverencis incitite, liaj manoj estis shvitaj, malsekaj, kaj la nigra kravato situis ne sub la mentono, sed post la maldekstra orelo. Antau li en spirnebulo estis centoj da flavaj vizaghoj kaj viraj blankaj brustoj, kaj subite flava pistolingo aperis kaj tuje kashighis ie post blanka kolono. Persikov apenau rimarkis ghin kaj forgesis pri ghi. Sed, forveturante post la prelego, malsuprenirante lau frambokolora tapisho de la shtuparo, li subite eksentis svenighon. Por momento shirmighis per nigro la luma lustro en la vestiblo, kaj Persikov ekhavis nauzon...

Li kvazau ekflaris brulodoron, al li shajnis, ke sango tenace kaj varmege fluas sur lia kolo... Kaj la profesoro krochighis per la tremanta mano al la balustrado.

- Chu vi malbonfartas, Vladimir Ipatjich? - chirkauis lin maltrankvilighintaj vochoj.

- Ne, ne, - respondis Persikov, rekonsciighante, - mi simple trolacighis... jes... Bonvolu doni al mi glason da akvo.

* * *

Estis sunoplena augusta tago. Ghi malhelpis al la profesoro, pro tio la kurtenoj estis mallevitaj. Unu fleksebla sur piedeto reflektilo jetadis faskon da akra lumo sur vitran tablon, supershutitan per instrumentoj kaj glacoj. Apoginte sin je dorseto de la helica braksegho, Persikov senforte fumis kaj tra strioj da fumo rigardis per la senvivaj pro lacigho, sed kontentaj okuloj tra la duonfermita pordo de la kamero, kie iomete plivarmigante jam sen tio sufokan kaj malpuran aeron en la kabineto, kviete kushis rugha fasko de la radio.

Oni frapis la pordon.

- Nu? - demandis Persikov.

La pordo milde knaris, kaj eniris Pankrat. Li metis la manojn laulonge de la femuroj kaj, palighante pro timo antau la idolo, diris jenon:

- Tie al vi, sinjoro profesoro, Rokk*** venis.

Io simila al rideto aperis sur la vangoj de la sciencisto. Li duonfermis la okuletojn kaj diris:

- Tio estas interese. Tamen mi estas okupita.

- Lia eksilenso diras, ke li estas kun oficiala papero el Kremlo.

- Chu la fatalo kun papero? Rara kombino, - prononcis Persikov kaj aldiris: - Nu, donu lin chi tien!

- Plenumotas, - respondis Pankrat kaj, kiel kolubro, malaperis post la pordo.

Post minuto ghi knaris denove, kaj sur la sojlo aperis homo. Persikov knaris per la helico kaj fiksrigardis al la veninto super la okulvitroj trans la shultro. Persikov estis tro malproksima de la vivo - ghi ne interesis lin, sed nun ech al Persikov okulfrapis la chefa kaj specifa trajto de la enirinta homo. Li estis strange malnovmoda. En la jaro 1919 tiu homo estus absolute konforma al la stratoj de la chefurbo, li estus tolerebla en la jaro 1924, en ghia komenco, sed en la jaro 1928 li aspektis stranga. Tiam, kiam ech la plej postrestinta parto de la proletaro - bakistoj - portis jakojn, kiam en Moskvo estis rarajho militjako - malnovmoda kostumo, forlasita definitive en fino de 1924, la enirinto estis vestita per leda dubutonvica jako, verda pantalono, la piedoj - per volvtukoj kaj shuoj, kaj sur la zono estis grandega pistolo de malnova marko "mauser" en flava trivita pistolingo. La vizagho de la enirinto faris saman impreson al Persikov, kiel al chiuj - tre malagrablan impreson. La malgrandaj okuletoj rigardis al la tuta mondo surprizite kaj samtempe certece, io senceremonieca estis en la mallongaj gamboj kun plataj plandoj. La vizagho estis blua-razita. Persikov tuje kuntiris la brovojn. Li senkompate knaris per la helico kaj, rigardante al la enirinto jam ne super la okulvitroj, sed tra tiuj, eldiris:

- Chu vi estas kun la papero? Kie do ghi estas?

La enirinto, evidente, estis konsternita per tio, kion li ekvidis. Generale li malmulte kapablis konfuzighi, sed nun konfuzighis. Lau liaj okuletoj, lin konsternis antau chio shranko kun 12 bretoj, atinganta la plafonon kaj plenshtopita per libroj.

Krome, certe, la kameroj, en kiuj, kiel en la infero, scintilis la karmezina, shvelinta en la glacoj radio. Kaj Persikov mem en duonlumo che la akra pinglo de la radio, falanta el la reflektilo, estis sufiche stranga kaj majesta sur la helica segho. La veninto fiksrigardis lin, kaj en la rigardo klare vidighis fajreroj de respekto tra la memcerteco, li donis neniun paperon, sed diris:

- Mi estas Aleksandr Semjonovich Rokk!

- Nu? Kaj kio?

- Mi estas enoficigita kiel estro de la modela sovhhozo "Rugha radio", - klarigis la veninto.

- Nu?

- Kaj jen mi al vi, kamarado, kun la sekreta komisio.

- Estus interese ekscii. Pli koncize, laueble.

Persikov tiom dekutimighis de la vorto "kamarado", ke ghi nun frapis lian orelon. Li evidente incitighis.

La veninto malbutonumis refaldon de la jako kaj eligis ordonon, tajpitan sur luksa dika papero. Li donis ghin al Persikov. Kaj poste sen invito eksidis sur la helican tabuteton.

- Ne pushu la tablon, - malrespekte diris Persikov.

La veninto timigite rerigardis al la tablo, che kies dista rando en humida malluma aperturo trembrilis senvive, kvazau smeraldoj, ies okuloj. Malvarmo blovetis de ili.

Persikov tuj post tralego de la papero levighis desur la tabureto kaj saltis al la telefono. Post kelkaj sekundoj li jam parolis haste kaj ekstreme iritite:

- Pardonu... Mi ne povas kompreni... Kial do? Mi... Sen mia konsento, konsulto... Sed li diablo scias kion farachos!!

Che tio la nekonatulo turnighis tre ofendite sur la tabureto.

- Mi pardonpetas, - komencis li, - mi estas estr...

Sed Persikov svingis kontrau li per la hoketo kaj daurigis:

- Pardonu, mi ne povas kompreni... Mi, finfine, kategorie protestas. Mi ne donas mian sankcion por la eksperimentoj pri la ovoj... chis kiam mi mem provos tion...

Io kvakis kaj frapetis en la auskultilo, kaj ech distance estis kompreneble, ke la vocho en la aukultilo degne parolas kun la aghetulo. Finighis per tio, ke la puncighinta Persikov brue metis la auskultilon kaj diris preter ghi al la muro:

- Mi ne respondecas pri la postsekvoj.

Li revenis al la tablo, prenis desur ghi la paperon, tralegis ghin desupre malsupren super la okulvitroj, poste demalsupre supren tra la okulvitroj kaj subite akutkriis:

- Pankrat!

Pankrat aperis che la pordo, kvazau levighis sur elirtabulo en opero. Persikov rigardis al li kaj kriis:

- Iru for, Pankrat!

Kaj Pankrat, espriminte per sia vizagho nenian miron, malaperis.

Poste Persikov turnis sin al la veninto kaj diris:

- Bonvolu... Mi obeas. Ne estas mia afero. Kaj ne estas interese por mi.

La profesoro ne tiom ofendis la veninton, kiom surprizis.

- Mi pardonpetas, - komencis li, - vi ja, kamarado...

- Kial vi chiam kamarado, kamarado... malkontente murmuris Persikov kaj eksilentis.

"Tamen", - reflektighis sur la vizagho de Rckk.

- Pardon...

- Do, jen, bonvolu, - interrompis Persikov. - Jen estas arklampa globo. De ghi vi ricevas pere de movo de okulario, - Persikov klakis per kovrilo de la kamero, simila al fotilo, - faskon, kiun vi povas koncentri pere de movo de objektivoj, jen n-ro 1... kaj spegulo n-ro 2, - Persikov estingis la radion, denove enshaltis ghin sur planko de la asbesta kamero, - kaj sur la planko sub la radio vi povas dismeti chion, kio plachas al vi, kaj fari eksperimentojn. Estas ekstreme simple, chu ne?

Persikov intencis esprimi ironion kaj malrespekton, sed la veninto ne rimarkis tiujn, atente observante la kameron per la brilantaj okuletoj.

- Mi nur avertas, - daurigis Persikov, - ne necesas shovi la manojn sub la radion, char, lau mia sperto, ghi kauzas neoplazion de la epitelio... sed chu ghi estas maligna au ne, tni, bedaurinde, ankorau ne sukcesis distingi.

Che tio la veninto vigle kashis la manojn post la dorso, fallasinte la ledan kaskedon, kaj rigardis al la manoj de la profesoro. Ili tutaj estis stigmatizitaj per jodo, kaj la dekstra vindita che la manradiko.

- Sed kiel do vi, profesoro?

- Vi povas acheti kauchukajn gantojn che Shvabe sur la strato Kuzneckij Most, - incitite respondis la profesoro. - Mi ne devas zorgi pri tio.

Che tio Persikov rigardis al la veninto kvazau tra lupeo.

- De kie vi aperis? Generale... kial vi?..

Rokk, finfine, tre ofendighis.

- Pardon...

- Ja necesas scii la kauzon!.. Kial vi krochighis al tiu chi radio?..

- Char tio estas shtatgrava afero...

- Aha. Chu la shtatgrava? Tiam... Pankrat!

Sed kiam Pankrat aperis: - Atendu, mi pensos.

Kaj Pankrat obeeme malaperis.

- Mi, - diris Persikov, - ne povas kompreni jen kion: por kio estas bezonata tia hasto kaj sekreteco?

- Vi, profesoro, jam konfuzis min, - respondis Rokk, - vi ja scias, ke chiuj kokoj ghis la lasta mortis.

- Nu, kaj kio resume? - ekkriegis Persikov, - chu vi deziras reaperigi ilin momente? Kaj kial pere de ankorau ne esplorita radio?

- Kamarado profesoro, - respondis Rokk, - vi min efektive konfuzas. Mi ja diras al vi, ke la stato bezonas restarigi la kokbredadon, char oni eksterlande skribas pri ni diversajn achajhojn. Jes.

- Kaj skribu ili...

- Nu vi diras, - enigme respondis Rokk kaj balancis la kapon.

- Al kies kapo, tni dezirus scii, venis la ideo kreskigi kokojn el ovoj?..

- Al la mia, - respondis Rokk...

- Aha... Jen... Sed kial, bonvolu klarigi? De kie vi eksciis pri ecoj de la radio?

- Mi, profesoro, cheestis vian prelegon.

- Mi ankorau nenion faris kun ovoj!... Mi nur intencas!

- Dio vidas, rezultos, - subite konvinkite kaj sinceranime diris Rokk, - via radio estas tia fama, ke eblas ech elefantojn kreskigi, ne nur kokidojn.

- Jen kio, - diris Persikov, - chu vi ne estas zoologo? Chu ne? bedaurinde... vi estus tre kuragha eksperimentanto... Jes... tamen vi riskas... rezultigi fiaskon... kaj nur forprenas mian tempon...

- Ni redonos al vi la kamerojn. Kio do?

- Kiam?

- Jen kiam mi kovos la unuan parton.

- Kiel vi certece diras tion! Bone. Pankrat!

- Mi kunhavas la homojn, - diris Rokk, - kaj gardistaron...

Vespere la kabineto de Persikov orfighis... Malplenighis la tabloj. La homoj de Rokk forveturigis tri grandajn kamerojn, lasinte al la profesoro nur la unuan, malgrandan, de kiu li komencis la eksperimentojn.

Proksimighis julia krepusko, la grizo plenigis la instituton, fluis tra la koridoroj. En la kabineto audighis monotona pashado - tio Persikov, ne enshaltante la lumon, mezurumis la grandan chambron de la fenestro ghis la pordo... La stranga fakto: en tiu vespero neklarigeble splena humoro ekregis la homojn kaj bestojn, loghantajn en la instituto. La bufoj ial okazigis specife korpreman koncherton kaj kvakis minacplene kaj averte. Pankrat estis devigita kapti en la koridoroj la kolubron, kiu forrampis el sia kamero, kaj kiam li kaptis ghin, la kolubro havis tian aspekton, kvazau ghi estis forironta chien ajn nur por fughi.

Profundvespere audighis sonoro el la kabineto de Persikov. Pankrat aperis sur la sojlo. Kaj ekvidis strangan bildon: la sciencisto staris solece meze de la kabineto kaj rigardis al la tabloj. Pankrat tusetis kaj senmovighis.

- Jen, Pankrat, - diris Persikov kaj montris al la malplenighinta tablo.

Pankrat konsternighis. Al li shajnis en la krepusko, ke la okuloj de la profesoro estas postploraj. Tio estis tiel nekutime, tiel terure.

- Jes, ghuste, - ploreme respondis Pankrat kaj pensis: "Vi prefere krius kontrau mi!"

- Jen, - ripetis Persikov, kaj liaj lipoj ektremis same, kiel tiuj de infano, de kiu oni subite forprenis ties shatatan ludilon.

- Chu vi scias, kara Pankrat, - daurigis Persikov, forturnighante al la fenestro, - mia edzino ja, kiu forveturis antau dek kvin jaroj, shi eklaboris en operetteatro, sed nun shi mortis, evidentighis... Jen la okazintajo, Pankrat kara... Oni sendis leteron al mi...

La bufoj blekis plende, kaj la krepusko kovris la profesoron, jen ghi... nokto. Moskvo... ie iaj blankaj globoj post fenestroj lumighis... Pankrat, embarasita, malghojis, tenis pro la timo la manojn laulonge de la femuroj...

- Iru, Pankrat, - pene diris la profesoro kaj svingis per la mano, - iru dormi, kara, kolombeto, Pankrat.

Kaj venis nokto. Pankrat elkuris el la kabineto ial sur la piedfingroj, alkuris sian chambreton, disshovis chifonojn en la angulo, prenis elsub ili malpakitan botelon da rusa vodko kaj senforshire elsuchis preskau glason. Li manghetis panon kun salo, kaj liaj okuloj iom gajighis.

Profundvespere, jam che noktomezo, Pankrat, sidante nudpiede sur benko en la malabunde prilumita vestiblo, diris al la sendorma dejhoranta kaldrono, gratante la bruston sub la katuna chemizo:

- Prefere li mortigus, Dio vidas...

- Chu vere li ploris? - scivoleme demandadis la kaldrono.

- Dio... vid... - certigis Pankrat.

- La granda sciencisto, - konsentis la kaldrono, - kompreneble, rano ne anstatauos la edzinon.

- Neniel, - konsentis Pankrat.

Poste li pensis kaj aldonis:

- Mi mian edzinon volas aranghi chi tien... kial do shi sidu en la vilagho. Sed shi tiujn chi bestachojn neniel toleras...

- Certe, la abomenajho terurega, - konsentis la kaldrono.

El la kabineto de la sciencisto estis audeblaj neniuj sonoj. Ankau lumo mankis al ghi. Ne estis lumstrio sub la pordo.


* Vortludo. Ruslingve "jajca" (ovoj) signifas ankau "testikoj" (Trad.).
** CKPVS - Centra Komisiono por Plibonigo de Vivkondichoj de Sciencistoj che Konsilio de Popolaj Komisaroj. (Trad.).
*** Rokk - asociighas kun la ruslingva vorto "rok" - "fatalo" (Trad.).


Глава 7. Рокк

     Неизвестно, точно  ли  хороши были лефортовские ветеринарные  прививки, умелы ли заградительные самарские отряды, удачны ли крутые меры, принятые по отношению  к  скупщикам  яиц  в  Калуге  и  Воронеже,  успешно  ли  работала чрезвычайная  московская комиссия, но хорошо известно, что через  две недели после  последнего  свидания  Персикова  с Альфредом в  смысле  кур  в  Союзе республик  было  совершенно  чисто.  Кое-где  в  двориках  уездных  городков валялись куриные сиротливые  перья, вызывая слезы на  глазах, да в больницах попадались последние из жадных, доканчивая кровавый понос со рвотой. Людских смертей, к  счастью,  на  всю  республику  было  не  более  тысячи.  Больших беспорядков  тоже не  последовало.  Обьявился  было,  правда, в Волоколамске пророк, возвестивший,  что падеж кур вызван ни кем иным как  комиссарами, но особого   успеха   не   имел.  На  волоколамском  базаре  побили  нескольких милиционеров,  отнимавших  кур  у  баб,  да выбили стекла в местном почтово-телеграфном  отделении. По счастью, расторопные волоколамские власти приняли меры, в результате которых,  во-первых, пророк  прекратил свою деятельность, во-вторых, стекла на телеграфе вставили.
     Дойдя на севере до Архангельска и Сюмкина Выселка, мор  остановился сам собой по той причине, что  идти ему  было дальше некуда, - в Белом море, как известно, куры не водятся. Остановился  он  и во Владивостоке, ибо далее был океан.  На  далеком юге  -  пропал и затих  где-то в выжженых  пространствах Ордубата, Джудьбы и Карабулака, а  на западе удивительным образом задержался как  раз на польской и румынской границах. Климат,  что ли, там был иной или сыграли   роль   заградительные    кордонные   меры,   принятые    соседними правительствами, но  факт тот,  что мор дальше не  пошел. Заграничная пресса жадно  обсуждала неслыханный  в  истории падеж,  а  правительство  советских республик, не поднимая никакого шума, работало не покладая рук. Чрезвычайная комиссия по борьбе с куриной  чумой  переименовалась в чрезвычайную комиссию по  поднятию  и  возрождению куроводства  в  республике,  пополнилась  новой чрезвычайной   тройкой,  в  составе   шестнадцати   товарищей.  Был  основан "Доброкур",  почетными товарищами председателя  в который  вошли  Персиков и Португалов.  В  газетах  под их  портретами  появились  заголовки: "Массовая закупка  яиц за  границей"  и "Господин  Юз хочет  сорвать яичную компанию". Прогремел   на   всю   Москву   ядовитый   фельетон  журналиста   Колечкина, заканчивающийся словами: "Не  зарьтесь, господин Юз,  на наши яйца, -  у вас есть свои!".
     Профессор  Персиков совершенно измучился и заработался  в последние три недели.  Куриные события выбили его из  колеи  и  навалили  на него  двойную тяжесть.  Целыми  вечерами  ему приходилось  работать  в  заседании  куриных комиссий и время от времени выносить длинные беседы то с Альфредом Бронским, то с механическим  толстяком.  Пришлось вместе с профессором  Португаловым и приват-доцентом Ивановым и Борнгартом анатомировать и микроскопировать кур в поисках бациллы чумы и даже в  течении трех вечеров на скорую  руку написать брошюру: "Об изменениях печени у кур при чуме".
     Работал Персиков без особого жара в куриной области, да оно  и понятно, - вся его голова  была полна другим -  основным и важным - тем, от  чего его оторвала  куриная катастрофа,  т. е. от красного луча. Расстраивая здоровье, урывая часы у сна  и еды, порою не возвращаясь на Пречистенку, а  засыпая на клеенчатом диване  в кабинете института,  Персиков ночи  напролет возился  у камеры и микроскопа.
     К  концу  июля  гонка несколько  стихла.  Дела переименованной комиссии вошли  в  нормальное   русло,  и  Персиков  вернулся  к  нарушенной  работе. Микроскопы  были заряжены новыми  препаратами, в камере  под лучом зрела  со сказочной быстротой  рыбья  и лягушачья  икра. Из Кенигсберга  на  аэроплане привезли  специально  заказанные стекла,  и  в  последних  числах июля,  под наблюдением Иванова, механики соорудили две новых больших камеры,  в которых луч достигал  у основания  ширины папиросной коробки,  а в раструбе - целого метра.   Персиков  радостно  потер  руки  и  начал  готовиться   к  каким-то таинственным и сложным  опытам. Прежде  всего, он по  телефону сговорился  с народным комиссаром  просвещения,  и  трубка наквакала ему самое  любезное и всяческое  содействие,  а  затем Персиков  по  телефону же  вызвал  товарища Птаху-Поросюка, заведующего отделом  животноводства при верховной  комиссии. Встретил Персиков со стороны Птахи самое теплое внимание. Дело шло о большом заказе за границей для профессора Персикова. Птаха сказал  в телефон, что он тотчас  телеграфирует  в   Берлин  и  Нью-Йорк.  После   этого   из   Кремля осведомились, как  у Персикова идут дела, и важный и ласковый голос спросил, не нужен ли Персикову автомобиль?
     -  Нет,  благодарю  вас.  Я  предпочитаю ездить  в трамвае,  -  ответил Персиков.
     -  Но   почему  же?  -  спросил  таинственный  голос  и  снисходительно усмехнулся.
     С  Персиковым все вообще разговаривали или с почтением и ужасом, или же ласково усмехаясь, как маленькому, хоть и крупному ребенку.
     - Он быстрее ходит,  -  ответил Персиков, после  чего  звучный  басок в телефон ответил:
     - Ну, как хотите.
     Прошла  еще неделя, причем Персиков, все  более отдаляясь от затихающих куриных  вопросов,  всецело  погрузился  в  изучение  луча.  Голова  его  от бессонных  ночей  и переутомления стала  светла, как бы прозрачна  и  легка. Красные  кольца не сходили теперь с его глаз,  и почти всякую  ночь Персиков ночевал в институте... Один раз он  покинул зоологическое прибежище, чтобы в громадном  зале  Цекубу  на  Пречистенке  сделать доклад о  своем луче  и  о действии  его на  яйцеклетку. Это  был гигантский  триумф  зоолога-чудака. В колонном зале от всплеска  рук  что-то  сыпалось  и  рушилось  с  потолков и шипящие дуговые трубки  заливали светом  черные смокинги цекубистов и  белые платья  женщин. На  эстраде,  рядом с кафедрой, сидела на стеклянном  столе, тяжко дыша и серея, на блюде  влажная лягушка величиною с кошку. На  эстраду бросали записки. В числе их было семь  любовных, и их Персиков разорвал. Его силой вытаскивал  на эстраду представитель Цекубу, чтобы кланяться. Персиков кланялся раздраженно,  руки  у  него были  потные, мокрые, и черный  галстук сидел  не под подбородком, а  за левым ухом. Перед ним в  дыхании и в тумане были  сотни желтых  лиц  и  мужских  белых  грудей, и  вдруг  желтая  кобура пистолета мелькнула и пропала где-то за  белой  колонной. Персиков ее смутно заметил  и забыл. Но, уезжая после доклада,  спускаясь по  малиновому  ковру лестницы, он вдруг почувствовал себя нехорошо. На миг заслонило черным яркую люстру в вестибюле, и  Персикову стало  смутно, тошновато...  Ему почудилась гарь, показалось, что кровь течет у него липко и жарко по шее...  И дрожащею рукой схватился профессор за перила.
     -  Вам  нехорошо, Владимир  Ипатьевич?  -  набросились  со всех  сторон встревоженные голоса.
     -  Нет, нет, - ответил Персиков, оправляясь, - просто я переутомился... да... Позвольте мне стакан воды.

     * * * * *

     Был очень  солнечный  августовский  день. Он мешал  профессору, поэтому шторы были опущены.  Один  гибкий  на ножке  рефлектор бросал  пучок острого света  на  стеклянный  стол, заваленный  инструментами и  стеклами.  Отвалив спинку винтящегося кресла, Персиков в изнеможении курил и сквозь полосы дыма смотрел  мертвыми  от усталости,  но довольными глазами  в приоткрытую дверь камеры, где, чуть подогревая и без того душный и нечистый воздух в кабинете, тихо лежал красный сноп луча.
     В дверь постучали.
     - Ну? - спросил Персиков.
     Дверь мягко  скрипнула,  и вошел  Панкрат.  Он сложил  руки по швам  и, бледнея от страха перед божеством, сказал так:
     - Там до вас, господин профессор, Рокк пришел.
     Подобие улыбки показалось на щеках ученого. Он сузил глазки и молвил:
     - Это интересно. Только я занят.
     - Они говорят, что с казенной бумагой с Кремля.
     - Рок  с  бумагой? Редкое сочетание, - вымолвил  Персиков и  добавил, - ну-ка, давай его сюда!
     - Слушаю-с, - ответил Панкрат и как уж исчез за дверью.
     Через  минуту  она  скрипнула  опять,  и  появился  на  пороге человек. Персиков скрипнул  на  винте  и  уставился в пришедшего поверх  очков  через плечо.  Персиков был слишком далек от жизни, он ею  не интересовался, но тут даже  Персикову  бросилась  в  глаза  основная  и  главная  черта  вошедшего человека.  Он  был  страшно  старомоден.  В  1919 году  этот человек был  бы совершенно уместен на улицах столицы, он был бы терпим в 1924 году, в начале его, но в 1928  году он был странен. В то время, как наиболее даже отставшая часть пролетариата - пекаря  - ходили в пиджаках,  когда  в Москве редкостью был френч - старомодный  костюм, оставленный окончательно в конце 1924 года, на вошедшем  была кожаная двубортная куртка, зеленые штаны, на ногах обмотки и штиблеты, а на боку огромный  старой конструкции пистолет маузер в  желтой кобуре. Лицо вошедшего  произвело на Персикова то же впечатление, что  и  на всех -  крайне неприятное впечатление. Маленькие глазки сомтрели на весь мир изумленно и в то же время уверенно, что-то развязное было в коротких ногах с плоскими  ступнями.  Лицо  иссиня-бритое.  Персиков   сразу  нахмурился.  Он безжалостно похрипел  винтом  и, глядя на вошедшего уже  не поверх  очков, а сквозь них, молвил:
     - Вы с бумагой? Где же она?
     Вошедший, видимо, был ошеломлен тем, что  увидел.  Вообще  он был  мало способен  смущаться, но  тут  смутился. Судя  по глазкам, его поразил прежде всего шкап в 12  полок, уходивший в потолок и битком набитый книгами. Затем, конечно, камеры, в которых, как в аду, мерцал малиновый, разбухший в стеклах луч.  И  сам  Персиков  в  полутьме  у  острой  иглы  луча,  выпадавшего  из рефлектора,  был достаточно  странен  и  величественен  в  винтовом  кресле. Пришелец  вперил в него взгляд,  в  котором явственно прыгали искры почтения сквозь самоуверенность, никакой бумаги не подал, а сказал:
     - Я Александр Семенович Рокк!
     - Ну-с? Так что?
     - Я назначен заведующим показательным совхозом "Красный луч", - пояснил пришлый.
     - Ну-с?
     - И вот к вам, товарищ, с секретным отношением.
     - Интересно было бы узнать. Покороче, если можно.
     Пришелец  расстегнул  борт  куртки  и  высунул приказ,  напечатанный на великолепной  плотной  бумаге.  Его  он  протянул  Персикову.  А  затем  без приглашения сел на винтящийся табурет.
     - Не толкните стол, - с ненавистью сказал Персиков.
     Пришелец испуганно оглянулся на стол, на дальнем краю которого  в сыром темном  отверстии мерцали безжизненно, как изумруды,  чьи-то глаза.  Холодом веяло от них.
     Лишь только Персиков прочитал бумагу, он поднялся с табурета и бросился к телефону.  Через  несколько секунд  он  уже  говорил торопливо и в крайней степени раздражения:
     - Простите... Я не могу понять... Как же так? Я... без  моего согласия, совета... Да ведь он черт знает что наделает!!
     Тут незнакомец повернулся крайне обиженно на табурете.
     - Извиняюсь, - начал он, - я завед...
     Но Персиков махнул на него крючочком и продолжал:
     - Извините, я не могу понять... Я, наконец,  категорически протестую. Я не даю своей санкции на опыты с яйцами... Пока я сам не попробую их...
     Что-то квакало  и постукивало в трубке, и даже издали было понятно, что голос в  трубке, снисходительный, говорит с малым  ребенком. Кончилось  тем, что багровый Персиков с громом повесил трубку и мимо нее в стену сказал:
     - Я умываю руки.
     Он  вернулся к  столу, взял с него бумагу, прочитал ее  раз сверху вниз поверх очков, затем снизу вверх сквозь очки, и вдруг взвыл:
     - Панкрат!
     Панкрат  появился  в дверях, как  будто  поднялся  по  трапу  в  опере. Персиков глянул на него и рявкнул:
     - Выйди вон, Панкрат!
     И Панкрат, не выразив на своем лице ни малейшего изумления, исчез.
     Затем Персиков повернулся к пришельцу и заговорил:
     - Извольте-с... Повинуюсь. Не мое дело. Да мне и неинтересно.
     Пришельца профессор не столько обидел, сколько изумил.
     - Извиняюсь, - начал он, - вы же, товарищ?..
     - Что вы все товарищ да товарищ... - хмуро пробубнил Персиков и смолк.
     "Однако", - написалось на лице у Рокка.
     - Изви...
     - Так вот-с, пожалуйста, - перебил Персиков, - вот дуговой шар. От него вы получаете путем передвижения окуляра, -  Персиков щелкнул крышкой камеры, похожей на фотографический аппарат, - пучок, который вы можете собрать путем передвижения объективов, вот N 1... и зеркало  N 2, -  Персиков погасил луч, опять  зажег его  на  полу асбестовой  камеры,  - а на  полу в  луче  можете разложить  все,  что вам  нравится, и делать  опыты. Чрезвычайно  просто, не правда ли?
     Персиков хотел выразить иронию и презрение, но пришелец их не  заметил, внимательно блестящими глазками всматриваясь в камеру.
     - Только предупреждаю, - продолжал Персиков, - руки не следует совать в луч, потому что, по моим наблюдениям, он вызывает разрастание эпителия...  А злокачественны они или нет, я, к сожалению, еще не мог установить.
     Тут  пришелец  проворно  спрятал  свои  руки  за спину, уронив  кожаный картуз,  и  поглядел на профессора. Его руки были насквозь прожжены йодом, а правая у кисти забинтована.
     - А как же вы, профессор?
     - Можете  купить резиновые  перчатки у Швабе  на Кузнецком, раздраженно ответил профессор. - Я не обязан об этом заботиться.
     Тут Персиков посмотрел на пришельца словно в лупу.
     - Откуда вы взялись? Вообще... Почему вы?..
     Рокк, наконец, обиделся сильно.
     - Извини...
     - Ведь нужно же знать, в чем дело!.. Почему вы уцепились за этот луч?..
     - Потому, что это величайшей важности дело...
     - Ага. Величайшей? Тогда... Панкрат!
     И когда Панкрат появился:
     - Погоди, Панкрат, я подумаю.
     И Панкрат покорно исчез.
     - Я, - говорил Персиков,  - не могу понять вот чего: почему нужна такая спешность и секрет?
     -  Вы, профессор, меня уже сбили с  панталыку, -  ответил Рокк, - вы же знаете, что куры издохли все до единой.
     - Ну  так что же из этого? - завопил Персиков,  - что же  вы  хотите их воскресить моментально, что ли? И почему при помощи еще не изученного луча?
     -  Товарищ  профессор,  - ответил  Рокк,  -  вы  меня,  честное  слово, сбиваете. Я вам говорю,  что нам  необходимо возобновить у себя куроводство, потому что за границей пишут про нас всякие гадости. Да.
     - И пусть себе пишут...
     - Ну, знаете, - загадочно ответил Рокк и покрутил головой.
     - Кому, желал бы я знать, пришла в голову мысль растить кур из яиц...
     - Мне, - ответил Рокк.
     -  Угу...  Тэк-с... А  почему,  позвольте  узнать? Откуда вы  узнали  о свойствах луча?
     - Я, профессор, был на вашем докладе.
     - Я с яйцами еще не делал!.. Только собираюсь!
     - Ей-богу, выйдет,  - убедительно вдруг и  задушевно сказал Рокк, - ваш луч такой знаменитый, что хоть слонов можно вырастить, не только цыплят.
     - Знаете  что, - молвил Персиков, - вы не зоолог?  Нет? Жаль. .  Из вас вышел  бы  очень  смелый  экспериментатор...  Да...  только  вы  рискуете... получить неудачу... и только у меня отнимаете время...
     - Мы вам вернем камеры. Что значит?
     - Когда?
     - Да вот, я выведу первую партию.
     - Как вы это уверенно говорите! Хорошо-с. Панкрат!
     - У меня есть с собой люди, - сказал Рокк, - и охрана...
     К  вечеру  кабинет  Персикова  осиротел...  Опустели столы. Люди  Рокка увезли три  большие камеры, оставив профессору только первую, его маленькую, с которой он начинал опыты.
     Надвигались июльские сумерки, серость  овладела институтом,  потекла по коридорам. В кабинете слышались монотонные  шаги - это Персиков, не  зажигая огня, мерил большую комнату от окна к дверям... Странное  дело: в этот вечер необъяснимо  тоскливое настроение овладело  людьми, населяющими  институт, и животными.  Жабы  почему-то подняли особенно тоскливый  концерт и стрекотали зловеще и предостерегающе. Панкрату пришлось ловить в коридорах ужа, который ушел из своей камеры, и когда он его поймал, вид у ужа был такой, словно тот собирался куда глаза глядят, лишь бы только уйти.
     В глубоких сумерках  прозвучал звонок  из кабинета  Персикова.  Панкрат появился на пороге. И увидал  странную картину. Ученый стоял одиноко посреди кабинета и глядел на столы. Панкрат кашлянул и замер.
     - Вот, Панкрат, - сказал Персиков и указал на опустевший стол.
     Панкрат ужаснулся. Ему  показалось, что  глаза у профессора в  сумерках заплаканы. Это было так необыкновенно, так страшно.
     -  Так  точно,  -  плаксиво ответил Панкрат и подумал:  "Лучше  б ты уж наорал на меня!"
     - Вот, - повторил Персиков, и губы у него дрогнули точно так же,  как у ребенка, у которого отняли ни с того, ни с сего любимую игрушку.
     -  Ты знаешь,  дорогой  Панкрат,  - продолжал Персиков, отворачиваясь к окну, -  жена-то моя,  которая  уехала пятнадцать  лет назад, в оперетку она поступила, а теперь умерла, оказывается... Вот история, Панкрат милый... Мне письмо прислали...
     Жабы  кричали жалобно, и сумерки одевали  профессора, вот она...  ночь. Москва...  где-то какие-то  белые  шары  за  окнами  загорались...  Панкрат, растерявшись, тосковал, держа от страха руки по швам...
     - Иди, Панкрат, - тяжело вымолвил профессор и  махнул  рукой, -  ложись спать, миленький, голубчик, Панкрат.
     И наступила ночь.  Панкрат  выбежал из  кабинета почему-то на цыпочках, пробежал в свою каморку, разрыл тряпье в  углу, вытащил из-под  него початую бутылку русской  горькой и разом  выхлюпнул  около чайного  стакана. Закусил хлебом с солью, и глаза его несколько повеселели.
     Поздним вечером, уже ближе к полуночи, Панкрат, сидя босиком на  скамье в  скупо  освещенном   вестибюле,  говорил   бессонному  дежурному  котелку, почесывая грудь под ситцевой рубахой.
     - Лучше б убил, ей бо...
     - Неужто плакал? - с любопытством спрашивал котелок.
     - Ей... бо... - уверял Панкрат.
     -  Великий ученый, - согласился котелок,  -  известно, лягушка  жены не заменит.
     - Никак, - согласился Панкрат.
     Потом он подумал и добавил:
     - Я свою бабу подумываю выписать сюды... Чего ей в самом деле в деревне сидеть. Только она гадов этих не выносит нипочем...
     - Что говорить, пакость ужаснейшая, - согласился котелок.
     Из кабинета ученого не слышно было ни  звука. Да и света в нем не было. Не было полоски под дверью.

 

<< >>