KVINA CHAPITRO

La autoro ellernas la lingvon de la solasoj. — Malgranda deflankigho pri la ekstera kaj interna kontemplado. — La konologio.— Malsanaj solasoj. - Kelkaj vortoj pri la "muziko de l' sferoj".

Estus tre longdaure detaligi kronologie la historion de la kelkaj monatoj, kiuj pasis inter mia alveno en Faremido kaj tiu tago, kiam mi povis diri, ke, kvankam balbute kaj mallerte, tamen mi jam povas min esprimi per la lingvo de la solasio-j kaj mi komprenis grandparte, kion ili parolis. Cetere estas ja eble, ke ankau chi tiu studo mem postulis pli multan tempon ol mi kredis tiam: la multegaj novaj impresoj amasighis en mia menso kun tiel febra rapido, ke mi tute forgesis mezuri la tempon, kiu cetere estas mezurata tie lau aliaj leghoj. (En Faremido unu tago dauras du-trioble dudekkvar horojn.) Aliparte ghuste chi tiuj impresoj tiom okupis mian tutan interesighon, ke mi perceptis nur haste kaj malklare chion personan, kio okazis al mi dum la unua epoko de mia tiea restado kaj tiel en mia memoro restis plie nur la multaj instruoj, kiujn mi rikoltis, kaj forvishighis chio, kio rilatis al mia korpa vivo. Mi opiniis kvazau kompreni kaj spertis ankau pri mi mem, ke la intelekto, — destinita lau mia kredo por la ekkono de l' objektoj, — tiam atingas en chi tiu laboro sian plej altan kaj plej intensan gradon, kiam ghi tute forgesas sin mem por kolekti kaj aranghi la fenomenojn de l' ekstera mondo. Kun mia mastro, Midore, poste ni multe parolis pri tio: okaze de tio, ke per plena fortostreco mi kiopodis klarigi al li, kion mi komprenas per la vorto: homa cerbo, char li ne kapablis kompreni chi tiun koncepton, dirante: "ne estas eble, ke instrumento, kreita el putraj kaj disfalaj materioj similaj al via korpo" (tiel li nomis la karnon kaj sangon ne havante vortojn por chi tiuj konceptoj), "povu fari la laboron de l' menso: la komprenon de la interrilato de l' fenomenoj." Kiam, por rektigi lian eraron, mi informis lin, ke la celo de l' homa menso estas la kompreno de l' mondo, li nur nekredeme balancadis sian kapon kaj demandis, kiel faras tion niaj laudiraj pensuloj.

Kun ghojo kaj felicho mi kaptis la okazon en la malproksima fremdlando akiri gloron por nia homa raso kaj chefe por la grandaj filozofoj de mia adorata patrujo. Rapide mi menciis verkojn de kvar au kvin pensuloj-scienculoj kaj skizis mallonge la enhavon de chi tiuj verkoj. Mi rakontis, kian ghojigan evoluon ekiras la konologio, kiu okupighas pri la leghoj de l' homa menso kaj konstatas, en kia vicordo kaj sur kia bazo naskighas la penso. Mi parolis pri la grandaj biologoj, kiuj ekzamenas la laboron de niaj organoj kaj serchas, kiamaniere la fenomenoj efikas al nia menso. Mi menciis tiujn, kiuj la laboron de l' homa menso asertas nura organika funkcio, kaj tiujn, kiuj supozas, ke la funkcio de l' spirito estas atribuenda al forto nemezurebla per materio. Mi citis la opiniojn de kelkaj grandaj logikuloj, kiuj deduktas la devenon de l' sento kaj penso sur matematika bazo, kaj tiun de aliaj, kiuj parolas per metafizikaj simboloj. Mallonge mi skizis la nunan staton de la filozofio kaj fine triumfe mi rimarkigis, ke ni estas jam tre proksime al la tempo, kiam ni scios, kion ni devas kompreni per "mensa funkcio".

Midore ghentile auskultis min kaj poste rimarkigis, ke mi respondis pri chio, escepte tion, pri kio li demandis. Char el la vidpunkto de l' celo ja estas tute indiferenta la ilo au instrumento, per kiu ni atingas la celon. Char, chu ne, kiu ekzamenas ian instrumenton, tiu faras tion ne por ekscii, por kio servas tiu instrumento (tio estas la unua, kion oni devas scii, tio estas memkomprenebla: ja, se mi ne scias, por kio servas la instrumento, ghi ech ne interesas min), sed simple por konstati: chu ghi havas ian difekton au estas senmanka kaj uzebla; poste li komencas uzi la instrumenton. Li demandis, chu ni povas uzi la menson, por kio ghi servas, kaj mi longe kaj entuziasme respondis, ke ni konas la instrumenton kaj ni povas ghin ech dismeti. El miaj vortoj li vidas, dum jarcentoj ni faris nenion alian, ol ke ni chiam nur dismetis kaj ree kunmetis nian menson, kaj mi nomis plej grandaj pensuloj tiujn, kiuj faras tiun plej trivialan kaj plej malgrandan laboron, kiun che ili faras la tornistoj. Li demandis, por kio ni uzas la menson, pri kio ni pensadas, kaj el mia respondo klarighis, ke ni faras nenion alian, ol ke ni chiam starigas chi tiun demandon kaj ni rompas al ni la kapon pri tio, pri kio ni rompas al ni la kapon? Char, se li bone komprenis, tion mi volas diri per la klarigo pri la konologio. Chio chi estus en ordo, char simila malsano ja trovighas ankau inter ili kaj en la solasi-fabriko ili starigis por tio apartan riparan laborejon: nome okazas, ke la klara kaj ghuste kunmiksita fluidajho de l' kranio, la cerbo de la solasi (kiel ni dirus), misighas. Mi povis vidi, ke sur la pura tero multloke troveblas tiu putra kaj disfala materio, kiun mi kutimis nomi organika miksajo, chi tiu putra, venena materio iel venas en la kapon de la solasi kaj venenas la organon de la penso. Tiam densa, mukspeca fecho precipitighas sur la ora parieto de la kranio kaj konfuzas ia klarecon de l' okulvitroj, la radioj elekstere venantaj ne trapenetras la cerbon, sed refraktighinte en chi tiu malhela fecho ili aliformas la realan bildon de la fenomenoj kaj naskas falsajn konceptojn. Tian malsanan solasi oni povas rekoni per tio, ke liaj okuloj turnighas internen, el liaj konfuzaj kaj febraj vortoj klarighas, ke li vidas sian propran cerbon anstatau la mondo, kiun li devus vidi, kaj li parolas pri sia cerbo, pri chi tiu simpla kaj sensignifa instrumento, kiu nur per sia uzo valoras iom, kvazau ghi estus mem la mondo. Li deklaras chiaspecajn stultajhojn kaj ridindajhojn, ekzemple li diras, ke sur la chielo estas verdaj makuletoj kaj ke la vivo estas ia fluidajho; li diskutas, ke la spaco esence estas tempo kaj ke la materio enhavas la forton, sed la forto ne enhavas la materion; li opinias grava kaj decidinda demando, chu mi volas, kion mi volas, au la naturo volas tion, chu oni povas voli libere, au chu oni povas voli, ke oni volu; chu mi scias, kion mi pensas, au chu mi pensas, kion mi scias: chu mi naskis la konscion, au la konscio naskis min kaj ghi jam ekzistis, kiam mi ankorau ne ekzistis; chu estas forto sen materio kaj chu estas imagebla pli supera inteligento sen materio: chu ni pensas per imagoj au chu ni imagas en pensoj ktp. Estas interese, ke chi tiu malsano difektas ankau la vochrubandojn, anstatau la klaraj kaj agrablaj vibrovochoj, el la gorgho el l' solasi venas malagrablaj, frotighantaj bruoj, cetere tro similaj al tio, kion mi kutimis nomi parolo kaj kio tiom turmente skrapas la orelojn. Li, Midore, foje studis tian malsanan solasi kaj ech notis tian senartikan bruon, kaj li rekonis, ke, se certmaniere oni frotas plumbon kun talko, oni ricevas similan sonon. Tion dirante Midore provis imiti chi tiun malsanan bruon kaj je mia granda surprizo li diris, sufiche kompreneble, du vortojn, konatajn al mi, chi tiujn: "historia materiismo."

Poste Midore rakontis ankorau, ke ili jam delonge konas la kauzon de chi tiu malsano kaj oni povas helpi tre facile — en la solasi-fabriko oni elvershas la cerbon de la malsanulo kaj filtras ghin tra certa miksajho aldonante certajn reagilojn. Chi okaze la putrintaj materioj precipitighas kaj la okuloj rericevas sian originalan klarecon: — se la fluidajho estas jam tro infektita, oni simple elvershas ghin kaj uzas freshan.

— "Chion chi" — diris Midore — "mi rakontas nur por pruvi, kiom mi komprenis, kion vi klarigis; similaj frenezighoj povas okazi kaj ankau okazas. Min surprizis nur, ke vi nomis plej grandaj pensuloj de l' homaro ghuste tiujn malsanajn mensojn, kiuj frenezighis pri si mem. Mi koncedas ja, ke la homa cerbo, fabrikata kaj liverata de nekonata mashinisto, kaj ech, en ne perfekta, primitiva stato, devas atendi longajn jarojn (se mi bone komprenis), ghis ghi evoluas almenau tiom, ke oni povu ghin uzi: ghuste pro chi tiu mirinda eco ghi necese travivas tiajn evoluepokojn, kiam, char ghi mem estas ankorau neperfekta, estas neperfekta ankau tio, kion ghi elpensas au produktas. Chi okaze, se ni supozas, ke vi diris veron asertante, ke ankau vi aspiras al la kompreno de l' ekstera mondo: mi devas rigardi la homan menson ia kruda vitro, el kiu oni volas fari lupeon. Por atingi tion, ni devas filtri kaj purigi la fluidan materion de l' vitro, ghis ghi farighas perfekte travidebla, por ke ni povu ekvidi tra ghi la objekton pligrandigotan. Vi ne faras tion, sed tute kontraue, en la fluidajhon vi metas chiaspecajn, netravideblajn krudajn ajhojn, kiel konscio, memkono, memkoncepto, por ke ghi estu pli obskura kaj pli kompakta, vi timas, ke la plene travidebla cerbo tute malaperos tralasante la radiojn, char ghi ne estos videbla, same kiel la vitro. Sed chi tiu timo estas ja tute nemotivita, char la cheeston kaj perfektecon de la lupeo mi rekonas ghuste el tio, ke ghi klare kaj hele videbligas por mi la eksteran mondon."

Antau ol paroli pri chi tio, Midore foje demandis min: kiel mi, organika, tera homo, povis lerni ilian lingvon. Mi rakontis al li, ke ankau ni konas la muzikon, sed ni neniam revis pri tio, ke per muzikaj sonoj oni povu esprimi ech konkretajn pensojn. Je la demando, por kio ni uzas la muzikon, mi rakontis, ke ni esprimas niajn sentojn per la muziko kaj longe mi parolis pri la diferenco, kiu che ni apartigas la senton kaj la penson.

Li miris pri tio, char che ili la sento kaj la penso estis unu, do li ne komprenis, kiel eblas, ke ni ne rimarkas tra la esprimita sento ankau la penson, kiu naskis chi tiun senton kaj reciproke. Mi rakontis, ke ankau ni kunfandas kelkfoje chi tiujn du aferojn, rakontante niajn pensojn kun sento kaj mi parolis pri kantoj, kiuj estighas tiel, ke la parolatan tekston ni parigas kun muzika akompano, melodio. Li tre miris pri tio, dirante: kiel oni povus tiamaniere komprenebligi la klarajn kaj chion perfekte esprimantajn vortojn de la muziko, ke oni ilin akompanas per senartikaj bruoj; tio nur konfuzas la komprenon. Mi rimarkigis, ke ankau che ni estis kiuj kredis la muzikon memstara komunikilo, post kio en la kapon de Midore venis la penso, ke chi tiuj eble divenis ion pri ilia ekzisto, au eble ekfrapis iliajn orelojn kelkaj vortoj, kiujn iu eldiris en Faremido. Mi jam preskau kontraudiris chi tiun absurdan supozon, sed subite mi ekmemoris pri la multe mokita kaj multe refutita "muziko de l' sferoj", pri kiu parolis kelkaj ekzaltitaj astronomoj de la mezepoko, kaj mi silentis.

<< >>