TRIA CHAPITRO
Kelkaj vortoj al la leganto. - La homo kaj la
mashinoj. - La loghantoj de Faremido. La autoron
oni komparas al la plantoj.
La leganto, kiun vojaghpriskriboj igis ja ankau
cetere tro pretendema, oble malkontente kaj
senpacience konstatis che la fino de l' antaua
chapitro, ke li apenau konceptis ion el ties esenco,
ne komprenante, kio estas tiuj mirindaj mashinoj kaj
surprizaj piantoj, kiujn cetere nur skize mi povis
priskribi, parolante pri tiaj fenomenoj, kiujn cetere
lau mia scio neniu vojaghpriskribanto notis
ankorau en sia taglibro.
Humile mi petas la leganton pripensi, ke unuparte,
kiel simpla kirurgo, kiel mi jam menciis, mi ne estas
vortartisto kaj eble mi esprimis min neperfekte kaj
aliparte, la fenomenoj, kiujn en la dua chapitro mi
priskribis, min surprizis tute same kaj ili estis
same nekompreneblaj en la unua momento, kiam mi ilin
renkontis. Sed mi petas paciencon kaj fidon, modeste
aludante miajn kvar antauajn vojaghpriskribojn, en
kiuj mi ofte notis nekompreneblajn fenomenojn, kies
senco kaj signifo klarighis nur poste, per la
sekvajhoj. Chiuokaze donas grandan plifaciligon ai la
leganto, se li konas miajn kvar antauajn
vojaghpriskribojn (pri Liliput, Brobdingnag, Laputa
kaj Hauhnhnmlando), kiujn Jonathan Swift aranghis por
preso.
Tamen, por plimallongigi mian rakonton, mi
anticipas la moralan instruon, kiu poste, dum mia
restado en Faremido, maturighis en mi kaj kiun, se la
metafizikaj verkoj de l' dudeka jarcento ne estus min
koruptintaj kaj infektintaj, jam delonge, antau
Faremido, mi estus devinta kompreni, por ne
surprizighi pri tio, kion mi spertis en chi tiu
lando.
Estas konstateble, ke, che la unua apero de la
homoj sur la tero, ankorau ne estis mashinoj, ne
estis arto kaj scienco. Tiutempe chio, kion la homoj
faris, devenis el natura bezono, ili sin vestis, char
estis malvarme, ili fabrikis hakilon por pli facile
haki la arbon. Poste venis la sciencoj kaj artoj,
kies sola celo, chu ne, estis parte helpi la homon en
liaj malfacilaj laboroj, kaj parte kompletigi niajn
ideojn kaj imagojn, kiujn ni formis pri la sensitaj
fenomenoj. Por levi la pezajn objektojn oni eltrovis
la pulion, por pli preciza kaj pli ekzakta ekkono de
la viditaj fenomenoj oni inventis la desegnon kaj la
skribon.
Kompreneble post jarcentoj chiam pli kaj pli
perfektighis la scienco kaj la arto; grandiozaj
mashinoj helpis la homon en lia laboro, multobligante
chiun eblon, kaj chiam pli kaj pli perfektaj statuoj,
pentrajhoj, poetaj verkoj fiksis kaj prezentis la
hasteme sensitajn tempajn kaj spacajn fenomenojn en
ilia plena signifo.
Fine ni atingis, ke la mashinoj ne nur helpis la
homon en chiu lia laboro kaj multobligis lian forton,
sed ankau ili solaj multe pli perfekte plenumis la
laboron, ol nia fortmanka homa korpo ghin iam povis
plenumi. Tiel ankau la artoj: pentrajhoj, statuoj,
verkoj, komponajhoj esprimis kun tia perfekto la
simptomojn de l' vivo, la formon, la koloron, la
eventon, la senton, ke la reala vivo malproksime
postrestis al ili pri invento, belo kaj esprimforto.
Kio sekvis el tio? Mashinoj kaj verkoj superis la
homon: ili farighis pli perfektaj; kaj baldau ni
atingis, ke, se la homo volis esti perfekta, li devis
imiti la mashinojn kaj verkojn, kiuj iam imitis la
homon. Je la evoluo de nia karaktero pleje efikis nia
kulturo, romanoj, dramoj, verkoj. Niajn formojn
difinis la arto. Iam, promenante en Budapest, mi
vidis sukervendejon, kiu sin nomis
"automato", supre oni enjhetis groshon, kaj
post tio sukerajho elvenis tra aperturo. Interne de
chi tiu automato sidis homo, la mono falis en lian
manon kaj li elshovis la sukeron tra l' aperturo. Chi
tiu homo senkonscie rekonis, ke la homoj pli multe
fidas al mashinoj, ol unu al la alia kaj li volis
kredigi per ruza artifiko, ke li estas mashino.
La homoj atingis, ke ili jam donis dekmiloble pli
multe por pentrajho prezentanta nudan virinon, ol por
la virino, kiu servis modele al la pentristo; oni ne
donis al la homo la respekton, kiun ricevas lia
imitita, rekonstruita kopiajho. Mi rememoras, kia
sincera indigno vekighis en mi, nelonge antau mia
vojhago al Faremido, kiam la barbaraj germanoj
ekbombardis la katedralon en Reims, sed samtempe mi
nur surface rimarkis, kiom da viktimoj estis oferitaj
en chi tiu batalo. Sed ja chiuj ni scias ankau tion,
kiom pli multe gravis, kiom pli grandan entuziasmon
vekis la famo, ke ni kaptis unu-du shipojn au
kvin-ses kanonojn de l' malamikoj, ol tio, ke ni
sukcesis mortigi el ili kvin-ses mil homojn; kvin
kanonoj egalvaloras por ni kvinmil homojn kaj estas
same granda perdo ankau por ili. Se mi estus jam
tiutempe sobre pensinta pri tio, mi ne estus devinta
tiom lerni en Faremido per mia propra malutilo. Mi
estus kompreninta, ke la homo chiam pli alte taksis,
kion li kreis, ol sin mem, kaj en chiu sia kreajho li
penis krei ankau sin mem, krei nova kaj pli perfekta,
por ke poste li mem chesu ekzisti, kiel superflua
argilmodelo, en kiun oni fandis la metalon. Mi estus
jam devinta tion kompreni, kiam oni inventis la kinon
kaj mi vidis, kiom pli volonte oni vizitis la
kinoteatrojn, kie oni vidis nur la surmure
projektitajn bildojn de la sama aktoro, kiun ili
estus povintaj vidi, por la sama sumo, ankau en ties
viva realo sur la eksmoda teatra scenejo. Vere ope
kaj aparte, en detaloj kaj en tuto, la homo, jam de
l' komencaj tempoj, volis modeli pli perfektan
estajhon pri si mem: por tio servis la mikroskopo kaj
la teleskopo, la fotografmashino kaj la
Rontgen-radio, la automobilo kaj la aeroplano.
Mi diras, se chion chi mi estus sobre pripensinta
kaj kompreninta: mi estus povinta veki en la
loghantoj de Faremido pli grandan respekton kaj
estimon por mia arde amata patrujo. lli estus
rekonintaj, ke la miro, kiu min preskau narkotis,
kiam che la fino de la arbara vojo disvolvighis antau
mi tiu brila konstruajho, ke jam chi tiu miro mem
pruvis: ke malgrau mia homa malperfekteco tamen mi
estis inda vivi inter ili kaj eble iam ighi simila al
ili. Sed mi, antauokupite kaj stulte, longtempe
insistis pri la supozo, ke tian kreajhon povas
produkti nur homa mano.
Mi staris tie kaj chirkaurigardadis kapturne: tiam
unu el la mashinoj; starantaj antau la halo, movighis
kaj kun facilmovaj saltetoj ptoksimighis al mi. Mi
rekonis la mashinon, kiu min portis chi tien kaj min
lasis sola sur la transa bordo de l' rivero. Ghi
audigis la saman muzikan takton. Ankau kelkaj el la
ceteraj mashinoj movighis kaj venis tien. Ili min
chirkaustaris kaj chirkau mi eksonis efektiva
koncerto, la mashinoj muzikis. Mi iom ektimis, char
mi nenie vidis homon el karno kaj sango, samtempe
ankau la naturo komencis postuli siajn rajtojn, mi
sentis malsaton kaj lacon. En la espero, ke mi eble
tamen povos min komprenigi, mi ekparolis
diverslingve, rekomendinte min en ilian indulgon kaj
komprenon. Sed, char chiam respondis nur muzikaj
sonoj, mi refoje ekatentis kaj distinginte inter la
sonoj kelkajn plurfoje ripetighintajn taktojn, mi
imitis tiujn antau ili. Tiam, kvazau surprize,
farighis silento, poste ili etendadis siajn
metalbrakojn unu al la alia, ili shajnis fari
kunsidon. Time chirkaurigardante mi rimarkis, ke ili
ne chiuj estas unuformaj: estis inter ili flugilaj
kaj senflugilaj, kvadrataj kaj rondformaj, el
diverskoloraj metaloj: sed ili tute similis lau
sinteno kaj ankau lau tio, ke chiu estis komplikita
kaj senfine delikata kaj preciza mekanismo.
Dum mi meditis pri tio, metalbrako sin etendis al
mi kaj levis min en la aeron, mi ekvidis grandegan
vitrolenson, kiun io tenis super mia kapo, kaj post
la vitrolenso, radiante kaj atente, kvazau grandega
okulo brilis malsupren al mi. La brako, kiu min
levis, malrapide movis kaj shovis mian kapon, mi
havis la malagrablan senton, ke oni min observas,
kiel la insektisto ian strangan vermon sub la lupeo.
Poste ree oni min delasis kaj metis sur la teron.
Poste la flugila mashino, kiu min alportis, prenis
mian manon kaj komencis min konduki: estis io simila,
kiel ia patro instruas iri la etan knabon: la mashino
pashadis apud mi malrapide, atente; kie la vojo estis
pli malglata, tie ghi levadis siajn radojn, sur loko
pli plata ghi rulighis malrapide, singarde. Dume ghi
ofte turnis al mi sian oran metalkapon kaj el la
brilaj okuloj al mi fluis blueta lumo, poste ghi
ekkantis kaj nun mi jam sentis certe, ke per chi tiuj
vochoj ghi parolas al mi kaj ke en chi tiu lando oni
parolas tiamaniere, per muzikaj sonoj, la vortoj
kunmetighas el muziksonoj. Kompreninte tion, mi
klopodis al li komprenigi, ke mi volus lerni chi tiun
lingvon; montrante al la palaco mi mansignis, ke mi
deziras scii, kiel ghi nomighas. Ghi tuj komprenis,
kion mi deziras, ghi donis kelkajn sonojn: mi, fa,
re, kiujn mi tuj ripetis. Videble ghi ekghojis kaj
nun jam ghi mem komencis montradi la objektojn,
prezentante chies nomon, kaj mi ripetis la sonojn.
Ghi montris al si mem kaj kantis: so-la-si. Poste ghi
signis per largha gesto la tutan horizonton kaj
muzikis jene: fa, re, mi, do, kion mi jam audis, kiam
ghi min portis chi tien. Tiam mi eksciis, ke la nomo
de la lando estas: Faremido. (Mi petas la leganton,
prononci la originalajn vortojn chiam nur kante, char
nur tiel ili havas sencon.)
Fine ni venis al la aleo, kiun mi jhus trairis
jam, inter la homformajn arbojn. Mia gvidanto
ekstaris apud tia arbo, delikate kaptis min che mia
kokso kaj starigis min apud la arbon, poste, iom
repashinte ghi levis sian metaibrakon super sian
kapon: mi vidis, ke ghi min observas kaj komparas.
Ree min kaptis tiu malagrabla sento: nun estis,
kvazau botanikisto komparus du plantojn por konstati
la parencecon.