Vojagho al Faremido
Tradukis:
Lajos Tarkony
Mirinda estas la efiko
de l' muziko. Kvazau elekstere, el la
mondo de l' Belo kaj Realo iu brufrapas
la pordon de nia animo — sed ni ne
komprenas lian vochon. En Faremido oni
parolas chi tiun lingvon — kaj
Gulliver, la migranto, por momento
opiniis jam preskau-preskau kompreni
ghin. Kaj tiam li verkis tiun chi libron.
Frederiko
Karinthy
UNUA CHAPITRO
La autoro rerigardas al siaj
ghisnunaj aventuroj. Eksplodas la europa mondmilito:
la autoro kiel kirurgo venas en la linishipon
Bulwark. — Proksime al Essex la germanoj
eksplodigas la sipon. La autoro kaj la shipestro
rifughas per hidroplano. - En la kriza momento
mirinde aroplano savas la autoron kaj albordigas lin
sana en Faremido.
La leganto certe miras, ke spite al
tiom da malgajaj spertoj kaj post kiam por eterne mi
decidis ne plu ekvojaghi, tamen, en la julio de mil
naucent dek-kvar, mi forlasis miajn edzinon kaj
infanojn, por ke kiel kirurgo sur la linishipo
Bulwark, mi ekiru al la akvoj de l' Balta maro. Certe
trovighos homoj, kiuj akuzos min pri manko de
persistemo: mi ja devis rekoni jam post mia unua
vojagho, kiam mi feliche rifughis el Lilliput, ke
vera angla regnano plej bone agas neniam
transpashante la limojn de nia ege amata patrujo,
char li ja estigas por si nur stultan kaj sencelan
chagrenon, ne pripensante, ke iam li tamen devos
reveni al sia varmege amata hejmlando. Miaj postaj
vojaghoj, Brobdingnag, Laputa kaj Hauhnhnmlando,
ankorau plie min konvinkis pri tiu chi vero, kiel la
leganto certe memoras, char, chu ne (precipe se oni
pensas pri mia lasta aventura vojagho), se reveninte
el Laputa kaj Lagado, mi estus kviete restinta hejme,
kiom da teruraj kaj mortaj dangheroj mi estus
evitinta; por ne diri ion alian, mi mencias nur tiun
preskau fatalan aventuron, kiam de la pruo de l'
shipo mi saltis en la maron pro malespero, ke oni
volas min perforte reporti en Britlandon, che kiu
okazo mi preskau perdis mian vivon. Se mi restas
hejme, neniam mi venas tian situacion.
Por senkulpigi mian shajnan
malpersistemon, mi devas aludi nur tiun flaman kaj
senliman patrujamon, kiu tie brulas en la animo de
chiu angla regnano je la penso, ke li risku sian
vivon kaj havon por sia patrujo. En la somero de mil
naucent dek kvar estighis certaj konfuzoj chirkau
Serbio kaj Austrio-Hungario. Por certigi la pacon de
Europo, mia patrujo komencis militon kontrau
Germanlando, kiu senchese minacis la mondon per
milito.
Inter tiaj cirkonstancoj
kompreneble chiu anglo sentis sia devo defendi sian
senrajte kaj neatandite atakitan patrujon tiom pli,
char chiuj sciis, ke ni antaupreparis nian grandiozan
armeon kaj nevenkeblan floton por tiu chi milito jam
dek jarojn. Ankau mi tuj anoncis min kiel kirurgo, mi
ne povis kontraustari parte mian vageman kaj
aventureman naturon, kiu min pelis al chiam pli kaj
pli novaj entreprenoj, kaj parte la neestingeblan kaj
nekontraustareblan patrujamon vivantan en la animo de
chiu angla regnano, kiam li havas okazon oferi vivon
kaj sangon por la komuna afero. Fine mian decidon
firmigis ankau la cirkonstanco, ke - kiel rezerva
flot-kuracisto — mi estis vokita per urgha ordono
al mia trupo, kaj mi sciis, se mi ne anoncus min tie
memvole, sekvus milittribunalo, kaj vershajne oni
mortpafus min.
Post mia anoncigho oni komandis min
sur la linishipon Bulwark, kies tasko estis defendi
la bordojn en la proksimo de Essex kaj okaze subteni
la ofensivon de l' shiparo. Mia shipestro, Sir Edward
B., tre eminenta kaj klera viro, interamikighis kun
mi jam en la unuaj tagoj kaj multajn interesajn
detalojn de grava milita signifo li komunikis al mi
el la privata vivo de l' admiralo. Komence nia shipo
ne venis en la fajro-linion, sed che la francaj
bordoj ghi transprenis vunditojn por ilin ekspedi al
Essex. Kiel kirurgo mi akiris eksterordinare
interesajn kaj edifajn spertojn por la evoluigo de
mia fako: en la nomo de miaj kolegoj mi povas decide
aserti, ke nenio evoluigas tiom la belegan sciencon
de l' kirurgio, kiel tiu chi moderna milito, kiu, per
siaj sennombraj armiloj, mashinpafiloj, grenadiloj,
vaporhaubizoj, bomboj krevantaj en aero, pintigitaj
kugloj, venenitaj sagoj, liveras chiam pli kaj pli
interesajn kaj chiam pli novajn kazojn por la edifo
de la lernema kirurgo. Ankau mi mem observis ne
malpli ol tridek kvar tiajn eksterajn kaj internajn
mortvundighojn kaj malsanojn, kiuj ghis nun ekzistis
en nenia medicina enciklopedio kaj per kies
registrado, sen malmodesteco mi povas diri, mi faris
ne sensignifan servon al la medicina scienco. Estis
tie frakasitaj ostoj, kontuzitaj hepatoj,
elturnighintaj intestoj kaj elpremitaj okuloj. Mi
vidis homon, kies vizagho kaj brusto shvelis
barelgranda, char lian laringon traboris kuglo kaj la
aero penetris duone en la pulmon, duone sub la
hauton, kaj alian, kies maldekstra brako shrumpis
seknigra, char che la dekstra shultro la arterion
disshiris grenadosplito. Abundis pafitaj, tranchitaj
kaj pikitaj vundoj kaj kelkaj interesaj kazoj tre
konsiderindaj el fiziologia vidpunkto, kiuj, per la
amplekso de la kirurgia difekto de l' nukmuskoloj
montris la dinamikan forton de l' homa dentaro.
Kvankam, lau strikta konsidero ne apartenantajn al
mia fako: tamen mi notis ankau kelkajn interesajn
psikiatriajn observojn: ekzemple venis antau min
japana soldato (estas konate, ke por savi la Europan
kulturon ni invitis helpi ankau japanojn) kiu
frenezighis sur la batalkampo, — li havis la fiksan
ideon, ke li scias, kial li batalas.
Nia shipo krozadis proksime al la
anglaj bordoj ghis la fino de Novembro, - per la
detaloj mi ne tedas la leganton. La 22-an de Novembro
radiograme venis la ordono, ke la Bulwark surbordigu
siajn vunditojn, kompletigu sian shipanaron je
militetato kaj iru al Dixmuiden, kiun okupis la
germanoj. Ni alprenis sepcent homojn, enshipigis
provizon de municio kaj la 24-an de Novembro en
granda nebulo ni ekiris al la belgaj bordoj. La
nebulon ni tralumigis per lumjhetiloj, tamen ni iom
devojighis, en la direkto de l' anglaj bordoj, al
okcident-sudokcidento. La 25-an de Novembro tra la
nebulo ni ricevis lumsignojn, sed ni ne povis ilin
legi, je kelkaj nodoj de ni niaj lumjhetiloj montris
shipon. Ni elturnis la malsuprenigitajn kanonojn kaj
alarmis la shipanaron. Chiu okupis sian lokon kaj la
shipingheniero jhus ordonis plenan vaporon, kiam
terura eksplodbruo ekskuis la ferdekon: la shipo
kuris sur maran minon. Sovagha paniko farighis sur la
ferdeko, chiu perdis la kapon kaj malespera tumulto
ekiris al la savboatoj, Min la forto de l' eksplodo
pushis for de la shipestra ponto, kie mi jhus parolis
kun la kapitano kaj mi perdis por kelkaj momentoj
mian konscion. Kiam mi rekonsciighis, la shipo kushis
unuflanke kaj rapide subakvighadis. La shipanaro
blasfemante kaj luktante shiradis la chenojn de l'
boatoj: ili okupis chiun lokon, neniu zorgis pri mi.
Mi vidis, ke mi devas perei kaj malesperiighinte mi
malbenis la momenton, kiu min portis sur la shipon,
kiam la shipestro rampis al mi kaj signis, ke mi lin
sekvu. Shancelighadante mi grimpis ghis la malantaua
ferdeko: tiam la shipestro levis la planktabulon kaj
signis, ke mi rapide descendu. Grandiozan hidroplanon
mi ekvidis plene muntitan per kurboatoj kaj pretan al
ekiro: jam ankau la motoro bruis. Per unu salto ni
ensidighis, la shipestro kaptis la tenilon kaj en la
sekvanta minuto la hidroplano kuris malsupren sur la
dekliva glitejo al la akvo. La helico komencis kirli
la aeron, ni kuris kelkajn kilometrojn sur la akvo,
poste subite ni suprenshvebis en la nebulon.
Rerigardante, mi jam nenion vidis el la shipo: tra la
nebulo malcertaj lumoj fosforis sub mi. Trancha
malvarmo estis nun kaj baldau chio malaperis chirkau
mi: nepenetrebla densa nebulo chirkauprenis la
mashinon kaj ne nur ne maldensighis sed ech chiam
plifortighis. La bruego de l' motoro tute malhelpis
la parolon kaj sekve mi ne havis ech imagon, en kiu
direkto ni iras kaj en kia alto. Angore mi sidis sur
mia loko, foje kaj foje duone perdante mian konscion
pro la malvarmo kaj rapida aerfluo, ke ech hodiau mi
ne scias, chu ni flugis tiel tri horojn au duontagon.
Mi memoras nur, ke foje mi sentis gutadi ion malsekan
sur mian mentonon, mi palpis ghin kaj mia mano ighis
sanga, dume mi rimarkis, ke ankau el sub miaj ungoj
elfluetas sango kaj mia spiro haltadas. Nun la nebulo
kvazau maldensighis chirkau mi kaj ia nenatura
malhelgriza brilo embuskis inter la flugiloj. Tiam mi
rekonis, ke ni estas tiel alte, kie jam tute maldensa
estas la aero, terurite mi kaptis la brakon de l'
shipestro, sed li ne movighis; mi antauenklinighis
kaj rigardis en lian vizaghon, ghi estis senmova kaj
rigida, la okuloj el vitro, el la du naztruoj silente
gutadis la sango. Liaj manoj kun pusha movo spasme
tenis la altecdirektilon. Min kaptis terura timego
kaj mi pushis lin flanken; li peze turnighis
maldekstren kaj lia kapo falis antauen. Super lia
kapo mi etendis la brakojn kaj kaptis la direktilon,
sed mi jam sentis, ke estas finite, mi ne eltenos
plu. Tiam mi ekaudis lautan susuron super mia kapo;
suprenrigardante mi ekvidis grandegan, birdforman
mekanismon tra la maldensighinta nebulo. Mi volis
krii, ke mi kapitulacas (en mia konfuza cerbo mi
imagis, ke malamika aeroplano estas super mi), sed
nenia vocho venis el mia gorgho. Poste mi havis la
senton, kvazau io ellevus min el mia sidejo: dume
stranga, dolcha muziko frapis miajn orelojn kaj miaj
okuloj fermighis. Kiam mi denove ilin malfermis,
nigra nokto min chirkauis kaj la chielo estis plena
de steloj sub kaj super mi: mi rekonis la chielcharon
kaj ia granda trankvilo min plenigis. Mi kushis sur
io mola kaj kvazau masivaj, fortaj shnuroj tenis min
katene, tamen ne farante malagrablan senton.
Ambauflanke kvazau io frapadis: monotona kaj sonora
sono estis ankau tio chi kaj sur mian frunton kvazau
fresha, bonodora suko estis gutanta el krano. Chu ni
pasas au staras, tion mi tute ne sciis, nek tion,
kiel longe dauris chi tio, foje poste mi ekvidis
brilan, verdan kampon kun arabeska desegno de riveroj
kaj montaroj. Komence shajnis, ke chi tio estas super
mi, poste, ke sub mi, kaj ni malrapide al ghi
mallevighis. Dum kelka tempo ni shvebis super
helverda, ridetanta bosko, poste floranta maldensejo
aperis, kreskis; mi sentis, ke ni descendas. Nun mi
divenis, kial mi sentas min tiel felicha: jam preskau
tutan horon ununura akordo sonoris chirkau mi, sed
kun tiel dolcha kaj pura sono, ke mi opiniis naghi
kaj banighi en tiu chi sono, kvazau en fresha oleo:
mi ekatentis kaj rekonis, ke el kvar simplaj tonoj
ripetighas chi tiu muziko, ghian ravan charmon donas
plie la koloro kaj molo de tiuj chi sonoj, ol ilia
sinsekvo: iom mi komprenas muzikon, junaghe oni
devigis min lerni fortepianon kaj tiel mi tuj povis
konstati, ke tiuj chi kvar sonoj jene sin sekvas: f,
d, e, c; lau la doremifasolasido de l' gamo jene:
Fa-re-mi-do. Samtempe ni atingis teron.