32. JUNECO KAJ MALJUNECO

Post la periodo de infaneco en kiu la homo estas senpova kaj tute dependa de la gepatroj kaj neeviteble obeema, sekvas la periodo de matura juneco. Ekde la t. n. puberteco, la ekmaturigho, en kiu junaj personoj fizike ricevas la lastajn eksterajn karakterizojn de plenmatura homo, la ecojn de seksa matureco, la gejunuloj pretas por transpreni kompletajn respondecojn de la memstara vivo. Tio signifas ke ili estas fizike sufiche fortaj por labori, sekse maturaj por naski novajn homojn kaj psike maturaj por decidadi ne malsaghe. En primitivaj socioj sen teknikaj helpiloj jam la 12-13-jaruloj transprenas kompletajn vivrespondecojn. En modernaj socioj la homo devas lerni multe pli ol li povas ghis sia 13-jarigho por povi fake labori kaj akiri sciojn kaj spertojn pri sagha decidado. Tial la matureco kaj civitana plenrajteco estas en nunaj shtatoj chie tra la mondo atribuata inter la 18-a kaj la 20-a jaragho. Tamen, jam en la komencaj jaroj de la ekmaturigho ekaperas forta psika bezono de junul(in)o esti sendependa, memstara, memdecida. Char la gepatroj daure havas potencon super la gejunuloj, ekestas generacia konflikto. La gejunuloj konscias ke ili ankorau ne povas plene sendependighi, sed ili postulas pli da libereco, pli da sendependeco. Ju malpli la gepatroj komprenas tion ke nun ili devos chiam pli cedi, des pli granda estos la konflikto, kiu en ekstremaj kazoj povas eksplodi ghis familia katastrofo. Kelkfoje la junul(in)o faras memmortigon, multfoje ili forkuras de la hejmo kaj ne pretaj vivteni sin mem plej ofte eniras kriman mondon, la mondon de drogoj, prostitucio, chiuspecaj shtelistoj.

Normale, tamen, okazas ke por la gejunuloj en tiu agho farighas treege gravaj iliaj samaghuloj, char nur inter ili, ili sentas sin egalrajtaj, egalpovaj, egalsaghaj. Tial la centra celo de chiu socio ghenerale por tiu homagho devus esti certigo de sufichaj spacoj kie ili povus organizighi en grupoj por aktivi en tre diversaj sferoj amatoraj, kie ili povus konkuri, montri siajn kapablojn kaj senti sin egalrajtaj kun samsocietanoj kaj plenkreskuloj. Se tiaj okazoj ne prezentighas, ili alighos al diversaj neformalaj grupoj. En tiaj grupoj pro grupdinamismaj leghoj baldau formighas hierarkia strukturo. luj farighas estroj, iuj iliaj helpantoj, la ceteraj farighas iliaj subuloj. Se la grupo estas relative primitiva, kies chefa celo estas ebligi konkuradon inter la grupmembroj kaj tiel al chiu montri siajn kapablojn kaj elbatali sian socian pozicion, povas okazi negativa pluevoluo. luj grupoj batalos inter si, iuj konkuros pri malpermesitajhoj (uzi alkoholon, shteli, drogumi sin, grupe seksumi...). En tiaj neformalaj grupoj la gejunuloj rapide akiros certajn spertojn en la vivo pri la potenco de estroj, pri la obeo, pri la agnosko au malagnosko far la socio, pri sufero kaj triumfo, pri justo kaj maljusto.

Sed se junulo sukcesas alighi al iu ajn de la socio organizita klubo au societo, en kiu li ricevos la shancon esti esence egalrajta, kontraue de tio kion li havas en la familio au en la lemejo, li trovos sian lokon, kie li sentos sin felicha. Tiaj societoj povas esti sportaj kluboj, amatoraj kulturartaj societoj, naturamikoj, sciencaj kaj teknikaj amatorsocietoj k.t.p. En tiuj kazoj kelkaj plenkreskuloj kiel fakgvidantoj havas autoritaton kiun la gejunuloj akceptas (same kiel ili akceptas la estrecon de la bandestro), sed chiuj aliaj estas egalrajtaj. Post kelkaj jaroj vivante en tiaj paralelaj vivsferoj akceptante enhejman kaj enlernejan neegalecon kaj la egalecon en la societo, kutime chirkau la dudeka jaragho ili atingas la tempon de enpostenigho kaj plenecon de sia kompleta sendependeco. Nur la ekonomia sendependeco (se ili mem gajnas la propran salajron) ebligas pjene la psikologian memstarecon kaj la shancon plu evolui kontente kiel kompleta personeco. Kiom ajn longe la junulo restas ech nur parte dependa au de la gepatroj au de la shtato, li ne povas plenlibere vivi kiel plenrespondeca individuo.

Karakterizoj de la juneco (agho inter la 14-a kaj 35-a jaro proksimume en kiu la homo havas plej altajn psikajn kaj korpajn potencialojn) estas kuragho, ioma neatentemo, forto, rapida decidemo kaj rapida entuziasmigho pri idealoj simplaj kaj eble nekompletaj. Samtempe oni povas rapide lerni, studi, psike evolui. La kuragho kaj la neatentemo (ne tro granda singardemo) estas kauzitaj de la korpa forto. Oni tute ne pensas pri la morto kaj eventualaj dangheroj, char la juneco mem shajne garantias ankorau longan vivon kaj la forto donas la eblecon solvi chiujn problemojn. Aliflanke, la rapida entuziasmigho pri diversaj simplaj grupideoj estas kauzita de tio ke juna homo serchas por si esencajn klarigojn pri la vivo kaj la vivsenco kaj ne trovinte ion kontentigan li akceptas facile iun ajn ideologion kiu shajnas al li vera. Ghi devas esti simpla char nur tian la plejmulto povas kompreni. Tial eblas entuziasmigi la gejunulojn por tre malbonaj politikaj celoj. Pro tio, ekz. Hitler povis entuziasmigi plejmulton el germanaj gejunuloj por la reakciegaj rasdiskriminaciaj ideoj, la komunistoj por siaj primitivegalismaj logikoj, kaj chiuj ili pelis la junulojn al militoj, faris ilin viktimoj de frenezuloj.

La kuragho kaj la nepripensemo ebligas al la armeestroj kaj ideologoj konvinki tiujn gejunulojn ke indas fordoni sian vivon por la "ideoj" kiujn tiuj enpropagandis en iliajn kapojn.

Post la tempo de la juneco, la homo havas relative mallongan periodon de la mezagho dum kiu li ankorau estas sufiche sana kaj kapabla racie jughi, ne lasi sin influi de tro simplaj ideoj, sufiche forta kaj eltenema por labori, plani, konstrui, sed ankau sufiche singardema. Tiu periodo dauras inter proksimume 35-a ghis la kvindeka jaro. Tial la evoluintan mondon regas kutime tiu racia generacio. Sed jam en tiu chi periodo komencighas la signoj de maljunigho. luj komencoj de kronikaj malsanoj ekturmentas la mezaghulojn jam en la kvardekaj jaroj. La homoj komencas pensi pri la morto kiu farighas reala perspektivo, kaj ili ighas pli malkuraghaj, pli maldecidemaj. Ili komencas perdi ankau la viventuziasmon, vivcelojn kaj pro tio ili farighas ankau pli mallaboremaj kaj pli egoismaj. Tamen, ili akumulis la spertojn kaj sciojn kaj tial ili daure povas kontentige plenumi laborojn de estroj.

Ju pli la maljuneco progresas, tiuj chi ecoj fortighas. Se la homo estas pli malsanema, des pli rapide li perdos kuraghon, entuziasmon, laboremon, rapide kreskos lia egoismo. Ofte pro tio la homoj farighas avaruloj. Pensante pri sia senpoveco kaj pri tio ke chiam pli senpovaj ili estos, ili volas akumuli richajhojn kiuj estos rezervoj por la necerta periodo de la maljuneco. Oni ja ne scias kiom longe oni vivos kaj tial ech homoj tre aghaj ne volas elspezi siajn shparajhojn. Tiu chi avaremo povas farighi ech tre groteska. Eviti tion oni povas nur per la ghenerala socia prospero en kiu la socioj farighas sufiche stabilaj dum jardekoj tiel ke ech maljunuloj ekfidas al la shtato kaj la rentoj kiujn ghi donas al ili. Psike sana maljuneco kiu ebligas al homoj longe vivi kaj esti utilaj kaj al la socio kaj al la familio ankau post la pensiigho, dependas de relativa sano de la homo kaj de la kredo-entuziasmo pri la senco de la propra vivo. Homoj kiuj sincere kredas ke ilia vivo havas sencon se ghi estas dedichata al aliaj, trovos psikan sanon por labori, aktivi kaj esti optimismaj. Tiaj maljunuloj estas gaje akceptataj de siaj gefiloj kaj genepoj. Nuntempe maljunuloj kreas siajn klubojn kie ili kreadas kaj aktivadas inter homoj de sia agho kaj kontentigas siajn bezonojn pri aktivecoj.

Chiukaze, dum la juneco kaj la mezagho oni devas konscii ke se oni ne kondutos etike al la pliaghuloj, do, helpos ilin pro ilia malforteco kaj malsanemo, estimos ilin pro ilia sagaco kaj vastaj konoj kaj konsilighos kun ili pro iliaj spertoj, oni povas esti certa ke same malbone oni estos traktata de la propraj gefiloj au genepoj. Char la propra ekzemplo chiam estas la plej bona pedagogia rimedo. Viaj gefiloj lernas kiel konduti el via konduto al viaj propraj gepatroj.

<< >>