25. AMIKO KAJ KAMARADO

Kiel socia estajho la homo havas ankau la bezonon kunesti kun aliaj homoj, ne esti sola, char la soleco estas unu el la plej premaj sentoj, kiu - se ghi tro longe dauras - povas kauzi ech la memdetruon, la memmortigon. Li povas kontentigi tiun sian bezonon per minimume unu persono, sed ju pli multaj trovighas ofte apud li, des pli bone.

Multaj homoj post la geedzigho dedichas sin chefe al la familio, kaj tial ili baldau senighas de multaj kunuloj. Restas kun ili nur la edzino resp. edzo kaj (eventuale) la infanoj. Nu, tio estas minimumo, almenau unu persono kiu apudas kiel kunsocietano, kun kiu oni diskutas, faras planojn, organizas sian etan socigrupon. Tamen, char ofte montrighas ke la edzo kun la edzino ne kongruas, ilia kunvivado che granda procentajho de geedzoj realighas per kverelado kaj malkonsentado. Sed, ech tia, ofte infera kunestado, estas pli bona ol la soleca. La psikologoj tion nomas "la negativaj kontaktoj", diference de pozitivaj kiam la kunuloj rilatas harmonie. La personoj kiuj estas ignorataj chu hejme, chu en la lemejo, faros intence malbonfarojn, char ili scias ke tiel ili certe provokos la personon kun kiu ili deziras rilati, kaj tiu persono devos rimarki ilin kaj ekrilatos negative (blasfemos, kverelos). La negativa rilato (blasfemado, kverelo...) estas tamen kontakto - kaj pli bonas tia ol nenia.

La homa bezono al komuneco, al kunestado fontas el lia altruismo - li volas fari ion por la grupo kies membro li estas, sed li bezonas ankau agnoskon de la grupo, li bezonas dankon, konfirmon de sia memestimo. Se tio forestas, li ne sentas ke li estas utila al tiu grupo kaj li strebas forlasi ghin.

Se oni aktivas en ia ajn interesgrupo (kiel membro de iu labora teamo au de iu amatora societo), oni kunagas por la komuna celo kaj chiuj ghojas vidante ke oni havas tiusence sukcesojn. En tia komuna laboro oni ghuas kaj oni ne kverelas. Tie ekestas kamaradecoj, firmaj psikaj ligoj de homoj aktivantaj en la sama grupo por la sama celo. En tia grupo homo povas sinofere aktivi kaj ech oferi sian vivon en dangheraj situacioj (en militaj cirkonstancoj ekz.). La sento deziri oferi sin por siaj kamaradoj estas unu el la plej superbaj sentoj de la homa humanismo.

Sed se oni ne havas idealon kaj ne trovas sian pozicion en iu grupo aganta kiel kohera teamo, oni serchas almenau kunulon por ludo, por agrabla kunesto. Tio estas amikoj. Amiko estas vorto kies radiko estas "am". Oni simple shatas (amas) esti kun la amiko. En kelkaj slavaj lingvoj "amiko" havas la sencon de agrablulo. Sed kiam al la amiko vi ne plu estas agrabla, li foriras, forlasas vin. La amikeco ne estas tro profunda sento de ligigho kaj ne tro altruisma afero.

La sufiche malbona afero en la homaj rilatoj estas la parencaj ligoj. Ja la parencojn oni simple ricevas, kaj devas rilati al ili ech se ili ne estas agrablaj kaj similpensaj, do, ech ne pretaj por esti amikoj.

Se la edzo kaj edzino malkonsente kunvivas, se ili ech ne estas amikoj, la vivo estas tre suferiga, same kiel se proksimaj parencoj estas chefe egoistaj individuoj volantaj de vi nur elsuchi utilon por si. Sed se la geedzoj estas ne nur kunamantoj sed ankau kamaradoj havantaj komunan altruistan celon senkonsidere chu en pli superaj sociaj sferoj ( ekz. kiam ambau estas samspecaj sciencistoj kiel Maria Curie kaj shia edzo) au almenau en la familiaj celoj (kunagadas ghoje, helpas kaj subtenas konfirmige unu la alian), la vivo povas esti tre bela, kvankam ili estas nur la du individuoj.

Homoj kiuj ne kontentighas pri amikecoj, sed ne trovis sinceran idealon al kiu ili plene kredas, povas efektivigi falsajn kamaradecojn. Tiuj estas tre dangheraj. La falsa kvazaukamaradeco shajnas al junaj homoj en grupoj kun forta hierarkia organizo kaj escepta persono kiel gvidanto kiun chiuj en la grupo adoras kaj obeas, vera kamaradeco. Sed en tia kazo ne temas pri idealo sed pri idolo kiu baldau komprenas sian potencon super la adeptoj kaj profitas ghin. Tiel gejunuloj ofte ligighas al stratbandoj, deliktuloj diverstipaj au al mistikaj kvazaureligiaj sektoj. Eliri el tia grupo estas tre malfacile (char ofte la agado en ili estas ligita al delikventeco, drogoj, krimoj) kaj multaj pereas junaj en stratbataloj por sia idola gvidanto, au kiel nekuraceblaj drogdependuloj au kiel ghis la vivofino signitaj krimuloj.

La vasta familio prezentas nur malgrandan shancon por trovi kamaradon kiu nin ne trompos kaj perfidos lorn da humana altruismo montras la homoj pro komunaj infanoj (la gepatroj), sed ech tio ne garantias longan kaj certan senton pri sincera kaj profunda komuneco - krom, kiel dirite, se la geedzoj havas ankau komunan idealon.

<< >>