14. AMO KAJ FAMILIO

Unu el la hereditaj ecoj de la homo estas bezono al la sekso, allogo al la kontraua sekso. Ghi estas iom diferenca de aliaj homaj bezonoj char ghi ne trovighas en la homoj ekde la vivkomenco, sed nur de la maturighaj jaroj. Krome, ghi ne devas esti kontentigata regule chiutage. Tamen, en aliaj siaj karakterizoj ghi identas kun aliaj homaj bezonoj. Ghi enestas en ni kaj estas elvokata per proksimeco de la aliseksa persono. Se iom longan tempon oni ne kontentighas sekse, okazas memkontentigho - au konscie per arta sinstimulo (masturbado) au senkonscie dum dormado en songho. Same kiel che aliaj bezonoj, tiel ankau rilate la sekson, kiam proksimas la stimulo (aliseksa persono) kaj mankis la seksa agado dum iom pli longa periodo - oni ekhavas fortan deziron al ghi kaj sentas tion kiel iaspecan negativan senton. Kontentigante sin per la geigho oni ekhavas fortan pozitivan senton kiu kulminas en ekstaza momento (orgasmo). Post la kontentigho oni revenas al la ekvilibra stato sen sentoj (nek negativa sento de bezono nek pozitiva de kontentigho). La sekvo de tiu homa bezono estas reproduktigho, la ekghermo de nova homo. Tion chiuj scias kaj ankau tion ke la rezulto de la seksa kontentighado, do nova ido, estas grava devo pqr la du partneroj. Ili devos zorgi pri la infana evoluo dum multaj jaroj ghis li au shi farighos mem plenkreska. Tio estas grava tasko kaj ghi devas esti organizita. La homaro evoluigis tian sistemon en kiu oni taskigis zorgi pri infanoj nur tiujn du personojn kiuj per seksa kontentigho igis la infanon. Do, la gepatrojn. Char ne estas facile scii kiu estas la patro, se la patrino sekse kontentighadis kun pluraj viroj, la pli evoluintaj socioj (tiuj kiuj jam fondis iaspecan socian organizajhon au shtaton) difinis minimuman socian chelon - la familion kaj malpermesis al homoj sekse interrilati antau ol ili oficiale - per socia instanco - establis la familion. Tiu chi oficialigo estas la geedzigho, kaj pri la malpermeso sekse rilati antaue zorgas chefe la eklezio (institucio de religio). Ekde la plej juna agho la chirkauaj homoj kaj la kompleta socio (preghejo, lemejo, gepatroj, najbaroj...) edukas la infanon kun la celo ke ghi komprenu sian devon en la matura agho fondi la familion, ke ghi devos al iu edz(in)ighi. Dum longa historia periodo la organizo de la familio estis tia ke oni devis tutvive esti edz(in)ighinta al la sama aliseksa persono. Nuntempe, tio iom shanghighis, sed nur parte.

De la plej frua agho ni estas instruataj pri tio ke ni devos elekti iun kun kiu ni devos kunesti dum la tuta vivo. Ne estas eble restadi tutvive kun persono kiu kondutas malbone al vi, kiu fizike ne plachas al vi, kiu kondutas kontraue ol estas viaj vivkomprenoj. Sekve, oni devas pensi pri tio ke oni trovu personon al si konvenan, idealan, la plej bonan, la plej allogan, la plej saghan, la plej mildan, la plej altruisman. Por plene elvishi chiun ideon ke eblas alia solvo, la socio dum jarmiloj trovis sennombron da manieroj por konvinki chiun unuopulon dum la juneco ke li devas serchi sian "idealan" parulon. Pri tio oni skribas amkantojn, poemojn, romanojn, oni konstante bombardas la homan psikon per la vorto "amo", donante al ghi afekcian, mistikan signifon de psika ekstazo. Oni parolas pri supersento por kiu indas vivi, respektive indas perdi la vivon, se oni perdas la amon. Tiel konstante endoktrinata, juna persono ekkredas tion kaj atendas, serchas tiun personon de la vivo, tiun por kiu ekflamos la plej sankta el chiuj fajroj - la amo. Kaj efektive, tio ja trafas plej multajn. Ili enamighas, ekhavas fortan deziron kunesti kun la koncema enamighato kaj kun neniu alia.

Kiel fakte ekestas tiu sento de enamigho? Simple, per la memsugesto. Konsciante la neprecon edzighi junulo observante chiun liberan junulinon kaj al sia agho proksiman, konscie au nekonscie pensas pri shi kiel potenciala edzino. Proksimume duono da virinoj estas apriore simpatiaj al chiu viro kaj inverse - do, iu ajn el la 50% aliseksaj konatoj povas teorie farighi via edz(in)o. Se hazarde al iu el ili vi ekrilatas pli proksime, pli longe kaj rimarkas ke tiu persono havas la saman opinion kun vi pri iu libro, pri iu kanto, ke shi au li shatas la saman sporton, eble havas ech plurajn aliajn similajn emojn, vi chiutage per memsugesto kreos en vi el tiu persono iun speciale valoran, tre bonan, saghegan, mirindan. Dum tiu memsugesta proceso vi subkonscie malakceptos rimarki ankau negativajn ecojn de la kara persono kaj simple vi ilin ignoros. La homo kreata en vi chiutage kreskegos pli kaj pli kaj vi fine konvinkos vin mem ke vi ne povas vivi sen la plej ideala, la plej perfekta persono kiun vi konas. Sed jen problemo: tiu persono eble tute ne kun la sama intereso vidas vin, ne enamighis al vi. Shi eble enamighis al alia junulo, au simple ne enamighadas tiel rapide! Tiam vi suferos, deziregos, suspiros, sed ne povos kontentigi vian psike memsugestitan bezonon. Kaj ghuste tio ke plej ofte oni enamighas plurfoje al malghusta persono, al tiu kiu ne reciprokas la enamighsenton, montras ke tiu chi sento efektive ne estas iu mistera signo pri tio ke vi trovis la di-difinitan parulon por vi. La enamigho estas ja granda trompo flanke de la socio kontrau la individuo. Pelante la homon al la familia nesto, ghi plenigas la cerbon de chiuj pri tiu mistera "amo" kaj devigas nin memsugeste elpensi la perfektulon por ni. Kaj kiam fine post pluraj malsukcesoj okazas la reciproka enamigho au iu alia ekstera premo rezultigas la geedzighon kaj realigas la kondichojn por plene kontentigi sian deziregon oficiale vivi kun sia amata, havi kun li au shi seksrilatojn, establi familion, tre baldau la enamigho malaperas. Kial? Char en la komuna kunvivo oni ne plu nur parolas amvortojn, ne nur interkisighas, recitas poemojn, sed oni ekzorgas pri la materiala vivo. Kaj tiam tre baldau ambau enamighintoj konstatas ke la alia "tiel malguste ruktas post la mangho", au "tiel strange ligas la shulachojn" au kontrauas tiun nepran acheton... ktp. ktp. Subite oni ne plu povas ne vidi chion tion kion oni en la proceso de memsugesta idealigado ignoris. Kaj dum tre mallonga periodo la ulo au la ino farighas tute ne ideala. Se tamen en la seksa rilato ili bone kongruas kaj havas certajn komunajn materiajn interesojn, ili alkutimighas unu al la alia kaj kunvivos eble la tutan vivon en la familio, kompreneble tute ne ideala, familio kun multaj nekontentigaj situacioj, kun kvereloj kaj kverelegoj. Se tamen montrighos ke ech en la seksa vivo ili ne kongruas ili disighos, ech se ili havas infanojn. Malgrau la komenca ideala enamigho! En evoluintaj landoj chirkau unu triono de la geedzaj paroj divorcas. Treege multe. Ankau tio montras kiom trompa estas la memsugesta "enamigho".

Mi ne konas enedzecan paron pli ol kvinjaran kiu estas kontenta kaj vivas "feliche" kiel oni kredis en la tempo de enamigho. Ankau pli frue oni jam ne kontentas sed la plej multaj sin ankorau konvinkadas ke eble temas pri necesa tempo por alkutimigho kaj kashas siajn malkontentojn.

Disde la enamigho oni devas distingi la amon. La amo estas sento kiu venas de nia bezono pri socia vivo, de nia altruismo. La homo estas socia estajho kaj en li enestas konstanta bezono esti kun aliaj. Tiu sento kiun ni nomas la amo, rilatas al kiu ajn persono proksima, ne nur aliseksa, kaj ne rilatas nur al unu persono sed al multaj - al chiuj kiujn oni shatas pro certaj psikaj similecoj, komunaj celoj au idealoj. La amo al gepatroj, gefratoj (miksita ankau kun malshato), la amo al amikoj, samcelanoj, estas la amo kiu tushas nur parton de tiuj aliaj amatoj, ne ilin komplete, kaj ne necesas ilin tute idealigi por emi esti kun ili. Do, ekzistas la amo kiel bezono kontentigi sian societemon kaj preto oferi sin por aliaj, kaj tia amo ekzistas ankau inter la sin estimantaj kaj tolerantaj geedzoj. Sed la ideala amo al aliseksulo estas elpensajho, intenca socia trompo. Ekzistas nur bezono pri sekso kaj bezono pri societemo. La vera sekso, kompreneble, inkluzivas la kondutojn kiujn oni atribuas al la amo - la mildon al la alia, la klopodon kontentigi la alian (do, sinofero), sed ghi estas afero de bezono, ja oni mem plej bone ghuas en sekso se oni sentas ke la kunulo klopodas kunhelpi, do vi repagas tion klopodante ankau kontentigi la kunulon. Sed bedaurinde tia bona, vera amsekso malofte okazas char granda kvanto da homoj chu pro sia primitiveco chu pro nehomaj kondichoj en kiuj ili vivas, au pro diversaj malpermesoj de la socioj kiuj difinas iliajn rilatojn (religiaj kaj aliaj) neniam atingas tiun stadion de seksa kunvivo - simple ili parighas rapide kaj beste ne atentante unu pri la alia. La enamigho, sekve, apartenas al la sfero de egoismo (arte, memsugeste provokita forta emocio kiun oni bezonas kontentigi) kaj ghi neniam rezultas per altruismaj faroj. Enamighintoj au kelkfoje sin mem mortigas (negativa memsugesto troigita ghis paniko) au kaze de malsana jhaluzo mortigas aliajn personojn. Ili neniam faras ion bonan por aliaj, ion altruisman.

La amo apartenas al la sfero de altruismo, ghi ne manifestighas per tiel akuta kaj fortega sentshpruco, sed per deziro fari ion por alia persono au grupo kiu kunagas por la sama celo, por la sama idealo, ne postulante rekte la repagon, sed kredante ke chiuj en tiu grupo agos en chiuj cirkonstancoj por la bono de la grupo, ke chiuj estos solidaraj kaj neniam perfidos la alian.

Foje en internacia esperantista arangho mi demandis kial mi pretas disponigi miajn domshlosilojn al tute nekonata persono el eksterlando kaj lasi lin au shin restadi en mia hejmo sen mia cheesto, se tiu estas esperantisto (pruvante tion per parolado de Esperanto), dum aliflanke mi tion neniam farus al nekonata mialanda persono (kiu parolas mian gepatran lingvon)? Oni ne sciis respondi. La respondo estas simpla. Esperanto-movado nuntempe konsistas el idealistoj kiuj deziras per sia sinofera laboro kontribui al la idealo pri tutmonda komprenighado. Chiu kiu faris la penon lerni ghin sufiche kvalite certe posedas tiun idealon. Ja neniun materian avantaghon li povas rekompence ricevi. Temas pri mia absoluta konfido kaj kredo ke tiuj personoj certe ne faros al mi ion malbonan, temas pri mia sindono al ili, mia amo al tiuj homoj pri kiuj mi scias ke ankau ili havas la sanian amon. Kaj mi ankau multfoje havis similan helpon che aliaj esperantistoj. La amo ne povas rilati nur al unu persono, iu idealulo kiun ni opinius la nura inda je nia amo kaj plena sindedicho. Tia persono ne ekzistas. La amo rilatas al pluraj homoj pri kiuj vi scias ke ilia altruismo estas pli forta ol egoismo, kaj kun kiuj vi ne kontaktas en chiuj vivosferoj. Certasence vi povas doni vian amon al la tuta homaro, al suferantoj per via kontribuo en helpkampanjoj kaj simile.

Mia edzino estas pli altruisma ol egoisma. Kaj mi amas shin serioze kaj havas plenan konfidon al shi kiel homo kiu neniam min perfidos au intence je mia malutilo faros ion utilan por si. Tamen, kun shi mi rilatas ne nur en aferoj kiuj estas altruisma-karakteraj. Mi havas multajn kontaktojn rilate tre diversajn materiajn vivproblemojn, rilate la aferojn de persona au familia egoismo. Decidante pri chiutagajhoj ni ofte malsamopinias kaj ankau niaj "kompleksoj" estas sufiche sinkontrauaj. Tial ni multfoje kverelis, en ni ofte provizoris forta sento de reciproka malemo (eble malamo), ni plurfoje pensis ech pri divorco, sed tamen, chiam tiuj provizoraj sentoj pasis kaj ree malsinkis tiu konstanta forto en mi - la amo al shi kiel persono altruisma, konfidema kaj mia bezono kontentigi shin, esti je shia dispono kaj neniam perfidi shin kiel homon.

Che personoj kun kiuj oni vivas (edzo, edzino, patro, patrino ktp.) povas paralele kunekzisti la amo kun diversaj manifestadoj de la egoismo. Tio estas aparte grava en la rilato inter gepatroj kaj gefiloj. La gepatroj ne akiras automate, per la nasko la "misteran" amon al la infano (estas ja multaj kazoj de patrina forlaso de la novnaskito), sed tiu amo kreskas kun la dauro de la kunvivado. Ekzistas ja instinkta emo helpi al senpova infaneto kaj zorgi pri ghi. Tiu instinkto estas en la heredobazo pri reproduktigho. La infanoj dependas plene de siaj gepatroj kaj instinkte ili sentas tion. La plej etaj infanoj, kelkmonataj jam ploras se prenas ilin fremda persono kaj etendas manetojn al la gepatroj. Tiu reciproka bezono esti unuj kun la aliaj estas parto de altruismo kaj la amo - sed ghi estas neegala - la infano devas akcepti siajn gepatrojn kaj ne povas elekti ilin. Ni ja vidas multajn gepatrojn kiuj launature estas malpli altruismaj kaj malpli kapablaj ame sin oferi ech por la propraj infanoj. Cetere, ju pli kreskas la infano, des pli kreskas en la gepatroj ankau egoismaj sentoj rilate al ili. Enamigho (memsugesta sinkonvinko ke ghuste chi tiu ilia infano estas la plej kapabla, la plej bela ktp.) kaj la potencemo, la regemo super ili (postulo pri absoluta obeemo). Tiuj chi kreskantaj egoismoj gepatraj iom post iom superas la forton de la amo. Tio nepre elvokas ankau reziston kaj egoismighon de la infanoj (malamon). Se la gepatroj en la periodo de infana maturighado ne kapablas kompreni ke ili devas rezigni pri siaj egoismoj kaj ekrilati al la infanoj kiel al egalrajtaj personoj kiuj meritas la amon, la infanoj mem farighas egoismaj, ne amas la gepatrojn, ech kontraue - klopodas liberighi de ili laueble pie] frue, provas fughi el la gepatra hejmo, kaj restos vershajne tutvive pli egoismaj ol altruismaj.

La enamigho de la gepatroj al la propraj infanoj estas same trompa fakto kiel chiu alia enamigho. La infanoj suferas pro tio, kiam la gepatroj postulas, atendas de ili ion kion ili ne emas au ne kapablas. Au ili farighas sinpufaj etaj egoistoj eluzantaj diversmaniere la stultan enamighon de la gepatroj.

Regi super la infanoj estas ja emo al potenco. Alkutimighinte al tio ke la infano devas obei ilin, la gepatroj poste, kiam la infano ekplenkreskas, ne kapablas kompreni ke tiu regado en la frua ago servis al la amo, sed ke daurigo de la supereco kaj apliko de potenco nun transiras al la sfero de egoismo, emo al superrego.

En la periodo antau la geedzigho junaj homoj serchas kaj plej ofte trovas grupojn en kiuj ili kontentigas sian bezonon pri societemo, vivigas sian altruismon. En tiaj grupoj ili trovas amikojn, kutime plurajn. Post la geedzigho, oni dedichas sin al la familio kaj tiuj amikecoj iom post iom malaperas. Tiam la societemo devas esti kontentigata en la familio mem. Kiam la infanoj elkreskas kaj forlasas la familion, la gepatroj restas solaj - sen infanoj, sen amikoj (au kun tre malmultaj). Iliaj bezonoj pri societo sed ankau pri potencemo super iu devas trovi ian vojon. Tion la nuna mondo plej ofte solvas per la institucio de geavoj. Ricevi nepojn estas la solvo. Havi nepojn por maljunuloj signifas havi societon kaj havi regatojn.

Jen plia kauzo por la socio ghenerale instigi kantistojn kanti pri la mistera amo inter junulo kaj junulino, verkistojn verki amromanojn (kiuj chiam finighas per "kaj tiam ili geedzighis"), pri superba, chieleca parvivo por psikologie devigi ilin enamighi kaj ekkonstrui la familion kaj tiel plenumi siajn du devojn al la nacio: daurigi ghin kaj doni al la maljunuloj novan vivosencon.

Miaopinie, venos iam tempo kiam tiaj trompoj ne necesos. Oni povus imagi la jenan vizion: Se la socio, la shtato estos sufiche richa ke ghi povos organizi planan naskadon (ekz. ke chiu virino, krom la malsanaj, devus naski du infanojn) kaj edukadon ne en familio (ekzemple en instancoj similaj al infanghardenoj kun malgrandaj grupoj kaj anstatau profesiaj vartistinoj, la prizorgon plenumus chiuj civitanoj lau certa vicordo) la infanoj, ne havante familion kaj "gepatrojn" egalece startus en la vivon (ne unuj en richaj kaj aliaj en malrichaj cirkonstancoj), havus pli da "gepatroj" (pluraj civitanoj-edukistoj) kaj pli da diversaj influoj, ne havus dangheron pri egoismoj de la "veraj gepatroj", char post la maturigho tiu chi organizita komuna familio chesus ekzisti. En tia sistemo ankau la plenkreskuloj (gepatroj) ne havus premon pri nepreco de geedzigho, ili havus taskon rilati al infanoj dum du, tri tagoj en semajno lau organizita vicordo, ili estus liberaj elekti kiam ajn lau cirkonstancoj la sekspartneron kaj ne devus trompadi sin mem pri sercho de ideala kunulo.

Nuntempe, kiam tio ankorau ne eblas, almenau en granda plimulto de la mondaj shtatoj, la solvo povus esti iaspeca neformala familio, neregistrita geedzigo en kiu ambau partneroj estas formale nedevigitaj. Ili devas lau la propra konscienco helpi la familion, esti sindonemaj kaj tamen liberaj foriri el ghi kiam ajn. Tio, nature, metas pli grandan sharghon sur la virinon, char se la patro simple foriras, shi devas sola zorgi pri la infanoj. La leghoj tiusence devus esti maksimume rigoraj ke la patroj tiukaze devas certigi grandan kvanton da financoj por la solrestinta familio. Sed ankau la virinoj devus esti multe pli raciaj kiam ili elektas partneron, kiam ili planas la nombron de infanoj kaj ili ne lasu sin trompi per la romantiko de la "enamigho" formante familion kun tute malghusta persono.

<< >>