Benhanan
ANAS
"Vi demandas, Benhhanan, chu li kulpas. Jen
la afero: mi ne kondamnis lin al morto, mi nur sendis
lin al Kajafas. Kajafas diru al vi, kian kulpon li
trovis che li, min persone la afero ne rilatas.
Mi estas maljuna praktikulo, Benhhanan, kaj diros
tion al vi tute sincere. Mi pensas, ke lia instruo
havis ie-tie bonan kernon. Tiu homo multe pravis,
Benhhanan, kaj opiniis tion honeste; sed lia taktiko
estis malghusta. Tiel li povis neniam venki. Prefere
li devis tion verki kaj libre eldoni. Oni legus la
libron kaj dirus, ghi estas malforta au afekta libro,
ghi enhavas nenion novan kaj kiu scias kion, kiel jam
oni tiel pri libroj parolas. Sed post iom da tempo
komencus pri io au tio skribi aliaj kaj post ili
denove aliaj, nu, kaj almenau io enradikighus. Ne
chio, ne la tuta instruo, sed tion ja prudenta homo
ech ne postulas. Sufichas, se li akceptigas almenau
unu au du siajn ideojn. Tiel oni ghin faras, kara Benhhanan,
kaj alie ghi ne estas ebla, se oni volas reformi la
mondon. Kun tio oni devas agi pacience kaj delikate.
Mi diras, ghusta taktiko necesas; kia vero, se ni ne
scias ghin akceptigi?
Lia eraro estis ghuste tio, ke li ne havis la paciencon.
Li volis savi la mondon tuj tuj, kaj kontrau ties
volo. Kaj tio ne eblas, Benhhanan. Li devis agi ne tiom
rekte kaj haste. La veron oni devas kontrabandi, oni
devas ghin shuteti poiome, ie peceton, tie peceton,
por ke la homoj kutimighu al ghi. Kaj ne subite:
disdonu chion, kion vi havas, kaj tiaj paroloj. Tio
estas malbona metodo. Kaj li devus pli atenti, kion
li faras. Ekzemple, kiel li iris kun rimeno kontrau
la monshanghistoj en la templo - ili estas ja ankau
bonaj Judoj, homido, kaj volas per io vivteni sin. Mi
scias, ke monshanghejoj ne apartenas en la templon,
sed ili estis tie de chiam, do kiaj ceremonioj? Li
devis prezenti kontrau ili plendon che la sinedrio,
kaj finite. La sinedrio eble ordonus al ili, ke ili
metu siajn tablojn je distanceto pli malproksimen kaj
chio estus en ordo. Chiam estas grave, kiel oni ion
faras. Homo, kiu volas ion en la mondo atingi, neniam
devas perdi la kapon kaj devas sin regi, devas chiam
konservi sangmalvarman kaj sobran menson. Kaj liaj
mitingoj - vi scias, Benhhanan, neniu instanco shatas
tion vidi. Au, ke li lasis sin tiel bonvenigi, kiam
li venis en Jerusalemon; vi ech imagon ne havas, kiom
da malbona sango ghi kauzis. Li devis altroti piede
kaj saluti ie, saluti tie - tiel oni devas tion
praktiki, se oni volas havi influon. Mi ech audis, ke
li igis sin regali de romia doganisto, sed tion mi
tute ne kredas, tian mallertajhon li tamen ne farus;
jen kiaj malicaj klachoj. Kaj li devis ne fari siajn
miraklojn; per tio li nature koliziis. Mi petas vin,
al chiuj li ne povas helpi, kaj tiuj, al kiuj li faris
neniun miraklon, poste koleregas. Au kun la virino
adultinta - tio lau onidiro vere okazis, Benhhanan,
kaj ghi estis terura eraro. Diri al homoj jughistaj,
ke ankau ili ne estas sen kulpo - chu povus poste
ekzisti en la mondo ia justico? Mi diras al vi, nuraj
eraroj. Li devis nur instrui kaj ne fari miraklojn,
li devis ne opinii sian instruon tiom ege lauvorte,
li devis ne voli ghin tujtuje realigadi. Li mistaktike
agis, kara Benhhanan; inter ni dirite, en multaj
aferoj li povis esti prava, sed lia taktiko estis
erara; nu poste ghi ne povis alie finighi. Ne cerbumu
super tio, Benhhanan; ghi estas en ordo. Li estis
justa viro, sed se li volis savl la mondon, li devis
fari tion ne tiel radikale. Kio, chu li estis kondamnita
rajte? Kia demando! Mi diras ja al vi, ke taktike li
devis malvenki!"
KAJAFAS
"Sidighu, kara Benhhanan, mi estas plene al
via dispono. Do vi volus scii, chu lau mia opinio tiu
viro estis rajte krucumita. Ghi estas simpla afero,
kara sinjoro. Unue, ghi ne estas nia afero, ni ne
kondamnis lin al morto, ni nur transdonis lin al lia
moshto romia provincestro, chu? Kial do ni alprenu
ian respondecon, chu? Se li estis kondamnita rajte,
estas bone; se okazis al li maljustajho, do ghi estas
kulpo de Romianoj kaj ni povas tion iam imputi debete
al ilia konto. Tia ghi estas, kara Benhhanan; tian
aferon ni devas rigardi politike. Almenau mi, kiel
chefpastro, devas atenti tion, kiel kion politike
taksi. Konsideru nur tion, amiko: La Romianoj senigis
nin de persono, kiu - kiel ml tion diru? -, kiu pro
iaj kauzoj ne estis al ni dezirinda; kaj che tio la
respondeco falas sur ilin -
Kion? Vi diras, kiuj estas la kauzoj? Benhhanan,
Benhhanan, iel shajnas al mi, ke la nuntempa
generacio ne estas sufiche patriote konscia. Chu vi
ne komprenas, kiel malutilas al ni, se iu atakas
niajn agnoskatajn autoritatojn, kiel estas la
farizeoj kaj leghistoj? Kion pensos pri ni la Romianoj?
Ghi estas ja subfosado de nacia memkonscio! Kontraue
pro motivoj patriotaj ni devas subtenadi ilian
prestlghon, se ni volas malhelpi tion, ke nia naclo
trovighu sub fremdaj influoj! Kiu prenas de
Izraelidoj la kredon pri farizeoj, laboras por utilo
de la Romianoj. Kaj tion ni aranghis tiel, ke lin likvidis
la Romianoj mem: t i o n oni nomas politiko, Benhhanan.
Kaj nun aperas diletantoj, kiuj zorgas, chu li estis
ekzekutita rajte au ne! Memoru, juna viro, la intereso
de la patrio estas super chiu rajto. Mi scias plej
bone, ke niaj farizeoj havas siajn erarojn; inter ni,
unu kiel la alia estas nur babilulo kaj fripono - sed
ni ne povas permesi al ni, ke iu subfosadu ilian
autoritaton! Mi scias, Benhhanan, ke vi estis lia dischiplo;
plachis al vi lia instruo, ke ni amu niajn proksimulojn
kaj malamikojn kaj similaj paroloj; sed diru mem,
kiel tio helpos al ni Judoj?
Kaj ankorau ion. Li devis ne diradi, ke li venis
savi la mondon kaj ke li estas Mesio kaj filo de dio
au kio. Mi scias ja, ke li devenas el Nazareto - mi
petas vin, .kia do savonto! Ekzistas ankorau homoj,
kiuj memoras lin kiel bubon de charpentisto - kaj tiu
homo volus rebonigi la mondon? Ridinda ambicio! Mi
estas bona Judo, Benhhanan, sed neniu kredigos al mi,
ke iu samlandano povus savi la mondon. Ni ege
trotaksus nin, homo. Mi dirus nenion, se tiu estus
Romiano au Egipto; sed tia Judeto el Galileo - ghi
estas ja ridinda! Li rakontu al iu alia, ke li venis
savi la mondon, sed ne al ni, Benhhanan. Ne al ni. Ne
al ni."
(1934)