Marta kaj Maria
"Kaj dum ili vojaghis, li eniris en unu vilaghon;
kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.
Kaj shi havis fratinon, nomatan Maria, kaj chi
tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj auskultis
lian parolon.
Sed Marta estis distrata pro multo da servado;
kaj shi alproksimighis kaj diris: Sinjoro, chu vi ne
zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi
sola? Diru do al shi, ke shi min helpu.
Sed la Sinjoro respondis kaj diris al shi:
Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodas pri multaj
aferoj; sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis
la bonan parton, kiu ne estos prenita for de
shi."
(Ev. de sankta Luko, 10, 38-42.1
Kaj tiun vesperon eniris Marta al sia najbarino
Tamar, edzino de Jakobo Grunfeld, kiu kushis en
postakusha tempo;
kaj vidante, ke la fajro en la kameno estingighas,
shi almetis shtipojn kaj eksidis che la fajrujo, por
ekflamigi la fajron. Kaj kiam ekflagris viglaj
flamoj, rigardis tiu Marta en la fajron kaj silentis.
Kaj diris sinjorino Tamar: "Vi estas bona,
Marteta. Vi tiom zorgas, - mi tute ne scias, kiel
rekompenci tion al vi."
Sed Marta nek ion diris, nek deturnis slajn
okulojn for de la fajro.
Tiam sinjorino Tamar demandis dirante: "Chu
vere, Marteta, ke hodiau estis che vi Rabbi el
Nazaret?"
Kaj Marta respondis: "Estis."
Kaj sinjorino Tamar interplektis la manojn kaj diris:
"Certe vi ghojis, fraulino Marta; mi scias, al
ni Li ne irus, sed vi meritas tion, vi estas tiom
bona mastrino -"
Tiam klinighis Marta al la fajro, impete ordigis
la shtipojn kaj diris: "Mi diros al vi, sinjorino
Tamar, prefere mi ne vidus min mem. Ech ideeto ne
venis al mi, ke nun antau la festoj - Bone, mi
pensas, mi lavos tolajhon unue - Vi scias, nia Maria,
kiom da lavotajho shi faras. Do la nelavitan tolajhon
mi jhetas sur amason, kaj subite "Bonan tagon,
knabinoj", kaj Li staras sur la sojlo! Mi
komencas voki "Maria, Maria, venu chi
tien", sciu, por ke shi helpu al mi rapide
forigi tiun amason da chemizoj. - Maria alflugas,
tauzita, kaj kiam shi Lin vidas, komencas krii kiel
senigita de la prudento: "Majstro, Majstro, vi
venis al ni?" kaj bum, jam shi estas antau Li
surgenue, plorsingultas, la manojn al Li kisas, - sinjorino
Tamar, mi tiom hontis pro shi, kion nur la Majstro
devis pensi, tia frenezeta histeriulino, kaj nun la
malpuraj chifonoj chie, - mi apenau elvortis:
"Majstro, sidighu," kaj kolektas la
lavotajhon; kaj Maria Lin tiras je la mano kaj
singultas: "Majstro, parolu, diru al ni ion,
Rabboni -" Konsideru, sinjorino Tamar, shi diras
al Li Rabboni! Kaj chie nura malordo, vi scias, kiel
se oni lavas, ech balaite ne estis - Kion Li nur
devis pensi pri ni!"
"Nu, sciu, Marteta," konsolis shin
sinjorino Grunfeld, "iom da tiu malordo viroj
preskau ne atentas. Mi konas ilin."
"Ech se jes," deklaris Marta kun malmole
fulmantaj okuloj. "Ordo devas esti. Rigardu,
sinjorino Grunfeld, kiam la Majstro tagmanghis che
tiu doganisto, do Maria sciis lavi Liajn piedojn per
larmoj kaj vishi ilin per siaj haroj. Mi diros al vi,
sinjorino Tamar, ion similan mi ech ne kuraghus, sed
almenau puran plankon mi volus doni sub Liajn
piedojn. Jes, tion jes. Kaj meti antau Lin tiun belan
tapisheton, chu vi scias, tiun el Damasko. Kaj ne
malpuran lavotajhon. Vishi Liajn pledojn per larmoj
kaj haroj, tion Maria scias; sed almenau kombi sin,
kiam Li venas, tion ne; kaj vishi antau Li la
plankon, tion ankau ne. Nur sidachi antan Li kaj fari
tielajn okulojn, kaj nun rakontu, Rabboni!"
"Kaj chu Li rakontis?" demandis avlde
sinjorino Tamar.
"Rakontis," diris Marta malrapide.
"Li ridetis kaj parolis al Maria. Vi scias, mi
unue zorgis forigi la lavotajhon, kaj poste doni al
Li iom da kaprina lakto kaj pecon da pano - Li
aspektis irlaca kaj elcherpita; mi jam havis sur la
lango, Majstro, mi alportos al Vi kusenojn, ripozu
momenton, dormetu iom, ni estos silentaj kiel
animetoj, ni ech ne spiros, - sed vi scias, sinjorino
Grunfeld, mi ne volis interrompi Lian parolon. Kaj
tiel mi nur piedpinte iradis, por ke Maria
ekkomprenu, ke shi devas silenti, sed vane!
"Rakontu ankorau, Majstro, mi petas, ankorau ion,"
kaj Li, bonulo, ridetis kaj parolis -"
"Ahh, mi volus audi, kion Li diris,"
ekghemis sinjorino Tamar.
"Ankau mi, sinjorino Tamar," Marta
lakonis. "Sed iu devis por Li malvarmigi la
lakton, por ke ghi estu fresha. Kaj iu ankau devis
havigi iom da mielo por la pano. Kaj poste por
momento iri al Efraimoj - al Efraimino mi promesis,
ke iam-tiam mi alrigardos shiajn infanojn, se shi
devas iri en foiron, - vi scias, sinjorino Grunfeld,
tia maljuna fraulino, kia mi, ankau iam farighas por
io bona. Se nia frato Lazaro almenau estus hejme! Sed
kiam Lazaro matene vidis, ke ni estas lavontaj, li
diras: "Knabinoj, nenio por mi, mi malaperos;
sed vi, Marta, atentu, se pretere irus tiu spicisto
el Libano, achetu por mi brust-teon," sciu, nia
Lazaro estas iel malsana je brusto, sinjorino Tamar,
tro li malgrasighas. Kaj tial mi senchese pensis, ke
Lazaro revenu, dum la Majstro estas chi tie, - mi
kredas," sinjorino Grunfeld, ke Li resanigus
nian Lazaron; kiam mi audis ies pashojn, jam mi
kuregis antau la domon kaj al chiu vokis:
"Sinjoro Asher, sinjoro Levi, sinjoro Ishahhar,
se vi renkontus la fraton Lazaron, li tuj, sed tuj
venu hejmen!" Kaj che tio mi devis elrigardi la
spiciston - mi ne sciis, kion pli frue."
"Tion mi konas," diris sinjorino
Grunfeld. "La familio igas multe zorgi."
"Ba, zorgoj," parolis Marta. "Sed
jen, sinjorino Grunfeld, mi ankau volus auskulti la
vorton de Dio. Mi estas nur malsagha virino, tia
servistino mi estas, mi diras al mi, iu devas tion
fari, iu devas kuiri kaj lavi kaj ripari vestojn kaj
balai, kaj se nia Maria ne emas tion - shi jam ne
estas tiel bela, kiel shi estis iam, sinjorino Tamar;
sed shi estis tia belulino, ke - ke mi simple d e v i
s al shi servi, Chu vi scias? Kaj dume chiu pensas,
ke mi estas malbona - sinjorino Grunfeld, vi tion
scias, malbona kaj malfelicha virino povas nenion
bone kuiri, kaj mi ne estas malbona kuiristino. Se
estas Maria bela, Marta bone kuiru, nu chu mi ne
pravas? Sed sinjorino Tamar, tion eble vi ankau
scias: iam oni por momento, nur por momenteto metas
la manojn en la sinon, kaj poste venas al oni tlaj
strangaj pensoj: ke eble iu al vi ion diros au vin
iele rigardos... kvazau li estus al vi diranta: Filineto,
vian amon vi preparas al ni, vin mem tutan vi donas
al ni, per via korpo vi balaas kaj konservas chiun
puron per pureco de via animo: ni eniras vian domon,
kvazau tio vi mem estus. Marta, ankau vi per via
maniero multe amis -"
"Ba, estas tiel," diris sinjorino
Grunfeld. "Kaj se vi havus ses infanojn,
Marteta, kiel mi, tiam vi tion des pli bone
vidus."
Tiam diris Marta: "Sinjorino Grunfeld, kiam
tiel subite venis Li, Majstro Nazareta, mi preskai
konsternighis: eble - eble Li venas diri tion belan,
kion mi tiom da jaroj kvazau atendis - kaj ghuste en
tian malordon! Ml havis koron ghis en mia gorgho,
paroli mi ne povis - Mi diris al mi: tio pasos, mi
estas malsagha virino, dume mi trempos la lavotajhon
kaj por momento venos al la Efraimanoj kaj venigos
nian Lazaron kaj forpelos el la korto kokinojn, por
ke ili ne ghenu Lin - Kaj poste, kiam chio estis en
ordo, venis al mi tia bela certeco: ke nun mi estas
preparita audi la vorton de Dio. Do mi silente,
silentege eniris la chambron, kie Li sidis kaj
parolis. Maria sidis che Liaj piedoj, okulojn shi ne
mallevis de li -" Marta seke ekridis. "Mi
nur ekhavis ideon, kiel mi aspektus, se mi Lin tiel
okulegus! Kaj jen Li, sinjorino Grunfeld, tiel milde
kaj serene min alrigardis, kvazau Li volus ion diri.
Kaj subite mi vldas - Dio, kiel malgrasa Li estas! vi
scias, nenie Li ion kvalitan manghas, preskau ech ne
la panon kaj mielon Li tushis - Kaj jen mi
ekpensis: kolombidojn! Mi faros al Li kolombidojn! Mi
irigos Marian, ke shi alportu ilin el la foiro, kaj
dume Li momenton ripozos - "Manjo," mi
diras, iru por momento en kuirejon. "Sed Maria
nenion, kvazau shi estus blinda kaj surda."
"Shi nur ne volis lasi la gaston en
soleco," diris kvietige sinjorino Tamar.
"Se shi prefere atentus," diris senkompate
Marta, "ke Li havu ion por manghi; por tio estas
ni virinoj, nu ne? Kaj kiam mi vidis, ke Maria
tienion faras, nur rigardas kvazau en ekstazo, - do -
sinjorino Tamar, mi ech ne scias, kiel ghi okazis,
sed mi devis tion diri. "Sinjoro," mi
diras, "al vi estas indiferente, ke mia fratino
lasas min servi sola! Diru al shi, ke shi helpu al mi
en la kuirejo!" Do iel ghi elglitis el mi
-"
"Nu, kaj chu Li diris al shi?" demandis
sinjorino Grunfeld.
Tiam ekfluis larmoj el brulaj okuloj de Marta.
"Marta, Marta, zorgema vi estas kaj zorgas pri
multaj aferoj: sed unu estas necesa, Maria elektis la
pli bonan parton, kaj tiun neniu prenos for de shi. -
Iel simile, sinjorino Tamar, Li tion diris."
Momenton estis silente. "Kaj jam chio, kion Li
diris?" demandis sinjorino Tamar.
"Chio, lau mia scio" diris Marta, forvishante
malmilde la larmojn.
"Poste mi iris acheti la kolombidojn -
shtelistoj estas en la foiro, sinjorino Grunfeld -
kaj mi rostis ilin, kaj por vi mi pretigis la supon
el la kolombaj tripoj -"
"Mi scias," diris sinjorino Grunfeld.
"Vi estas tre bona, Marteta."
"Mi ne estas," krudis Marta. "Vi
devas scii, ghi estis unuafoje, ke mi rostis la
kolombidojn ne sufiche. Ili estis malmolaj: sed mi -
chio faladis el miaj manoj. Kaj mi tiom ege kredas Lin,
sinjorino Tamar!"
"Ankau mi," diris pie sinjorino Tamar.
"Kaj kion alian Li diris, Marteta? Kion Li diris
al Maria? Kion Li instruis?"
"Mi ne scias," diris Marta. "Mi
demandis Marian, sed vi scias, kiel fola shi estas -
"Mi jam ne scias," shi diris, "je mia
animo, jam mi ne povus honeste diri al vi ech unu
vorton, sed ghi estis tiom mirige bela, Marta, kaj mi
estas tiel treege felicha -"
"Tio ankau havas sian valoron," agnoskis
sinjorino Tamar.
Kaj Marta brue mungis larmojn kaj diris: "Do
montru, sinjorino Grunfeld, mi revindos al vi tiun
bebachon."
(1932}