Pseudo-Lot au pri
patriotismo
Kaj venis du angheloj en Sodomon vespere, kaj
Lot sidis che la pordego de la urbo. Kiam Lot ilin
ekvidis, Ii levighis renkonte al ili kaj klinighis vizaghaltere,
kaj diris: "Mi petas vin, sinjoroj, envenu
en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj
lavu viajn ptedojn, kaj vi levighos matene kaj iros vian
vojon." Kaj ili diris: "Ne, ni pasigos la
nokton sur la strato."
Kaj li tre petegis ilin, ke ili envenu al li:
kaj kiam ili envenis, li faris al ili festenon, kaj
bakis macojn: kaj ili manghis.
Kaj ili diris al Lot: "Kiun vi havas chi
tie? bofilon, au viajn filojn, au viajn filinojn, au
chiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el
chi tiu loko:
char ni ekstermos chi tiun lokon, char granda
farighis ilia kriado antau la Eternulo, kaj la
Eternulo sendis nin, por ghin pereigi."
Lot embarasighis, audinte tion kaj diris:
"Kaj kial mi devus foriri de chi tie?" Post
tio ili respondis al li: "Char la Eternulo ne
volas pereigi la virtulon."
Lot longe silentis, sed poste li diris: "Mi
petas, sinjoroj, permesu, ke mi foriru kaj diru al
miaj bofiloj kaj filinoj, ke ili preparu sin por
vojagho. "Ili respondis al li: "Faru
tiel."
Kaj Lot eliris, kuris tra stratoj de la
urbo kaj vokis al chiuj homoj: "Levighu,
eliru el chi tiu loko: char la Eternulo pereigos la
urbon." Sed ili rigardis lin kiel shercanton.
Lot revenis hejmen, sed ne ekkushis, kaj meditis
la tutan nokton.
Kaj kiam levighis la matenrugho, la angheloj
rapidigis lin, dirante: "Levighu, prenu vian
edzinon kaj ambau viajn filinojn, kiuj chi tie
trovighas: por ke ankau vi ne pereu pro la krimeco de
la urbo."
"Mi ne iros," diris Lot. "Pardonu
al mi, sed mi ne iros. Ml pripensis tion dum la tuta
nokto. Mi ne povas foriri, char ankau mi mem estas
unu el la Sodomanoj."
"Vi estas virtulo," kontraudiris la
angheloj, "sed ili estas malvirtuloj, kaj la
kriado de iliaj agoj kolerigis la Eternulon. Kion vi
havas kun ili?"
"Mi ne scias," diris Lot. "Ankau
pri tio mi meditis, kion mi havas kun ili; dum la
tuta vivo mi akuzadis miajn samurbanojn kaj jughis
ilin tiel severe, ke nun estas al mi terure rememori
tion: char ili pereos. Kaj kiam mi venis en la urbon
Segor, shajnis al mi, ke ghiaj homoj estas pli bonaj
ol la Sodomaj."
"Levighu," diris la angheloj, "vi
iros en la urbon Segor, char ghi estos konservita."
"Kio estas por mi Segor?" respondis Lot.
"Estas unu viro virta en Segor: kiam ajn mi
parolis kun li, li estis akuzanta siajn samurbanojn,
kaj mi malbenis la Sodomanojn pro iliaj kulpoj, sed
nun mi ne povas foriri. Mi petas, lasu min."
Kaj ekparolis anghelo kaj diris: "La Eternulo
ordonis pereigi la Sodomanojn."
"Estu Lia volo," diris Lot mallaute.
"Mi pripensis dum la tuta nokto; kaj mi
rememoris tiom da aferoj, ke mi ploris. Chu vi audis
iam kanti la Sodomanojn? Ne, vi ilin tute ne konas,
char alie vi ne venus tiel. Kiam knabinoj iras tra la
strato, ili balancighas en la koksoj kaj inter la
lipoj zumas kanton; kaj ili ridas, kiam ili cherpas
akvon per siteloj. Neniu akvo estas pli pura ol tiu
el la putoj de Sodom; kaj neniu lingvo el la lingvoj
sonas pli bele. Kiam ekparolas infano, mi komprenas
lin; kvazau mia li estus; kaj kiam li ludas, estas la
sama ludo, kiun mi mem ludis, estante ankorau
malgranda. Kaj kiam mi ekploris, panjo konsolis min
per la sodoma lingvo. Eternulo," ekkriis Lot,
"kvazau ghi hierau estus!"
"Pekis la Sodomanoj," diris la alia
anghelo severe, "kaj tial -"
"Ili pekis, ml scias," interrompis lin
Lot malpacience. "Kaj chu almenau vi vidis niajn
metiistojn? ili aspektas, kvazau ili ludas; kaj kiam
ili faris kruchon au tolon, tiam la koro eksaltas pro
ghojo, kiel bele ghi estas farita. Estas homoj tiel
lertaj, ke vi rigardus ilin dum la tuta tago; kaj
kiam vi vidas ilin fari la plej malbonajn aferojn,
ghi doloras vin pli, ol se tion farus homo el Segor.
Ghi turmentas vin, kvazau vi mem partoprenus en ilia
kulpo. Kiom helpas al mi mia virteco, se mi estas
Sodomano? Jughante Sodomon, vi jughas min. Mi ne
estas virta. Mi estas kiel ili. Mi ne foriros de chi
tie."
"Vi estos pereigita kun ili," diris la
anghelo nubmiene.
"Eble; sed antaue mi provos, ke ili ne estu
pereigitaj. Mi ne scias, kion mi faros; sed ghis la
lasta momento mi pensos, ke mi devas helpl al ili.
Chu mi povas nur tiel foriri? Mi kontrauas la
Eternulon kaj tial Li ne plenumos mian peton. Se Li
lasus al mi tri jarojn da tempo, au tri tagojn, au
almenau tri horojn! Kion signifus por Li tri horoj?
Se Li hierau estus sendinta al mi sciigon: Foriru el
ilia mezo, char ili estas malvirtaj, - mi dirus al
Li: iomete indulgu, mi parolos ankorau kun tiu kaj
kun alia; mi jughis ilin, anstatau iri inter ilin.
Sed kiel mi povas foriri nun, kiam ili estas
pereigotaj? Chu ankau mi ne estas kulpa pri tio, ke
ili trovighas en tia situacio? Mi ne volas morti; sed
estas por mi necese, ke ankau ili ne mortu. Mi
restos."
"Vi ne savos Sodomon."
"Mi scias, ke ne: chu ion mi kapablas? Sed mi
provos ion, mi ankorau ne scias kion; mi scias nur,
ke mi devas plu resti. Char mi jughis ilin dum la
tuta vivo tiel severe kiel neniun alian; char mi
portis kun ili la plej grandan pezon: iliajn erarojn.
Eternulo, mi ech ne scias diri, kio ili estas por mi;
mi povas tion montri nur per tio, ke mi restos kun
ili."
"Viaj samlandanoj," diris la anghelo,
"estas tiuj, kiuj estas virtaj kaj kredas la
saman Eternulon kiel vi; kaj la pekaj, la malpiaj kaj
idolservantoj ne estas viaj samlandanoj."
"Kial ili ne estus, se ili estas Sodomanoj? Vi
tion ne komprenas, char vi ne konas vochon de karno
kaj argilo. Kio estas Sodom? Vi diras, ke ghi estas
urbo de malvirto. Sed kiam la Sodomanoj batalas, ili
ne batalas por slaj malvirtoj, sed por io pli bona,
kio estis au estos; kaj ankau la plej malbona povas
morti por chiuj. Sodom, tio estas ni chiuj; kaj se mi
havas ian valoron antau la Eternulo, Li atribuu ghin
al Sodom kaj ne al mi. Kial mi ankorau parolas? Diru
al la Eternulo: Lot, Via servisto, starighos antau la
sodomajn virojn kaj defendos ilin kontrau Vi, kvazau
Vi estus lia malamiko."
"Haltu," ekkriis la anghelo,
"terura estas via peko; sed la Eternulo vin ne
audis. Preparu vin kaj eliru el chi tiu urbo: savu
almenau la edzinon kaj la filinojn, kiujn vi
havas."
Kaj Lot ekploris: "Jes, mi devas ilin savi,
vi pravas. Mi petas, konduku min."
Sed char li malrapidis, tial ili kaptis lian
manon kaj manon de lia edzino kaj de liaj du filinoj,
pro kompato de la Eternulo al Ii.
(Kiam li estis elkondukata, preghis Lot, dirante:)
"Chio, kion la vivo donis al mi, donis al mi
per viaj manoj; faris mian karnon el via argilo kaj
metis en mian bushon vortojn, kiuj estas en la busho
de viaj viroj kaj virinoj; kaj jen, tial mi kisis ilin
per chiu mia vorto, ech se mi ilin malbenis."
"Mi vidas vin, ech kiam mi fermas la okulojn,
char pli profunde vi estas ol miaj okuloj; vi estas
en mi tlel, kiel mi estis en vi."
"Miaj manoj faras viajn kutimojn, ne sciante
pri tio; kaj se mi en dezerto estus, miaj piedoj iros
en direkto de viaj stratoj."
"Sodom, Sodom, chu vi ne estas la plej bela
el la urboj? Kaj se mi nur fenestreton vidus, vualitan
per tolo striita, mi ekkonos ghin: chi tiu estas
fenestreto de Sodom."
"Mi estas kiel hundo, kiun oni kondukas el la
domo de ghia mastro; ech se ghi mallevas muzelon en
polvon, por plu ne vidi, ghi ekkonas odoron de la
objektoj, kiujn ghi konas."
"Mi kredis la Eternulon kaj Lian leghon; vin
mi ne kredis, sed vi estas; kaj aliaj landoj estas
kvazau ombro, kiun mi trapenetras, ne povante apogi
min je muro au je arbo; ili estas kvazau ombro."
"Sed vi estas, kiel nenio alia estas: kaj
chio, klo ekzistas, ekzistas nur en komparo kun vi.
Se mi vidas vin, mi vidas nur vin, kaj se mi vidas
ion alian, ml vidas tion nur en komparado kun
vi."
"Mi kredis la Eternulon, char shajnis al mi,
ke li estis dio de Sodom; se ne estas Sodom, ne estas
la Eternulo."
"Pordegoj, pordegoj de Sodom, kien ili min
kondukas kaj en kian malplenon? Kien mi metu la
piedon? char ne ekzistas sub mi la tero: kaj mi
staras, kvazau mi ne starus. Iru, miaj filinoj, kaj
lasu min; mi ne povas plu."
Kaj ili irigis lin kaj metis lin ekster la urbon;
kaj tie ili parolis al Ii, dirante: "Savu vin
pro via animo, ne rigardu malantauen kaj haltu nenie
en la tuta chirkauajho: por ke vi ne pereu."
La suno levighis super la teron, kiam ili chi
tion diris.
Tiam la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj
Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la
chielo.
Tiam rerigardis Lot kaj ekkriis kaj kuris returne
al la urbo.
"Kion vi faras, malbenita?" vokis post
li la angheloj.
"Mi iras helpi al la Sodomanoj,"
respondis Lot, kaj eniris la urbon.
(1923)