VI. La Ekzercaro

Vi memoras, ke Zamenhof sendis samtempe la du manuskriptojn de la Universala Vortaro kaj de la Ekzercaro al la Societo Espero en Peterburgo por prezenti en la Cenzurejo. Sed se li rericevas la unuan manuskripton la 18-an de Julio 1893, tamen la duan, tiun de la Ekzercaro, li rericevas nur unu monaton pli poste, nome la 11 -an de Augusto.(74) La Cenzura dato estis 29-a de Julio 1893, kaj Zamenhof atribuis al tiu broshuro la n-ron 72 en la Nomaroj de 1894. Ghi efektive aperis en 1894, che Gins en Varsovio, kiel 48-pagha broshuro.

Chirkau Septembro de la sama jaro Zamenhof aperigis en "Esperantisto", tiam sub la kondukado de W.H. Trompeter el Schalke, Germanio, tre interesan artikolon, en kiu li anoncas la publikigon de la Ekzercaro kaj klarigas ghian celon kaj per kiuj rimedoj li publikigas ghin.

"Ghis nun, li tie skribas, pri nia lingvo ekzistis nur sekaj gramatikoj kaj vortaroj (...). Kiu volis lerni nian lingvon, devis au simple ellerni la gramatikon kaj sekan amason da vortoj, au preni ian libron, skribitan en nia lingvo, kaj tradukadi ghin kun helpo de la komuna vortaro: libro por sistema lernado, por sinekzercado — ne ekzistis. Sed nur malmultaj havas tiom da pacienco, por lerni per serchado de chiu vorto en la vortaro; tio chi faradis la lernadon de nia lingvo malfacila kaj malagrabla (precipe por tiuj personoj, kiuj, ne konante la chefajn europajn lingvojn, devis che la lernado serchi chiun vorton en la vortaro). Longe jam niaj amikoj plendis pri tio chi, kaj longe jam ni volis eldoni tian libron, enhavantan sistemajn ekzercojn kun la traduko de la vortoj sub chiu paragrafo; sed du objektoj nin detenadis: a) la minacado de reformoj,(75) kiuj promesadis fari la eldonotan ekzercaron tute sentauga tuj post ghia eliro, kaj b) la manko de rimedoj. Nun la Augusta rezultato de la komuna vochdonado montris, ke reformoj... tute ne estos faritaj... Tial ni jam povis permesi al ni eldoni nian longe jam intencitan libron "Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto". La mankon de rimedoj ni ankau povis iom venki, char, kiel la legantoj scias, por eldonado de verkoj ekzistas nun "Biblioteko", kiu apogas sin sur abonoj kaj donas la eblon kreadi literaturon per fortoj komunaj; la "Ekzercaron" ni eldonis sub la formo de folioj 5, 6, 7 de la "Biblioteko".(76)

Kaj Zamenhof finas tiun artikolon per la priskribo de la lernilo, per konsideroj pri la utilo kiun la esperantistoj havos el ghi kaj per anonco de siaj intencoj perfektigi la aferon:

"La "Ekzercaro" konsistas el 42 paragrafoj da sistemaj ekzercoj en nia lingvo; sub chiu paragrafo estas donitaj tiuj vortoj kaj formoj gramatikaj, kiuj sin trovas en ia paragrafo, kun traduko en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. La "Ekzercaro" donas al chiu komencanto, de kia ajn el la montritaj nacioj li estas, la eblon facile kaj sisteme ellerni nian lingvon. Por ke tiu chi "Ekzercaro" estu tute plena, ni intencas post kelkaj monatoj aldoni al ghi ankorau unu au du foliojn, enhavantajn la plenan tradukon de la frazoj de ghiaj paragrafoj; tiam chiu povos ne sole lerni, sed ankau precize kontroladi sian lernadon, komparante siajn proprajn tradukojn kun la tradukoj presitaj, tradukante el Esperanto en sian lingvon nacian kaj el sia lingvo nacia en Esperanton. Tiam farighi perfekta esperantisto estos jam afero tre facila por chiu, dum ghis nun chiu, kiu volis fundamente lerni Esperanton, devis necese havi certan dozon da pacienco."(76)

Kaj efektive aperas che Gins en 1896 la n° 90 de la Nomaroj;(77) ghi titolighas: L. de Beaufront — (kaj aliaj) Traduko de la Ekzercaro de la lingvo internacia "Esperanto" (en lingvoj Franca, Rusa kaj Pola). Ghi estis broshuro 42-pagha kaj la Cenzura dato estas 21-a de Marto 1895. Dua eldono aperos che Kelter en 1900. Sed ghi malfermis la vojon por similaj publikajhoj: en Decembro 1895 Zamenhof ricevis de Schmidt la tradukon al la Germana;(78) en Septembro 1898 li donas al Coutinho la permeson traduki al la Portugala (79)... Ghi ech estos tradukita al la brajla skribo por blinduloj en 1903: tiutempe Cart komencis sian brilan agadon en tiu medio ...

Aliflanke jam en 1898 aperis dua eldono de la Ekzercaro mem same che Gins, kiel la unua. Ghi estis sekvata en 1900 kaj 1904 de 3-a aj 4-a edonoj che Kelter: sed tiuj tri eldonoj stereotipaj estas tute identaj inter si: la 4-a estis ech erare presita "3-a eidono" kaj ghi malsamas de la 3-a nur per la cenzura dato: 12-a de Junio 1904 anstatau 3-a de Majo 1899. Fine post la eldono de la Fundamento, Hachette lau deziro de Zamenhof eldonos ankau apartajn depresajhojn de la Ekzercaro en 1906, 1907 kaj 1910; sed baptos ilin el nescio "1-a, 2-a kaj 3-a eldonoj".

Sed la grava punkto estas, ke la dua eldono de 1898 enkondukis sufiche multajn korektojn en la tradukoj kaj konstateble chefe en la Anglaj tradukoj.(80) Kaj char la Universala Vortaro ne estis paralele modifita estas nun grandaj diferencoj inter tiuj du partoi de la Fundamento. Anstatau la nudaj radikoj de la Universala Vortaro, la Ekzercaro donas en vort-listoj sub chiu paragrafo nur plenajn vortojn, t.e. vortojn kune kun finajho; la tradukoj sekve koncemas nur tiun plenan vorton: do jam du diferencoj kun la vortaro. La tria diferenco aperis kun la dua eldono okaze de la korektoj tiam enkondukitaj vershajne pro la diversaj diskutoj, kiujn Zamenhof havis chefe kun de Beaufront.

En tiuj listoj sub chiu paragrafo oni trovas 794 vortojn kaj aliajn elementojn, t.e. preskau la triono. Aliparte preskau 10% de tiuj listigitaj vortoj ricevis korekton. Tio nepre signifas, ke se iu volas studi la Fundamenton li neniel neglektu la Ekzercaron kaj ties listojn kun tradukoj. Aliparte li devas resti kritika kontrau la Angla parto de la vortaro.

Alia motivo ne preteratenti la Ekzercaron estas la enesto en ghi, krom la tipaj frazoj, kiuj ja estas ghia precipa teksajho, de aliaj frazoj, kiuj klarigas iun apartan punkton de la lingvo; kiel chefajn ekzemplojn mi citos la artikolon la (§ 27), la prepozicion je (§ 29), la tabelvortojn (§ 30), la diferencon inter da kaj de (§ 32), la diferencon inter diplomatiisto kaj fizikisto (§ 32), ktp... Por aliaj aferoj oni jam devas kolekti la ekzemplojn kaj diskuti pri ili, kiel mi faris ekzemple por la majuskloj.(81)

Konklude, se oni ankau scias, ke la Fundamenta Krestomatio,(82) alia verko de Zamenhof, kiu aperis en 1903 kaj estis reeldonita ghis sia 17-a eldono en 1954, ech kun fotorepreso en 1969, entenis ankau partan reprodukton de la Ekzercaro, nome, mankas el ghi la alfabeto kaj la tri postaj ekzercoj de legado kaj ankau la sep ekzercoj, kiuj en sia tuto konsistigas la fabelon nomatan "La Feino"; do se oni scias tion, oni konsentas, ke la Ekzercaro estis vaste konata tra la jaroj, kaj ke ghi efektive povis pretendi farighi parto de la Fundamento.

<< >>