medafarm.ru.

Joel Brozovsky *

KIAL USONANO UZAS ESPERANTON?

Nove renkontitoj foje esprimas surprizon, kiam ili ekscias, ke mi, usonano,
uzas Esperanton anstatau la anglan en Japanio. Foje oni ech ne kredas, ke
mi efektive estas usonano, char ili audis min paroli nur Esperanton.

Nu, estas vere, ke la plimulto el la usonanoj preferas uzi la anglan.
Multaj usonanoj opinias, ke la angla sufichas, kaj ke chiu en la mondo devus
lerni ghin. Kial do mi preferas uzi Esperanton por komunikighi kun
neusonanoj? Jen kelkaj kialoj:

Amikeco. Dum longaj vojaghoj mi rimarkis, ke la plimulto el la homoj,
kiuj alparolis min per la angla, ne interesighas pri mi kiel pri homo, nek
pri mia kulturo. Ili interesighis unuavice pri mono. Au ili volis vendi ion
al mi, au ili volis lerni la anglan de mi, por povi ricevi pli bonan edukon
kaj pli altsalajran postenon, au ion alian. Kontraste, granda procento de
la homoj, kun kiuj mi parolas Esperante, interesighas pri mi kiel pri homo,
au pri mia kulturo. Multaj el ili deziras amikighi, kaj efektive multaj el
ili farighas amikoj.

Egaleco. Se mi parolas angle kun japano au iu alia, kies denaska lingvo
ne estas angla, mi chiam, nepre, havas la pozicion de spertulo pri la
lingvo, kaj, negrave kiom multe tiu alia persono studis la anglan, li au
shi nepre parolas el malpli alta pozicio, kiel lernanto al instruisto au
subulo al estro. Se anstataue ni interparolus per la lingvo de mia
kunparolanto, ekzemple la japana, la situacio estus sama sed inversa. Tia
malegaleco tre malhelpas la interamikighon.

Pord-malfermo. Dum mia longa mondvojagho, Esperanto malfermis multegajn
pordojn al mi, figure kaj lauvorte. Mi tranokte gastis en 150 hejmoj de
esperantistoj dum la trijara vojagho, kaj nur unu nokton mi pagis en hotelo!
Pere de Esperanto kaj esperantistoj, mi povis ghui tre richan kulturon,
renkonti multajn diversajn homojn kaj konatighi intime kun iliaj vivoj,
kulturoj, hejmoj, pensoj ktp.

Kelkaj el miaj bonaj amikoj, post jaroj da amikeco, konfesis al mi, ke,
antau ol renkonti min, ili malshatis usonanojn. Do, se mi uzus la anglan,
mi certe ne povus ekamikighi kun tiuj homoj, kiuj nun estas tre karaj
amikoj. Esperanto ja malfermis la pordon al ili.

Helpi la mondon. Laborante por disvastigi Esperanton, mi havas la senton,
ke mi faras ion utilan al la mondo. Se homoj tra la mondo povos libere
interkomuniki kiel egaluloj kaj interamikighi per Esperanto, certe la mondo
farighos pli bona, pli justa, pli simpatia. Mi ne imagas, ke Esperanto sola
solvos chiajn mondproblemojn, sed ghi ja povas helpi la homojn ellabori
solvojn.

Kreemo. Mi tre amas uzi Esperanton, char ghi kondukas al plia kreemo. Pro
la granda fleksebleco en la lingvo, mi sentas liberighon verkante au
parolante en Esperanto kompare kun la angla, kies strukturo kaj vort-stoko
estas relative fiksitaj. La ebloj krei novajn esprimojn en Esperanto estas
preskau senlimaj; estas granda ghojo esplori ilin kaj trovi trafajn
esprimojn, uzante jam ekzistantajn erojn.

Valoraj spertoj kaj memfido. Trairante pordojn malfermitajn per
Esperanto, mi ricevis multajn valorajn vivspertojn, kiujn mi ne facile povus
havi sen Esperanto. Tiaj richaj vivspertoj multe kontribuis al mia memfido
kaj preparis min pli kompetente agadi en la mondo.

Nova mondkoncepto. Eble la plej grava profito, kiun mi ricevis el mia
uzado de Esperanto, estas drasta shangho de mia mondkoncepto. Antaue mi
imagis, ke la mondo plenas je fremduloj - homoj tre malsamaj kaj ne
alireblaj. Kun "fremduloj" oni ne povas multe simpatii, char ili ja estas
fremdaj, chu ne?

Tamen, pro miaj travivajhoj uzante Esperanton, mi malkovris, ke tiu imago
estis tre erara. La mondo plenas ne je fremduloj, sed je homoj, samaj kiel
mi kaj miaj familianoj. Kaj plue, tre multaj el tiuj homoj deziras esti miaj
amikoj, se ili havas la okazon renkontighi kaj konatighi kun mi. Do, ili
estas ne fremduloj, sed amikoj au estontaj amikoj.

Kia granda diferenco! Nun mi sentas min reale ligita al homoj tra la mondo.
Kaj mi ne plu sentas min katenita al nur unu parto de la mondo, al nur unu
lingvo, nur unu kulturo. Mi estas libera interagi kun homoj tra la mondo,
char chie trovighas amikemaj homoj, kaj char Esperanto donas al mi la
rimedon facile interparoli kun ili.

Esperanto, 1998, No 1, p. 11.

* Joel Brozovsky /Gho'el Brozov'ski/ (1952- ). Esperantistighis en
1971. Usonano. Matematikisto, profesia esperantisto. Estis stabano de
Internacia Fako de Oomoto en Japanio (Oomoto estas religio, sekto de
shintoismo; vaste uzas kaj subtenas Esperanton) kaj redaktoro de la
Esperantlingva revuo "Oomoto". Nun stabano de ELNA. Kursgvidanto. Multe
prelegis pri sia per-Esperanta mondvojagho.


Boris Kolker
Vojagho en Esperanto-lando.
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo
LECIONO 24